
Fortalezo,
Akurateco
La organizantoj klopodos rigore respektigi la komencajn kaj finajn horojn de la kunsidoj. La pordoj estos fermitaj je la fiksitaj horoj. Kongresanoj bv. ne eniri kaj eliri la salonojn, dum la kunsidoj daŭras. Tio aparte validas por la vesperaj kaj artaj programeroj!
Deĵorantoj
La deĵorantoj estas libervolaj personoj, kiuj streĉe laboras dum multaj sinsekvaj horoj por servi amason da kongresanoj. Indulgu ilin per afablo kaj bonhumoro!
Disdonado de dokumentoj
Nenia dokumento aŭ varbilo estu disdonata en la kongresejo sen permeso de respondeculo de UEA. Nerajtigitaj dokumentoj estos konfiskitaj.
Enirpermeso
Nur portantoj de la kongresa insigno aŭ vizitantoj kun unutaga bileto rajtas eniri kaj partopreni la kongresajn laborojn. Unutagaj biletoj (25 EUR, 50 BRR) estas aĉeteblaj ĉe la Informejo.
Fotado
Principe oni rajtas foti en la kongresejo, kondiĉe ke tio ne perturbu la etoson de la solenaĵoj nek ĝenu aliajn kongresanojn. Estas nepre malpermesite foti dum teatraĵoj kaj aliaj artaj programeroj. Okaze de neplenumo de la supraj kondiĉoj respondeculo de UEA rajtas malpermesi al la koncerna persono pluan fotadon.
Fumado
Ne estas permesite fumi en la kongresejo mem, krom en iuj por tio speciale rezervitaj lokoj. Bonvolu ankaŭ atenti aliajn signojn pri malpermeso de fumado tra la kongresejo.
Komercado
Kelkaj kongresanoj kaj komercaj firmaoj estas rajtigitaj de UEA reklami sin ĉe apartaj budoj en la kongresejo aŭ pere de la dokumentujoj. Al neniu sen specifa aprobo de UEA estas permesate tiamaniere uzi la kongresejon.
Laborkunsidoj
Se en iu kunsido vi deziras paroli, levu la manon, turnu vin al la prezidanto kaj, ricevinte la parolvicon, unue diru viajn nomon, landon kaj kongresnumeron. Parolu klare kaj koncize.
Malsanuloj
Kuracisto deĵoras en la kongresejo, nur por vere urĝaj kazoj, kaj en kontakto kun la lokaj medicinaj servoj.