
Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.
Mardo, 25 julio. Malfermo de la kongresejo je la 09h00. Alveno de kongresanoj kaj registriĝo. Disdonado de dokumentoj. Loĝigo. Komitato de UEA (14h00). Unuafojaj kongresanoj (18h00). Artistoj. Libroservo. Interkona vespero (20h00). Giĉetoj funkcias ĝis la 20h00.
Merkredo, 26 julio. Solena Malfermo (10h00). Posttagmeze: Inaŭguro de IKU/AIS. Unuafojaj kongresanoj. ILEI. Ĉe-seminario. Kongresa Temo. Konversaciaj rondoj. Hebrea eksprese. Nacia Vespero.
Ĵaŭdo, 27 julio. TAGO DE LA LIBRO. IKU. Ĉe-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. IFEF. Araba eksprese. Belartaj Konkursoj. Afrika agado. AIS. Ekzamenoj. Patronoj de TEJO. Komitato de UEA. Bankedo. Balo.
Vendredo, 28 julio. TAGO DE LA LERNEJO. IKU. Akademio de Esperanto. Kongresa Temo. Ĉe-seminario. Konversaciaj rondoj. Hebrea eksprese. IKEL. Ekzamenoj (skribaj). CO respondas. Landa agado. Komitato. IKEF. Delegita Reto. Vizito de Infana Kongreseto. Teatro.
Sabato, 29 julio. TUTTAGAJ EKSKURSOJ.
Dimanĉo, 30 julio. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Amerika agado. Azia agado. Ĉe-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. Fakaj asocioj. Ekumena Diservo. Esperantologia konferenco. Ekzamenoj (parolaj). Hebrea eksprese. Araba eksprese. Estraro respondas. Koncerto.
Lundo, 31 julio. IKU-prelegoj. Ĉe-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. Fakaj asocioj. Aŭkcio. Ĉefdelegitoj kaj perantoj. Venonta UK. Araba eksprese. Urbestra akcepto (por invititoj). Internacia Arta Vespero.
Mardo, 1 aŭgusto. Solena Fermo (10h00). Libroservo (ĝis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).