
Fortalezo,
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ areo: (8 511 965 km 2). Loĝantoj: ĉ.160 milionoj. Socia sistemo: demokrata federacia respubliko kun prezidento. Konsisto: 27 federaciaj ŝtatoj. Ĉefurbo: Brasília. Mono: brazila realo (real, pl. reais; prononcu: ĥeaŭ, ĥeais). Religioj: kristanismo, ĉefe katolika kaj ĉ. 20% protestanta, malgrandaj grupoj de judoj kaj islamanoj, kaj animistoj. Oficiala lingvo: la portugala (brazila varianto). Parolataj estas ankaŭ pluraj dekoj da indiĝenaj lingvoj. Grandaj urboj: São Paulo, Rio de Janeiro, Belo Horizonte, Recife, Salvador, Porto Alegre, Fortaleza. Vidindaĵoj: Amazonio, Pantanal, Foz do Iguaçu kaj pluraj aliaj. Prezidanto: Fernando Henrique Cardoso (1999-2002).
Cearao (Ceará), estas unu el la ŝtatoj de la brazila Nordoriento. Situo: je 4 gradoj sude de ekvatoro. Areo: 146.348 km2. Loĝantoj: ĉ. 8 milionoj. Marbordo: 573 km (Atlantika oceano), kun multaj belegaj sablodunoj.
Fortalezo, ĉefurbo de Cearao. Ĉ. 2 milionoj da loĝantoj. Fondita en 1612 de portugaloj kaj nederlandanoj (1649), ĉirkaŭ la fortikaĵoj konstruitaj de la koloniistoj. Unu el la plej turismaj urboj en Brazilo.
Kongresejo: Centro de Convenções do Ceará, Av. Washington Soares 1141, Cep 60811-340, Fortaleza-CE, Brazilo. Bv. ne skribi al la kongresejo sed ĉiam nur al la CO.
Klimato: tropika, seka, marborda ĉiam kun agrabla brizo. Vetero: suna dum pli ol 300 tagoj dum la jaro. Ĉar temas pri tropika suno ne forgesu preni bonan kreman ŝirmilon, kun kiel eble plej alta protekta faktoro. Temperaturo, ĉiam ĉ. 30 gradoj (86 F); vespere kaj matene ĉ. 26 C. La strandoj estas el fajnega sablo, do pensu pri taŭgaj ŝuoj kaj vestoj.
Tempo: Tri horojn pli frue ol GMT.
Elektro: 220 V, 50/60-herca. Kontaktiloj dupolusaj, plataj kaj rondaj.
Telefonado: Brazilo +55, Fortalezo 085. Por voki eksterlande de Cearao: 0021.
Lingvoj: La oficiala lingvo estas la brazila portugala, kaj ĝenerale la cearanoj ne estas fremdlingvemaj. La plej ofte konataj fremdaj lingvoj estas la angla kaj la hispana.
Monŝanĝo: Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en ĉiuj bankoj, memstaraj monŝanĝejoj, kaj en iuj poŝtoficejoj kaj iuj hoteloj. Abundas malgrandaj ŝanĝejoj, kiuj kutime ofertas la plej taŭgajn kurzojn. La bankmakleraĵo estas malalta, tiel ke konsilindas ŝanĝi malgrandajn sumojn pli ofte, prefere ol tuj ŝanĝi grandan sumon. En la momento de preparo de la Dua Bulteno, la LKK klopodas interkonsenti pri funkciado de monŝanĝejo en la kongresejo.
Prezoj: Por okcidentanoj la prezoj estas tre malaltaj, precipe ekster la grandaj butikcentroj kaj turismaj zonoj, kaj en pluraj bazaroj (ekz. marborde kaj en la urbocentro).
Sekureco: Malgraŭ la bedaŭrinda misfamo, Cearao kaj Fortalezo estas tre sekuraj, kaj la homoj estas ege afablaj kaj helpemaj. Tamen, kiel en ĉiuj grandaj urboj, necesas singardemo pri mono kaj havaĵoj.
Medikamentoj: Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.
Sanservoj: Medicinaj servoj de pluraj landoj havas kun Brazilo kontraktojn, surbaze de kiuj eksterlandanoj povas uzi la samajn servojn kiel enlandaj loĝantoj. Bv. mem kontroli ĉu via lando kaj asekuro havas tian kontrakton kaj sub kiaj kondiĉoj. Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. Por eniri Brazilon ne estas necesa vakcinado. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.