Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › postkongresoj

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Postkongresoj

P1 foz do iguaçu kaj rio de janeiro
P2 manaus, amazonio kaj rio de janeiro
P3 la plejoj de brazilo: manaus, amazonio, foz do iguaçu kaj rio de janeiro

P1 foz do iguaçu kaj rio de janeiro

10-15 aŭgusto

Tiu ĉi ekskurso montros al vi la du plej famajn brazilajn vizitindaĵojn: la belegajn igvasuajn akvofalojn kaj la unikan urbegon Rio de Janeiro.

1-a tago

Forflugo el Fortalezo al Foz do Iguaçu ĉe la landlimo inter Brazilo, Argentino kaj Paragvajo. Tranokto en la hotelo Rafain Palace.

2-a tago

Matenmanĝo en la hotelo. Plentaga ekskurso al la famaj igvasuaj akvofaloj, en la brazilaj kaj argentinaj flankoj, kie vi povos ĝui la plej spektaklan allogaĵon de Sud-Ameriko. Tranokto. Bv. memori ke vi eventuale povas bezoni ankaŭ la argentinan vizon (depende de la nacieco). Sen tio oni ne povos viziti la alian flankon de la akvofaloj.

3-a tago

Matenmanĝo en la hotelo kaj transporto al la flughaveno por flugi al Rio de Janeiro. Alveno kaj transporto al la hotelo Luxor Regente.

4-a tago

Matenmanĝo en la hotelo. Matena ekskurso al la Monto Sukerpano ĉe la Gŭanabara golfo kaj supreniro per telfero por admiri la panoramon de la urbo. Halto por lunĉo en tipa churrascaria (restoracio kun senlima servado de rostitaj viandoj, bovaj, porkaj, ŝafaj kaj birdaj). Posttagmeza ekskurso al Monto Corcovado, kie troviĝas la famega statuo de Kristo, por ekstaza trarigardo de la cidade maravilhosa (rava urbo). Reveno tra la praarbaro Tijuca (tiĵuka) kaj laŭ la belegaj plaĝoj de Rio.

5-a tago

Matenmanĝo kaj libera tago por esplorado de la urbo laŭplaĉe.

6-a tago

Post la matenmanĝo, transporto al la flughaveno por reflugi al viaj hejmoj, jam laŭ viaj planoj.

Prezoj: Loko en ĉambro unupersona 695 EUR; en dulita 459 EUR.


P2 manaus, amazonio kaj rio de janeiro

10-15 aŭgusto

Tiu ĉi ekskurso kombinas vizitojn al du famegaĵoj de Brazilo: la amazonia praarbaro kaj Rio. Ĝi donas al vi eblecon senti du malsamajn facetojn de tiu enorma lando.

1-a tago

Forflugo el Fortalezo al Manaus, ĉefurbo de la federacia ŝtato Amazonas. Alveno kaj tranokto en la hotelo Tropical en Manaus.

2-a tago

Matenmanĝo en la hotelo kun la mateno libera. Posttagmeza transporto per riverŝipo, kiu daŭros ĉirkaŭ 3 horojn, al Ariaú Jungle Tower Lodge, tre komforta restadejo konstruita sur platformo ene de la praarbaro. Tiu ĉi loĝejo servos kiel bazo por la sekvaj du noktoj, kun ĉiuj manĝoj kaj ekskursoj inkluzivitaj. Tranokto tie, en la amazonia praarbaro.

3-a tago

Matenmanĝo kaj diversaj ekskursoj dum la tago tra la ĉirkaŭaj arbaroj, gvidataj de tre kompetentaj naturspecialistoj kiuj klarigos al vi kiel eble plej multe pri la fascina eko-sistemo. Via restado fokusiĝos al la abunda flaŭro kaj delikata interrilato inter homo, besto kaj planto. Diversaj promenoj portos vin en la arbaron, piede kaj ŝipete. Vi esploros etajn branĉriverojn kaj renkontiĝos kun la lokuloj, por lerni kiel ili harmonie vivas kun sia ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ ekskurso per motorŝipeto kaj spektado de aligatoroj.

4-a tago

Matenmanĝo kaj reveno al Manaus. Transporto al la flughaveno kaj flugo al Rio de Janeiro. Alveno kaj transporto al la hotelo. Tranokto en la hotelo Luxor Regente.

5-a tago

Matenmanĝo en la hotelo. Matena ekskurso al la Monto Sukerpano ĉe la Gŭanabara golfo kaj supreniro per telfero por admiri la panoramon de la urbo. Halto por lunĉo en tipa churrascaria (restoracio kun senlima servado de rostitaj viandoj, bovaj, porkaj, ŝafaj kaj birdaj). Posttagmeza ekskurso al Monto Corcovado, kie troviĝas la famega statuo de Kristo, por ekstaza trarigardo de la cidade maravilhosa (rava urbo). Reveno tra la praarbaro Tijuca (tiĵuka) kaj laŭ la belegaj plaĝoj de Rio.

6-a tago

Post la matenmanĝo, transporto al la flughaveno por reflugi al viaj hejmoj, jam laŭ viaj planoj.

Prezoj: Loko en ĉambro unupersona 970 EUR; en dulita 735 EUR.


P3 la plejoj de brazilo: manaus, amazonio, foz do iguaçu kaj rio de janeiro

11-19 aŭgusto

1-a tago

Forflugo el Fortalezo al Manaus, ĉefurbo de la ŝtato Amazonas. Alveno kaj transporto al hotelo Tropical. Tranokto en Manaus.

2-a tago

Matenmanĝo en la hotelo kaj libera mateno. Posttagmeza transporto per riverŝipo, kiu daŭros ĉirkaŭ 3 horojn, al Ariaú Jungle Tower Lodge, tre komforta restadejo konstruita sur platformo ene de la praarbaro. Tiu ĉi loĝejo servos kiel bazo por la sekvaj du noktoj, kun ĉiuj manĝoj kaj ekskursoj inkluzivitaj. Tranokto en la amazonia praarbaro.

3-a tago

Matenmanĝo kaj diversaj ekskursoj dum la tago tra la ĉirkaŭaj arbaroj, gvidataj de tre kompetentaj naturspecialistoj kiuj klarigos al vi kiel eble plej multe pri la fascina eko-sistemo. Via restado fokusiĝos al la abunda flaŭro kaj delikata interrilato inter homo, besto kaj planto. Diversaj promenoj portos vin en la arbaron, piede kaj ŝipete. Vi esploros etajn branĉriverojn kaj renkontiĝos kun la lokuloj, por lerni kiel ili harmonie vivas kun sia ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ ekskurso permotorŝipeto kaj spektado de aligatoroj.

4-a tago

Matenmanĝo kaj reveno al Manaus. Transporto al la flughaveno kaj flugo al Foz do Iguaçu, ĉe la landlimo inter Brazilo, Argentino kaj Paragvajo. Enhoteliĝo en Rafain Palace por tranokto en la urbo.

5-a tago

Matenmanĝo en la hotelo. Plentaga ekskurso al la famaj igvasuaj akvofaloj, en la brazilaj kaj argentinaj flankoj, kie vi povos ĝui la plej spektaklan allogaĵon de Sud-Ameriko. Tranokto. Bv. memori ke vi eventuale povas bezoni ankaŭ la argentinan vizon (depende de la nacieco). Sen tio oni ne povos viziti la alian flankon de la akvofaloj.

6-a tago

Matenmanĝo en la hotelo kaj transporto al la flughaveno por flugi al Rio de Janeiro. Alveno kaj transporto al la hotelo Luxor Regente.

7-a tago

Matenmanĝo en la hotelo. Matena ekskurso al la Monto Sukerpano ĉe la Gŭanabara golfo kaj supreniro per telfero por admiri la panoramon de la urbo. Halto por lunĉo en tipa churrascaria (restoracio kun senlima servado de rostitaj viandoj, bovaj, porkaj, ŝafaj kaj birdaj). Posttagmeza ekskurso al Monto Corcovado, kie troviĝas la famega statuo de Kristo, por ekstaza trarigardo de la cidade maravilhosa (rava urbo). Reveno tra la praarbaro Tijuca (tiĵuka) kaj laŭ la belegaj plaĝoj de Rio.

8-a tago

Matenmanĝo kaj libera tago por esplorado de la urbo laŭplaĉe.

9-a tago

Post la matenmanĝo, transporto al la flughaveno por reflugi al viaj hejmoj, jam laŭ viaj planoj.

Prezoj: Loko en ĉambro unupersona 1229 EUR; en dulita 912 EUR.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/db-postkong.html