Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › kongresa temo

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Kongresa Temo

Diverseco -- ŝanco, ne minaco

La Kongresa Temo estas la kerno de la kongresa programo. Nepre partoprenu, kontribuu viajn opiniojn, kaj aŭdu la opiniojn de aliaj. Temas pri unika okazo por vere internacia debato. La temon oni traktos en tri kunsidoj, en dimanĉo, mardo kaj ĵaŭdo. Kvankam ni ĝojos se vi partoprenos ĉiujn tri kunsidojn, tio ne necesas: venu al unu aŭ du se vi povas.

La tutmonda polemiko pri tutmondismo (aŭ "globalismo") reliefigas la streĉitecon inter du malsamaj konceptoj de nia mondo. Laŭ ies opinio, la avancoj de teknologio, precipe en la komunikado, nehaltigeble integrigas la mondon: la malfermiĝo de merkatoj, la kreiĝo de ĉiam pli granda edukita klaso de homoj kies perspektivo etendiĝas preter la naciaj limoj, la iompostioma apero de internaciigita kulturo kaj internaciigita lingvo, ĉio ĉi estas neevitebla, aŭ eĉ dezirinda. La kreantoj kaj elvivantoj de tiu internacia medio trovas ĝin liberiga kaj poviga, argumentante, interalie, ke la ekonomia malfermiĝo rezultigas ankaŭ politikan malfermiĝon.

Aliaj opinias, ke tiu tutmonda, globala socio alportas grandajn negativajn elementojn. Ili argumentas, ke la avantaĝoj de kelkaj estas aĉetataj je la kosto de multaj, kiuj restas malriĉaj kaj ekspluatataj -- kaj apenaŭ pli liberaj. Ili krome asertas, ke la homoj havas rajton ĝui la propran kulturon, paroli la propran lingvon kaj vivi la propran vivon laŭ valoroj ne nepre similaj al tiuj de ĉiuj aliaj. Se oni perdas sian identecon, oni perdas ankaŭ sian senton de radikeco, sian membrecon en kolektivo -- kaj la homa specio estas specio kiu ŝatas, eĉ devas, formi siajn komunumojn, kun kiuj identiĝi.

Tamen, argumentante por diverseco, oni riskas forgesi pri la gajnoj kiuj rezultis tra la jaroj el universalismo. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 ja ne registris la realon en la diversaj ŝtatoj de la mondo, sed almenaŭ ĝi registris la aspirojn de la subskribintoj, ke ekzistas bazaj valoroj kiuj estu komunaj al ĉiuj socioj. Tiaj principoj plifaciligis la emancipiĝon de rasaj kaj etnaj minoritatoj en multaj ŝtatoj; ili donis novan povon al la aspiroj de virinoj; ili plifortigis respekton al la principo, ke ĉiuj homoj havas rajton ĝui la riĉecon de la propra socio aŭ almenaŭ esti ŝirmataj kontraŭ ekonomia mizero. La principo de universaleco ja kuŝis malantaŭ la ideoj kaj aspiroj de Zamenhof, kiu serĉis inter la homoj komunajn principojn rasajn, religiajn, kaj ĉefe lingvajn.

Tiuj kiuj argumentas por diverseco, argumentas por ĝi surbaze de iuj tamen universalaj principoj. Kaj tiuj kiuj argumentas por globalismo, deklaras, ke ĝi donas al ili liberecon por vivi la vivon laŭ la propra elekto. Nek diverseco nek universaleco estas absoluta: la fundamenta demando estas trovi la ĝustan ekvilibron inter la du.

Diverseco alportas grandajn defiojn. La nova komunika kaj transporta teknologio tiel faciligis la migradon, ke preskaŭ neniu lando en la mondo plu asertus, ke ĝi konsistas el nur unu etno -- kaj novaj moroj politikaj kaj sociaj montras al ni pli klare la ekziston de malplimultoj en la diversaj landoj, kun siaj diversaj rajtoj kaj pretendoj. Sed la reliefigo de tiuj diversecoj neeviteble vekas kontraŭstarojn kaj timojn: ju pli ni emfazas niajn diferencojn, des pli forta estas la kontraŭreago.

Iuj homoj argumentas, ke la solvo, se entute ekzistas solvo, estas interkompreniĝo, kaj kanalizo de niaj diferencoj en normojn kaj morojn kiuj celas limigi konfliktojn: ni devas, laŭ ili, krei universalajn morojn kaj instituciojn kiuj garantias kaj konservas la diversecon. La historiistoj atentigas, ke tra la jaroj la grandajn antaŭensaltojn de la civilizo kaŭzis ĝuste la interago de la kulturoj: la interŝanĝo de diversaj ideoj progresigas la homaron. Tamen, tiuj gajnoj je dinamiko ankaŭ portas kun si kostojn: socioj, en kiuj ekzistas granda diverseco, estas malpli facile regeblaj kaj pli konfliktoplenaj.

Hodiaŭ multaj fakuloj argumentas, ke diverseco de kulturoj kaj lingvoj tra la mondo estas valora kaj konservinda. La biologoj klare montris (kaj ŝajne neniu serioza sciencisto tion kontestus), ke genetika diverseco kaj diverseco de specioj en nia ekosistemo estas neta pluso. Multaj socilingvistoj simile argumentas pri la lingvoj, asertante, ke lingva diverseco estas pozitiva faktoro, kaj ke, se ni ĉiuj parolus nur saman lingvon, ni estus malpli kapablaj adaptiĝi al ŝanĝiĝantaj kondiĉoj. Ili atentigas, ke almenaŭ kvindek procentoj de la lingvoj de la mondo estas sub minaco kaj verŝajne malaperos en la nuna jarcento. Dum iuj tiel argumentas, aliaj asertas, ke lingvoj kaj specioj estas tamen tute malsamaj kaj nekompareblaj fenomenoj.

Se ni akceptas, ke la lingva diverseco estas en si mem almenaŭ faktoro kiu buntigas la mondon, kaj kiu helpas ŝirmi la homojn kontraŭ la fremdiĝo kaj senradikeco de la moderna vivo, ni tamen, kiel esperantistoj, devas agnoski, ke lingva diverseco estas en alia senco ankaŭ pesto, kies spektro hantas jam de jarcentoj la terglobon, bremsante la interkompreniĝon kaj la kreon de komunaj valoroj. Ĉu eble Esperanto, kiu kvazaŭ transpontas lingvajn diferencojn sen malagnoski ilian ekziston, kaj kiu rolas kiel unuigilo en lingva diverseco, tamen prezentas realan solvon al tiu ĉi dilemo kaj modelon ankaŭ por la solvo de aliaj similaj dilemoj?

Humphrey Tonkin kaj Jane Edwards
Reĝisoroj de la Kongresa Temo

Dimanĉo 16h30-18h00, mardo 16h00-17h30, ĵaŭdo 14h15-15h45, Hodler


Kvin demandoj pri diverseco

1. Kiuj estas la bonoj kaj malbonoj de globalismo, kaj la bonoj kaj malbonoj de lokismo?

2. Kiuj estas la ĉefaj demandoj pri socia kaj kultura diverseco en via propra socio? Kion oni faras pri ili, kaj laŭ kiuj principoj?

3. Kion fari pri etnaj kaj lingvaj minoritatoj, kiuj ne havas la rimedojn por defendi sin kontraŭ la efikoj de globalismo?

4. Ĉu eblas atingi ian ekvilibron inter la avantaĝoj de globalismo (ekz. edukado, sano, komunikado) kaj la avantaĝoj de lokismo (ekz. lokaj kutimoj kaj moroj, kaj la sento, ke oni estas membro de difinita socio)?

5. Kiun rolon Esperanto kaj la Esperanto-movado povas aŭ devas ludi sur tiu ĉi kampo?

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kl-temo.html