
Fortalezo,
Fortalezo akceptas, kun malfermitaj brakoj kaj koroj, la partoprenantojn de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto, okazanta en la periodo de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto en nia ĉefurbo. Estas entute pli ol 1300 personoj, reprezentantoj de diversaj landoj de la mondo.
La idealo de unu lingvo por ĉiuj, vartita de la kuracisto kaj poligloto Lazaro Zamenhof, enhavas ankaŭ la revon pri tutmonda paco, al kiu ni ĉiuj devas strebi por la bono de la homaro.
La urbestraro de Fortalezo sentas sin feliĉa povi gastigi la esperantistojn kaj laŭdas ilin pro ilia amo al kulturo kaj kredo je mondo pli proksima al paco kaj al interkompreniĝo.
Juraci Magalhães
Urbestro de Fortalezo