
Bonvolu studi la kondiĉojn antaŭ ol mendi. Ĉiu kongresano devas plenigi apartan mendilon.
Mendante rete sendu ankaŭ la pagon al Roterdamo. La paperan mendilon sendu aŭ Roterdamo aŭ al vialanda UK-peranto, sed ĉiam ambaŭ al la sama adreso. Pri pagmanieroj konsultu la Duan Bultenon. La mendilo kaj la pago atingu la Centran Oficejon antaŭ la 1-a de majo 2002. Mendojn sen pagoj oni ne traktas.
Ne forgesu subskribi kaj dati la paperan mendilon. Konservu kopion kaj portu ĝin al la kongreso. Brazilanoj mendu kaj pagu al LKK.