Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › salonoj

Kongresoj

Kongresaj salonoj

Jen biografiaj notoj pri elstaraj esperantistoj kaj institucioj, kiujn ni honoras per salonomaĝo.

Almada, Francisco de Souza (1898-1990)

Brazilano. Honora Membro de UEA. Vaste konata kiel instruanto, informanto kaj organizanto de la brazila movado. Pli ol kvardek jarojn delegito de UEA kaj financa subtenanto de la Asocio. Verkis lernolibron de E-o por portugallingvanoj kaj grave kontribuis al la enkonduko de E-o kiel studobjekto en la universitato de Juiz de Fora. Li varbis la subtenon de la fama futbalisto Pelé por E-o, kaj tradukis lian biografion.

Braga, Ismael Gomes (1891-1969)

Brazilano. Li verkis la libron Veterano kaj Curso de Esperanto pela Biblia. Estis vortaristo kaj kompilis du gravajn vortarojn por brazilanoj: Grande Diccionário Esperanto-Português kaj Diccionário Português-Esperanto. Li estis ankaŭ tradukisto kaj esperantigis la verkon La Evangelio laŭ Spiritismo de Allan Kardec.

Domingues, Carlos Augusto Guimarães (1896 -1974)

Estis instruisto de la Universitato de Brazilo, membro de Akademio de Esperanto, kaj prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, kiu eldonis de li Vocabulário Esperanto-Português, ankoraŭ multe uzatan, ĉefe de komencantoj.

Francini, Walter Augusto (1926-1996)

Brazilano. Originale verkis kaj tradukis, kaj abunde verkis informe pri E-o. Liaj verkoj estas: Paroloj al miaj gefiloj, Esperanto sen antaŭjuĝoj (analizo de kritikoj kontraŭ E-o), Paroliga kurso, Doutor Esperanto (portugallingva romaneska biografio de Zamenhof), Brazilo: ĉu paradizo de Esperanto?, Trobo meritas internaciigon, Soldato de Kristo, Troboj. Esperantigis poemon "Infano" de Aglaia Souza da Fonseca kaj plurajn spiritismajn verkojn. Aktivis en bonfara organizaĵo Legio de Bona Volo.

Harabagiu, (Giselle) Gigi (1913-2001)

Usonanino. Honora Membro kaj dumviva membro de UEA. Kunlaboris kaj organizis kongresojn kune kun sia frato Henriko, kies memoron ŝi eternigis en 1959 starigante fonduson "Pokalo Harabagiu" por honorigi novajn talentojn en la Belartaj Konkursoj. Diplomita Cseh-metoda instruisto kaj dumviva membro de ELNA.

Hernández Yzal, Lluis (1916-2002)

Kataluno. Honora Membro kaj dumviva membro de UEA. Farmaciisto, esploristo, delegito, iniciatinto de la Rondo Takács, kreinto de la premio "Klara Silbernik", fondinto kaj direktoro de la Hispana Esperanto-Muzeo en la urbeto Sant Pau d'Ordal apud Barcelono -- unika kolekto de esperantaĵoj el la tuta mondo (pli ol 200-kvadratmetra muzeo kun gast- kaj studĉambro, pli ol 10 mil libroj, kaj pli ol 13 mil jarkolektoj de E-periodaĵoj).

Hodler, Hector (1887-1920)

Sviso. E-istiĝis kiel 13-jarulo. En 1908 fondis UEA kaj dum 13 jaroj redaktis la revuon Esperanto, kiu plu restas la gvida movada periodaĵo. Dum la Unua Mondmilito li organizis servon de UEA por militkaptitoj kaj ties familioj. Hodler heredigis al UEA grandan parton de sia havaĵo.

Kalocsay, Kálmán (1891-1976)

Hungaro. Eble la plej granda figuro en la historio de la Esperanta literaturo. Lernis Esperanton en 1911, debutis kiel poeto en 1921, kaj okupis la pinton de la Panteono per Streĉita kordo (1931). Li ĉefrolis en la eldonejo Literatura Mondo kaj ties revuo, kiuj grandparte difinis la evoluojn de la lingvo. Gramatikisto (Plena analiza gramatiko de Esperanto, kun Waringhien), grandioza kaj multvoluma tradukisto.

Knoedt, Leopoldo (1921-2000)

Brazilano. Honora Membro kaj dumviva membro de UEA, delegito pri tradukado kaj vortaroj, membro (1986-95) de la Akademio de Esperanto. Lernis Esperanton en 1955, tuj aliĝis al UEA, kaj baldaŭ poste ekinstruis la lingvon universitate. Intense tradukis el kaj al la portugala sed ankaŭ el la angla (ekz. "La Korvo" de E. A. Poe). Plej elstare, al li ni ŝuldas la esperantigon de la grandioza portugala epopeo La Luzidoj de Camões (1980). La Infana Raso de William Aŭld aperis en lia portugaligo (1992). Por la eduka kampo, li adaptis la Zagreban Metodon al la portugala. Pluraj verkoj kaj tradukoj de Leopoldo Knoedt atendas eldonon, i.a. Amazonia Urno.

Lapenna, Ivo (1909-1987)

Kroato. La plej granda organiza figuro en la historio de la Esperanto-movado, al kiu li dediĉis 60 jarojn de sia vivo. Renoma sciencisto, universitata profesoro, akademiano. Unue kiel ĝenerala sekretario, poste kiel prezidanto de UEA, li estas konsiderata la konstruinto de la moderna UEA. Granda oratoro. Liaj ĉefverkoj estas Retoriko (1950) kaj Esperanto en perspektivo (1974).

Lorenz, Francisko Valdomiro (1872-1957)

Brazilano. Aŭtoro de la unua libro de Esperanto por ĉehxoj en 1890. Estis poligloto konanta pli ol 80 lingvojn, kaj aŭtoro de entute ĉ. 120 verkoj, el kiuj 56 aperis libre. La plej grava traduko lia estas Bhagavad-gÏta el sanskrito. Diverskolora bukedeto estas poemtraduka kolekto, kun tradukoj de poezio el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj: Voĉoj de poetoj el la spirita mondo. Aŭtoro de lernolibro de E-o por portugallingvanoj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion.

Privat, Edmond (1889-1962)

Sviso. Lernis Esperanton junaĝe en 1903. Universitata profesoro, verkisto, publicisto kaj fama humanisto. Fondinto de Ĝeneva radio, reprezentanto de Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj. Estis redaktoro de Esperanto kaj prezidanto de UEA. Lia verko Interpopola konduto grave influis la evoluon de internaciismaj ideoj en la E-movado. Liaj plej popularaj verkoj estas La vivo de Zamenhof kaj Historio de Esperanto. Mejloŝtonis la Esperanto-stilistikon per Esprimo de sentoj en Esperanto.

Rocha, Demócrito (1888-1943)

Brazilano kaj cearaano. Unu el la pioniroj de la loka movado en Cearao. Naskiĝis en Provinco Bahia (urbo Caravelas) kaj venis al Fortaleza. Diplomiĝis pri odontologio. Ĵurnalisto, politikisto (federacia deputito), fama oratoro, li fondis en 1928 "O Povo", nuntempe kaj delonge la plej fidinda kaj ŝatata ĵurnalo en la gubernio. Li esperantistiĝis dum sia juneco kaj kun granda fervoro esperantistigis sian filinon Lucia Dummar, kiu heredis kaj la ĵurnalon kaj la veran amon al la afero (notindas ĉiujara kristnaska familia renkontiĝo, kiam ŝi honore al la patriarko de la klano kantas Esperante). Li fondis la unuan E-kurson en Fortaleza kaj dum multaj jaroj aperigis kolumnon pri E-movado en sia ĵurnalo. E-on li lernis de Moacir Caminha.

Zamenhof, Lazaro Ludoviko (1887-1917)

La kreinto de Esperanto naskiĝis en Bjalistoko. Jam kiel junulo li revis kaj laboris pri neŭtrala internacia lingvo. La 26-an de julio 1887 en Varsovio li publikigis la Unuan Libron de Esperanto. En 1959 Unesko proklamis lin unu el la grandaj personoj de la homaro.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kl-salonoj.html