Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › libroj

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

La libroj

Libroservo de UEA (Salono Kalocsay)

Nemalhavebla parto de ĉiu Kongreso estas la Libroservo. Ĝi donas okazon al libroamantoj aĉeti la plej freŝajn eldonojn, sed ankaŭ ĝui siaspecan etoson de librofoiro. Kaj, ne forgesu, ke en la Libroservo oni vendas ne nur librojn sed ankaŭ aliajn movadajn produktojn: kasedojn, diskojn, glumarkojn, poŝtmarkojn, krajonojn, kalendarojn kaj diversajn aliajn esperantaĵojn.

Sabato 1 14h00-18h00; dimanĉo 14h00-18h00;

lundo, mardo, ĵaŭdo, vendredo 09h00-18h00; sabato 2 12h00-14h00, Kalocsay

Aŭtoraj duonhoroj

Jam tradicia kaj populara aranĝo, ĝi permesas al legantoj, en plaĉa angulo de la Libroservo, interkonatiĝi, paroli kun konataj kaj novaj verkistoj, kies verkoj aĉeteblas samloke. Ĝi okazas dufoje tage en lundo, mardo, ĵaŭdo kaj vendredo. Detalan programon vi trovos en la Kongresa Kuriero.

Lundo, mardo, ĵaŭdo, vendredo 11h30-12h00 kaj 16h30-17h00, Kalocsay

Tago de la Libro: La libroj de la jaro

Oni ĉiam parolas pri la aŭtoroj, la verkistoj, sed ĉu ili estus konataj se ne ekzistus la eldonistoj? Jen ilia glormomento! Dum tiu ĉi programero la eldonistoj prezentos sin kaj la lastajn eldonaĵojn. Venu amase por informiĝi pri nia nuntempa literaturo.

Lundo 13h30-14h45, Almada

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kl-libroj.html