
Fortalezo,
Ĉiuj hoteloj havas ĉambrojn kun klimatizo, telefono kaj televido, duŝo kaj necesejo.
1. Caesar Park (5*), Av. Beira Mar 3980. La oficiala kongresa hotelo. Eble la plej bona en la tuta urbo, kun longa tradicio kaj bonega servo. Aparte ŝatata de aziaj gastoj. Lokita en la mezo de apudmara promenejo Beira Mar, kie okazas la vespera vivo de la urbo. Tri restoracioj, sportejo, saŭno, tegmenta naĝejo. Luksaj ĉambroj kun bankuvoj kaj duŝoj, minibaro, kabla televido, sekurujoj kaj diversaj komfortaĵoj.
2. Marina Park (5*), Av. Pres. Castelo Branco, 400. Moderna hotelo en formo de ŝipo. Situas je unu kilometro de plaĝo Iracema en privata haveneto. Bona hotelo por familioj aŭ homoj kiuj volas havi sian trankvilon, ekster la urbocentra bruo. Diversaj restoracioj, granda naĝejo, sportejo, saŭno, kvar tenisejoj kaj sabla flugpilkejo. Luksaj ĉambroj kun minibaro, kabla televido, sekurujo kaj diversaj komfortaĵoj.
3. Meliá Comfort (4*), Av. Beira Mar, 3470. Tute nova hotelo el la mondfama ĉeno Meliá, situanta je plaĝo Meireles. Ĉambroj kun plene ekipitaj kuirejoj kaj sekurujoj. Naĝejo, saŭno, sportejo, restoracio kaj baro.
4. Quality Hotel (4*), Av. Beira Mar, 2340. Novega moderna kaj altkvalita hotelo, ideale apudmare lokita proksime al la fama ĉemara bazaro de manfaraĵoj. Ĉambroj kun interreta ligo, kabla televido, 24-hora servo. Negoc-oficejo, tegmenta naĝejo, restoracio kaj parkejo.
5. Holiday Inn (4*), Av. Historiador Raimundo Girão 800. Tute nova kaj moderna hotelo, lokita apud plaĝo Iracema kaj proksima al la centro de nokta vivo. Ĉambroj kun kabla televido kaj alĉambra servo. Negoc-oficejo, naĝejo, saŭno, sportejo, baro, restoracio kaj parkejo.
6. Olympo Praia (3*), Av. Beira Mar 2380. Apudmare situanta apartamentara hotelo, proksime al bazaro de manfaraĵoj. Ĉambroj (apartamentoj) kun minibaro kaj sekurujo. Restoracio, baro, naĝejo.
7. Vela e Mar (3*), Av. Beira Mar 4520. Apudmare situanta hotelo en Mucuripe, la pitoreska kaj vivoplena fiŝista kvartalo de Beira Mar. Kabla televido, minibaro kaj sekurujo. Alĉambra servo, restoracio, baro, naĝejo, parkejo, ludejo, kafejo.
8. Magna Praia (3*), Av. Historiador Raimundo Girão 1002. Lokita apud plaĝo Iracema proksime al la nokta vivo. Kabla televido, minibaro kaj sekurujo. Alĉambra servo, restoracio, naĝejo.
9. Sol Jangada (4*), Av. Abolição 3035. Sufiĉe nova hotelo el la ĉeno Meliá, situanta je strato tuj proksima al la marbordo. Ĉambroj kun interreta konekto, kabla televido, minibaro kaj sekurujo. Restoracio, baro, sportejo, naĝejo, saŭno.
10. Beira Mar (3*), Av. Beira Mar 3130. Ĉemara hotelo, proksime al bazaro de manfaraĵoj. Ĉambroj kun kabla televido, 24-hora alĉambra servo. Negoc-oficejo, naĝejo, baro, restoracio, parkejo.
11. Samburá Praia (3*), Av. Beira Mar 4530. Apudmare situanta hotelo en Mucuripe, la fiŝista kvartalo de Beira Mar, proksime al la fiŝbazaro. Kabla televido, minibaro kaj sekurujo. Alĉambra servo, restoracio, baro, naĝejo.
12. Scala Flat (4*), Av. Beira Mar 3960. Apartamentara apudmara hotelo en la fiŝista kvartalo Mucuripe, unu el la plej tipaj en Fortalezo. Kabla televido, minibaro kaj sekurujo. Alĉambra servo, restoracio, baro, naĝejo, parkejo, ludejo, kafejo.
13. Classic Flat (3*), Rua Hist. Raimundo Girão 960. Av. Beira Mar 3960. Apartamentara hotelo ĉe plaĝo Iracema, kvartalo kun restoracioj kie situas la centro de la nokta vivo. Plene ekipitaj kuirejoj kaj interreta konekto. Negoc-oficejo, restoracio, parkejo.
14. Villa Costeira (3*), Av. Beira Mar 3260. Apartamentara apudmara hotelo en simpatia loĝkvartalo de Fortalezo. Plene ekipitaj kuirejoj, sekurujoj. Alĉambra servo, restoracio, saŭno, naĝejo.
15. Blue Ocean Flat (3*), Rua Idelfonso Albano 222. Apartamentara hotelo, nur je kelkaj stratblokoj de la marbordo. Plene ekipitaj kuirejoj, minibaro. Restoracio, naĝejo.
16. Casa de Praia (2*), Rua Joaquim Alves, 169. Situanta je unu stratbloko de plaĝo Iracema, la centro de la nokta vivo de Fortalezo. Kabla televido, sekurujo. Tegmenta naĝejo, parkejo.
17. Junulara loĝejo (nur por gejunuloj!) funkcios nur dum la kongresa semajno, do 3-10 aŭgusto. Matenmanĝo inkluzivita. Relative proksime al la kongresejo.
Por la brazilaj kongresanoj, UEA -- kunlabore kun Naja Turismo, la oficiala turisma agentejo de la Kongreso -- havas apartajn ofertojn de kombinvojaĝoj (flugo + hotelo) el diversaj brazilaj urboj al Fortalezo. La flugoj havas ĝis 55% da rabato se estas Varig-flugoj kaj vi mendas sufiĉe frue. La pagmaniero estas tre fleksebla, ĝis 7 partoj sen interezo. Petu pli da informoj portugallingve ĉe: Naja Turismo Ltda., Rua Carolina Sucupira, 480, Aldeota, Fortaleza, Ceará - CEP 60140-120; tel. 85 244-6985, faks. 85 261-7830, reventos@najatour.com.br aŭ incoming@najatour.com.br.