Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › arta programo

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Artaj aranĝoj

Koncerto de brazilaj esperantistoj

Dum tiu ĉi koncerto oni prezentos al vi tri diversstilajn trupojn kaj individuojn de la riĉa brazila E-muzika mondo. Do, la koncerto konsistos el tri partoj: trupo de Flávio Fonseca, bando Merlin kaj Tarcísio Lima.

Flávio Fonseca estas brazila komponisto, aranĝisto, kantisto, instrumentisto kaj produktoro. Li eldonis ok albumojn (inter ili unu en Esperanto, la disko Flávio Fonseca en Esperanto, kaj unu tradukita Esperanten kaj eldonita kasede, nome Aerlumo), kontribuis al pli ol dudek de aliaj artistoj (inter ili la KD Ni Dancu en la Rondo, la kasedo Aaron Brazilumas Esperante, kaj la KD Vinilkosmo-Kompil', Vol. 2), faris centojn da koncertoj en Brazilo kaj aliaj landoj (inkluzive en UK en Kubo, UK en Prago, KEF en Danio kaj pluraj brazilaj E-kongresoj), muzikverkas por filmoj, televido, teatro kaj danco, aranĝas kaj estras albumojn kaj koncertojn de aliaj artistoj. En ĉiuj siaj karieraj diskoj kaj koncertoj, Flávio Fonseca ĉiam enmetas unu-du kantojn en Esperanto, diskonigante la lingvon al sia publiko. En 1993 lia komponaĵo Babelturo estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj ĝi nun troveblas en la KD Vinilkosmo-Kompil', Vol. 1, eldonita de Vinilkosmo. Lanĉotaj dum ĉi-jara UK estas du albumoj en Esperanto: La Korvo, enhavanta poezion tradukitan kaj deklamitan de Leopoldo Knoedt, kun fona muziko de Flávio Fonseca; kaj Simbiozo, aro da komponaĵoj de Flávio laŭ poemoj de Geraldo Mattos.

La muzikstilo de la bando Merlin memorigas pri la brazila pop-roko de la 80-aj jaroj. Markone Froes (kantisto kaj gitarludanto) komencis traduki kantojn en Esperanton en 1998. Post tradukoj de konataj kanzonoj de brazilaj artistoj, li mem verkis tekstojn. Iom post iom ĉiuj membroj de la bando alportis sian kontribuon, kaj nun la tuta bando partoprenas en la kreado de la Esperanto-repertuaro. La unua KD de la bando, Por la Mondo, aperis en 1999, kaj la dua, Ho mia kor', en 2001.

Tarcísio Lima estas komponisto kaj gitaristo, diplomita pri muziko ĉe la Ŝtata Universitato de Cearao (UECE). Li verkas aranĝojn kaj instrumentajn kaj voĉajn de populara muziko, kaj aranĝojn por kun- aŭ sen-akompana hxoro, krom ankaŭ por simfoniorkestro kaj diversaj aliaj instrumentaj grupoj. Iama partoprenanto de pluraj popularmuzikaj bandoj,

li turneis en preskaŭ la tuta Brazilo kaj eksterlande, kaj nun estas instruisto en diversaj Fortalezaj konservatorioj kaj aliaj lernejoj. Lia ĉi-kongresa koncerto estos internacia lanĉo de la KD Verdastelaj brazilaĵoj, kies enhavon konsistigas komponaĵoj de li jen sola jen kun partneroj. Akompanos lin ĉi-koncerte la gitaristo Lifanco, la perkutisto Hoto Jr, lia 13-jara filo Carlos Cândido, kaj la kantistinoj Inês Mapurunga kaj Gleika Veras.

Mardo 20h00-22h30, Zamenhof

Teatraĵo 1: Amo per proverboj

Tiu ĉi spektaklo donos al vi unikan okazon ĝui la poemojn de brazilaj poetoj Castro Alves kaj Mila Ramos en la tradukoj de Leopoldo H. Knoedt, kaj aŭskulti kanzonojn de famaj brazilaj komponistoj (esperantigitajn de Vida Jerman) kaj de la elstara brazila esperantisto Sylla Chaves. La muzik-poezian recitalon dramigis Vida Jerman, kaj la tutan spektaklon reĝisoris kune ŝi mem kaj ŝia jugoslava kolego Saśa Pilipović.

Amo per proverboj de Arturo Azevedo, fama brazila teatra verkisto, estas komedio kiu ridindigas la homan ŝanceliĝemon. Plaĉa vidvino komence ne akceptas amesprimojn de la enua eterna fraŭlo, esprimitajn ĉefe per proverboj tre spritaj, kio estas la plej alta kvalito de tiu teksto, sed kiam la elektita svatanto de la vidvino trovis pli riĉan virinon kaj lasis la ĉarmulinon, tiam la enuaj proverboj de la tedulo fariĝis akcepteblaj kaj ŝi ne plu repuŝas liajn amproverbojn, ĉar la tedulo preter ĉio posedas ankaŭ solidan bankokonton. La fino -- feliĉa geedziĝo kun silenta akcepto toleri eĉ la proverban parolmanieron, ĉar senerara edzo tamen ne ekzistas.

Saśa Pilipović, profesia aktoro el Serbio, naskiĝis en Kragujevac (Jugoslavio) en 1963, kaj estas fondinto de "Scenejo Shelter" ĉe la teatro Joakim Vujić. Li estis membro de la teatra trupo SEK en Zagrebo kaj kun ĝi ludis en 1987 ĉe la IJK en Krakovo la teatraĵon de Karel Ĉapek Insektoj. Li laboris kiel anoncisto-parolisto en la Esperantaj elsendoj de Radio Zagrebo de 1989 ĝis 1991. Kun Vida Jerman li ludis la teatraĵon Amo per proverboj okaze de la UK en Havano en 1990. En 1998 li ludis kun la Jagodina gimnazia teatra trupo la teatraĵon Rekviemo por la perdintoj de Vladimir Krstić dum la 82-a UK en Montpeliero. Laste li tre sukcese prezentis la originalan teatraĵon Malfermilo de Victor Lanoix dum la 86-a UK en Zagrebo en 2001.

Vida Jerman, profesia drama aktorino el Zagrebo, diplomitiĝis pri aktorado ĉe la Teatra Akademio en sia urbo kaj membriĝis ĉe teatro "Ĉerizo" (Treśnja) en Zagrebo, kie ŝi ludis multajn elstarajn rolojn en multaj prezentaĵoj. Studis la anglan kaj italan lingvojn ĉe Filozofia Fakultato en Zagrebo. Ŝi rolis en multaj radiaj kaj televidaj dramoj, kaj ankaŭ en filmoj, hejmlandaj kaj internaciaj, interalie en La elekto de Sofia de Alan Packula. En Esperanto ŝi ludas ekde 1973 kiel membro de Drama Grupo de Studenta Esperanto-klubo de Zagrebo, gastinte ĉe pluraj UK-oj, IJK-oj kaj SAT-kongresoj. Premierludis la monodramon Flustro en uragano de Spomenka »timec en Pekino dum la UK en 1986. Post tio ŝi ludis mulfoje en UK-oj, laste en Israelo, kun Poto de Ŝolem Alejhxem. De 1986 ŝi aktivis kiel parolistino de Esperanto-elsendoj de Radio Zagrebo. En 1997 la prezidento de Kroatio distingis ŝin per ordeno pro ŝia kontribuo al la teatra arto kaj pro apartaj meritoj por la kroata kulturo. Membro de LKK de la 86-a UK. La pinton en sia E-teatra kariero ŝi atingis verŝajne pasintjare en sia hejmurbo Zagrebo, ludante la teatraĵon La plej longa tago de Maria Teresia de Miro Gavran. La publiko, en la plenplena Kroata Nacia Teatro, la templo de la teatra arto en tiu lando, ovaciis kaj aplaŭdis dum pli ol dek minutoj, tiel recenzante unu el la plej spektaklaj teatraj prezentoj en Esperanto dum la UK-oj.

Lundo 16h00-17h00, Zamenhof

Teatraĵo 2: La domo kiu timigis

Temas pri komedio. La historio rakontas pri popolkredaĵoj, kies ekzisto ne estas akceptata de la normala socio, konsiderataj do kiel "eksternormalaj". Tri knaboj (unu nazparolanta, alia muta kaj tria balbuta) vizitas fantazian maskofeston en kiu okazas strangaj aferoj: la loĝantoj de la domo estas spirito, diablo kaj aliaj fantomoj. La geknaboj ne sukcesas eliri el la domo, kie vampirino celas suĉdelektiĝi je ilia sango kaj la spirito Jozefo de la Morto intencas ilin mortigi. Ili konstatas ke la vizitata domo estas teruranta kaj timiganta, kaj ekbatalas por savi sin de la danĝeroj.

La teatraĵo estas verkita de Leandro Dourado, reĝisorita de Eliane Gauze kun koregrafio de Ingried Muller, tradukado Esperanten de Carlos Eduardo de Oliveira kaj Neusa Priscotin Mendes (MiMa). MiMa kaj Carlos Eduardo kune laboris pri la traduko.

La grupo Atlaspatoart ekis en 1994 en lernejo de Pato Branco, kaj tie faris plurajn prezentaĵojn ĝis 1996. Ĝi kreskis kaj plibonigis sian artan kapablon, kaj tiam estis invitita reprezenti la municipon kiel Municipa Teatra Grupo. Ĝi partoprenis festivalojn kaj gajnis premiojn (plej bona reĝisoro, plej bona aktoro/aktorino, plej bona teksto k.s.) en gravaj urboj de la brazila ŝtato Paranao (Paraná) en la jaroj 1998, 1999, 2000 kaj 2001. En la jaro 1999 la grupo ekkonis la internacian lingvon kaj komencis aktivadon ankaŭ en ĝi. La unua prezentaĵo okazis en la sama jaro dum la Renkontiĝo de Esperanto en Paranao; krome, ĝi estis ankaŭ la organizanto de la menciita renkontiĝo. En 2000 kaj 2001 la grupo prezentis en la brazilaj urboj Petrópolis kaj Brasília, ambaŭokaze ĉe brazilaj naciaj kongresoj. En tiu ĉi jaro 2002 ĝi estis organizanta IJK-on. La grupo partoprenas en la Federacia Teatro de Paranao. La tekstoj prezentataj estas verkitaj el elementoj kunmetitaj de ĝi mem.

La reĝisorino Eliane Gauze aktoras ekde la 6-jaraĝo. Ŝi estis premiita kiel aktorino en sia ŝtato. Ŝi naskiĝis la 12-an de aprilo 1969, vizitis fakultaton pri beletro (angla, latina, greka kaj literaturo), kaj poste fakultaton pri metodologio de instruado de fremdaj lingvoj. Reĝisorino ekde 1994, ŝi eklernis Esperanton en 1997 kiam ŝi estis invitita de s-ro Cláudio Petricoski lerni la lingvon kaj ĝin instrui. Ŝi estas instruistino pri la angla, pri teatro kaj Esperanto, membras en la Beletra Akademio de Pato Branco, reĝisoras en la Teatra Federacio de Sudokcidento de Paranao, kaj jam verkis 12 teatraĵojn kiujn prezentas ŝia trupo Atlaspatoart.

Mardo 10h00-11h00, Zamenhof

Nacia Vespero

Du ensembloj prezentos al ni revuon de la muzika kaj koreografia heredaĵo de Brazilo.

Tapera das Artes (Kabano de la Artoj) estas gvidata de la infana asocio Jesus de Praga, fondita en 1983, kiu ambicias malfermi novajn konkretajn perspektivojn por infanoj el malriĉaj familioj kaj ebligi al ili plurflankan integran disvolviĝon kiel personoj, utiligante la metodologion "Eduko por la Vivo per Arto". Tiu metodologio estas bazita sur kvar kolonoj de la edukceloj: lerni por esti, kunesti, fari kaj koni. La programo, "Movoj kaj ritmoj de Brazilo", prezentos la dancojn Capoeira, Maculelê, Afro, Boi do Maranhão, Xaxado, Xote, Forró, Coco, Ciranda, Frevo kaj Samba.

Fondita en 1936, Maracatu Az de Ouro (Marakato Karoa Aso) flegas la kulturajn esprimojn de la popola arto. Oni portis sklavojn al Brazilo el Afriko. Ĉi tie ni vidos spektaklon kiu montras la kortegan paradon de la reĝoj de Kongo, por memorigi pri la tradicioj de la patrujo. Dum la spektaklo oni kantas kantojn de sopiro kaj lamento. Tiajn ĉi spektaklojn oni ludis antaŭe en la negraj preĝejoj, kiuj apartenis al la nigrula Frateco de Nia Sinjorino de Rozario. Post kiam oni malpermesis tiajn spektaklojn, oni komencis prezenti ilin sur la stratoj kaj en la karnavalo. Nuntempe la tradiciojn oni kultivas per asocioj. Inter ili estas la asocio Maracatu Az de Ouro, kiu prezentas sin interalie en folkloraj festivaloj, en Brazilo kaj eksterlande.

Dimanĉo, 20h30-22h30, Zamenhof

EDISCA: Baledo Du jarsezonoj

Edisca estas internacie renoma gejunula ensemblo de la samnoma fondaĵo kiu helpas infanojn el malriĉaj familioj evolui kaj edukiĝi en ĉiuj sencoj, sed aparte cele al artaj, kaj precipe danc-muzikaj karieroj. Edisca estas tre fama en Brazilo kaj internacie kaj pro siaj humanismaj strebadoj kaj pro sia altnivela arta kvalito.

Du jarsezonoj estas la metaforo de la dueco kiun ni ĉiuj renkontas en la vivo, materia kaj spirita, kaj ĝi celas montri la eblojn de transformiĝoj, pri la sencoj kaj sentoj de la transcendo de tiuj duecoj. La baledo Du jarsezonoj subtenas tiun ideon kaj proponas vizion pri ĝi. La brazila Nordoriento estas ĝia scenejo kaj okazejo, kaj ĝia popolo kaj kulturo la roluloj de tiu ĉi spektaklo.

Du jarsezonoj montros al ni lumplenan Nordorienton, belan popolon ankoraŭ vivantan kun la ideoj de solidareco, kun la forto rezisti al la obstakloj de la vivo, ĉiam venka kaj kredanta ke venos pli bonaj tagoj. La konceptaro de la spektaklo baziĝas je "Fantasta Realismo". La medio en kiu rekreiĝas la realeco, kun abundaj dozoj de surrealismo, estas ĝia fonto de inspiro. La tradicio aperas plifortigita per artismaj konceptoj pri la moderneco kaj per diversaj tipaj popolaj ritmoj, esprimitaj per regionaj instrumentoj, muzikstiloj kaj diversaj dancoj de la Nordoriento. Sed la arketipo de la Nordoriento ja restas, vole aŭ ne vole.

La baledo Du jarsezonoj havas la piedojn sur la tero kaj la kapon en la infinito!

Ĵaŭdo, 20h00-22h00, Zamenhof

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kl-arto.html