Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › programeroj dum uk

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Programeroj dum UK

Cseh-kurso kaj Cseh-Seminario. "Zamenhof kreis la lingvon, Cseh la metodon por instrui ĝin", oni kutime diradas rilate al Esperanto. Jen, do, ŝanco konatiĝi kun la fama metodo iniciatita de Andreo Cseh kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio, kiel Hendrik Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof ktp. La kurso estas destinita al komencantoj kaj la seminario al instruistoj dezirantaj lerni la metodon aŭ akiri ateston pri ĝi. La seminarianoj devas havi la libron Baza Cseh-Kurso kaj ankaŭ observi la kurson. La partopreno en ambaŭ aranĝoj estas aparte pagenda. La kotizo por la kurso estas 35,00 EUR kaj por la seminario 45,00 EUR por loĝantoj en A-kategorio,, kaj 28,00 kaj 35,00 respektive por loĝantoj en landoj de B-kategorio. La kotizo por la seminario inkluzivas la observadon de la kurso. Pliaj informoj kaj aliĝiloj estas riceveblaj ĉe la organizanto: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; iei001@worldonline.nl.

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. Dum la UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio, anticipa sinanonco estas konsilenda. Anoncu vin, prefere antaŭ la 1-a de julio 2002, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), P.O. Box 36, Powhatan, VA 23139 Usono; +1 804 598 3050, f+1 804 598 5608, bmaxey@visi.net, kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamenkotizon (40% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato) al UEA-konto ilek-a aŭ rekte al la kasisto de IEK: Boo Mee Kim-Lindblom, Stenbockens gata 102, SE-136 62 Haninge, Svedio, poŝtĝirkonto 682117-7 (Stokholmo). Kaze de neprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto, oni rericevos 50% de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke, ĉe la ILEI-budo en dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato. Oni aparte atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA-ekzameno pri instrukapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA". Detalajn informojn pri la ekzamenoj, inkluzive de specimenaj testoj, oni trovas en la gvidilo Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (2-a eld.), 34p. 3 eŭroj, mendebla ĉe UEA. Bazaj informoj pri la ekzamenoj troviĝas ankaŭ ĉe http://www.edukado.net/ekzamenoj.jsp.

Konversaciaj rondoj. Kongresanoj ankoraŭ ne sufiĉe spertaj kaj fluaj en la lingvo povas kapti la okazon paroli la lingvon kun kongresanoj el la tuta mondo, gvidate de spertaj instruistoj. Estas konsilinde anticipe anonci la deziron partopreni kaj indiki la nivelon (komencanto, bazulo, mezulo, progresanto).

Brazila portugala eksprese. Dum tri lecionoj la lektoro donos bazajn informojn pri la oficiala lingvo de Brazilo.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/db-programeroj.html