

Alvenis la tago, kiun tuta generacio de brazilaj geesperantistoj atendis! Depost 1981, kiam en Braziljo okazis la 66-a Universala Kongreso, oni atendis la oportunon kunveni kaj kunvenigi esperantistojn en Universala Kongreso de Esperanto en Brazilo. Se vi alvenis al Fortalezo antaŭ kelkaj tagoj, vi certe jam konatiĝis kun la famkonata afableco de cearaanoj. Tutcerte vi jam spertis la varmecon de brazila vintro sed ankaŭ la samtempe freŝajn marajn ventojn. Se vi ĵus alvenis, prepariĝu por gastronomiaj travivaĵoj! Bonvenon kaj ĝuu Fortalezon!
Ni hodiaŭ havos la Solenan Malfermon kaj oni atendas la ĉeeston de Beni Veras, guberniestro de la ŝtato Ceará, Ministro Generalo Alberto Cardoso, reprezentanto de la Prezidento de Brazilo, Raimundo Viana, sekretario pri turismo de la ŝtato Ceará, Patrick Gallaude, reprezentanto de Unesko kaj Carlos Morales, Prezidanto de Monda Ligo de Indiĝenaj Popoloj. Honorkonsuloj por diversaj landoj en Fortalezo ĉeestos la Malfermon.
La kongresa laboro startis en sabato per kunsido de la estraro de UEA. Ses membroj de la estraro partoprenantaj la kongreson ekkunsidis sabaton matene. Kompreneble ili devis antaŭ ĉio fini lastajn porkongresan preparojn kaj distribui dumkongresajn taskojn de unuopaj estraranoj. Preparo de la komitatkunsidoj estis ankaŭ parto de la tagordo, sed aliaj temoj el la taskaro de la estraro ne mankis.
Por la komenco, pliefikigo de la funkciado de la estraro. La unujara sperto nun montris problemojn kaj indikis vojojn por solvi ilin. Pliaj dumkongresaj estrarkunsido estas planitaj.
Ankaŭ la Komitato, la supera organo de UEA, kunsidis hieraŭ, posttagmeze. Kvardeko da komitatanoj komencis pritrakti, dum kvar horoj en plena sesio, gravajn temojn de Universala Esperanto-Asocio. La Komitato konsistas el reprezentantoj nomumitaj de aliĝintaj Landaj Asocioj (proporcie al la membronombro), el reprezentantoj elektitaj de la individuaj membroj kaj eventualaj fakuloj indikitaj de la Komitato mem.
Dum la tuta semajno diversaj subkomitatoj, t.e. specifaj grupoj de komitatanoj, kunsidos por pritrakti laŭfakajn temojn. Ĉiuj sesioj de la Komitato estas publikaj. Atentu pri ili en la Kongresa Programo, kiel hodiaŭ (dimanĉe), en salono Lorenz, ekde la 13h00.
Ĉiu, kiu deziras partopreni bonvolu pagi ĉe la enirpordo al salono "Lapenna". La aliĝintoj nepre havu ĉe si ĉiutage la kvitancon por rajti eniri la salonon!
Se estas interesitoj por observi la funkciadon de la metodo, tiuj rajtas ĉeesti, sed la organizantoj petas al tiuj resti en la salono de la komenco ĝis la fino de la leciono. Por tia observado oni devas, tamen, pagi. La enirbileto kostas R$ 30,00 - 10,00 por unu leciono kaj tion oni povas pagi ĉe la enirpordo.
...por la Aŭtoraj Duonhoroj de nia Kongreso. Oni kontaktu Ionel Oneţ (KN 1129) ĉe la Libroservo.
...poŝtelefono en aŭtobuso veninta el la flughaveno. Kontaktu Iraneide Lopes (KN 1160) ĉe LKK.
dimanĉo, 4 aŭgusto: hoteloj - kongresejo: 08h00, 08h30, 14h00, 19h30kongresejo - hoteloj: 13h00, 16h00, 18h30, 23h00 lundo, 5 aŭgusto: hoteloj - kongresejo: 08h00, 08h30, 14h00kongresejo - hoteloj: 13h00, 16h00, 18h30
Telefonkartoj aĉeteblas en la Restoracio, inter Placo Fundamento kaj Placo Espero de nia Kongresejo.
07/08 Merkredo
Tuttaga Ekskurso al la Plaĝo "Icaraí" kun tagmanĝo kaj subluna tropika balo kun pluraj aktivaĵoj. Informoj kaj aliĝo ĉe la tablo de la Junulara Informejo.
"ESPERANTO,
PASPORTO AL LA TUTA MONDO" finfine finita! Ĝenerala prezentado pri la enhavo kaj uzo de la videobenda serio por la informo de ĉiuj .
La familio Bonvolo invitas vin veni al prezentado pri la projekto, la celo, la metodiko, iomete de la historio kaj ebla uzado.
Ĉi tio estas entute 16 kolorplenaj 30-minutaj lecionoj, kiuj uzas rektan metodon (aŭdiĝas nur Esperanto) por esti uzeblaj ĉie en la mondo. La lecionoj havas ekstertempan econ, tiel ke ili senŝanĝe aktualos dum multaj jaroj. La amuza kaj daŭre evoluanta intrigo kaptos kaj retenos la intereson de studantoj. La lecionaro uzas desegnojn, fotojn kaj mapojn. Stefan MacGill preparas por ĉiu leciono paroligajn kaj gramatikajn ekzercojn. Aperos akompana libro por helpi al ne-profesiuloj instrui per ĝi, verkata de prof-o Duncan Charters.
D-ro Paul Gubbins, la verkinto, klarigas ke kvankam "Pasporto" celas instrui komencantojn, ĝi ankaŭ distros eĉ spertajn Esperantistojn. Li volas, ke oni spektu kaj ĝuu la dramon kvazaŭ ĝi estus televida prifamilia serio. Kaj pro tio li aldonas: "De drama vidpunkto, tiu ĉi projekto estas la plej ambicia iam ajn entreprenita en Esperantio."
La aktoroj, kiuj devenas de pluraj mondpartoj, uzas Esperanton tiel, kiel ĝi estas prononcata - ĉiam klare, ĉiam kompreneble, foje per leĝere nacilingve nuancitaj akĉentoj, kiuj spegulas veran, tutmondan uzon de Esperanto. Do, Pasporto al la tuta mondo prezentas nenian artefaritan, sed naturan kaj vivantan lingvon!
La familio Bonvolo speciale invitas vin veni por kompreni tion, kion ni faras!
La prezentado okazos en ĉambro Lapenna, hodiaŭ (dimanĉe),
je la 15h15.
Lusi Harmon, Usono (KN 151)
- La julia numero de Ícaro, magazino por pasaĝeroj de Varig, la oficiala kongresa flugkompanio, mencias nian Kongreson en sia listo de eventoj por Aŭgusto.
- Dum flugo al Fortalezo, kolonelo Fernando Marinho (KN 633), el Rio de Janeiro, klarigis al stevardino, ke inter la pasaĝeroj estas pluraj eksterlandanoj survoje al la 87-a UK. "Ĉu eblas, ke la komandanto permesu, ke oni laŭtparolile prezentu salutvortojn en Esperanto?". Post permeso de la aviadilestro, s-ano Marinho komisiis la "soldaton" Jorge das Neves (KN 1125) plenumi la mision. Per koncizaj vortoj, la konata brazila poeto pruvis la taŭgecon de la lingvo. Poste, en la portugala, li dankis al la aviadilistoj pro la afableco. Reprezentanto de Radio Rio de Janeiro sukcesis surbendigi la aeran paroladon de Jorge, same kiel la aplaŭdojn.
En la ĉambro Lapenna, je la 17h00 de sabato, okazis la tradicia kunveno por unuafojaj kongresanoj. La ĉambro estis preskaŭ plena je brazilanoj kaj alilandanoj. Por informi kaj prelegi pri tio estis la Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Raŝiĉ, UEA-oficisto Clay Magalhães kaj la Prezidanto de LKK, D-ro Wandemberg Morais.
Nikola parolis pri la akiro de informoj kaj ankaŭ pri ĉi tiu Kuriero kaj la graveco legi ĝin. Oni klarigis pri la transporto de hoteloj al la kongresejo, pri la pagendaj kursoj ktp. Oni demandis pri la simbolo de nia Kongreso. Wandemberg klarigis, ke la urbo estas riĉa je tiu manĝaĵo, kaj la floso, kiu portugallingve nomiĝas jangada [ĵangada] estas tre uzata de la fiŝkaptistoj. La omaro en la desegnaĵo bonvenigas ĉiujn.
Nikola demandis la ĉeestantojn pri tio, kion oni atendas de la Kongreso.
La respondoj ĝenerale estis persone koni geamikojn, kiujn oni konis nur
per interreto, paroli kun alilandanoj ktp. La Kongresa Sekretario petis, ke
oni konsideru, ke plej multaj deĵorantoj en nia Kongreso ne estas profesiuloj,
nur esperantistoj kiel ĉiuj ni.
Ísis Climany Okabe Piton, Brazilo (KN 235)
La rezulto de la vendoj en La Verda Butiko aplikiĝos en la konstruo de propra sidejo por Cearaa Esperanto-Asocio, multjara organizo pri kies historio vi povos legi en la paĝo 68 de nia Kongresa Libro. Ne forgesu suvenirojn por viaj klubanoj kaj parencoj, kiuj envias vin ĉar ili ne venis al la varma vintro de nia Universala Kongreso! Rezervu spacon en viaj valizoj kaj liberigu iom da spaco en via monujo favore al la movado en Ceará.
Hodiaŭ (dimanĉe) en la ĉambro Hodler (1-a etaĝo) okazos prelego kaj prezento pri YUMEIHO-MASAĜO. Kiuj deziros prelegi sinanoncu ĉe KN 93 kaj 903 (aŭ persone dum medicina kunveno de UMEA ĉe salono Almada).
Sur teretaĝo, la lasta ĉambreto, apud ekstera ŝtuparo:
lunde, marde: inter 9h00 -12h00 kaj 15h00 18h00; jaŭde inter 9h00-12h00
Estime atendas ĉiujn interesatojn kaj fakulojn je la nomo de s-ro Saionji
Masayuki (el Tokyo),
Fráncel Briel, Kubo (KN 93) kaj Katarina Faragó, Hungario
(KN 903)
(se ankaŭ via nomo kaj adreso mankas, kontaktu la redaktantojn de la Kongresa Kuriero)
(KN) 867 Carlos MIRANDA BRAVO, Peruo
(KN) 1316 Elizete RODRIGUES BRAGA, Fortaleza, Brazilo 1317 Tiago V. VASCONCELOS, Fortaleza, Brazilo 1318 Gonzalo COLLANTES GARCIA, Cuba 1319 Carlos Cândido LIMA, Fortaleza, Brazilo 1320 Paulo José TORRES DE CASTRO, Fortaleza, Brazilo 1321 Arto Tuomas SARLE, Finnlando 1322 Flávia de Azevedo BELÊSA, Brasília, Brazilo 1323 Renild ARAÚJO OLIVEIRA, Fortaleza, Brazilo 1324 Evandro SANTOS, Rio de Janeiro, Brazilo 1325 Zaíra B. PINHEIRO, Brasília, Brazilo 1326 Florença B. PINHEIRO, Brasília, Brazilo 1327 Mário da SILVA RESINA, Rio de Janeiro, Brazilo 1328 Walkiria VERNACCI LARA RUBIO, Atibaia, Brazilo 1329 Eduardo T. N. da ROCHA, Criciúma, Brazilo 1330 Steve WAGENSELLER, Usono 1331 Anita MILLS, Usono 1332 Phil DORCAS, Usono 1333 Rochelle F. GROSSMAN, Usono 1334 Christer LÖRNEMARK, Svedio 1335 Belise KMENTT CAVADA, Fortaleza, Brazilo 1336 Regina CARVALHO KINJO, Fortaleza, Brazilo 1337 Olintho F. GADELHA, Viçosa do Ceará, Brazilo 1338 Rômulo da COSTA NÂNTUA, Caucaia, Brazilo 1339 Hélio SALLES, Rio de Janeiro-RJ, Brazilo 1340 Said P. ALBUQUERQUE, Belo Horizonte, Brazilo 1341 Márcia R. D. ALBUQUERQUE, Belo Horizonte, Brazilo 1342 Maria do Carmo J. AVELAR, Belo Horizonte, Brazilo 1343 Állisson dos SANTOS CORDEIRO, Fortaleza, Brazilo 1344 María SUAREZ CASTILLO, Meksiko 1345 Jose Luis MUÑOZ SANCHEZ, Meksiko 1346 Katia Simone LEÃO SANTOS, Rio de Janeiro, Brazilo 1347 José G. da FONSECA, Divinópolis, Brazilo 1348 Paulo Roberto OLIVEIRA, Divinópolis, Brazilo 1349 Enivaldo ALVES SILVA, Brasília, Brazilo 1350 Magnólia CORREIA, Fortaleza, Brazilo 1351 Lívio ROCHA FERRAZ, Fortaleza, Brazilo 1352 Lívia Eveline A.NUNES, Fortaleza, Brazilo 1353 João Bosco COSTA NUNES, Fortaleza, Brazilo 1354 Lílian Cibele de A. NUNES, Fortaleza, Brazilo 1355 Hans ADRIAANSE, Nederlando 1356 Ricardo CALDEIRA, B. Horizonte, Brazilo 1357 Jarbas ARAÚJO JR., Ipiranga, Brazilo 1358 Débora C. FERNANDES, Fortaleza, Brazilo 1359 José SOARES, Parnamirim, Brazilo 1360 Esdras CASTRO E SILVA, Fortaleza, Brazilo 1361 Silvio KNIESS MATES, São José, Brazilo 1362 Jógerson P. GOMES PEREIRA, Campina Grande, Brazilo 1363 José Maurício PEREIRA DE OLIVEIRA, Fortaleza, Brazilo 1364 Imar FERNANDES, Goiânia, Brazilo 1365 Cilda Martinha ROZALES, Porto Alegre, Brazilo 1366 José Ribamar M. PUÇA, Barra do Corda,Pliaj sekvos. Ni jam atingis 1450 aliĝintojn!
La
Bela Sonĝo de l 'Omaro 87-a Universala Kongreso de Esperanto
Respondeca redaktanto James Rezende Piton (KN 191)
Kunredaktantoj Isis Climany Okabe Piton (KN 235)
Jimes Vasco Milanez (KN 224)
Mauricio Signorini P. de Almeida (KN 688)