
Fortalezo,
La bankedo okazos de la 19h30-21h30 en restoracio La Maison Dunas en Fortalezo. Samloke komenciĝos la kongresa balo (20h30-01h00). Bustransporto de la hoteloj duonhoron pli frue. Por la bankedanoj, kaj posedantoj de la semajna bileto, la transporto estas inkluzivita en la prezo.
Bonvenigo
Tipe cearaaj manĝetoj kaj trinkaĵoj: brazila
blanka vino Miolo,
tropikaj fruktosukoj, biero, (minerala) akvo, gŭaranao, kolao, kokosakvo
Antaŭmanĝo
Laktuka salato kun bubala fromaĝo kaj sekigitaj
tomatoj
kun virga olivoleo kaj aromherboj
Unua plado
Fiŝfileo en saŭco de pasi-frukto
Menta rizo kun safrano
Dua plado
Sunsekigita viando (Cearaa specialaĵo) kun butero kaj cepetoj
Pureo de kukurbo kaj manioko
Deserto
Graviola kremo kun ĉokolado kaj marŝmalo
Kafo aŭ teo (servota kun arĝenta manĝilaro)
Likvoreto: Franglico kaj Peach Tree
Kuketoj
Trinkaĵoj
Vino: Merlot (ruĝa) kaj Chardonnay (blanka) el 1999,
de Miolo Reserva Chardonnay 2001, brazila altkvalita vino.
La vinon oni servos laŭbezone, do sen limigoj pri kvanto.
Minerala akvo, kokakolao, gŭaranao (dietaj kaj ordinaraj)
Vegetaraj alternativoj
Marfruktaĵo el Fiber Anakardio (loka frukto, kaĵuo) kun integra rizo
Soja hamburgaĵo kun manioka sufleo kaj legoma kuko
Piroj kuiritaj en ruĝa vino servitaj kun karamelo kaj kaĵu-nuksoj
Prezo: 55 EUR