
Fortalezo,
Skribi pri la historio de Esperanto en Cearao estas ĝojiga afero por tiu kiu dum multaj jaroj vivis por kaj pro la Lingvo Internacia.
Kiam okazis la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1957 en Niteroj, Rio-de-Ĵanejro, d-ro Álcimo Cavalcante de Aguiar, iomete helpate de mi, skribis en kvar ĉapitroj malgrandan historion pri tiu temo.
Tie oni legas: Manuel Cândido de Sena en la vilaĝo S. José, ĉe la bordo de la rivero Acaraú jam paroladis Esperanton en la komenco de tiu ĉi jarcento.
Joel Linhares rakontis, ke en 1908 li konis monakon Silvério, kiu ĉiam legadis fremdan lingvon: scivolema, li sciis ke tiu estas nova lingvo kreita por esti la Lingvo Internacia de la tuta mondo, tio estas, la dua lingvo de ĉiu homo.
Moacir Caminha apartenis al grupo de esperantistoj en 1911, kiam li instruis Esperanton al klaso komencita la 3-an de novembro de tiu jaro. En 1917, li kaj aliaj kleraj gravuloj, membroj de Esperanto-Klubo Cearense, disvastigis Esperanton en la tuta ŝtato. La 29-an de januaro 1922 oni eldonis revuon en Esperanto, kiu estis la dua en Brazilo kaj la unua en la nordo de nia lando. Ankaŭ, la 30-an de julio 1923 aperis Nova Mondo, tute en Esperanto.
Moacir Caminha estas konsiderata la unua esperantisto en Cearao. Li kaj multaj aliaj disvastigis nian lingvon. Demócrito Rocha, kiu alvenis al Fortalezo en 1922, estis lernanto de Moacir Caminha.
Jen aliaj gravuloj de nia Esperanta movado, en tiu epoko: Eurico Pinto, Josias de Moura, Joaquim Bessa Pereira, Manuel Mendes Queiroz, Francisco de Assis do Rego Falcão, Francisco Paulo Medeiros kaj Raimundo Guedes da Mota, nomoj kiujn la cearaanoj respektegas.
La 14-an de aprilo 1919, la cearaanoj fondis novan asocion, kies nomo estis Nova Samideanaro. Ĝia prezidanto estis Joaquim Bessa Pereira, kaj ĝia sekretario estis Francisco Falcão. En Nova Samideanaro oni gvidis kelkajn Esperanto-kursojn, kaj dum la semajnaj kunvenoj oni aŭdadis prelegojn kaj faris tradukadon por la praktikado de la lingvo. Ne nur en la ĉefurbo de Cearao, sed ankaŭ en la internlando oni disvastigis la Lingvon Internacian; tial la 24-an de marto 1921 estis fondita Kariria Esperantista Asocio (KEA) en Krato. Inter la membroj de KEA estis kelkaj katolikaj pastroj kaj lia episkopa moŝto Quintino Rodrigues de Oliveira e Silva, tiam episkopo de tiu urbo.
Doktoro Deoclécio Lima Verde, kuracisto, fondis en Limoeiro do Norte Grupon Esperantistan de Limoeiro do Norte. Preskaŭ en la sama epoko oni fondis la Esperanto-grupon Verda Stelo, kun prezidanto João Gurgel de Moura, vicprezidanto José Francelino de Oliveira, kaj kasisto Luiz Erich de Menezes.
Cearaa Esperantista Asocio, kies unua prezidanto estis Fernando Bezerra Fernandes, estis fondita la 15-an de marto 1945 en Fortalezo. Multaj aliaj asocioj estis en Cearao. Fine ni alvenas al la plej aktuala Cearaa Esperanto-Klubo, fondita de d-ro José Lins de Albuquerque, kiu multe disvastigis Esperanton en la tuta ŝtato Cearao per radio, ĵurnaloj ktp.
Daŭrigante la movadon, ni ŝanĝis la nomon Cearaa Esperanto-Klubo al Cearaa Esperanto-Asocio, kies sidejo estis en la strato Waldery Uchoa 50, kie funkciis kaj daŭre funkcias Esperanto-kurso de la Federacia Universitato de Cearao gvidata de profesoro Paulo Amorim Cardoso.
Profesoro José Dutra Mendes estis dum multaj jaroj la prezidanto de CEA, kaj en tiu tempo, en 1964, ni organizis la 18-an Brazilan Kongreson de Esperanto. Pro tiu okazaĵo la rektoro Antônio Martins Filho de la Federacia Universitato de Cearao invitis profesoron Paulo Amorim Cardoso por krei kaj kunordigi kurson pri Esperanto.
Tuj poste, la universitato faris kontrakton kun Cearaa Esperanto-Asocio, por ke CEA organizu kaj helpu la kunordiganton de la kurso. En tiu tempo la Esperanto-kurso de Federacia Universitato de Cearao multe progresis danke al la klopodo de CEA. Kiam la kontrakto finiĝis, CEA daŭre funkciigis la Esperanto-kurson.
Pro malsano profesoro José Dutra Mendes rezignis la prezidantecon de CEA, kaj tiam estis elektita la kuracisto Wandemberg Ribeiro Morais, sub kies prezido CEA progresis multege.
La nuna estraro de CEA zorgas i.a. pri la konstruado de moderna sidejo, disvastigo kaj kreado de Esperanto-kluboj en dek urboj en la ŝtata internlando, enkonduko de la Lingvo Internacia kiel nedeviga lernobjekto kadre de publikaj lernejoj ĉefurbe, kaj, kompreneble, la okazigo de la 87-a Universala Kongreso, 2002, la dua en nia lando.
Paŭlo Amorim Cardoso
Ekskunordiganto kaj Profesoro de Esperanto de Federacia Universitato de
Cearao,
Nordorienta Regiona Delegito de UEA, UEA-Delegito dum preskaŭ 50 jaroj