Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002 › loĝado en fortalezo

Kongresoj

87-a Universala Kongreso de Esperanto

Fortalezo,
Brazilo

3-10 aŭgusto 2002

Kongresa temo: Diverseco: ŝanco, ne minaco

Loĝado en Fortalezo

Ĝeneralaj kondiĉoj de mendoj. La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Estas konsilinde legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi sian mendilon.

Loĝdatoj. Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Eniro kaj eliro. Principe eblas okupi ĉambrojn post la tagmezo de la mendita dato kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago. Hoteloj estas normale flekseblaj pri tio. Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni kutime nuligas la rezervon, kaj oni perdas la pagitan sumon.

Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio dulitajn ĉambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, do eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j).

Frueco de la mendo kaj alternativaj mendoj. Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe pro tio ke la kongreso okazas dum la pinto de turisma sezono en Brazilo, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo ĉiam laŭ la preciza deziro de la mendanto. Tial ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn.

Pago. La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Ofertataj servoj. Ĉiuj menciitaj hoteloj (ne nepre ankaŭ la studentejoj kaj aliaj pli modestaj loĝejoj) estas plene klimatizitaj, kaj ĉiuj ties ĉambroj havas telefonon, televidilon, duŝejon (kelkaj ankaŭ bankuvon) kaj necesejon. La matenmanĝo estas inkluzivita en la prezo, krom se menciite alie.

Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas la 1-a de majo 2002. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ aparta krompago (40 eŭroj). Pri malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.

Loĝkonfirmoj. Minimume monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

Prezoj estas en eŭroj (EUR) por unu persono por unu nokto.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/db-loghado.html