
Sabato, la 3-a de auxgusto
La programo de la unua tago de UK-87 enhavis neniujn gravajn eventojn, cxar tradicie dum la tuta tago okazas alvenado de la partoprenantoj kaj ilia registrigxo. Tamen jam okazis kelkaj preparkunvenoj - por artistoj, prezentontaj dum la kongreso, pri la Kongresa Temo kaj la unuan fojon kunsidis la Komitato de UEA. Vespere okazis la tradicia Interkona Vespero.
Surlokajn raportojn pri tio ni atendas de Fortaleza, kie James Resende Piton, la redaktoro de la Kongresa Kuriero devis jam finprepari la unuan, dimancxan numeron.
Dimancxo, la 4-a de auxgusto
La dua tago de UK estas la unua plene labora. Jxus en Fortaleza finigxis Solena Inauxguro. La ceremonio estas polurita de jaroj kaj konsistas baze el salutoj kaj salutparoladoj. Ve, ni ne povas auxdi ilin rekte - krom helpe de mallongaj raportoj de Radio Polonia, sed felicxe ni disponas pri la malneto de la parolado, kiun intencis tralegi dum la malfermo la prezidanto de UEA prof. Renato Corsetti. Ni tre esperas, ke gxi helpos al vi eksenti vin iomete pli proksime al niaj gesamideanoj, kunvenintaj nun en Fortaleza. Bonvolu legi atente, cxar i. a. li malkasxas kelkajn sensacietojn.
Estimataj oficialaj gastoj, gesinjoroj, karaj esperantistoj,
estas tre bele esti cxi tie cxi-matene kun vi. Vi nun atendas de mi la tiel nomatan fest-paroladon. Niaj fest-paroladoj ne evoluis forme tre multe de la unua kongreso en Bulonjo-sur-maro. Profitante la nunajn tehxnikajn rimedojn oni povus tre bele produkti ilin per komputilo. Suficxus doni al la komputilo kelkajn informojn: nomo de la urbo, nomo de la lando, numero de la Universala Kongreso, kaj diri al gxi: "Komencu per la frazo 'Ne estas sensignife, ke ni kunvenas hodiaux cxi tie en '".
Sed, karaj geamikoj, tian paroladon mi ne povas doni al vi. Mi ne povas retorikumi iom gxenerale pri la beleco de Fortalezo malgraux tio, ke gxi estas urbo bela kaj vidinda. Mi ne povas nur aludi je la mirindajxoj de Brazilo, kiu ja estas lando mirinda plur-rilate.
Mi sentas la devon kaj ankaux la volon paroli al vi pri la veraj problemoj, kiuj estas antaux ni, antaux la Esperanto-movado, en cxi tiu momento.
Antaux cxio ni diru kelkajn vortojn pri la monda situacio. La nuna mondo estas organizata surbaze de centroj kaj periferioj, kiel cxiam estis organizata la mondo.
La apartajxo estas, ke unu el tiuj centroj momente havas pli da potenco ol la aliaj centroj. Surbaze de tio pluraj realistoj konkurencas, por deklari, ke la historio de la homaro finigxis, kaj ke prefere oni estu realisma kaj akceptu la realan situacion. La lingva flanko de tio estas en la admonoj, kiujn ni auxdas cxiutage: "Ho cxesu! La angla jam venkis!". Tiaj admonoj ne estis neauxdataj en la tempo de Zamenhof, kiel atestas unu el niaj konataj poemoj:
"Ho cxesu" mokante la homoj admonas/ "ne cxesu ne cxesu en kor' al ni sonas".
Kaj tamen se la historio efektive estus finigxinta, kial nun pli ol iam ajn en la pasinteco oni estas devigata provizi sin per armiloj kaj protektoj?
Mi kredas, ke la realistoj eraras, kiel ili cxiam eraris. Ili asertis, ke estas ridinde pensi ke kristana religio konkeros la roman imperion, ke estas ridinde pensi, ke la grandaj potencaj landoj liberigos siajn koloniojn, ke estas ridinde pensi, ke lingvo inventita de knabo en nekonata urbeto en orienta Pollando disvastigxos tra la tuta mondo.
Do, mi pensas, ke ankaux nun realistoj malpravas, kaj ke la nunaj potenco-rilatoj en la mondo ne estos eternaj. Cxiukaze, kaj sendepende de la situacio nuna aux estonta en la mondo, ni nun kiel antaux unu jarcento rifuzas la logikon pro kiu, fortuloj rajtas altrudi al malfortulojn sian kulturon kaj sian lingvon. Ni estas movado por diverseco en la mondo.
Ne estas mi, kiu diras tion. Auxskultu kiel bele Zamenhof mem en la dua kongreso en Gxenevo en 1906-a esprimis tion:
" al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu cxi ideo vi cxiuj sentas gxin tre bone estas frateco kaj justeco inter cxiuj popoloj".
"Justeco" diris Zamenhof, kaj gxuste por paroli pri cxi tiu justeco inter cxiuj popoloj, grandaj kaj malgrandaj, ni venis al Fortalezo. La rajto resti malsama, la rajto je diverseco, kiel vi jam auxdis, estas fakte la temo de nia kongreso.
Por esprimi la "sanktan, grandan kaj gravan" ideon, laux iom pli nuntempa maniero, ni povas diri, ke "ni laboras por la lingvaj homaj rajtoj de la homaro". Gxuste tiu estas la nomo de la granda informkampanjo pri homaj lingvaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel garantianto de ili, kiun Universala Esperanto-Asocio nun lancxas.
Gxi volas esti ampleksa informkapanjo, kiu ree proponu la uzon de la internacia lingvo Esperanto kiel ilo de justeco, eventuale ankaux, sed ne nur, kiel ilo de efikeco.
Justeco en la rilatoj inter malsamlingvaj gentoj povas esti atingata, laux ni, nur per la uzo de neuxtrala lingvo kiel Esperanto. Mi ne donos kromajn detalojn pri tiu kampanjo, sed vi auxdos pri gxi abunde dum la semajno.
Cetere, ankaux pri homaj rajtoj ni esperantistoj devas reaserti nian tre fruan malkovron de ili, pli malpli duonan jarcenton antaux la subskribo de la konata Deklaracio pri Homaj Rajtoj. En tiu sama kongreso de la jaro 1906-a estas alia frazo de Zamenhof: "Mi venas al vi el lando, kie multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo."
Cxi tiu Zamenhof malgraux siaj okulvitroj kaj barbo tipaj de la komenco de la pasinta jarcento estis vera post-modernulo.
Sed ni devas pruvi ke ni ne estas malpli postmodernaj ol li.
Se nun ni movigxas de la grandaj temoj kaj de la grandaj kampanjoj al la cxiutagaj, konkretaj problemoj, kiujn Universala Esperanto-Asocio, alivorte ni cxiuj, devas fronti, mi povus fari al vi longan liston, sed prefere mi tusxu nur la cxefajn:
- la Esperanto-movado kreskas. Vi devas fidi min, gxi kreskas. Se ne estus tiel mi ne ricevus peton pri inauxgura artikolo de la mongolaj aux de la iranaj esperantistoj. Se ne estus tiel, mi ne estus petata dauxre vojagxi tra Euxropo jen por inauxguri la novan sideojn de la Brita Esperanto-Asocio, jen por instrui en universitataj kursoj en Pollando, jen por paroli al hispanaj kongresanoj. Se ne estus tiel, mi ne devus okupigxi pri la lernolibroj, kiujn oni devas uzi en Zambio aux cxe la afganaj rifugxintoj, kiuj lernas Esperanton.
Se ne estus tiel, versxajne ni hodiaux ne estus cxi tie en Fortalezo por omagxi la forton de la Esperanto-movado en Brazilo kaj en la tuta amerika kontinento.
Tiu kresko, tamen, enhavas problemojn. Ni kutimis esti cxefe euxropa movado kun kelkaj tradicie fortaj landaj movadoj en orienta Azio kaj kun tradicie fortaj landaj movadoj en orienta Euxropo. Nun ni transformigxis pli kaj pli al vere tutmonda movado. Sed levigxas inter ni en Euxropo kaj en aliaj ekonomie evoluintaj landoj kaj niaj samideanoj tra la mondo kurteno fera, multe pli fera ol antauxaj kurtenoj, temas pri ekonomia kurteno.
Ni ankoraux ne sukcesis trovi tauxgan manieron por enplekti en la Esperanto-komunumon, en UEA, la esperantistojn, kiuj logxas en landoj kun malsamaj gradoj de ekonomia nivelo, por doni ekzemplon: de Bulgarujo gxis Pakistano. Certe ni pagas la kotizojn por kelkaj el la donacoj de la ricxaj esperantistoj. Sed la grandaj amasoj de tiuj esperantistoj restas ankoraux neatingeblaj kaj neatingataj.
Mi petas vin iri nun kun via penso al tiuj multaj esperantistoj, kiuj volis esti cxi tie kun ni hodiaux, sed ne povis. Tra la lastaj monatoj mi ricevis serion da kor-sxiraj komunikoj de esperantistoj el Bulgarujo, el Pakistano, el Nepalo, el multaj afrikaj landoj, kiuj sendis al ni bondezirojn kaj informis pri sia granda revo esti cxi tie. Ni povis helpi nur kelkajn kaj nur el amerikaj landoj.
Tio cetere ne estas io nova. Nia amiko Zamenhof en la jaro 1910-a, okaze de kongreso en Vasxingtono, la unua en Ameriko, konstatis: "Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, cxar ni, esperantistoj, ne estas homoj ricxaj".
- la Esperanto-movado kreskas ankaux alimaniere. Ekzistas amaso da homoj tra la mondo, kiuj renkontas Esperanton ne plu cxe la tradicia kurso (cxiun jxauxdon vespere je la 6-a en la sidejo de la loka klubo), sed en la mondo de la komputila reto.
Tiuj homoj havas aliajn lojalecojn kaj aliajn bezonojn. Ili apenaux komprenas, kial homoj volas renkontigxi kun aliaj homoj en difinitaj ejoj, al kiuj oni devas vojagxi en malrapidaj auxtobusoj tra la urba trafiko. Ili apenaux komprenas, kial homoj volas partopreni universalajn kongresojn en foraj landoj kun tedaj festparoladoj, kiujn oni devas auxskulti gxis la fino sen eblo simple forvisxi ilin.
Cxu oni ne povas fari cxion-cxi sidante antaux sia komputilo?
Ni versxajne estas tro maljunaj por kompreni ilin, kaj do ni gxojas ankoraux renkontigxi fizike kaj babili en la haloj de la kongresejo. Tamen ni devas fari ion ankaux por ili, malgraux tio, ke konceptoj kiel "kotizo", "aligxo", ktp. estas por ili same estingigxintaj kiel la dinosauxroj.
Cxi-kampe, mi fieras raporti al vi, dum la lasta jaro UEA faris pli ol gxi faris dum la antauxaj kelkaj jaroj, kaj ni jam estas pretaj por lancxi al la esperantista mondo niajn mirindajxojn. Mi citu nur ekzemplojn: la reta membreco, la ricevado de la revuo tra la reto (transsaltante la presejon, la paperon kaj la posxtiston), la ebleco sxangxi vian adreson en la inform-banko de UEA rekte el via hejmo, la ebleco, bonvolu aplauxdi, konsulti rekte vian konton cxe UEA de via hejmo kaj mem fari transpagojn.
Kelkaj el vi auxdis miajn vortojn cxe la fermo de la antauxa Universala Kongreso en Zagrebo.
Tie mi diris esence:
- ke mi volas esti la prezidanto de cxiuj esperantistoj;
- ke tio, kio gravas, en la vivo de Esperanto-organizajxoj kaj esperantistoj estas la duopo: - produkti esperantistojn - produkti servojn por esperantistoj
Vi rajtas dermandi min, kio okazis intertempe.
Kiam temas pri prezidanteco de cxiuj esperantistoj, kio, mi reklarigu, signifas, ke UEA efektive transprenu la gvidon de cxiuj esperantistoj, mi gxojas raporti, ke la afero ankoraux ne tute sukcesis, simple cxar esperantistoj estas tro multaj. Ni sukcesis ecx rekapti la gvidon de la euxropaj esperantistoj, kiuj estas la plej individuismaj el cxiuj. Por fari tion ni starigis la tiel nomatan Komunikad-Centron en Bruselo de Euxropa Esperanto-Unio kaj Universala Esperanto-Asocio, kiu jam en kelkaj monatoj atingis konsiderindajn sukcesojn, revenigis la Euxropan Komisionon al pli sobraj deklaroj koncerne la lingvajn homajn rajtojn de neanglalingvaj euxropaj civitanoj, aperigis artikolojn en gazetoj, ktp.
Ni ankaux sum la pasinta jaro fortigis la tiel nomatajn regionajn komisionojn, kiuj nun gvidas la laboron en la unuopaj kontinentoj. Cxi tie mi ne povas ne peti aplauxdon por la Amerika Komisiono de UEA, kiu dauxrigis sian modelan laboron tra la kontinento, kaj ecx sukcesis starigi oficejon en Braziljo. La oficejo, kies starigo estis ebla danke al la kunlaboro kaj subteno de Brazila Esperanto-Ligo, ankoraux pli intensigos sian laboron kaj ankaux helpos al UEA pri informado.
Kiam temas pri produktado de esperantistoj kaj produktado de servoj por esperantistoj, mi devas diri ke finfine UEA komencis decide interesigxi pri informado (petu informilojn kaj vi ricevos. Mirinde, cxu ne?) kaj pri instruado. La efikojn eble ni komencos vidi en la posta jaro. Sed mi insistos pri tio, kaj dauxre gxenos cxiun ajn, kiu hazardos antaux mi, ke se ni ne produktas esperantistojn, cxio cetera estas vana.
Certe ni dauxrigis ankaux nian diplomatian laboron cxe registaroj, cxe Unesko (kies reprezentanton ni salutas hodiaux inter ni) kaj cxe UN (kiun reprezentas cxi tie Carlos Morales), sed se vi permesas al mi diri mian opinion, mi diros gxin per la vortoj de Zamenhof, diritaj en la jam citita kongreso en Vasxingtono. Bonvolu kompreni lin kaj pardoni lin. Li uzas iom tro maldekstran esprimon: "popolaj amasoj", sed li estis tia. Do, li diras: "La celo, por kiu ni laboras, povas, esti atingita per du vojoj: aux per laborado de homoj priivataj, t.e. de la popolaj amasoj, aux per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, cxar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam cxio estas jam tute preta."
Cxiukaze, mi ne povas fermi mian paroladon sen du grandaj dankoj: - unu estas por la Gxenerala Direktoro kaj por la oficistoj en Roterdamo, Bruselo, Lomeo, kiu kapablis ne nur elteni min, sed ankaux fari multan laboron en tre malfacila situacio; - la dua estas por mia kolegoj en la estraro kaj por la estraranoj de TEJO, nia junulara sekcio, kaj ILEI, niaj instruistoj, kies eltenkapablo kaj laborkapalo estis tia, ke mi gxojas havi ilin kiel kolegojn.
Dankon pro via atento.
Renato Corsetti