
Fortalezo,
Informejo
Se vi ne scias, kien iri aŭ kiel solvi iun problemon, se vi bezonas informon pri la konstruaĵo aŭ pri la urbo, jen la ĝusta loko por helpi vin. Ĝi tamen ne donas turismajn informojn.
Loĝado
Tiu giĉeto funkcios nur ĝis la ĵaŭda tagmezo, kaj ĝia ĉefa tasko estas solvi la problemojn de tiuj kiuj mendis tranoktejon pere de UEA, kaj ankaŭ helpi al tiuj kiuj ankoraŭ ne trovis tranoktejon.
Bankedo
La bankeda giĉeto funkcios ĝis la 12h00 lundon, por la aĉeto de biletoj. Bv. konsideri ke ne plu eblas malmendi la bankedon dum la UK! La bankedo okazos lundon de la 19h00 ĝis la 20h00 en La Maison Dunas (ekzistos apartaj busoj por la bankedo-mendintoj).
Ekskursoj
Pluraj ekskursoj jam estas plenaj, sed en kelkaj restas liberaj lokoj. Ĉiujn gravajn informojn vi ricevos ĉe tiu ĉi giĉeto. Principe ne eblas malmendi aŭ ŝanĝi la ekskursojn dum la Kongreso. Ne forgesu pri la kunvenoj de la partoprenontoj de postkongresaj ekskursoj lunde!
Venontaj UK-oj
Lokaj organizantoj de la 88-a, 89-a kaj la 90-a UK-oj deĵoros ĉe sia giĉeto. Ĉe tiu giĉeto vi povos ricevi freŝajn ĝeneralajn informojn, aliĝi al la 88-a UK, kaj informiĝi pri loĝado kaj ekskursoj en la kongresurbo en 2003 Gotenburgo (Svedio) kaj iomete ankaŭ pri Pekino ( 2004) kaj Vilniuso (2005).
Kasisto de la Kongreso
Se vi havas debeton, t.e. ŝuldon pagotan, kiel indikite sur la ricevita kopio de via mendilo, vi pagu, antaŭ ol preni viajn dokumentojn, ĉe la kasisto de la Kongreso. Se vi havas bonhavon kaj volas preni ĝin, venu lundon aŭ iun postan tagon al la kasisto de UEA (UEA-stando).
Kasisto de UEA
Se vi deziras aranĝi financajn aferojn pri via konto ĉe UEA, serĉu la kasiston de UEA, ne la kongresan kasiston!
Afrika kaj amerika budoj
Jen kontaktopunkto por ĉiuj kiuj interesiĝas pri la movado en tiuj ĉi mondopartoj.
ILEI-budo
La movada fundamento kuŝas sur la instruado, pri kiu okupiĝas ILEI: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Pri la agado de ILEI, pri la Projekto Interkulturo de UEA kaj ILEI, pri la ekzamenoj, testoj, instrumaterialoj kaj pluraj aliaj demandoj, tiu ĉi giĉeto povas helpi al la kongresanoj. Bv. ankaŭ ne forgesi viziti la aranĝojn dum la Tago de la Lernejo (en salono Hodler, mardon dumtage), infanajn aranĝojn kaj la jarkunvenon de ILEI (dimanĉo 13h00-14h30, Hodler).