Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › iku

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Internacia Kongresa Universitato

55a sesio

Prof. José Passini

Rektoro

José Passini (1926), brazilano. Emerita profesoro pri itala, portugala kaj Esperanta lingvoj en Federala Universitato de Juiz de Fora, ŝtato Minas Gerais, Brazilo, kie li estis rektoro de 1990 ĝis 1994. Magistriĝis pri la portugala lingvo en 1978 kaj doktoriĝis en 1986 pri lingvistiko, defendante tezon pri taŭgeco de Esperanto por la rolo de internacia lingvo. Dialektologia esploristo, kunaŭtoro de Atlas Lingüístico de Minas Gerais (Lingvistika Atlaso de Minas Gerais). Esperantistiĝis en 1961. Enkondukis Esperanton en universitaton kiel ordinaran lernobjekton de Beletra Fako en 1974. Delegito de Universala Esperanto-Asocio, ano de Brazila Esperanto-Ligo, prezidanto de Kultura Esperanto-Asocio de Juiz de Fora dum pluraj jaroj. Preleganto en pluraj naciaj E-kongresoj kaj UKoj.

 

Geraldo Mattos (1931), brazilano. Diplomiĝis pri beletro (1958) en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao, doktoriĝis pri la portugala lingvo (1965) en la Federacia Universitato de Paranao, kie li ankaŭ profesoris. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1978 kaj ĝia prezidanto ekde 1998. Ricevinto de la Premio pri Scienco kaj Tehxnologio de la Sekretariejo pri Scienco kaj Tehxnologio de Paranao, 1996. Profesoro kaj konsilisto de la Universitata Centro Campos de Andrade ekde 2000.

Natura semantiko kaj kultura sintakso

Al ĉia ilo respondas formo, kiu dependas de la celo, por kiu ĝi estas farata: en ĉiuj kulturoj de ĉiaj epokoj, iloj kun la sama celo ekhavas la saman formon, spite al la uzataj materialoj. Nu, lingvo estas ilo, kies celo estas la komunikado. Sekve de tio, ankaŭ ĉiuj lingvoj nepre devus havi la saman formon, ĉar ili havas la saman celon, sed ili estas tute apartaj iloj pro tio, ke ilin produktas sistemo de signoj, kiuj implicas nedisigeblajn materian kaj idean aranĝojn. Tiuj du fundamentaj aranĝoj de la lingvaj elementoj kunmiksiĝas por naski la minimuman dialogon, per kiu la unua persono de la dialogo aliras al la dua persono de la dialogo: unu natura, kiu estas konstruo, kaj unu kultura, kiu estas strukturo, kies kunaperigo generas konstrukturon. La natura aranĝo difinas la konstruon de la idea parto de la signo, ĉar la signifo dependas rekte de la rezonado, kiu estas egala en la cerbo de ĉia homo, sendepende de ties kulturo, kaj ĝuste pro tio estas universalaj la logiko kaj la matematiko. Efektive, la faktoj estas dividataj en siajn fakterojn, kaj la rezulto estas io objektiva: ĉiu individuo observas ilin kaj trovas en ili la samajn fakterojn. La kultura aranĝo difinas la strukturon de la materia parto de la signo: kvankam la komunikataj elementoj de la faktoj estas la samaj en ĉiuj lingvoj, ĉar ili apartenas al la natura aranĝo, la kuniĝo de iliaj elementoj estas submetata al la kulturaj diversecoj, kiuj atribuas diferencajn valorojn al ili. Kaj estas do konkludende pri la universaleco de la semantiko, kiu fotas la faktojn, kaj la aparteco de la sintakso, kiu portas ilin de unu al la alia persono de la dialogo.

IKU1, dimanĉo 13h00-14h30, Zamenhof

N.B. Tiu ĉi prelego estas la enkonduka lekcio de seshora kurso AIS1: poste lundo, mardo kaj ĵaŭdo 10h45-12h15, ĉiam en Almada.

 

Cesar Oliveira de Barros Leal (1949), brazilano. Prokuroro de ŝtato Ceará; profesoro ĉe la Federacia Universitato de Ceará; membro de la Nacia Konsilantaro pri Kriminala kaj Prizona Politiko; scienca konsilanto de Latinamerika Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Krimprevento kaj Traktado de Krimuloj.

La elĉerpiĝo de enprizonigo kaj la efika respondo de alternativaj punoj

La aŭtoro proponas virtualan vojaĝon al la interna spaco de fermitaj prizonoj, kie la homoj ĝenerale restas sen laboro kaj edukaj aktivaĵoj. Ili perdas ne nur la liberecon sed ankaŭ la intimecon, la sekurecon kaj la dignon. En tre instiga priskribo, li montras, ke en la dolora geografio de la punejoj, spite al la leĝoj, oni donas nek individuecan traktadon nek taŭgan helpon. La aŭtoro asertas ankaŭ, ke en la tuta mondo la enprizonigo perdas iom post iom la hegemonion antaŭ la fiasko de tiu sistemo kaj la ĝenerala agnosko, ke ne eblas atingi ĝiajn celojn de timigo kaj reensociigo. Se en pasinta tempo oni salutis ĝin kiel konkeron, oni devas ne plu ĝin rigardi kiel prioritatan sankcion. Alivorte, la enprizonigon oni devas uzi nur en la hipotezoj de seriozaj kaj perfortaj krimoj. En la ceteraj kazoj, je krimoj de malgranda ofenda potencialo, oni devas apliki la alternativajn punojn, kiuj estas malpli multekostaj, pli humanaj kaj konservas la kondamnitojn en iliaj kutimaj restadejoj.

IKU2, dimanĉo 14h45-15h45, Zamenhof

Helmar Frank (1933), germano. Studis 1951-1958 matematikon, fizikon, filozofion kaj informadikon en Stuttgart, Tübingen kaj Paris. Doktoriĝis 1959 pri kibernetika estetiko en Stuttgart, habilitiĝis 1970 pri kibernetika pedagogio en Linz. Instruis 1958-1961 en diversaj sudokcidentgermanaj gimnazioj, poste informacipsikologion en la universitato Karlsruhe kaj ekde 1963 kiel profesoro unue en Berlin, ekde 1972 ankaŭ en Paderborn komunikadkibernetikon, precipe klerigteknologion. Lekciis plurfoje ankaŭ en sudamerikaj universitatoj (Salvador-Bahia, São Paulo, Rio de Janeiro, Buenos Aires, Rosario k.a.) -- plejofte en la Internacia Lingvo . Ekde 1985 prezidanto de AIS.

La rolo de kultura diverseco en la agado de la Akademio Internacia
de la Sciencoj (AIS) San Marino

La AIS-projektskizo, prezentita 1981-11-30 al la registaro de la Respubliko de San Marino fare de la scienca konsilantaro de Eŭropa Klubo, aplikas en la dimensio de la sciencoj la "demokratan dulingvecon", kiun postulis kaj postulas tiu ĉi "Societo pri trans-lingvolima eŭropa interkompreniĝo". En la posta agado de AIS la diverseco de la etnaj, do precipe lingvaj kulturoj fariĝis pli kaj pli ne nur respektenda fakto sed ankaŭ fleginda valoro. Sed AIS sin proklamas (per siaj du mempriskribaj teoriaj publikaĵoj el 1988 resp. 2000) kaj sin prezentas (en sia jam 1983 komencita universitateca agado) "pontece plurisma" ankaŭ rilate al la diversaj kulturoj ne etnolingvaj sed sciencofakaj, regionaj, politikaj kaj religiaj. Tio fariĝis ankaŭ la programesenco de la plej aktuala AIS-projekto, enkorpiĝonta en internaciajn fakultatojn starigotajn unue en Rumanio kaj Slovakio. Ili plenumu la postulon de ankaŭ "kognitiva dulingveco", en kiu AIS vidas novan argumenton por neŭtrala lingvo, argumenton, kiun ne -- kiel la tradiciajn -- povos paligi la minacanta mondvasta monokulturo. La AIS-kurso, kiu detalos la superrigadon celatan per la enkonduka IKU-prelego, pritraktos la menciitan tekstarbazon el 1988 kaj 2000 kaj ties aktualigon per la menciita fakultatarprojekto.

IKU3, dimanĉo 16h30-18h00, Lapenna

N.B. Tiu ĉi prelego estas la enkonduka lekcio de seshora kurso AIS2: poste lundo, mardo kaj ĵaŭdo 16h30-18h00, ĉiam en Almada.

 

Vilmos Benczik (1945), hungaro. Docento de altlerneja fakultato de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto. Ĉefaj verkoj en Esperanto: Libro de romanoj (1979), Studoj pri la Esperanta literaturo (1980), krome redakto de pluraj antologioj, krestomatioj k.s. Laste redaktis la studvolumon Lingva arto, dediĉitan al la 75-jariĝo de William Auld kaj Marjorie Boulton (1999). En la hungara: Lingvo, skribo, literaturo -- en komunikteoria aliro (2001). Ekde 2001 membro de la Akademio de Esperanto.

Ĉapitro el la historio de la komunikado: "La revolucio de voĉo"

En la antaŭskriba epoko de la komunikado voĉo estis preskaŭ ekskluziva ilo de la homa komunikado, tamen la voĉe formulitajn vortojn ĉiam en la komunikada procezo subtenis aro da eksterlingvaj rimedoj, kiel gestoj, mimiko ktp. Ĉar voĉo estas produkto de la homa korpo, homo havis ĉiam intiman rilaton al sia voĉo. Voĉo sen homa korpo en la fono havis magian karakteron: Dio plej ofte manifestiĝis per senkorpa voĉo por la homoj. La invento de skribo kreis tute novan dimension de komunikado, en kiu voĉo reale ne havis rolon, tamen virtuale ĝi ĉeestis. Homoj ĉiam strebis iel apartigi voĉon disde homa korpo: tiu strebado havis frukton unuafoje en la tria triono de la 19-a jarcento per la invento de telefono. Tiun inventon sekvis pluraj aliaj, kiel fonografo, radio, magnetofono ktp. Voĉo tiamaniere reakiris plurajn tiajn funkciojn, kiujn skribo forprenis de ĝi en la pli fruaj epokoj. "La revolucio de voĉo" havis tre signifan influon al la homa lingvo, ĉar la teknikaj iloj faris voĉon eĉ memstara komunika kanalo, kio pli frue ĝi neniam estis. La teknika evoluo enorme kreskigis la efikpovon de la voĉo, tamen aliflanke senigis ĝin je ĝia origina intimeco kaj magieco.

IKU4, lundo 10h30-11h30, Hodler

Humphrey Tonkin (1939), usonano. Universitata profesoro pri humanistikaj studoj en la Universitato Hartford (Usono), iama prezidanto de tiu universitato (1989-98), kaj iama prezidanto de UEA (1974-80, 1986-89). Magistriĝis en la Kembriĝa Universitato kaj doktoriĝis en la Universitato Harvard. En la universitato li instruas kursojn pri lingvistiko kaj pri angla literaturo. Aŭtoris plurajn anglalingvajn librojn pri la literaturo de la 16-a jarcento kaj pri internaciaj studoj. Estrarano de la Kanada Komisiono Fulbright kaj de pluraj aliaj organizaĵoj. Prezidas la Usonan Forumon pri Tutmonda Edukado (Novjorko). Lia plej lasta kontribuo en Esperanto estas nova redakto de Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros (2001), kiun li tradukis ankaŭ en la anglan, kaj kiu rezulte aperas ankaŭ en kelkaj aliaj naciaj lingvoj.

"La Espero": Esperanto-poetoj pri Esperanto

La originala poemaro de Zamenhof, malvasta sed inspira, havis eksterproporcian influon je la historio de la Esperanto-poezio kaj je la ideologio de la Esperanto-movado. Tiuj naŭ poemoj (kiuj havis ankaŭ siajn antaŭulojn, nome la poemojn kiujn Zamenhof verkis en la rusa, la jida, kaj pra-Esperanto) inaŭguris ĝenron de Esperanto-poemoj, aperantaj ankoraŭ hodiaŭ, pri tio kion oni povus nomi la esperantista kondiĉo -- pri la ĝojoj kaj tristoj de la laboro por Esperanto. Senkonteste plej konata el inter tiuj poemoj estas la Zamenhofa himno "La Espero" (1890), hodiaŭ ofte kantata, interalie en ĉiu Universala Kongreso. Ĝia enhavo estas pli komplika ol oni kutime agnoskas, kaj ĝiaj konceptoj, frazeroj kaj sentoj aperas kaj reaperas en la originala literaturo de Esperanto tra ties tuta historio, kreante specon de alegorio de espero kaj formante unu elementon en apologia tradicio en la Esperanto-poezio. Verkante en Esperanto, poetoj vole-nevole devas preni en konsideron tiun tradicion, kaj eĉ poemoj ŝajne ne temantaj pri Esperanto kvazaŭ fluas en tiun semantikan spacon pro la ekzisto de la Zamenhofaj modeloj. Abundas poemoj en tiu ĉi tradicio en la fruaj jaroj -- ĉe Grabowski, Hankel, Schulhof, Bicknell, Browne. Ili aperas ĉe Baghy kaj Kalocsay, kaj en la postmilita periodo ĉe Auld, Chaves, Mattos, kaj multaj aliaj. Aparte interesaj en tiu rilato estas la ironiaj poemoj de Sadler kaj la poemo "Memnon" de Boulton.

IKU5, lundo 11h45-12h45, Hodler

D-ro Adonis M. Saliba-Silva (1952), brazilano. Metalurgia inĝeniero diplomita en 1975 de la inĝenierarta fakultato de Federacia Universitato de Minas Gerais (EEUFMG), Brazilo, kie li ankaŭ ricevis en 1978 la scienco-magistran titolon pri inĝenierarta metalurgio. En 1980/81, li studis en la Universitato de Sheffield, Anglio, kiam li ricevis sian duan magistran titolon pri metalurgio. Doktoriĝis en 2001 ĉe Universitato de San-Paŭlo (USP) pri nuklea teknologio de materialoj. Liaj lastaj studoj pritraktas korodon kaj surfacan protektigon de NdFeB-aj magnetoj uzantaj kemiokonversian fosfatiĝon. Li laboris dum 15 jaroj en stalfandejo Acesita (Brazilo) kiel esploristo kaj esplor-kunordiganto pri neoksideblaj ŝtaloj. Ekde 1995 li laboras en IPEN (federacia instituto por esplorado en nuklea kaj energia teknologio), kie li estras laboratorion por produktado de specialaj kaj nukleaj metal-alojoj. Li ankaŭ ricevis la titolon de kvalitkontrola inĝeniero ASQC (American Society of Quality Control, Usono) en 1991. Instruas statistikon en la Universitato de San-Paŭlo (USP).

Korodo de metaloj kaj kontraŭkorodaj metodoj

Korodo estas normale ligita al la detruiĝo de materialoj, precipe metaloj. Unu el la plej evidentaj ekzemploj ĉi-kampe estas la rustiĝo de feraj alojoj, kiu normale okazas, dum daŭra uzado, en malseka kaj sala medio. Korodo malpliigas la ekonomian uzeblecon de materialoj, pro nedezirindaj damaĝoj. Tamen, korodado okazas nature kiel spontanea fenomeno. Por kontraŭstari korodprocezon, oni provas prokrasti la oksidadan tempon, uzante diversajn teknologiajn preskribojn nomatajn la kontraŭkorodaj metodoj. En la moderna vivo oni multe dependas de metaloj kaj ties alojoj. Pro tio oni kunvivadas kun la korodproblemoj. Oni studas tiun lernobjekton por dedukti eblajn protektajn metodojn kiuj malhelpas korodan instaliĝon kaj disvolviĝon. En tiu ĉi raporto oni komentas nelonge diversajn sciencajn kaj teknikajn aspektojn, kiuj estas ligitaj al korodo kaj ties bazo ene de elektrokemia scienco. Oni citas la eksperimenton per la tradicia "Pilo de Danielo", kaj klarigas la koncernajn elektrokemiajn fenomenojn surbaze de normpotencialoj por elektrokemiaj elektrodoj. Oni klarigas diversajn kemiajn reakciojn kiuj okazas dum korodo, ĉefe rilate al feraj alojoj. Pri la kontraŭkorodaj metodoj, eblas studi la protektadon de la materialoj rilate al modifado de procezo, medio, materiala strukturo kaj adopto de specialaj kovraĵoj. Oni citas ekzemplojn pri protektaj metodoj kiel inhibiciado, neorganikaj kovraĵoj kaj katoda protekto.

IKU6, mardo 09h00-10h0, Hodler

Amri Wandel (1954), israelano. Profesoro pri astrofiziko en la Universitatoj de Jerusalemo kaj Los Anĝeleso. Membro de la Akademio de Esperanto, Profesoro en AIS, iama prezidanto de TEJO kaj de ELI, iama estrarano de UEA, iniciatinto de AIS-IKU kaj de la IKU-broŝurserio. Kunaŭtoro de la libro La kosmo kaj ni. Ofta preleganto en IKU, verkinto de dekoj da profesiaj kaj popularaj artikoloj pri astrofiziko.

La inkaa astronomio

Sur la dezerta altebenaĵo de Nazca [Naska], Peruo, kvarcent kilometrojn sude de Lima, troviĝas la plej granda kalendaro de la mondo. Ĝi konsistas el labirinto de longaj rektaj linioj kaj el misteraj desegnaĵoj tiom grandaj ke ili videblas nur el aviadilo aŭ alta turo. Kial la antaŭ-inkaaj kreintoj de tiu plurgeneracia projekto penis konstrui desegnaĵojn kiujn oni ne povas vidi de sur la tera surfaco? Kiun celon plenumis la Naskaaj linioj? Eble, kiel sugestas Erich von Daeniken en sia fama libro Ĉaroj de la Dioj, ili estis konstruitaj kiel kosma flughaveno, aŭ por signali al eksterteraj vizitantoj la situon de la surteriĝo. Malpli ekzotikan klarigon proponis la germana esploristo Maria Reiche, kiu dediĉis sian vivon por studi la liniojn de Naska. Laŭ ŝi, la linioj estas astronomia kalendaro, kiu indikas gravajn datojn por la agrikulturo kaj religiaj ritoj. Pluraj astronomiaj monumentoj, postlasitaj de la inkaoj kaj iliaj antaŭuloj ŝajne atestas pri surprize riĉa kaj ekzakta astronomia scio. Famaj ekzemploj aldone al Naska estas la "Templo de la Suno" en la legenda urbo Maĉu Piĉu en suda Peruo, kaj la idolo de Tiahuanaco, apud La Paz en Bolivio. Ĉu la enloĝantoj de la sudamerika Anda altaĵo havis superajn astronomiajn konojn? En la prelego ni provos respondi tiujn enigmojn, vidos lumbildojn de la misteraj monumentoj kaj, kontraste, de la modernaj gigantaj teleskopoj en la apuda Anda montaro en norda Ĉilio.

IKU7, ĵaŭdo 09h00-10h00, Hodler

Jozefo J. Lunazzi (1948), brazilano. Naskiĝis en Argentino kaj tie doktoriĝis pri fiziko. Invitita de la provinca universitato UNICAMP, Campinas, San-Paŭlo, Brazilo, kie li estas profesoro ekde 1976, instruas fizikon kaj esploras la fakon optiko. Komencis holografion en Latinameriko en 1969 kaj laboris en aplikado de holografio al mezurado de dimensiaj ecoj ĝis la jaro 1990. En tiu jaro li sin dediĉis ĉefe al la kreado de teknikoj por fari bildojn. Krom tiurilataj fakaj artikoloj li verkis artikolojn pri bildoj faritaj per Olmekaj speguloj (antaŭ 3000 jaroj), kaj ekster sia fako ankaŭ verkis disvastigajn artikolojn pri Esperanto kaj pri la farinto de la unua aviadilo. Laboris unu jaron en la Pariza Universitato Pierre et Marie Curie kaj vizitis plurajn landojn en la mondo, kie li povis sperti la utilon de Esperanto. Fondis la unuan kurson de Esperanto per Interreto en la portugala lingvo, CER, per kiu jam diplomiĝis pli ol 260 homoj. Pri tiu kaj aliaj E-taskoj li laboras kune kun anoj de Kultura Centro de Esperanto de la urbo Campinas, kies prezidanto li estas nun. TTT-a retadreso: http://geocities.com/lunazzi.

Holografia televido: kiel ĝi eblas?

La fizikaj principoj kaj rezultoj de la holografia tekniko, perfektaj tridimensiaj bildoj, revigis la homaron pri holografia televido. Pluraj sistemoj ekzistas por montri tridimensiajn movbildojn sen la uzo de specialaj okulvitroj, sed nur kelkaj el ili montras la bildojn ŝanĝiĝantajn laŭ la vidpunkto (paralakso). Se oni aldonas al tiu kondiĉo, ke la ŝanĝo laŭ vidpunkto okazu por pluraj spektantoj samtempe, restas nur du proponoj krom tiu bazita sur difrakta ekrano. Estas dezirinde plenumi ankaŭ la kondiĉojn:

• esti kaptebla per kamerao, samtempe al la okazaĵo;

• ne postuli troan kvanton da informo por ĉiu bildo;

• funkcii per blanka lumo, ne per lasero.

La sistemo proponata de mi estas la sola kiu enhavas ĉiujn tiujn kondiĉojn. Ĝi estas bazita sur la kolekto aŭ registrado de paralelaj sinsekvaj tranĉoj de la sceno per videokamerao. Unu ensemblo de tranĉoj kiuj atingas la tutan scenon faras unu volumenan bildon, kiun ni povas prezenti al aro da observantoj per la uzado de difrakta kodigo de blanka lumo kaj difrakta (holografia) ekrano. La rapida ŝanĝo de volumenaj bildoj fariĝas volumena televido aŭ holografia televido. La metodo estis jam elprovita definitive dum la jaro 1998 per farado de bildoj ne registritaj sed perkomputile desegnitaj, kaj la provo por televido, eĉ se ankoraŭ ne farita, rezultas facile antaŭvidebla. La grando de la bildo atingas 500 litrojn (litro estas unuo, kiun mi konsilas apliki por mezuri tridimensiajn bildojn) per ekrano 0,85 metrojn larĝa kaj 1,14 metrojn alta, samtempe videbla de ses homoj.

IKU8, ĵaŭdo 10h15-11h15, Hodler

Ismael Mattos Andrade Ávila (1968), brazilano. Inĝeniero pri elektroniko kaj telekomunikado, diplomiĝis en 1992 ĉe la universitato UFMG en Belo Horizonte, Brazilo. Specialisto pri elektrikaj maŝinoj kaj potenc-elektroniko en 1994, ĉe la sama universitato. Ekde 1994 laboras kiel inĝeniero en serĉad-centro pri telekomunikadoj CPqD, Campinas. Ekde 1996 studas parttempe en magistriĝa nivelo pri inteligentaj sistemoj, kun aparta intereso pri la utiligo de Esperanto kiel celo kaj kiel rimedo.

Semiotika taksado de lingvo artefarita

La celo de ĉi tiu laboro estas taksi, surbaze de semiotika referencaro, la ecojn de la artefarita lingvo Esperanto, tiamaniere ke oni povu determini la fareblecon de ilo uzanta "semeion"-reton por la instruado de tiu lingvo en la Interreta medio kaj ankaŭ studi la taŭgecon de la lingvo en la interagado de homoj en tiucelaj interfacoj.

IKU9, ĵaŭdo 16h00-17h00, Hodler

Roberto Resende (1956), brazilano. Eklernis Esperanton en 1972 ĉe Esperanto-Instituto pri Klerigado. Diplomiĝis ĉe fakultato pri stomatologio de Federacia Universitato de ŝtato Minas Gerais (Brazilo). Fakulo pri buŝ-makzel-vizaĝa kirurgio kaj traŭmatologio. Prezidanto de la stomatologia sekcio de UMEA (www.esperanto.org/umea/odonto ). Rezid-trejnado pri dentaj implantoj ĉe Albert Einstein College of Medicine, NovJorko (1992). Profesoro ĉe Faculdade de Odontologia do Planalto Central (1990-1993). Supera Kurso de Esperanto (BEL). Diplomita instruisto de Internacia Esperanto-Instituto (www.esperanto.org/iei). Profesoro ĉe NASK, julio 2002.

La modernaj dentaj implantoj

Delonge la homoj zorgas pri sia ekstera aspekto. La vizaĝo estas la plej rigardata parto de la korpo, kaj ĝuste pro tio la homoj kaj atentas kaj provas konservi siajn dentojn, kiuj estas finfine la ornamaĵo de la rido. Arkeologiaj esploroj trovis kraniojn de 5 jarcentoj a.K. kun oraj aĵoj por teni anstataŭantojn de la naturaj dentoj. Eltrovita en la jaroj 1950aj, la fenomeno ostointegriĝo ŝanĝis la vivon kaj de kuracistoj kaj de stomatologoj. La sveda ortopedista kuracisto d-ro Per-Ingvar Brånemark hazarde malkovris la fenomenon, kiam li kondukis serĉesploron ĉe la tibia osto de kunikloj. De tio li produktis ŝraŭbojn por anstataŭigi perditajn ostopartojn, dentojn kaj eĉ teni protezojn por anstataŭigi mankantajn lipojn, okulojn kaj orelojn. La aŭtoro prezentas kiel naskiĝis tiu ĉi nova fako, kaj kiel la dentokuracistoj aplikas la diversspecajn dento-implantojn por plibonigi la vivon de la pacientoj.

IKU10, vendredo 16h15-17h15, Hodler

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kl-iku.html