Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › program-anoncoj

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Program-anoncoj

Legantoj de Esperanto

Ĉu la plej legata revuo de Esperantujo parolas pri tio pri kio ĝi devus? Ĉu ĝusta-teme kaj ĝustatempe? Ĉu sufiĉe helpe al la movado? Ĉu en stilo plaĉa? Ĉu kun literoj legeblaj kaj bildoj distingeblaj? La redaktoro Stano Marćek antaŭĝojas pri viaj komentoj, al kiuj li respondos.

Ĵaŭdo 09h00-09h45, Knoedt

Strategia Forumo

Malgraŭ la fakto, ke la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo havas tradicion mallongan (unuan fojon ĝi okazis antaŭ kvar jaroj en Montpeliero), ĝi jam pruvis sin utila. Tia renkontiĝo de diversspecaj organizaĵoj kaj asocioj, kiuj havas ofte tre malsimilajn celojn kaj agadojn, tamen havas unu komunan econ, nome utiligon de la internacia lingvo Esperanto. Ununura manko estis, kiel foje esprimis la ĉeestantoj, ke la tempo ne sufiĉis por multaj diskutantoj. Oni diskutos en la Forumo laŭ la principo: ne cele reklami sian propran asocion, sed paroli pri komunaj trajtoj de ĉiuj, aŭ almenaŭ pluraj asocioj aŭ organizaĵoj. Ĉar ĝuste tio estas la plej grava intenco de la Strategiaj Forumoj: ne serĉi diferencojn kiuj malproksimigas nin, sed serĉi komunajn trajtojn por metodoj de laboro aplikeblaj en diversaj organizaĵoj utiligantaj Esperanton por povi plenumi la sloganon de la unua Strategia Forumo: "Ĉiuj kune".

Ĵaŭdo 13h15-16h15, Almada

Kunsidoj de UEA-instancoj

Komitato de UEA

La plej supera organo de la movado, nia parlamento, en kiu aktivas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj asocioj kaj de la tuta membraro, kunsidos dum la posttagmezo de la unua sabato (3-a de aŭgusto) kaj matene en vendredo (9-a de aŭgusto). Dum la semajno ĝiaj membroj kunvenos en subkomitatoj pri specifaj temoj. Ĉiuj kunvenoj estas publikaj, kaj dum la diskutado de la jarraporto (sabatposttagmeze) ĉiu membro de UEA rajtas interveni, komenti, kritiki, sugesti. Ne maltrafu tiun okazon!

Sabato 14h00-18h00, vendredo 09h00-12h45, Hodler

Centra Oficejo respondas

Dum tiu ĉi programero laborantoj de la CO de UEA klarigos kiel konkrete funkcias nia movada nervo- kaj servocentro. Kiel ĝi povas helpi vin? Kiel vi mem povas kontribui al ĝia pli glata funkciado? Jen do okazo por ekscii kaj kompreni praktikajn kaj teknikajn aferojn. (Por pli ĝeneralaj aspektoj de la agado de UEA bv. viziti ankaŭ la programeron "Estraro respondas", ĵaŭdo 09h00-10h30, Lapenna.)

Lundo 09h00-10h30, Almada

Estraro respondas

La Estraro prezentiĝos al vi dum tiu ĉi kunveno, kiu ne estos formala, sed rekta, senpera interŝanĝo de informoj, interkonatiĝo kun la gvidantoj de via Asocio, konstruiva debato. Starigu kian ajn demandon, defiu la Estraron trovi la taŭgan respondon!

Ĵaŭdo 09h00-10h30, Lapenna

Delegita Reto

La Delegita Reto estas la plej malnova kaj fama servo de UEA, kaj ankaŭ la plej vasta horizontala strukturo en Esperantujo: nun ĉ. 1500 delegitoj en cento da landoj. Kiel ilia nombro povus esti pli granda? Kiajn spertojn vi havas pri ilia funkciado? Kiel tiu reto povus fariĝi eĉ pli utila por la movado kaj individuaj esperantistoj? Jen temoj por tiu ĉi diskuto.

Lundo 13h30-14h30, Harabagiu

Regiona agado

Landa agado

UEA konsistas el plurdeko da landaj asocioj, kaj vere tutgloba aktivado pri, por kaj per Esperanto okazas tra ili. Tamen ĉiam necesas investi pli da streboj por pli bona kunordigo de diversloka agado, aparte pere de regionaj komisionoj, por atingi optimumajn rezultojn. Pro tio estas invitataj alporti siajn spertojn, ideojn, proponojn funkciuloj kaj aktivuloj de landaj asocioj kaj regionaj komisionoj, por elĉerpi el unuopaj spertoj interesajn ideojn kaj plani komunajn kampanjojn.

Lundo 14h15-15h00 , Lorenz

Amerika agado

Ameriko, la vasta mozaiko en kiu miksiĝas popoloj, lingvoj kaj kulturoj, estas ankaŭ la lulilo de fekunda Esperanto-movado konstante kreskanta. Ĉi-jare ni malkovros la agadon en landoj kiel Haitio kaj Nikaragvo. Venu kunĝui la kunsidon pri la agado de la Komisiono por (Sun-)Ameriko!

Mardo 12h30-14h00, Knoedt (fermita); ĵaŭdo 12h30-14h00, Lapenna (publika)

Araba Komisiono

En la jaro 2000 okazis en Amman (Jordanio) la oficiala antaŭkongreso, kiu estis praktike la unua persona renkontiĝo inter arabaj esperantistoj kaj simpatiantoj kaj eŭropaj esperantistoj iel ligitaj al tiu mondoparto. De tiam la afero progresis, kaj la Araba Komisiono estas tre aktiva kaj komencas kolekti interesajn fruktojn. Ĝi pretigis por vi tre agrablan surprizon! Venu al la kunveno kaj malkovru la faratan laboron, la manieron helpi ĝian evoluon kaj Ú la surprizon!

Lundo 13h00-13h45, Knoedt

Azia agado

Malsame ol pluraj imagas, Azia E-agado havas sufiĉe profundan historion. Dek kelkajn jarojn post la Unua Libro de Zamenhof (1887), jam komenciĝis lingvo-studoj en Japanio, Ĉinio kaj Koreio, kaj la 1-a Japana Kongreso de Esperanto okazis nur unu jaron post la 1-a UK en Bulonjo-sur-Maro. Tio signifas ke la Azia E-movado ekde la komenco jam spiris kune kun esperantistoj en la eŭropa kontinento, kie Esperanto originis.

Ĉi-jare KAEM (Komisiono por Azia E-Movado) okazigas tri formalajn kunsidojn kadre de UK, du fermitajn por la membroj de KAEM mem, kaj unu publikan, planatan kiel diskutforumon pri E-agado en Azio.

Dimanĉo 13h00-13h45, Knoedt (fermita); mardo 14h00-14h45, Almada (fermita);

ĵaŭdo 11h00-12h30, Knoedt (publika)

Afrika agado

La verdo pli videblas sur la blanko kaj flavo ol sur la nigro. Simile okazis ĉe la disvastigo de Esperanto tra la mondo. Nia verda lingvo disvastiĝis pli rapide en Eŭropo ol en Afriko. Tamen nun okazas mala fenomeno. La verdo videbliĝas pli sur la nigro ol sur la blanko, interalie ĉar Hans Bakker sinoferis por tio. Ni, tutmondaj esperantistoj, devas konservi tiun ritmon de la disvastiĝo de Esperanto en Afriko, eĉ pli progresigi ĝin, kiam li retiriĝos. Vizitu la afrikan kunvenon, ke ĉiuj ni vidu kion ni povas fari por atingi tion. La estrarano de UEA pri la landa agado, Michela Lipari interkonsiliĝos kun vi pri tio. Vi aŭdos pri la nuna stato de la movado en Afriko, rakontos viajn spertojn kun afrikanoj, kaj faros proponojn por la pliverdigo de la nigra kontinento.

Dimanĉo 15h00-16h00, Knoedt

Indiĝenaj Dialogoj

La Fondaĵo Indiĝenaj Dialogoj (ID) kies programo estas aŭspiciata de UEA, celas mondskale subteni la liberan komunikadon inter organizaĵoj de indiĝenaj popoloj. Tiuj ĉi reprezentas la plej grandan parton de la kultura kaj lingva diverseco en nia planedo. En ĉiu kontinento, ili devas alfronti gravajn kaj similajn danĝerojn. Per kombinado de transkultura trejnado, de Esperanto kiel komuna lingvo kaj de la moderna komunikteknologio, ID jam sukcesis komunikigi reprezentantojn el tre diversaj popoloj kaj kreas perspektivojn por komuna konstrucela agado. Bessie Schadee, direktorino de la Fondaĵo ID, kaj Atilio Orellana Rojas, unu el la ID-teamanoj, prezentos programon kiu uzas E-on en sia esenca rolo: ponto inter kulturoj.

Mardo 10h45-12h15, Lapenna

Junulara programo

La junulara programo de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto estos tiel varma kiel la brazila klimato. Komence, la gejunuloj ekkonos unu la aliajn per tre amuzaj ludoj, por sin prepari por la cetera distra programo dum la tuta kongresa semajno.

En malgrandaj laborejoj oni klopodos lerni danci laŭ unu el la tipaj muzikstiloj de la nordorienta parto de la lando: forró. Krom tio, oni lernos ankaŭ kiel kuiri kelkajn tieajn manĝaĵojn kaj kiel fari manartaĵojn el papero.

Tiuj kiuj ne ŝatos la kuiradon mem povas aĉeti ĉebude specifajn manĝaĵojn por diversaj gustoj. Eĉ tiuj kiuj ne ŝatas elmontri kapablon al iu, sin sentos stimulitaj de tre interesa ekzameno. Premiojn oni donos al la plej elstara Esperanto-geniulo.

Prezentado de dancoj, prelegoj, kursetoj, ŝakturniro, ekskurso, tranokto en plaĝdomo, promenado tra la urbo. Jen resumeto de io, pri kio vi pentegos ĝis via mortodato, se vi ne ĉeestos.

Infana Anguleto

Ĉi-jare, pro malmultaj aliĝoj, ne okazos la Infana Kongreseto. LKK tial decidis organizi ĉiutagan infanĝardenon en la sekcio F de la kongresejo. La infanĝardeno ekfunkcios lundon de la 09h00, kaj daŭros ĝis la 17h00 en lundo, mardo, ĵaŭdo kaj vendredo. Estos deĵoranto de LKK, sed la ĉefajn deĵorojn devas fari la gepatroj mem, interkonsente kun la taskita LKK-ano. La infanoj pasigos tempon en diversaj amuzaj ludoj, sed oni ankaŭ ekskursos, muzikos, dancos kaj preparos programeton por la Solena Fermo. Ne necesas nepre koni E-on, kvankam la ludejo funkcios nur per tiu lingvo. La gepatroj kaj la infanoj kontaktu la organizantojn dimanĉon posttagmeze ĉe la spaco F.

Lingvaj kursoj kaj ekzamenoj

Cseh-kurso kaj seminario

Dum la Kongreso okazos la jam tradiciaj Cseh-kurso kaj Cseh-seminario. La kurson gvidos Neusa Priscotin Mendes (plej konata kiel MiMa). Ĝi celas personojn kiuj ne konas la lingvon aŭ posedas nur supraĵan kaj pasivan ioman konon. La Cseh-metodo dum sia plurjara aplikado allogis lerni la lingvon sennombrajn movadanojn en la tuta mondo.

La Cseh-seminarion gvidos Atilio Orellana Rojas kaj ĝi estas destinita al instruistoj de Esperanto kiuj volas studi la metodon kaj trejniĝi en la plej aktualaj teknikoj de rektmetoda lingvoinstruado.

La partopreno en la kurso kaj seminario estas aparte pagenda laŭ la kondiĉoj en la Dua Bulteno. La partoprenantoj ricevos lernomaterialon (sed ne la libron Baza Cseh-Kurso), kaj kursanoj post la fino ankaŭ atestilon, same kiel seminarianoj sukcesintaj en la ekzameno.

Cseh-seminario: dimanĉo 16h30-18h00, Almada;

lundo, ĵaŭdo, vendredo 10h45-12h15, Lorenz

Cseh-kurso: lundo, mardo, ĵaŭdo, vendredo 09h00-10h30, Lorenz

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA

Dum la Kongreso okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. La Ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio, anticipa sinanonco estas konsilinda. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke, ĉe la ILEI-budo en dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato. Oni aparte atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la ĵus aprobita regularo pri la nova ILEI/UEA-ekzameno pri instru-kapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA". Detalajn informojn pri la Ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, specimenajn testojn ktp) oni trovas en la gvidilo Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (2-a eld.), 34p. 3 eŭroj, aĉetebla en la Kongresa Libroservo.

Lundo, 16h15-18h00, Lorenz (registriĝo kaj antaŭtesto);

mardo 14h15-18h00, Lorenz (skriba parto); ĵaŭdo 14h15-18h00, Lorenz (parola parto)

Konversaciaj Rondoj

Se vi jam parolas Esperanton sed mankas al vi konversacia praktiko, tiam Konversaciaj Rondoj estas la ĝusta loko por vi. Ĉi-jare estos du rondoj, tiel ke ĉiu havos okazon por lingva praktiko. Interesataj kongresanoj (kongresaj numeroj 1-700) venu al la unua kunveno dimanĉe je 15h45 en salono Lapenna; respektive al la dua (kongresaj n-roj de 701 pluen) je 17h00 samloke. Tie oni pludividos la grupojn, kiuj funkcios en tia konsisto ĝis la fino de la semajno. La kursojn gvidos sperta kaj lerta instruistino Neusa Priscotin Mendes, kromnomata MiMa.

KR1: dimanĉo 13h00-13h45, Lapenna; lundo 14h15-15h15, Hodler;

mardo, ĵaŭdo, vendredo 14h15-15h15, Lapenna

KR2: dimanĉo 14h00-15h00, Lapenna; lundo 15h30-16h30, Hodler;

mardo, ĵaŭdo, vendredo 15h30-16h30, Lapenna

Kurseto pri la brazila portugala

Dum tri lecionoj vi ricevos bazajn informojn pri la sono kaj karakterizaj trajtoj de la brazila varianto de la portugala lingvo. Tra la fascina mondo de tiu ĉi fascina lingvo kaj ĝia nekutima sorto en nova lando gvidos vin profesoro Alber Uchoa.

Lundo 16h45-18h00, Hodler; mardo, ĵaŭdo 16h45-18h00, Lapenna

Pasporto al la tuta mondo

Ĉu la fina venk'?

Dum pli ol dek jaroj oni laboris por krei videokurson por instrui Esperanton. La dek kvin tridekminutaj lecionoj devas esti finitaj ĉi-jare -- espereble ĝustatempe por la UK. Multaj kongresanoj jam vidis aŭ la reklamvideon (prezentitan dum la Praga UK) aŭ aliajn prezentadojn kiuj dum la jaroj montris la progreson de ĉi tiu tre aŭdaca projekto sub la aŭspicio de UEA. La celo estas krei videokurson uzeblan por individuoj, malgrandaj grupoj kaj eĉ por la televido. Ĝi baziĝas sur la plej freŝaj teorioj de lingva instruado. Atentokapta rakonto motivigas la studanton daŭre sekvi la intrigojn de la familio Bonvolo. Vigleco kaj spriteco tenas la intereson de la studanto, kiu deziros atenti por kapti ĉiujn ŝercojn kaj ekscii, kio okazos poste. Konversacioj en Pasporto disvolviĝas inter pluraj roluloj, kiuj videble atentas, lernas kaj ŝanĝas siajn vidpunktojn pro la naturrapida interkomunikado signifohava por ili.

Dum la unua horo (dimanĉo 15h15-16h15, en salono Lapenna) estos montrita kio estas Pasporto -- ĉiu esperantisto devas interesiĝi pri ĝi kaj ĝia uzo. Kaj nur spertaj esperantistoj kaptos ĉiun nivelon de la ŝercoj en la rakonto.

La dua prezento estos por tiuj kiuj interesiĝas kiel instruistoj aŭ instruantoj pri la uzo mem. La materialo baziĝos je uzado de la teksto kaj ekzercoj kiuj akompanas la vidbendojn. Oni montros kaj diskutos kiel uzi ĉi tiun materialon kaj la venontajn planitajn DVD-formatojn. Por tiuj kiuj planas uzi la kurson, oni provizos ekstran materialon kiu kostos 25 BRR, kaj al tiuj kiuj finos la kurseton, oni donos diplomon.

Dimanĉo 15h15-16h15, Lapenna; lundo 09h00-10h15, Hodler

Oratora Konkurso de UEA

La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo post sukcesa debuto en la 86-a UK en Zagrebo.

Temoj

Partoprenantoj

Rajtas partopreni gejunuloj ĝis 28-jaraj kiuj aliĝis al la Kongreso. La partopreno en la Konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas, minimume unu tagon antaŭ la Konkurso, sin anonci al la prezidanto de la juĝkomisiono, Adonis Saliba-Silva, pere de la Informejo.

Okazigo

La Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du pliaj membroj de la Juĝkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la internacia lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume dek minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la Konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado. La Komisiono juĝos la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaŭ diplomojn, kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.

Ĵaŭdo 11h30-12h30, Hodler

Prelego pri arbarkulturo

Arbarkulturo en la sudo de Germanio/Nigra Arbaro,
kaj en la nordoriento de Brazilo/Ceará

La prelego prezentos aspektojn de la arbarkulturo praktikata en la sudo de Germanio, pli precize en la regiono de la Nigra Arbaro, kaj en la nordoriento de Brazilo, pli precize en la ŝtato Ceará. La preleganto prezentos la similajn kaj nesimilajn aspektojn de la arbarkulturo kiun oni praktikas en tiuj regionoj. Ĝi montros ankaŭ la teknikojn uzatajn en ambaŭ regionoj, same kiel sciencajn vidpunktojn kiuj favoras aŭ kontraŭas tion. Fine, la preleganto montros la konsekvencojn de la interfero de la homo ĉe tiu medio nomata arbaro, kaj montros laŭ la modernaj sciencaj teorioj kion ni devas fari por konservi la arbarojn kaj tiel garantii la vivon sur la terglobo.

Edmilson Lima Serejo, naskiĝinta en Fortaleza en 1955, estas magistro pri natursciencoj, diplomita pri agronomio ĉe la Federacia Universitato de Ceará, kaj kun postdiplomaj studoj en Germanio pri la fako arbarkulturado. Li vivas en Germanio ekde 1987, laborante kiel sendependa entreprenisto pri arbarkulturado por la ŝtato Baden-Wuerttemberg, sed revenis al Brazilo dum unu jaro por gastprofesori ĉe la arbarkultura fako de Superintendencia Estadual do Meio Ambiente do Ceará (SEMACE) en Fortalezo. Li estas esperantisto ekde 1972 kaj estis instruisto de Esperanto dum pli ol ok jaroj ĉe la Esperanto-kurso de la Federacia Universitato de Ceará.

Lundo 13h00-14h00, Hodler

Esperantologia Konferenco

La Esperanto-kulturo: diverseco en unueco, unueco en diverseco

Oni celas, ke en Esperanto la diversaj kulturoj de la mondo trovu komunan lingvan grundon. Fakte, la tuta progreso de Esperanto, la evoluo de ĝia literaturo, la disvolviĝo de la lingvo, la sociaj medioj kiuj formiĝas por uzi la lingvon -- ĉio ĉi okazas kvazaŭ en interago kun la diversaj kulturoj. Tamen, en la Esperanto-komunumo eventuale kelkaj kulturoj estas pli fortaj ol aliaj. Kion oni povas fari por igi nian lingvon kaj nian kulturon pli internaciaj, pli malfermaj al ĉiuj popoloj kaj kulturoj?

Ĉi-jare la Esperantologia Konferenco en nia Kongreso esploros la manierojn, laŭ kiuj la Esperanto-kulturo pruntas la diversajn valorojn kaj normojn de la socioj ĉirkaŭ si, kaj ĝis kiu grado ĝi celas, kaj sukcesas, kunfandi tiujn valorojn en ion apartan, unikan kaj unuecan.

La Konferenco konsistos el du partoj. En la unua parto, grupo de fakuloj diskutos inter si kaj kun la publiko la karakterizojn de la Esperanto-kulturo kiel tuto, kaj kion fari por fortigi ĝin kaj la lingvokomunumon, kiu estas ĝia portanto. En la dua parto, oni turnos sin al la rolo de Universala Esperanto-Asocio en la antaŭenigo de la Esperanto-kulturo. Kiun kulturan politikon havu nia Asocio, kaj kun kiuj celoj?

La publiko estas kore invitata ĉeesti la Konferencon kaj partopreni la diskuton. Kiel kutime, la Konferenco okazos kiel aranĝo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED).

Humphrey Tonkin
Kunordiganto

Vendredo 14h00-16h45, Almada

Komputila tradukprojekto

Sávio Sampaio, juna komputilisto el Fortalezo, kreis originalan komputilan programon por E-tradukado kaj serĉado de diversaj vortkombinoj. La projekto jam kapablas je:

1. Serĉado de vortkombinoj; ĝi celas al poetoj kaj al muzikverkistoj. Oni serĉas E-vortojn kiuj kombiniĝas kun aliaj i.a. por trovi rimojn. Jam disponeblas.

2. Dismembrigo de E-derivitaj vortoj; la programo simple prenas vorton kaj serĉas ĝin en E-vortaro. Se ĝi enestas, la traduko aperas; se male, komprenebla traduko estas proponita. Jam disponeblas.

3. Tradukado de E-frazoj portugalen (brazila varianto) kun opcio por inkludo de iu ajn alia lingvaĵo adaptita al la programo. Disponeblas en "demo"-versio.

4. Disvolvado de video-KD kun E-lecionoj; eblas uzi fotojn, muzikon, familiajn videojn per DVD kun elektomenuo. Specimenaro disponeblas.

La aŭtoro mem demonstros la projekton, kaj la ĉeestantoj povos starigi demandojn.

Ĵaŭdo 12h45-14h15, Knoedt

AIS-kursoj

Kunlabore kun la Internacia Kongresa Universitao de UEA (IKU), Akademio Internacia de Sciencoj organizas universitatnivelajn kursojn pri diversaj temoj. La unua parto de la kursoj estos prelego ĉe IKU (IKU1 kaj IKU3, Mattos kaj Frank), kaj poste sekvos pluaj tri sesioj, por tiuj kiuj pli detale interesiĝas pri la temoj.

IKU1/AIS1 (Mattos): dimanĉo 13h00-14h30, Zamenhof;

lundo, mardo, ĵaŭdo 10h45-12h15, Almada

IKU3/AIS 2 (Frank): dimanĉo 16h30-18h00, Lapenna;

lundo, mardo, ĵaŭdo 16h30-18h00, Almada

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kl-proganoncoj.html