Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2000 › hoteloj kaj gastejoj

Kongresoj

La hoteloj kaj gastejoj en Tel-Avivo

Hotelo Dan Panorama. Kvinstela hotelo, en kies propra kongrescentro okazos nia kongreso. 500-ĉambra. Situas vid-al-vide al la maro, tre proksime al la strando kaj al bela parko. Ĝi ofertas multajn restoraciojn kaj bufedojn, naĝejon, plene ekipitan san- kaj sport-centron, saŭnon, jakuzion (kirloakva banujo japanstila) ktp.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 158 EUR, dulita 89 EUR.

Hotelo Basel. Kvarstela mezgranda hotelo. Oni atingas la kongresejon per 12-minuta rekta busveturado, post 5-minuta piedirado al la bushaltejo. Piedirado al la kongresejo daŭras 35 minutojn. Ofertas propran naĝbasenon.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 99 EUR, dulita 66 EUR.

Hotelo Metropolitan. Kvarstela hotelo, sufiĉe granda, je distanco de 5-minuta perbusa veturo aŭ 17-minuta piedirado de la kongresejo. Ofertas propran naĝbasenon.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 98 EUR, dulita 63 EUR.

Hotelo Tal. Kvarstela mezgranda hotelo, proksime al la malnova marhaveno de Tel-Avivo kaj al la nokta-viva restoracia ĉirkaŭaĵo. Oni atingas la kongresejon per 20-minuta rekta busveturado, post 7-minuta piedirado al la bushaltejo.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 95 EUR, dulita 62 EUR.

Hotelo City. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 8-minuta perbusa veturo aŭ 25-minuta piedirado de la kongresejo.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 94 EUR, dulita 62 EUR.

Hotelo Marina Tel-Aviv. Kvarstela mezgranda hotelo. Oni atingas la kongresejon per 12-minuta rekta busveturado, post 7-minuta piedirado al la bushaltejo. Piedirado al la kongresejo daŭras 35 minutojn. Ofertas propran naĝbasenon.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 89 EUR, dulita 55 EUR.

Hotelo Mercure Bat-Yam. Nova kvinstela hotelo , kiu situas en la tre proksima najbara urbo Bat-Jam, je distanco de 25-minuta veturo per rekta buso de la kongresejo. Konsistas el 90 ĉambraroj (suitoj), ĉiu kun kuirejo, ekipita manĝejo, salono kaj dormejo. Krome oni havas privatan balkonon, kiu rigardas la maron. Libera aliro al la plaĝo. Sen matenmanĝ0.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 85 EUR, dulita 57 EUR.

Hotelo Grand Deborah. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 10-minuta perbusa veturo aŭ 30-minuta piedirado de la kongresejo.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 83 EUR, dulita 57 EUR.

Hotelo Top. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 6-minuta perbusa veturo aŭ 20-minuta piedirado de la kongresejo.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 71 EUR, dulita 48 EUR.

Hotelo Sun Bat-Yam. Kvarstela hotelo, kiu situas ĉemare en la tre proksima najbara urbo Bat-Jam, je distanco de 30-minuta veturo per rekta buso de la kongresejo. Havas propran naĝbasenon kaj liberan aliron al la plaĝo.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 67 EUR, dulita 38 EUR.

Hotelo Moss. Tristela malgranda hotelo, ĉe flanka kvieta strateto. Pli modesta ol la supre menciitaj, sed pli proksima al la kongresejo: 5-minuta perbusa veturo aŭ 15-minuta piedirado de la kongresejo.
Prezoj: loko en ĉambro - unupersona 67 EUR, dulita 39 EUR.

Utilaj informoj pri loĝeblecoj



Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2000/hotel.html