Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › kongresa komuniko 1

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Kongresa komuniko 1

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Esperanto, faktoro de moderna civilizacio

Konstanta adreso: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

LKK

Loka Kongresa Komitato konsistanta el 18 membroj, gvidata de prezidanto d-ro Wandemberg Ribeiro Morais kaj sekretario Michelson Sávio Herbster Moura, laboras jam de 3 jaroj tre sukcese pri la organizado de la 87-a UK en Fortalezo. LKK tre aprezas se la kongresanoj leteras ne al LKK sed ĉiam al la konstanta adreso en Roterdamo. LKK mem ne povas respondi al leteroj.

Kongresejo

Centro de Convenções do Ceará, Av. Washington Soares 1141, BR-60811- 340, Fortaleza-CE, Brazilo. Bv. ne skribi al la kongresejo, ĉiam nur al la CO.

Glumarko

Plenkoloraj glumarkoj de la 87-a UK, kun ĉarma omareto, bele ornamos viajn poŝtaĵojn en la jaro de Fortalezo. Mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA: unu folio kun 12 markoj je e 1,20.

Unua Bulteno

Bela, plurkolora informilo pri Fortalezo kaj Cearao, ideala varbilo por la kongreso, estas ricevebla senpage de la konstanta adreso. Kongresa Temo “Diverseco — ŝanco, ne minaco”.

Internacia Kongresa Universitato

Eblas kandidatiĝi ĝis la 15-a de jan. (vidu okt., p. 177), se vi estas universitata profesoro, lekciisto aŭ esploristo.

Vizoj

La kongresanoj mem devas zorgi pri la akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj eblas peti helpon de s-ro Enivaldo Alves Silva, unua sekretario de BEL (adreso: SHIS, QI-25, cj. 14, casa 19, BR-71660-340 Brasília-DF; +55/61/ 366-40-90; enivaldo.silva@apis.com.br). Anglalingvajn invitleterojn, se necese, oni petu de la CO de UEA. Se vi bezonus portugallingvan invitleteron de BEL, bv. peti ĉe la supra adreso.

Dua Bulteno

Kun detala oferto kaj informoj pri loĝado kaj ekskursoj, antaŭ- kaj postkongresoj, flugoj, transportoj, vizoj, bankedo ktp. ĝi aperos fine de decembro kaj estos dissendita en januaro al ĉiuj aliĝintoj. Ĝi estos ankaŭ rete konsultebla en la kongresa parto de http://www.uea.org/.

Loĝado

Diversprezaj loĝ-ebloj, de amasloĝejo ĝis kvinstelaj hoteloj, de e 10 ĝis 130 por persono/nokto, kun priskribo de kondiĉoj. Por brazilanoj estos aparta oferto kun prezoj en realoj. Sed unue aliĝu! Transporto De ĉiuj hoteloj kaj loĝejoj perataj de UEA funkcios busa servo plurfoje tage — nepre necese pro la situo de la kongresejo (7 km de la urbocentro).

Antaŭ- kaj postkongresoj

gvidos al la plej konataj vidindaĵoj de Brazilo: akvofaloj de Foz do Iguaçu; la neevitebla Rio-de-Ĵanejro, la iama ĉefurbo; la belega barokstila Salvador da Bahia; kaj la unika mondo de Amazonio. En Cearao mem oni ekskursos al unu el la plej famaj kaj plej belaj plaĝaroj de la mondo — Jericoacoara, unika loko kie dolĉakvaj lagetoj, lagunoj kaj la mirinda oceano kunfluas.

Kotizoj

En eŭroj, parenteze kotizoj por landoj de grupoj B kaj C (Brazilo kaj Latina Ameriko). Brazilanoj aliĝas ĉe Brazila E-Ligo kaj pagas en realoj. Latinamerikanoj laŭ la samaj tarifoj aliĝas pere de siaj perantoj aŭ rekte ĉe UEA. Ĝis la jarfino: Individua membro de UEA (IM): 120 (90/75), ne-IM 150 (112/90). Junulo/kunulo/handikapito/ komitatano: 60 (45/40); samaj kategorioj por ne-IM: 90 (67/55).


IIK inter mangloj en Sapiranga

Stefan MacGill

La 35-a Internacia Infana Kongreseto (Fortalezo, 3-10 aŭg. 2002) havos malkutiman situon, en ekologia rezervejo.

Unikaj plantoj kaj bestoj de Brazilo atendas infanan esploron kaj malkovron! La Ekologia Rezervejo Sapiranga (http://www. reservasapiranga.com.br/) situas je 5 km de la UK-ejo, je 14 km de la urbocentro, je 10 km de la internacia flughaveno kaj je 19 km de Beach Park, renoma amuz-plaĝo. La rezervejo, kun bona nivelo de sekureco kaj pureco, havas komforta ĵojn kaj kutimas prizorgi konferencojn kaj aranĝojn. Ĝi enhavas ses malgrandajn amfiteatrojn kaj unu grandan; kunvensalonon; dormoĉambrojn kun necesejo, duŝo, tablo, vestoŝranko ktp. Sur la tereno troviĝas naĝejo, placoj, restoracio kaj preĝejeto, terenoj por futbalo k.a. sportoj. Eblas promene ekskursi kun ekologia gvidanto tra manglo-tereno, kie videblas diversaj specioj de salakvaj plantoj, bestetoj, birdoj kaj fiŝoj de la rivero Coco. Jen unika sperto por infanoj el senmanglaj mondopartoj! La mara plaĝo de Sabiaguaba troveblas je promeno de ĉ. 40 minutoj kaj estos la celo de unu el la kongresetaj ekskursoj. Ni ekskursos al la UK en la Tago de la Lernejo kaj posttagmeze vizitos Centro Dragão do Mar, la plej novan konstruaĵon pri kulturo kun muzeoj diverstemaj (i.a. modern-arta kaj regiona), kaj observatorion. La kotizo inkluzivas loĝigon, tri manĝojn tage kun intermanĝetoj, la programon kaj ekskursojn. Ĝis 31 jan. la kotizo estas e 135 eŭ roj(por landoj A) resp. e 105 (por landoj B kaj C); ĝis 31 marto e 165 resp. e 120; ĝis 31 majo e 220 resp. e 165.

Datoj/landoj Ĝis 31 jan. ĝis 31 marto ĝis 31 majo
por landoj A 135 165 220
por landoj B, C 105 120 165

KONKURSOJ BELARTAJ DE UEA EN 2002

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 53-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, “Diverseco: ŝanco, ne minaco”. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio “Ahn Song-san” kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongrestemo. Daŭro inter 15 kaj 60 min. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2001. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj.

Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2001.

Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2002. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursaĴoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La veraj nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo en kiu oni konkursas.

Premioj:

Unua premio: e 200; dua premio: e 140; tria premio: e 80; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) e 140; Infanlibro de la Jaro: e 420.

Publikigo:

La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Laŭ interkonsento kun UEA, jam de multaj jaroj la literatura revuo Fonto aperigas la premiitajn beletraĵojn.

Detala regularo troviĝas ĉe http://uea.org/, ĉe “Dokumentoj”, kaj haveblas kontraŭ unu respondkupono ĉe la CO de UEA (vidu kolofonon), ankaŭ retpoŝte (info@uea.org).

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kk1_2002.html