Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › informado

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Informado

Gazetara Servo

La Gazetara Servo funkcias jam dum kelkaj monatoj antaŭ la Kongreso. Ĝi celas profiti la Kongreson por kiel eble plej vasta informado de la publiko. Per regulaj gazetaraj komunikoj ni informas gazetojn, televid- kaj radiostaciojn antaŭ, dum kaj post la Kongreso. La kunlaborantoj de la Gazetara Servo ankaŭ helpas al esperantistaj ĵurnalistoj kiuj volas uzi la Kongreson por la informa laboro en sia regiono aŭ lando. La Gazetara Servo troviĝas unuaetaĝe, en la ĉambro Hernández Yzal.

Kongresa Kuriero

La Kongresa Kuriero estas grava informilo pri ĉiuj aktualaĵoj. Legu ĝin: ĝi sciigas ĉiujn programŝanĝojn, raportas pri intaj kaj ontaj okazaĵoj. Ĝi helpas vin pli bone orientiĝi kaj pli agrable kongresi. Unuvorte: ĝi klopodas esti nia vera gazeto dumkongresa. La redakcio invitas ankaŭ vin kontribui. Precipe tiuj kiuj respondecas pri iu faka aŭ alia kunsido, ne forgesu raporti pri ĝi tuj post la kunsido. La redakcio de la Kuriero troviĝas samloke kiel la Gazetara Servo, unuaetaĝe en la ĉambro Hernández Yzal.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kl-informado.html