
Fortalezo,
Ekiroj: sab, dim 16.30; lun, mar, ĵaŭ 09h00
Daŭro: ĉ.3 h.
Prezo: 20 EUR
Tiu ĉi ekskurso, ĉirkaŭ trihora konatiĝo kun la urbo, estas plena je belaĵoj, plena je emocioj kaj plaĉaj surprizoj. Vi renkontiĝos kun la malnova kaj nova Fortalezo, kun la marbordo, statuo de Iracema, Plaĝo de Futuro, Dunoj de Mucuripe, kvartalo Aldeota, Fortaleza (fortikaĵo) de Nia Sinjorino de la Ĉieliro, centra placo, metropolitana katedralo, konstruaĵo de la eksa publika malliberejo, nuntempe moderna turisma centro. Finekskurse halto ĉe la centra bazaro por admiri la lokajn manartaĵojn.
Ekiroj: lun, mar, ven 08h45
Daŭro: ĉ. 6 horoj
Prezo: 19 EUR
Nur 23 km for de Fortalezo troviĝas paradiza plaĝo kie la vento konstante remuldas la pejzaĝon movante senĉese la dunojn, antikva fiŝista vilaĝo kun multaj eblecoj je amuziĝo kiel ekzemple la lago Parnamirim, kie eblas skii kaj fari neforgeseblan promenon en specialaj buggy-veturiloj (larĝ-radaj veturiloj speciale kreitaj por veturi sur sabla tereno), tra la dunoj (kostoj apartaj), antaŭ ol viziti la Bananan lagon, unu el la plej belaj kaj plej ŝatataj ripozareoj de fortalezanoj.
D3 beach park kaj rendeiras da prainha
Ekiroj: lun, mer, ĵaŭ 08h30
Daŭro: ĉ. 5 horoj
Prezo: 17 EUR
Ene de la metropola areo de Fortalezo, plaĝo Porto das Dunas situas nur 22 km for de la urbo, kie troviĝas la fantazia turisma komplekso Beach Park. Alvenante al la Parko vi havos liberan tempon por ĝui la varman akvon de la maro kaj la blankan sablon borderitan per palmarboj, aŭ eĉ partopreni en libere elekteblaj aktivadoj, kiel buggy-veturo tra la marbordo, kvadricikla promeno aŭ amuziĝo en la komplekso Aqua Park, kie troviĝas diversaj altegaj akvoglitejoj. Sekvos vizito al Rendeiras, fama laŭ lerto kaj arto de siaj puntistinoj. Vi povos rekte observi kiel ili faras tiujn belegajn puntojn.
D4 dragão do mar kaj marveturo (escuna)
Ekiro: mar, ĵaŭ, ven 13h00
Daŭro: ĉ. 5 horoj
Prezo: 24 EUR
La kulturcentro Dragão do Mar estas unu el la plej grandaj en Brazilo. La centro havas 30 000 kvadratajn metrojn. Tie, interalie, troviĝas Muzeo de Moderna Arto, amfiteatro por koncertoj, planetario, tri kinejoj, teatro, librovendejoj kaj diversaj kafejoj kaj restoracioj. Vi havos bonan okazon koni la brazilan kulturon antaŭ ol enbarkiĝi por admiri elmare la unikan linion de la Fortaleza panoramo.
D5 iracema: sunsubiro, koktelo, vespermanĝo
Ekiro: sab, dim, lun, ven 16h00
Daŭro: ĉ.5 horoj
Prezo: 28 EUR
Vi komencos tiun ĉi ekskurson ĉe la Ponto de la Angloj, ankaŭ konata kiel "La Fera Ponto", de kie vi ĝuos la belegan sunsubiron. Daŭrigo piede tra plaĝo Iracema, la centro de la nokta vivo en Fortalezo kun siaj dekoj da kafejoj, restoracioj, artoj kaj artaĵoj. Post kokosakva koktelo en unu el la kafejoj ĉe la marbordo, daŭrigo ĝis ĉarma apudmara restoracio kie okazos la vespermanĝo.