
Fortalezo,
La kongresejo havas du etaĝojn. La unuan etaĝon oni atingas rekte el la ĉefenirejo (A), per la ŝtuparo (rekte, iom maldekstre) aŭ per la lifto (dekstre). Sur la unua etaĝo troviĝas salonoj Hodler kaj Lorenz. Tie situas ankaŭ la oficejoj de LKK (Salono Rocha) kaj de la Gazetara Servo (Salono Hernández Yzal).

Tute maldekstre (de la enirejo) troviĝas la Libroservo (Salono Kalocsay). Ĉe la kontraŭa maldekstra angulo (spaco D) de la Placo La Fundamento troviĝas la enirejo al la plej granda salono Zamenhof. Ĉar la lokoj tie estas limigitaj bv. klopodi ĉiam veni iom pli frue, ne lastminute, al ĉiuj aranĝoj.
Spaco E estas rezervita por la restoracio, sed ankaŭ tie povas okazi diversaj amuzaj programeroj, ĉefe organizitaj de la junularo.
Ĉe spaco B okazos la plej multaj programeroj: maldekstre troviĝas salono Lapenna, dekstre salono Almada. Maldekstre situas ankaŭ la salonetoj Knoedt kaj Harabagiu.
Spaco F estas rezervita por la liberaj ludoj de la infanoj kaj de la junularo.
Sed, cetere, pri ĉio ekzistas indikoj en la kongresejo, necesas nur sekvi ilin, prefere ol ĉiam demandi ĉe la Informejo. Tiu loko ja ĉiukaze estos jam tro okupita per diversaj aliaj taskoj, kaj la deĵorantoj tie bezonas vian kunlaboron. Plej multe vi helpos se vi ŝparos al ili nenecesajn demandojn.