
Ĝeneralaj kondiĉoj
Ĉar ĉiuj ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la
organizanto rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri
kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso, kun
propono de eblaj alternativoj. Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo,
kaj revenas tien. Klopodu veni dek minutojn antaŭ la indikita starthoro
de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos E-lingvaj interpretistoj.
Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv.
indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon
por bone servi al vi. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (1 EUR egalas
2.20371 NLG).
A2 Rondvojaĝo tra Israelo
18-24 de julio
Mardo, 18.07 Alveno kaj bustransporto al hoteloj en Tel-Avivo.
Merkredo, 19.07 Veturo norden al Cezareo, iama ĉefurbo de la
romia provinco Palestino. Vizito al romia amfiteatro kaj akvedukto, kaj
la kruckavalira fortikaĵo. Daŭrigo al Hajfo, suprenveturo al monto
Karmelo por vidi unikan panoramon, kaj vizito al la Bahaa Monda Centro.
Daŭrigo al Akko, havenurbo jam en antikveco, vizito al kruckavalira
fortikaĵo kun la Haloj de la Kavaliroj. Tranokto en Tiberiado.
Ĵaŭdo, 20.07 Mallonga ŝipveturo sur Tiberiada Lago
ĝis la kibuco Nof Ginosar. Daŭrigo al Kapernaŭmo, la agadcentro
de Jesuo, kaj vizito tie al restaĵoj de antikva sinagogo el la periodo
de la Dua Templo. Vizito al Tabha, kie Jesuo faris miraklon satiginte 5000
homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj. Vidindas tie la mozaiko kiu priskribas
la miraklon. Sekvos suprenveturo al la Golana Altebenaĵo por vidi antaŭan
pozicion de la siria armeo, kaj la sirian limon. Tranokto en Tiberiado.
Vendredo, 21.07 Forveturo al Jardenit, loko por baptaj ceremonioj
en la rivero Jordano. Daŭrigo al la vilaĝo Kana, kie Jesuo dum
festo faris vinon el akvo. Sekvos Nazareto, kie al Maria estis anoncite:
".. Kaj vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos
lin Jesuo (La Anunciacio)". Veturo al Bejt Ŝan, urbo kun romiaj
restaĵoj, kaj laŭlonge de Jordano, tra Jeriko, al Jerusalemo.
Survoje, halto en Betanio, kie Jesuo mirakle relevis Lazaron, la fraton
de Maria. Tranokto en Jerusalemo.
Sabato, 22.07 Ekveturo al Monto Oliva por vidi panoramon de la Malnova
Urbo. Sekvos vizito al sanktaj lokoj ligitaj kun la vivo de Jesuo, unuavice,
"La Dolora Vojo" (Via Dolorosa), kaj la Preĝejo de la Sankta Sepultejo,
kie Jesuo estis entombigita. Daŭrigo al la "Okcidenta Murego" (Murego
de la Lamentoj), relikvo de la Dua Templo, la plej sankta loko por judoj.
Post mallonga promeno tra la malnova juda kvartalo, vi forlasos la malnovan
urbon, kaj vizitos la ejon de la Lasta Vespermanĝo. Tranokto en Jerusalemo.
Dimanĉo, 23.07 Vizito al la "Sanktejo de la Libro" por vidi
la "Skribrulaĵon de la Morta Maro". Veturo al la Parlamentejo (Kneset),
kaj poste al Jad Vaŝem, la memorigejo dediĉita al la ses milionoj
da judoj pereigitaj en la Holokaŭsto (Genocido) de la dua mondmilito.
Vi daŭrigos al la hospitalo Hasada por viziti la sinagogon kun la famegaj
vitraloj de Marc Chagall, reprezentantaj la tribojn de Izraelo. Posttagmeze
veturo al Betleĥemo (Bejt-Lehhem), la naskiĝurbo de Jesuo, kaj
vizito al la Preĝejo de la Naskiĝo. Tranokto en Jerusalemo.
Lundo, 24.07 Post mallonga veturo vi atingos la Mortan Maron, kiu
situas je la plej malalta punkto sur la tersurfaco. Veturante laŭ la
marbordo vi atingos la fortikaĵon Masada, kiu troviĝas sur nesurgrimpebla
monto. Ĝi estis la lasta juda bastiono kiu kontraŭstaris la romianojn
post la detruo de la Dua Templo. Kiam la romianoj sukcesis surgrimpi kaj
konkeri la fortikaĵon, dank al konstruo de ramplo el tero, la venkitoj
decidis mortigi sin anstataŭ sklaviĝi. Vi supreniros la monton
per telfero kaj vizitos la fortikaĵon kun ĝiaj konstruaĵoj.
Veturo al Tel-Avivo, fino de la vojaĝo.
(Necesas mendi loĝadon en Tel-Avivo ekde la 24-a julio).
Inkluzivita: veturigo de flughaveno al la hotelo Tal (tranokto, matenmanĝo)
en Tel-Avivo, kaj poste de Tel-Avivo, kun faka ĉiĉerono kaj E-lingva
interpretisto, 6-aga ekskursado, 6 tranoktoj en unuaklasaj hoteloj (kun
6 israelaj matenmanĝoj kaj 5 vespermanĝoj) kaj ĉiuj enirbiletoj
menciitaj en la itinero. La busoj estas luksaj kaj klimatizitaj. Ne inkluzivita:
lunĉoj, trinkaĵoj, personaj elspezoj kaj trinkmonoj.
Prezoj. Loko en: unulita ĉambro 945 EUR; dulita ĉambro
725 EUR.
A3 Nordo de Israelo kaj la altebenaĵo Golano
23-24 de julio
Dimanĉo, 23.07.Veturo al Nazareto, hejmo de Maria , Jozef kaj
Jesuo, kie anĝelo anoncis al Maria "kaj jen vi gravediĝos
en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio).
Daŭrigo al Kana, kie dum festo Jesuo faris vinon el akvo, kaj al Jardenit,
loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Alveno al Tiberiado de
kie surŝipe vi atingos Kapernaŭmon, la agadcentron de Jesuo, kaj
vizito al restaĵoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo.
Daŭrigo al Tabha, kie Jesuo mirakle satigis 5000 homojn per kvin panoj
kaj du fiŝoj. Veturo al Safed, hejmo de famaj "kabalistoj" (saĝuloj
kiuj okupiĝas pri "Kabalo", la mistiko kaj mistero de la juda religio)
jam en la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la kvartalo
de la artistoj. Vespermanĝo kaj tranokto en kibuco Hagoŝrim.
Lundo, 24.07 Veturo al Metula, la plej norda urbeto de Israelo, situanta
ĉe la limo kun Libano. Tie troviĝas la tiel nomata "bona barilo",
kiu servas kiel trairejo al la "sekureca zono". Sekvos suprenveturo al la
Golana altebenaĵo, tra pitoreska regiono, kun haltoj ĉe la fontoj
de Banjas, kaj la vulkana lago Birket Ram. Daŭrigo ĝis observejo,
de kie videblas la siria urbo Kunejtra, kaj sekve al nova israela urbo Kacrin,
fondita en la jaro 1977. Veturo al Bejt Ŝan, urbo kun romiaj restaĵoj,
kaj laŭlonge de la rivero Jordano, tra Jeriko, al Betanio, kie Jesuo
mirakle relevis Lazaron, la fraton de Maria. Preterpasinte Jerusalemon,
vi veturos al Tel-Avivo. Fino de la vojaĝo.
Inkluzivita: transporto de flughaveno Ben-Gurion al hotelo Tal en
Tel-Avivo, (se vi volas ekstran nokton tie, necesas aparte mendi!)
kaj tranokto en kibuco (kun israela matenmanĝo kaj vespermanĝo),
dutaga ekskursado kun profesia ĉiĉerono kaj esperantlingva interpretisto,
kaj ĉiuj enirbiletoj menciitaj en la itineroj.
Ne inkluzivita: lunĉoj, trinkaĵoj kaj personaj elspezoj.
Prezoj. Loko en: unulita ĉambro 185 EUR; dulita ĉambro
156 EUR.
P2 Rondvojaĝo tra Israelo
1-6 aŭgusto
Mardo, 01.08 Posttagmeze ekveturo norden al Cezareo, la iama ĉefurbo
de la romia provinco Palestino. Vizito al romia amfiteatro kaj akvedukto,
kaj al kruckavalira fortikaĵo. Alveno al Hajfo kaj tranokto.
Merkredo, 02.08. Post matenmanĝo suprenveturo al la monto Karmelo
por vidi unikan panoramon. Vizito al la Bahaa Monda Centro. Daŭrigo
al Akko, havenurbo jam en antikveco, vizito al kruckavalira fortikaĵo
kun la Haloj de la Kavaliroj. Norde de Akko, ĉe la libana limo vi vizitos
interesajn naturajn kavernojn, fositajn en la klifojn de la enpenetranta
maro. Veturo al Tiberiado kaj tranokto.
Ĵaŭdo, 03.08 Mallonga ŝipveturo sur Tiberiada Lago, preter
diversaj sanktaj lokoj, ĝis kibuco Nof Ginosar. Daŭrigo al Kapernaŭmo,
la agadcentro de Jesuo, kaj vizito al restaĵoj de antikva sinagogo
el la periodo de la Dua Templo. Vizito al Tabha, kie Jesuo faris miraklon
satigante 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj. Vidindas la mozaiko
kiu priskribas la miraklon. Sekvos suprenveturo al Golana Altebenaĵo
por vidi la antaŭan pozicion de la siria armeo, kaj la sirian limon.
Tranokto en Tiberiado.
Vendredo, 04.08 Forveturo al Jardenit, loko por baptaj ceremonioj
en la rivero Jordano. Daŭrigo al la vilaĝo Kana, kie Jesuo dum
edziĝfesto faris vinon el akvo. Sekvos Nazareto, kie al Maria estis
anoncite "... kaj vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj
vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio). Veturo al Bejt Ŝan, urbo
kun romiaj restaĵoj, kaj laŭlonge de Jordano, tra Jeriko, al Jerusalemo.
Survoje, halto en Betanio, kie Jesuo mirakle relevis Lazaron, la fraton
de Maria. Tranokto en Jerusalemo.
Sabato, 05.08 Post unuhora veturo vi atingos la Mortan Maron, kiu
situas je la plej malalta punkto sur la tersurfaco. Veturante laŭ la
marbordo vi atingos la fortikaĵon Masada, kiu troviĝas sur nesurgrimpebla
monto. Ĝi estis la lasta juda bastiono kiu kontraŭstaris la romianojn
post la detruo de la Dua Templo. Kiam la romianoj sukcesis surgrimpi kaj
konkeri la fortikaĵon, dank al konstruo de ramplo el tero, la venkitoj
decidis mortigi sin anstataŭ sklaviĝi. Vi supreniros la monton
per telfero kaj vizitos la fortikaĵon kun ĝiaj konstruaĵoj.
Reveturo al Jerusalemo, fino de la vojaĝo.
Dimanĉo, 06.08 Post unuhora veturado preskaŭ enirante Jerusalemon,
vi atingos la vilaĝon Ejn Kerem, la naskiĝlokon de Johano la Baptisto.
Vi vizitos la preĝejon "Sankta Johano la Baptisto", en kies korto troviĝas
tabulo kun esperantlingva preĝo (Benedictus). Forlasinte la vilaĝon
vi atingos la sinagogon de la medicina centrejo Hadasa, kun la mondfamaj
vitraloj de Mark Ŝagal (Marc Chagall). Temas pri dek du vitraloj reprezentantaj
la dek du tribojn de Israelo. Sekvos la vizito al la memorigejo Jad Vaŝem,
dediĉita al la ses milionoj da judoj pereigitaj dum la dua mondmilito,
viktimoj de la Holokaŭsto (genocido). De tie vi veturos al Kneset,
la sidejo de la Israela Parlamento. La sekva vizitpunkto estos la "Sanktejo
de la libro", parto de la Israela Muzeo kie estas eksponitaj la famaj "Skrib-rulaĵoj
de la Morta Maro", antikvaj hebreaj skribaĵoj el la unua jarcento antaŭ
Kristo, malkovritaj hazarde en 1947 de beduena paŝtisto en kavernoj
en Kumrano, apud la Morta Maro. Posttagmeze vi veturos al la naskiĝurbo
de Jesuo, Bejt-Lehem, por viziti la "Preĝejon de la Naskiĝo".
Inkluzivita: veturigo de Tel-Avivo, kun faka ĉiĉerono kaj
E-lingva interpretisto, 6-aga ekskursado, 6 tranoktoj en unuaklasaj hoteloj
(kun 6 israelaj matenmanĝoj kaj 5 vespermanĝoj) kaj ĉiuj
enirbiletoj menciitaj en la itinero. La busoj estas luksaj kaj klimatizitaj.
Ne inkluzivita: lunĉoj, trinkaĵoj, personaj elspezoj kaj trinkmonoj.
Prezoj Loko en: unulita ĉambro: 885 EUR; dulita ĉambro:
665 EUR.
P3 Nordo de Israelo kaj la altebenaĵo Golano
2-3 de aŭgusto
Merkredo, 02.08 Veturo al Nazareto, hejmo de Maria , Jozef kaj Jesuo,
kie anĝelo anoncis al Maria ,, .. kaj jen vi gravediĝos en via
ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio).
Daŭrigo al Kana, kie dum festo Jesuo faris vinon el akvo, kaj al Jardenit,
loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Alveno al Tiberiado de
kie surŝipe vi atingos Kapernaŭmon, la agadcentron de Jesuo, kaj
vizito al restaĵoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo.
Daŭrigo al Tabha, kie Jesuo mirakle satigis 5000 homojn per kvin panoj
kaj du fiŝoj. Veturo al Sefad, hejmo de famaj "kabalistoj" (saĝuloj
kiuj okupiĝas pri "Kabalo", la mistiko kaj mistero de la juda religio)
jam en la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la kvartalo
de la artistoj. Vespermanĝo kaj tranokto en la kibuco Hagoŝrim.
Ĵaŭdo, 03.08 Veturo al Metula, la plej norda urbeto de
Israelo, situanta ĉe la limo kun Libano. Tie troviĝas la tiel
nomata "bona barilo", kiu servas kiel trairejo al la "sekureca zono". Sekvos
suprenveturo al Golana Altebenaĵo, tra pitoreska regiono, kun haltoj
ĉe la fontoj de Banjas, kaj la vulkana lago Birket Ram. Daŭrigo
ĝis observejo, de kie videblas la siria urbo Kunejtra, kaj sekve al
nova israela urbo Kacrin fondita en la jaro 1977. Veturo al Bejt Ŝan,
urbo kun romiaj restaĵoj, kaj laŭlonge de Jordano, tra Jeriko,
al Betanio kie Jesuo mirakle relevis Lazaron, la fraton de Maria. Preterpasinte
Jerusalemon, vi veturos al Tel-Avivo. Fino de la vojaĝo.
Inkluzivita: dutaga ekskursado kun profesia ĉiĉerono kaj esperantlingva
interpretisto, tranokto en kibuco (kun israela matenmanĝo kaj vespermanĝo),
kaj ĉiuj enirbiletoj menciitaj en la itineroj.
Ne inkluzivita: lunĉoj, trinkaĵoj, personaj elspezoj kaj
trinkmonoj. N.B. Verŝajne necesas ke vi mendu kroma(j)n tranokto(j)n
en Tel-Avivo (aŭ Jerusalemo), depende de via vojaĝplano.
Prezoj. Loko en: unulita ĉambro 185 EUR: dulita ĉambro
156 EUR.
Tuttagaj ekskursoj
Ĉiuj tuttagaj ekskursoj okazas sabaton, la 29-an de julio. La prezo ĉi-jare NE inkluzivas tagmanĝon, sed estas antaŭvidita paŭzo dum kiu ĉiu povos lunĉi laŭ propra prefero, gusto kaj buĝeto. Kompense, la prezoj de la ekskursoj restas tre malaltaj. Ĉiuj aŭtobusoj estas klimatizitaj, kaj ĉiun ekskurson akompanas profesia ĉiĉerono kaj esperantlingva interpretisto. Kun la kongresaj dokumentoj, ĉe la aliĝo ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la menditaj kongresaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj, kutime mencias tion.
E1 - Masada kaj la Morta Maro
Prezo: 59 EUR
Post unuhora veturado vi preterpasos Jerusalemon kaj direktiĝos malsupren al la Morta Maro. Rimarkinda estos la punkto je la alteco de la marnivelo, de kie la veturado kvazaŭ daŭros "sub la maro". Tuj poste vi atingos la Mortan Maron troviĝonte je la (mal)alteco de 411 metroj sub la marnivelo, la plej malalta punkto sur la Tero. Sekvos la kavernoj apud la antikva urbo Kumrano, kie en la jaro 1947 beduena paŝtisto malkovris hazarde la Skrib-rulaĵojn de la Morta Maro. Veturante laŭ la marbordo vi atingos la kulminon de la ekskurso, - la fortikaĵon Masada, kiu troviĝas sur nesurgrimpebla monto kun krutaj deklivoj. La fortikaĵo Masada estis la lasta juda bastiono kiu kontraŭstaris la romianojn post la detruo de la Dua Templo kaj Jerusalemo (jaro 70 p.K.). La romianoj post longa sieĝo sukcesis surgrimpi kaj konkeri la fortikaĵon nur dank al genia ideo konstrui ramplon el tero ĝis la supro. Tiam okazis unu el la plej dramaj epizodoj en la juda historio, kiam la 960 sieĝitoj decidis mortigi sin anstataŭ sklaviĝi. Vi supreniros la monton per telfero kaj vizitos la fortikaĵon kun ties konstruaĵoj. Sur la vojo reen, vi povos ĝui la varmajn fontojn en Ein Gedi kaj naĝi (flosi) en la sala akvo de la maro.
E2 - Malnova Jerusalemo - Sankta urbo por judoj, kristanoj kaj islamanoj
Prezo: 46 EUR
Post la alveno al Jerusalemo vi rekte veturos al la Monto Oliva, kie aperos antaŭ vi unika panoramo de la Malnova Urbo ĉirkaŭata de muregoj, kun la Templo-Monto kaj la moskeoj Omar kaj El-Aksa. Sekvos vizitoj al lokoj ligitaj kun la vivo de Jesuo, do: la preĝejo Patro Nia, kie Jesuo instruis al siaj disĉiploj la preĝon Patro Nia, kaj aŭguris la detruon de Jerusalemo. Esperantlingva tabulo kun la fama preĝo, inter 60 aliaj tabuloj diverslingvaj, videblas en la preĝejo; la Kapelo de la Ĉieliro, kie Jesuo ascendis al la ĉielo; la preĝejo Getsemane kun sia ĝardeno de olivarboj, kie Jesuo estis perfidita kaj arestita; la Vojo de Doloroj (Via Dolorosa) kiun Jesuo, mortkondamnita, laŭiris portante la krucon; la Preĝejo de la Sankta Sepultejo, kie Jesuo estis entombigita: la plej sankta loko por kristanoj. Sekvos promenado tra la stratetoj de la urbo ĝis la Okcidenta Murego (Murego de Lamentoj), la lasta relikvo de la Dua Templo, detruita de romianoj la plej sankta loko por judoj. Eblos viziti la Templo-Monton kun la moskeoj Omar kaj El-Aksa, la tria plej sankta loko por islamanoj post Meka kaj Medina. Sekvos promenado tra la rekonstruita malnova juda kvartalo, post kio vi forlasos la malnovan urbon tra la Cion-pordego. La lastaj vizitotaj lokoj estos: la preĝejo Dormition, kie Maria mortis (endormiĝis), la ejo kie Jesuo kaj liaj disĉiploj manĝis la "Lastan Vespermanĝon", kaj la tombo de reĝo David.
E3 - Okcidenta Jerusalemo - la nova urbo, kaj Bejt-Lehem (Betlehemo)
Prezo: 45 EUR
Post unuhora veturado preskaŭ enirante Jerusalemon, vi atingos la vilaĝon Ejn Kerem, la naskiĝlokon de Johano la Baptisto. Vi vizitos la preĝejon "Sankta Johano la Baptisto", en kies korto troviĝas tabulo kun esperantlingva preĝo (Benedictus). Forlasinte la vilaĝon vi atingos la sinagogon de la medicina centrejo Hadasa, kun la mondfamaj vitraloj de Mark Ŝagal (Marc Chagall). Temas pri dek du vitraloj reprezentantaj la dek du tribojn de Israelo. Sekvos la vizito al la memorigejo Jad Vaŝem, dediĉita al la ses milionoj da judoj pereigitaj dum la dua mondmilito, viktimoj de la Holokaŭsto (Genocido). De tie vi veturos al Kneset, la sidejo de la Israela Parlamento. La sekva vizitpunkto estos la "Sanktejo de la libro", parto de la Israela Muzeo kie estas eksponitaj la famaj "Skrib-rulaĵoj de la Morta Maro", antikvaj hebreaj skribaĵoj el la unua jarcento antaŭ Kristo, malkovritaj hazarde en 1947 de beduena paŝtisto en kavernoj en Kumrano, apud la Morta Maro. Posttagmeze vi veturos al la naskiĝurbo de Jesuo, Bejt-Lehem, por viziti la "Preĝejon de la Naskiĝo".
E4 - Nazareto, Tiberiado kaj Tiberiada Lago (Galilea Maro)
Prezo: 49 EUR
Tiu ĉi ekskurso donos al vi okazon viziti la plej sanktajn lokojn por kristanoj en Nazareto kaj ĉirkaŭ Tiberiada Lago, do lokojn ligitajn kun la vivo kaj agado de Jesuo. Nazareto, via unua halto, estas la urbo al kiu Dio sendis la anĝelon Gabrielo por anonci al Maria: "kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio). En Nazareto Jesuo pasigis sian infanaĝon, kaj laboris kiel ĉarpentisto. Vi vizitos la preĝejon de la Anunciacio, unu el la plej belaj en la mondo, kaj la Puton de Maria. Survoje al Tiberiado vi vizitos la vilaĝon Kana, kie okazis la unua miraklo de Jesuo, kiam dum geedziĝa festo li faris vinon el akvo. Sekvas Tiberiado mem, kie post mallonga vizito en la urbo vi boatveturos sur la Tiberiada Lago. Tuj poste vi atingos Kapernaŭmon, kie estis la agadcentro de Jesuo. Tie troviĝas restaĵoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo, kie Jesuo instruis siajn disĉiplojn. Ne malproksime de Kapernaŭmo troviĝas Tabba, alia loko kie Jesuo faris miraklon kaj satigante 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj. Tie viziteblas belega mozaiko kiu priskribas la miraklon. Je la fino vi vizitos Jardenit, loko kie oni faras baptajn ceremoniojn en la rivero Jordano.
E5 - Cezareo, Hajfa, Akko kaj kavernoj Roŝ ha-Nikra (la norda marborda vojo)
Prezo: 48 EUR
Unue vi atingos la antikvan urbon Cezareo, konstruitan de Herodo la Granda
en la jaro 20 a.K. Siatempe ĝi estis la plej impona havenurbo, kaj
dum 500 jaroj ĝi estis la ĉefurbo de la romia provinco Palestino.
Post tiu periodo la urbo estis konkerita de muzulmanoj, kaj ilin sekvis
la kruckavaliroj. Vi vidos grandegan amfiteatron kaj inĝenian akvedukton
el la romia periodo, muregon kaj remparon el la kruckavalira periodo.
Alveninte al Hajfo vi atingos la supron de la monto Karmel, kie aperos antaŭ
vi neforgesebla panoramo kun la haveno, la urbo, kaj la Bahaa Centro kun
ĝiaj pendantaj ĝardenoj. Sekvos la vizito de la Bahaa Centro kun
ĝiaj konstruaĵoj, unuavice la tombeja monumento de Bab, la profeto
kaj heroldo de la bahaa religio. Veturo norden al Akko, antikva urbo menciita
jam en la Malnova Testamento. Akko atingis sian apogeon dum la periodo de
la kruckavaliroj, kiam ĝi iĝis la ĉefurbo de la regno. En
la jaro 1799 Napoleono sieĝis la urbon sensukcese. El la kruckavalira
periodo videblas la Haloj de la Kavaliroj kun 300 metrojn longa tunelo (sekreta
elirejo al la haveno). El la turka periodo videblas la fortikaĵo kun
la remparo, kaj la moskeo Al Ĝazar, laŭ iuj la plej bela en Israelo.
Norde de Akko ĉe la libana limo vi vizitos interesajn naturajn kavernojn,
fositajn de la enpenetranta maro.
E6 - Kavernoj de Bejt-Ĝuvrin kaj la termofontoj Hamej Joab
Prezo: 44 EUR
Veturo tra la Lando de Davido kaj Goljato al Bejt-Ĝuvrin kun ĝiaj
nekredeblaj kavernoj, manfositaj en la kalkŝtonaro. Tie staris en la
antikveco la urboj Mareŝa kaj Bejt-Ĝuvrin. Laŭ la Malnova
Testamento, Mareŝa ekzistis jam en la naŭa jarcento a.K. Dum la
kvara jarcento a.K., la helena loĝantaro konstruis la malsupran urbon,
kaj fosis la kavernojn sub ĝiaj domoj. La kavernoj estis uzataj kiel
akvujoj, kolumbarioj, olivpremejoj kaj magazenoj. El ĉiu domo, ŝtuparo
fosita en la ŝtono, kondukis malsupren al la kavernoj. Vi vizitos unue
la Kolumbarion, kiu entenas 2000 niĉojn. La Kolumbario ne estis, kiel
kutime, nekropolo por la cindro de la mortintoj, sed bredejo de kolomboj
uzitaj por kultaj ceremonioj kaj nutrado. Impresas la olivpremejo kun sia
inĝenia preparprocedo de olivoleo. Vi daŭrigos al la helenaj domoj,
sub kiuj troviĝas tuta komplekso de cisternoj, kiuj atendas vian viziton.
La vagado tra tiuj kavernoj estas unika travivaĵo. Post duhora piediro
vi veturos al komplekso de kloŝformaj kavernoj. Temas pri dekoj da
kavernoj ligitaj inter si. Malgraŭ la antaŭa hipotezo, laŭ
kiu la kavernoj estis uzitaj kiel akvujoj, evidentiĝis ke ili estis
ŝtonminejoj kiuj provizis konstrumaterialon por la konstruado de la
marbordaj urboj kaj Bejt-Ĝuvrin mem. Post tiu kelkhora vizito, iom
pena, vi veturos por ripozi en la banloko Hamej Joab, kie vi povos ĝui
varmajn mineralfontojn.
D1 - Enkonduko al la urbo Tel-Avivo
Prezo: 28 EUR
Tel-Avivo, la plej moderna urbo de Israelo, hejmo de komerco, kulturo kaj distro, urbo vigla tage kaj nokte, prave meritas sian alnomon "La senhalta urbo". Celo de tiu ĉi ekskurso estas konatiĝo kun la ĉefaj vidindaĵoj de la moderna parto de la urbo kaj kun la antikva urbo Jafo, do: Openheimer diamanto-centro kun la muzeo, Rabin-placo kun la monumento dediĉita al la memoro de la israela ĉefministro Ichak Rabin, murdita tie en novembro 1995; Bulvardo Rotchild kun sia aŭtentika arkitekturo el la tridekaj jaroj, Ŝalom - turo kun sia observejo, kaj fine la antikva Jafo, havenurbo jam antaŭ 4000 jaroj, kun siaj arkeologiaj elfosaĵoj, antikva haveno, kaj artista kvartalo kun galerioj kaj restoracioj.
D2 - Krozo sur la Mediteranea Maro (kun vespermanĝo)
Prezo: 49 EUR
Tiu ĉi krozo per la promenŝipo Sababa 5 ofertas al vi eksterordinaran trihoran travivaĵon dumvespere sur la maro, laŭlonge de la Tel-Aviva marbordo. Vi enŝipiĝos en la malnova haveno Jafo kaj ekiros iom antaŭ la sunsubiro. De sur la ferdeko vi spektos apartan belegan sunsubiron en la maro, kaj post la noktiĝo vi povos admiri unikan perspektivon de la lumigita Tel-Aviva marbordo kun ĝiaj promenejo kaj hoteloj. Iom poste vi ĝuos abundan vespermanĝon kun vintrinkado kaj eĉ atendos vin ... eta surprizo! Sataj kaj plenaj je travivaĵoj vi revenos al la haveno Jafo kaj fine al la Kongresejo.
D3 - Krozo sur Mediteranea Maro (sen vespermanĝo)
Prezo: 39 EUR
Same kiel D2 (vidu supre), nur sen la vespermanĝo. Refreŝigaj trinkaĵoj estos mendeblaj surŝipe. Muziko kaj dancado vigligos la etoson kaj ankaŭ vin atendos ... la eta surprizo de la ekskurso! Plenaj je travivaĵoj vi revenos al la haveno de Jafo kaj fine al la Kongresejo.
D4 - Stalaktita groto Sorek kaj vilaĝo Ejn Karem
Prezo: 35 EUR
Post unuhora veturado orienten, preskaŭ enirante Jerusalemon, vi atingos la pitoreskan vilaĝon Ejn Karem, ĉirkaŭitan de olivarboj kaj vinberejoj. Laŭ la kristana tradicio en Ejn Karem naskiĝis Johano la Baptisto. Tie ankaŭ Maria vizitis sian kuzinon Elizabetan, la patrinon de Johano. Vi vizitos la preĝejon "Sankta Johano la Baptisto", konstruitan sur la groto kie naskiĝis Johano. En ties korto troviĝas tabulo kun esperantlingva preĝo (Benedictus). De Ejn Karem vi daŭrigos la vojaĝon tra pitoreska regiono kaj post 20 kilometroj atingos la groton Sorek. Temas pri stalaktita groto vivanta kaj evoluanta, hazarde malkovrita antaŭ 30 jaroj, - la plej bela en Israelo. Post la enkonduka prelego, dum unuhora promenado vi admiros la belegajn stalaktitojn kaj stalagmitojn kun interesaj priskriboj donitaj de la loka ĉiĉerono. Entute belega ekskurso por naturamantoj.
D5 - La Bahaa Monda Centro en Hajfo kaj la pendantaj ĝardenoj.
Prezo: 29 EUR
Tiu ĉi ekskurso portos vin al la komplekso de la Bahaa Monda Centro
kun la pendantaj ĝardenoj ofte nomataj "la oka mondmiraklo". Post unuhora
veturado norden vi atingos la urbon Hajfo, kiu etendiĝas sur la deklivoj
de la monto Karmelo. De sur la montosupro aperos antaŭ vi neforgesebla
panoramo, kun la haveno, la urbo kaj, kompreneble, la Bahaa Centro mem kie,
dank al rektaj kontaktoj kun la Esperanto-movado, bahaaj volontuloj konatigos
al vi la esencon de la Bahaa Kredo kaj ĝian historion. Sekvos la vizito
de la ĉefaj konstruaĵoj, do: la sepultejo de Bab, la profeto kaj
heroldo de la bahaa religio; la sidejo de la Universala Domo de Justeco;
- la leĝdona aŭtoritato de la bahaa kredo, kaj, fine, la arkivejo.