
Fortalezo,
Alflugo. La plej grava afero estas atingi la urbojn kie la ekskurso startas. Tion vi povas fari diversmaniere. La plej simpla kaj sekura maniero (kaj eble eĉ la plej favorpreza), estas mendi la flugon pere de la kongresa flugservo (bv. sendi la apartan mendilon). Vi povas alveni al la komenca punkto ankaŭ per ajna propra flugaranĝo, informante la kongresan fakon pri la detaloj de via alveno. Bv. noti ke vi mem respondecas pri ĝustatempa alveno al la hotelo.
Ĉar la prezoj ne inkluzivas la internajn flugojn, necesas mendi ilin aparte. Por ĉiu antaŭ- aŭ postkongreso ekzistas aparta flugkombino (vidu apartan priskribon). Kelkfoje la flugaranĝo estas tia ke necesas tranokti unu nokton en Rio aŭ alia urbo. Tiam necesas ankaŭ mendi hotelon por tiu nokto. Se vi ne mendas flugkombinon ĉe UEA, tiam necesas ke vi mendu nur la internajn flugojn. Nia flugservo faros tion por vi laŭ peto, sed la prezoj povas varii. Unuopaj biletoj estos certe pli kostaj ol se aĉetitaj en kombino, ĉar tiam oni uzas Brasil Pass, kio garantias malaltajn prezojn. Kompreneble, vi povas ankaŭ mem aranĝi viajn internajn flugojn. Se vi flugas per Varig tiam vi povas ankaŭ uzi Brasil Pass, sed eble ne povos ĝui tiel bonajn prezojn kiajn ofertas nia flugservo.
En la prezoj estas inkluzivitaj:
- tranoktoj en la 4-stelaj hoteloj, matenmanĝoj kaj impostoj;
- transporton ĉe la alveno aŭ foriro de Fortalezo;
- transportoj en ekskluzivaj busoj kun dulingva ĉiĉerono;
- tagmanĝo en churrascaria (rostaĵvianda restoracio kun abundaj vegetaraj pladoj) en Rio de Janeiro (tamen sen la trinkaĵoj);
- enirbiletoj por Monto Sukerpano, Corcovado kaj la akvofaloj de Igvasuo;
- en Amazonio, ĉiuj manĝoj en la ĝangala restadejo (1-a tago, vespermanĝo; 2-a tago, maten-, tag- kaj vespermanĝo; 3-a tago, matenmanĝo).
Noto: En Jericoacoara kaj en la ĝangalo ne eblas havi stelajn kvalitojn pro la naturo de la lokoj, sed la kvalito estas ankaŭ ege alta.