
Fortalezo,
Ĝenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima brazila diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondiĉoj. UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2002, kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.
Vizoj. La civitanoj de jenaj landoj ja bezonas la brazilan enirvizon: Aŭstralio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Ĉeĥio, Japanio, Kroatio, Kanado, Koreio, Latvio, Litovio, Makedonio, Meksikio, Nov-Zelando, Rumanio, Rusio kaj aliaj landoj de KSŜ, Slovakio, Usono. Loĝantoj de Kolombio kaj Venezuelo devas esti vakcinitaj kontraŭ la flava febro. Vizitantoj al la akvofaloj de Foz do Iguaçu eventuale povas bezoni ankaŭ argentinan vizon, depende de la nacieco. Sen tio oni ne povos viziti la alian flankon de la akvofaloj.
La kongresanoj mem devas zorgi pri la akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de s-ro Enivaldo Alves Silva, unua sekretario de BEL (adreso: SHIS, QI-25, cj. 14, casa 19, BR-71660-340 Brasília-DF. Telefono: +55 61 366 4090, enivaldo.silva@apis.-com.br). Anglalingvajn invitleterojn, se necese, oni petu de la CO de UEA. Se vi bezonos portugallingvajn invitleterojn de BEL, bv. peti ĉe la supra adreso.
Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale la Kongresa Konfirmilo devus sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos se oni petas ĝin, al aliĝintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleterojn nek aliajn konfirmaĵojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.
Datoj: Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (3-10 aŭgusto, eventuale plus daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.
Mongarantioj. Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj el nepagipovaj landoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.