
Fortalezo,
A1 rio de janeiro kaj salvador da bahia
26 julio - 2 aŭgusto aŭ 27 julio - 3 aŭgusto
Tiu ĉi ekskurso montros al vi la du plej tipajn urbojn, la unikan Rio de Janeiro kaj la historian eksan ĉefurbon Salvador da Bahia, la plej barokan urbon de Brazilo.
1-a tago
Alveno al Rio de Janeiro kaj transporto al la hotelo Luxor Regente por tranokto.
2-a tago
Matenmanĝo en la hotelo. Matena ekskurso al la Monto Sukerpano ĉe la Gŭanabara golfo kaj supreniro per telfero por admiri la panoramon de la urbo. Halto por lunĉo en tipa churrascaria (restoracio kun senlima servado de rostitaj viandoj, bovaj, porkaj, ŝafaj kaj birdaj). Posttagmeza ekskurso al Monto Corcovado, kie troviĝas la famega statuo de Kristo, por ekstaza trarigardo de la cidade maravilhosa (rava urbo). Reveno tra la praarbaro Tijuca (tiĵuka) kaj laŭ la belegaj plaĝoj de Rio.
3-a tago
Matenmanĝo kaj libera tago por esplorado de la urbo laŭplaĉe.
4-a tago
Matenmanĝo kaj libera tago por esplorado de la urbo laŭplaĉe.
5-a tago
Post la matenmanĝo transporto al la flughaveno por flugo al la originala ĉefurbo de la brazila nordoriento, Salvador da Bahia. Tranokto en hotelo Sol Victoria Marina (Meliá).
6-a tago
Matenmanĝo en la hotelo kaj matena ekskurso al la antikva urbocentro kaj Pelourinho. Bahia estas la kultura koro de la lando, kie afrikanaj, portugalaj kaj indianaj kulturoj komencis la intermiksiĝon el kiu naskiĝis la nuntempa brazila identeco.
7-a tago
Matenmanĝo kaj libera tago por esplorado de la urbo laŭplaĉe.
8-a tago
Matenmanĝo kaj transporto al la flughaveno por flugi al Fortalezo. Enhoteliĝo.
Prezoj: Loko en ĉambro unupersona 954 EUR; en dulita 605 EUR.
A2 jericoacoara: plaĝoj, dunoj kaj lagunoj
29 julio - 2 aŭgusto
Jericoacoara ĝuas merititan famon kiel unu el la plej belaj plaĝaroj en la mondo. La loko estas unike bela kun siaj saharecaj dunoj kaj dolĉakvaj lagunoj kaj lagetoj. Tial ĝi altiras pilgrimantojn el la tuta mondo, sed tamen retenas la originalan senstreĉigan kalmon. Temas pri ideala loko por simpla sed superba ripozo antaŭ la laciga kongresa semajno. La programon vi povas mem kunmeti; eblecoj ne mankos surloke. Sed vi simple povas ankaŭ ripozi sur la strando kaj fari nenion krom ĝui la sunon kaj marbanon.
1-a tago
Alveno al Fortalezo kaj veturo al hotelo Quality por tranokto.
2-a tago
Post la matenmanĝo en la hotelo, foriro al Jericoacoara per specialaj klimatizitaj plaĝradaj luksaj aŭtomobiloj. Tiu ĉi veturo fakte estas ekster-ŝosea ekzotika vojaĝado tra la sablaj dunoj kaj plaĝoj, kun haltoj por naĝado. Do, unika ekskurso en si mem. Alveno al Jericoacoara malfrue posttagmeze. Tranokto en gastejo (pousada) Matusa aŭ Hippopotamus.
3-a tago
Matenmanĝo kaj ekskurso al tre ĉarma fiŝista vilaĝo Tatajuba. Resto de la tago libera.
4-a tago
Matenmanĝo kaj transporto al Lagoa Azul (Blua Lago) kaj Lagoa do Paraíso (Paradiza Lago). Resto de la tago libera.
5-a tago
Post la lunĉo, revojaĝo al Fortalezo. Alveno vespere, enhoteliĝo.
Prezoj: Loko en ĉambro unupersona 530 EUR; en dulita 390 EUR.