
Fortalezo,
Estas granda plezuro ke ni povas bonvenigi en Fortalezo la partoprenantojn de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kies Kongresa Temo estas "Diverseco - ŝanco, ne minaco". Tiu temo estas tre aktuala kaj je intereso de la tuta planedo. Ĝi ankaŭ koincidas kun la jartemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO, kiuj elektis 2002 kiel internacian jaron de Ekologia Turismo.
Ni konscias pri la forto kaj idealismo de la esperantista universaleca komunumo, en kiu Brazilo partoprenas per siaj diversaj grupoj, inter kiuj elstaras la Cearaa Esperanto-Asocio. Tio estas pruvo, ke Cearao aktive flegas la idealojn de universaleco, tiel kiel la ideo de Esperanto proponas, en siaj kulturaj movadoj ekde sia fondiĝo en la fino de la 19-a jarcento.
Por ni, cearaanoj, kiuj atente sekvas la amaskomunikajn kaj kulturrilatajn aferojn kiel vojojn portontajn nin al daŭripova evoluo, tiu maniero rilatigi la naturan diversecon kun la kultura diverseco, kiel proponas la organizantoj de la evento, bone kongruas kun niaj atendoj kaj donas al ni la certecon pri la plej bonaj rezultoj.
Tial ni profitas la okazon por saluti la partoprenantojn de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto kaj la organizantojn, proponante al ili la varmon de nia gastamo kaj la bonvenon nome de la registaro kaj popolo de Cearao.
Beni Veras
Guberniestro de la ŝtato Cearao