Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2000 › dua bulteno

Kongresoj

Dua Bulteno

85-a Universala Kongreso de Esperanto
Tel-Avivo, 25 julio – 1 aùgusto 2000

Kongresa temo

Lingvo kaj kulturo de paco

Enhavo
Loka Kongresa Komitato

Dua Bulteno - detale

85-a Universala Kongreso de Esperanto
Tel-Avivo, 25 julio – 1 aùgusto 2000

Por eniri la landon

La civitanoj de jenaj eùropaj landoj bezonas la israelan enirvizon: Albanio, Bulgario, Pollando, Rumanio, Turkio, Chiuj eks-sovetiaj kaj iamaj jugoslaviaj respublikoj (krom Slovenio). La aliaj eùropaj landoj estas senvizaj. La vizon ne bezonas ankaù la civitanoj de Argentino, Aùstralio, Brazilo, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Kostariko, Mongolio, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Urugvajo kaj Usono.

Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laù la landoj, kaj ke ili konstante shanghighas. Tial bv. nepre mem kontroli Che la plej proksima israela diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via Chefurbo aù najbara lando), Chu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondiChoj.

Pro la tre striktaj vizreguloj en Israelo, ni devas averti la alighintojn el landoj ne listigitaj supre, ke sen mendo de loghado pere de UEA ili apenaù havos shancon ricevi la vizon. Tial UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2000.

Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale la Kongresa Konfirmilo devus sufiChi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. Israelaj konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos al Chiuj alighintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealighintoj oni ne povas sendi invitleterojn nek aliajn konfirmajhojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.

Datoj: Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaùro (25 julio – 1 aùgusto, eventuale plus daùro de menditaj antaù- kaj/aù postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranghi private.

Mongarantioj. Senkonsidere chu oni havas aù ne la vizon, necesas pruvi che la eniro en Israelon, ke oni posedas sufichajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loghadon pere de UEA (aù venas je aparta invito de UEA), oni sendos konfirmon pri pagitaj servoj, kio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufichaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj el nepagipovaj landoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufichaj rimedoj por restado en la kongresa lando.

Transporto de la flughaveno al la hoteloj
kaj de hoteloj al la kongresejo

La plimulto de la kongresanoj alvenos al Israelo tra ties chefa pordego, la flughaveno Ben-Gurion. Tie estos organizita transporto al la hoteloj por chiuj kongresanoj. La biletoj por busoj estas mendeblaj per la mendilo aldonita al la Dua Bulteno. Bv. ne forgesi indiki la numeron de via flugo, la daton kaj la alvenhoron. Bv. ne iri rekte al la kongresejo, sed unue al via hotelo por lasi la valizojn. De la hoteloj estos organizita chiutaga busa servo matene kaj vespere.

Utilaj Informoj pri Israelo kaj Tel-Avivo

Kongresejo. Hotelo Dan-Panorama Tel-Aviv, 10 Kaufman-str., IL-68012 Tel-Aviv, tel. +972-3-5 19 01 90. Bonvolu neniam skribi al la kongresejo (tie ne trovighas esperantistoj), sed chiam al la CO de UEA!

La israela mono estas la (nova) siklo (hebree: shekel), internacia simbolo ILS (en Israelo estas uzata ankaù NIS). Ghi valoras (dec.1999) 0,22 eùrojn kaj dividighas en 100 agorojn (agorot). Ekzistas monbiletoj je 20, 50, 100 kaj 200 sikloj, kiujn oni dum la jaro 1999 shanghis al novaj, pli falsi-imunaj biletoj. La malnovaj eksvalidighos la 1-an de julio 2000! Krome ekzistas moneroj je 5, 10 kaj 50 agoroj kaj de 1, 5 kaj 10 sikloj. La kaskalkuloj estas rondigataj je 5 agoroj. En la plimulto de vendejoj oni akceptas la gravajn internaciajn kreditkartojn (Visa, Mastercard k.a.), kaj per ili ankaù eblas preni el la propra konto siklajn monbiletojn el la multnombraj aùtomatoj che bankoj kaj grandaj butikcentroj.

Monshangho. En la apudkongresejaj konstruajhoj situas filioj de kelkaj bankoj, kaj en la regiono de la chemaraj hoteloj troveblas multaj bankoj kaj monshanghejoj, kies kurzoj estas ofte pli favoraj ol la bankaj, kaj des pli ol la hotelaj.

Lingvoj. La oficialaj lingvoj estas la hebrea kaj la araba. La rusa kaj la angla furoras, sed eblas interkomprenighi ankaù france, hispane, kaj per pluraj aliaj lingvoj.

Vetero. Somere la mediteranea klimato estas varma (30-32 C) kaj humida (65%), sed la marvento helpas elteni. Nokte estas pli facile: nur 23-25 C kaj 55% respektive. En la montara regiono (Jerusalemo, Galileo) estas iom malpli varme kaj ankaù malpli humide; ju pli oriente (Jordano) aù sude (Negevo), la vetero ighas ankoraù pli varma kaj pli seka. Ekster la chemara strio la tagaj-noktaj diferencoj estas pli grandaj. Tamen, unu bonega informo: lasu pluvombrelojn hejme! Male, kunportu ombrodonan chapon, sunum-kremon kaj sunokulvitrojn. Prefere ne portu vestojn el artefaritaj shtofoj, sed el kotono. La sunsentivaj portu ech longmanikajn vestojn. chiuj publikaj konstruajhoj kaj transportiloj estas plene klimatizitaj.

Tempo. Kiel orienteùropa somera tempo: UTC + 3 horoj.

Telefono. Landkodo por Israelo: 972; urboprefiksoj: por Tel-Avivo (0)3, por Jerusalemo (0)2.

Kurento. La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktingoj estas ghenerale tripolusaj, sed taùgas por dupolusaj, chu rondsekcaj chu rektangulsekcaj kontaktiloj. Por platsekcaj kontaktiloj necesas adaptiloj.

Medikamentoj. Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina aù la angla.

Sabato. (Grave!) La oficiala ripoztago en Israelo estas sabato (sed kompreneble ne-judoj havas en siaj loghlokoj siajn apartajn ripoztagojn). Char laù la judismo la tago komencighas ekde la antaùa vesperigho, chiuj oficejoj, bankoj, vendejoj (inkl. nutrajhajn) ktp fermighas jam vendrede posttagmeze kaj remalfermighas nur dimanche matene (la unua tago de la semajno en Israelo). Dum chi tiu semajnfino funkcias nur parto de la restoracioj, kafejoj kaj alispecaj distrejoj. Tamen, en urboj kaj kvartaloj kun nejuda loghantaro multaj vendejoj funkcias ankaù tiam. Kun kelkaj esceptoj (en nejudaj regionoj) la aùtobusaj servoj chesas inter la 15h00 kaj 17h00 vendrede, kaj reekfunkcias (tamen ne chiuj) inter la 16h00 kaj 18h00 sabate. Sur kelkaj el la aùtobusaj linioj funkcias (ne nur semajnfine) navetaj taksioj (hebree: monit sherut) je aùtobusa tarifo (sabate pli alta). Ankaù la trajnaj servoj chesas vendrede posttagmeze kaj renovighas sabate vespere.

Koshereco. En plimulto de la israelaj restoracioj kaj manghejoj (en la hoteloj chiuj!) oni observas certajn manghajh-rilatajn jud-religiajn regulojn de t.n. koshereco. Tio signifas, ke tie ne eblas mendi pladojn entenantajn viandajhojn kaj laktajhojn kune. Tie ne haveblas ankaù porkajhoj nek marmanghajhoj (krom skvamhavaj fishoj). Pro tio ni rekomendas ke, se vi deziras manghi nekosherajhojn, vi demandu anticipe, chu la restoracio estas koshera aù ne (misada kshera / lo kshera respektive). Semajnfine chiuj eksterhotelaj restoracioj povas esti kompreneble nur ne-kosheraj! Pro chio chi supre dirita la 85-a UK ne okazas, kiel kutime, de sabato ghis sabato sed de mardo ghis mardo.

Artistoj bv. atenti:

Internacia Arta Vespero okazos ankaù chi-kongrese. Se iu volas prezenti sian talenton, tiu nepre sendu sian programproponon (laùeble kun fotoj) ghis la 30-a de marto. Surlokajn sinproponojn oni nur escepte akceptos. Ni ankaù invitas aliajn artistojn: muzikistojn, aktorojn k.s. proponi eventuale prezentotajn programerojn.

Loghado en Tel-Avivo

Ofertataj servoj, prezoj kaj mendokondichoj. Chiuj menciitaj hoteloj estas plene klimatizitaj, kaj chiuj ties chambroj havas telefonon, televidilon, dushon (kelkaj ankaù bankuvon) kaj necesejon. La matenmangho estas inkluzivita en la prezo, krom se menciite alie.

Dulitaj chambroj kaj hazarda kunloghigo. La Loghiga Servo ne povas aranghi hazardan kunloghigon de nekonatoj, pro kio dulitajn chambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloghado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni chiam fakturas la koston de plena chambro, do ech se la kunloghanto forestas dum iu(j) tago(j).

Loghdatoj. Kiel unuan loghdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (eklogho): se oni venas iam post noktomezo, kalkulighas la dato de la antaùa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Gheneralaj kondichoj de mendoj. La kondichoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno. Mendante, chiu kongresano akceptas tiujn kondichojn. Estas konsilinde legi ilin antaù ol plenigi kaj sendi sian mendilon. La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Frueco de la mendo. Alternativaj mendoj. Char la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe en la jaro 2000 en Israelo pro la antaùvidata granda turisma ondo, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo chiam laù la preciza deziro de la mendanto. Tial che chiu mendo oni nepre menciu ankaù alternativajn loghvariantojn.

Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas la 1-a de majo 2000. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ghis la 1-a de junio, kaj nepre kontraù aparta krompago (40 eùroj). Malfruaj mendantoj havos ne-grandajn shancojn aranghi sian loghadon individue, pere de vojaghagentejoj aù private. Pri malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.

Loghkonfirmoj. Minimume monaton antaù la UK vi ricevos konfirmon pri via loghado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravajhoj.

Prezoj estas en eùroj (EUR) por unu persono por unu nokto.

La hoteloj kaj gastejoj en Tel-Avivo

1. Hotelo Dan Panorama. Kvinstela hotelo, en kies propra kongrescentro okazos nia kongreso. 500-chambra. Situas vid-al-vide al la maro, tre proksime al la strando kaj al bela parko. Ghi ofertas multajn restoraciojn kaj bufedojn, naghejon, plene ekipitan san- kaj sport-centron, saùnon, jakuzion (kirloakva banujo japanstila) ktp. Prezoj: Loko en chambro unupersona 158 EUR; en dulita 89 EUR.

2. Hotelo Basel. Kvarstela mezgranda hotelo. Oni atingas la kongresejon per 12-minuta rekta busveturado, post 5-minuta piedirado al la bushaltejo. Piedirado al la kongresejo daùras 35 minutojn. Ofertas propran naghbasenon. Prezoj: Loko en chambro unupersona 99 EUR; en dulita 66 EUR.

3. Hotelo Metropolitan. Kvarstela hotelo, sufiche granda, je distanco de 5-minuta perbusa veturo aù 17-minuta piedirado de la kongresejo. Ofertas propran naghbasenon. Prezoj: Loko en chambro unupersona 98 EUR; en dulita 63 EUR.

4. Hotelo Tal. Kvarstela mezgranda hotelo, proksime al la malnova marhaveno de Tel-Avivo kaj al la nokta-viva restoracia chirkaùajho. Oni atingas la kongresejon per 20-minuta rekta busveturado, post 7-minuta piedirado al la bushaltejo. Prezoj: Loko en chambro unupersona 95 EUR; en dulita 62 EUR.

5. Hotelo City. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 8-minuta perbusa veturo aù 25-minuta piedirado de la kongresejo. Prezoj: Loko en chambro unupersona 94 EUR; en dulita 62 EUR.

6. Hotel Marina Tel-Aviv. Kvarstela mezgranda hotelo. Oni atingas la kongresejon per 12-minuta rekta busveturado, post 7-minuta piedirado al la bushaltejo. Piedirado al la kongresejo daùras 35 minutojn. Ofertas propran naghbasenon. Prezoj: Loko en chambro unupersona 89 EUR; en dulita 55 EUR.

7. Hotelo Mercure Bat-Yam. Nova kvarstela hotelo, kiu situas en la tre proksima najbara urbo Bat-Jam, je distanco de 25-minuta veturo per rekta buso de la kongresejo. Konsistas el 90 chambraroj (suitoj), chiu kun kuirejo, ekipita manghejo, salono kaj dormejo. Krome oni havas privatan balkonon, kiu rigardas la maron. Libera aliro al la plagho. Sen matenmangho. Prezoj: Loko en chambro unupersona 85 EUR; en dulita 57 EUR.

8. Hotelo Grand Deborah. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 10-minuta perbusa veturo aù 30-minuta piedirado de la kongresejo. Prezoj: Loko en chambro unupersona 83 EUR; en dulita 57 EUR.

9. Hotelo Top. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 6-minuta perbusa veturo aù 20-minuta piedirado de la kongresejo. Prezoj: Loko en chambro unupersona 71 EUR; en dulita 48 EUR.

10. Hotelo Sun Bat-Yam. Kvarstela hotelo, kiu situas chemare en la tre proksima najbara urbo Bat-Jam, je distanco de 30-minuta veturo per rekta buso de la kongresejo. Havas propran naghbasenon kaj liberan aliron al la plagho. Prezoj: Loko en chambro unupersona 67 EUR; en dulita 38 EUR.

11. Hotelo Moss. Tristela malgranda hotelo, che flanka kvieta strateto. Pli modesta ol la supre menciitaj, sed pli proksima al la kongresejo: 5-minuta perbusa veturo aù 15-minuta piedirado de la kongresejo. Prezoj: Loko en chambro unupersona 67 EUR; en dulita 39 EUR.

12/13 Junularaj gastejoj. Kongresanoj kun tre limigita bugheto povos tranokti en malmultekostaj gastejoj, kiuj aparte taùgas por gejunuluj, laùaghaj kaj laùanimaj. Chiuj gastejoj trovighas en la okcidenta parto de la urbo, je distanco de 1 km ghis 3 km de la kongresejo, kaj je promen-distanco (maksimume 10 minutojn) de la plagho. Oni dormas en chambroj 6- ghis 8-litaj. Dushejo kaj nececejo estas komunaj, ekster la chambro. La gastejoj provizas littukojn, sed ne vishtukojn. Ne en chiuj gastejoj estas matenmangho, kvankam tamen en la plimulto de ili. Prezoj: Loko en chambro kvar- ghis ses-lita 13 EUR.

Hoteloj en Jerusalemo

Se la kalendaro de la antaù- kaj postkongresaj ekskursoj por vi ne taùgas, aù se mankas al vi la tempo, kaj vi tamen shatus pasigi unu-du-tri tagojn en Jersualemo, laù propraj ritmo kaj plano, ni pensis ankaù pri vi kaj proponas al vi kelkajn bonajn hotelojn en Jerusalemo. Vian mendon vi povas fari pere de la komuna mendilo, indikante klare la datojn de la alveno kaj foriro (lasta mateno).

Prezoj en eùroj

Hotelo Kategorio 1 persono en 1 persono en

1-persona chambro 2-lita chambro

1. Four Points Sheraton 5-stela 114 72

2. Caesar 4-stela 90 54

3. Jerusalem Tower 3-stela 90 54

Antaùkongresaj ekskursoj
A1 oficiala antaùkongreso
en jordanio kaj israelo

22-25 julio

Sub la alta aùspicio de lia moshto prof. Faisal O. Al-Rfouh,

Ministro pri Kulturo de Jordanio

La antaùkongreso konsistos el du seminarioj kaj richa turisma programo:

– Seminario "Esperanto en la arabaj landoj" en Amano, Jordanio;

– Seminario "Paco kaj kunekzisto" en la vilagho Neve Shalom, Israelo;

– Kvartaga ekskurso en Jordanio kaj Israelo, kun ebleco partopreni en unu aù ambaù seminarioj.

Seminario en Amano

Sabato-lundo, 22-24 julio. Okazos en Amano seminario "Esperanto en la arabaj landoj", kiun partoprenos ankaù arabaj esperantistoj. Dum la 22-a kaj 23-a de julio ghi okazos en la Regha Palaco de Kulturo, kaj en la 24-a en la hotelo Le Méridien. Partoprenantoj de la seminario restos en Amano dum la 22-a kaj 23-a de julio kaj ne partoprenos la ekskursan programon de tiuj tagoj.

Ekskursa programo en Jordanio

Sabato, 22 julio. Matene forveturo de Tel-Avivo norden al la ponto Sheik Hussain [Shejk Óusejn]. Transveturo de la ponto kaj vizito al Um Kais, de kie sternighas bela pejzagho al Tiberiada Lago. Poste al kastelo Adjlun (Aghlun), elstara ekzemplo de la araba/islama arkitekturo el la 12-a jarcento, konstruita de Usama Ibn Munqich (Munkish), kiu venkis la krucmilitistojn en la jaro 1189, por regi la chefan limpasejon inter Jordanio kaj Sirio. Daùrigo suden al la elstara romia urbo Jerash (Gherash), norde de Amano. Duhora pieda vizito al ghiaj bele konservitaj ruinoj de temploj, preghejoj, teatroj, kolone chirkaùataj stratoj, forumo kaj multe pli. Daùrigo al Amano kie, post mallonga orientigha rondveturo, oni alvenos al la luksa hotelo Le Méridien, por vespermangho kaj tranoktado.

Dimancho, 23 julio. Post matenmangho veturigo suden al Petra, la kulmino de vojagho al Jordanio. Petra estis en la 2-a jc. a.K. (antaù Kristo) la chefurbo de la regno de nabatoj, nomada popolo setlighinta tie. Mallonga chevalrajdado (alternative kaleshveturo) ghis la uedo (kanjoneto) Siq, kiun oni trairos piede. Admirado de imponaj konstruajhoj kaj monumentoj de la nabata kulturo. Reveno al Amano por vespermangho kaj tranoktado.

Lundo, 24 julio. Post la matenmangho eblos elekti inter du alternativoj:

A. Seminario pri la temo Esperanto en la Araba mondo, en Amano; kaj

B. Vizito de Madaba kaj Monto Nebo.

La grupo B veturos al Madaba kaj vizitos la katedralon de Sankta Georgo, kie oni vidos la plej malnovan nuntempe ekzistantan mapon de la Sankta Lando mirindan mozaikon faritan ch. la jaro 560 p.K. (post Kristo). De tie, mallonga busveturo al la monto Nebo (laù la tradicio tie situas la tombo de Moseo), de kie videblas panorama pejzagho de la Jordana Valo kaj la Morta Maro. Vizito al la preghejo sur la montopinto, kun ghiaj grandaj konservitaj mozaikoj el la bizanca epoko. Veturigo al la Ponto Allenby, kie oni renkontighos kun la grupo A.

Transiro de la limo inter Jordanio kaj Israelo, kaj veturo al Neve Shalom (arabe: Wahat-el-salam, Esperante: Pac-oazo), unika vilagho 30 km okcidente de Jerusalemo, kie judaj kaj arabaj familioj loghas kaj laboras harmonie. Vespermangho kaj tranoktado en la hotelo de Pac-oazo.

Seminario en Neve Shalom / Wahat-el-salam (Pac-oazo)

Mardo, 25 julio. Seminario "Paco kaj Kunekzisto" prelegoj kaj diskutoj pri la konflikto en la Mezoriento, organizitaj de la "Lernejo pri Paco" en Pac-oazo. Tagmangho kaj daùrigo de la seminario. Posttagmeze veturigo al la kongresejo en Tel-Avivo.

La seminario en Pac-oazo estas malfermita al chiuj kongresanoj. Estos veturigo de la kongresejo al Pac-oazo la 25-an matene kaj reen al la hoteloj en Tel-Avivo posttagmeze. La kotizo por partopreni nur la seminarion en Pac-oazo (inkl. veturigojn kaj tagmanghon): 49 EUR. Sen tagmangho: 29 EUR.

N.B. Pliaj informoj pri Pac-oazo haveblas che ghia retpagho: http://nswas.com.

Alternativa programo por tiuj kiuj ne partoprenos en la seminario

Post la matenmangho veturo al la stalaktita groto Sorek, kun unu el la plej richaj kaj buntaj stalaktitaj kolektoj en la mondo. Gvidata vizito tra la groto. Reveno al Pac-oazo por tagmangho. Post la tagmangho vizito al la apuda trapista monahejo Latrun, kie la monahoj produktas (kaj vendas) altkvalitajn vinon kaj olivoleon. Posttagmeze veturigo al la kongresejo en Tel-Avivo.

Inkluzivitaj: veturo de flughaveno al hotelo Tal en Tel-Avivo (kie loghos chiuj) kaj poste de Tel-Avivo per luksa turisma buso (klimatizita) kun profesia chicherono kaj E-lingva interpretisto, tritaga ekskursado, du tranoktoj en luksa hotelo Le Méridien kaj unu nokto en Pac-oazo, (kun tri matenmanghoj, tri vespermanghoj kaj tagmangho en Pac-oazo), kaj chiuj enirbiletoj menciitaj en la itinero. (Programo en Pac-oazo, depende de la elekto/mendo). Ne inkluzivitaj: la eventuala tranokto en hotelo Tal (21 julio), lunchoj, trinkajhoj, personaj elspezoj kaj trinkmonoj, kaj la limpasejaj impostoj (21 usonaj dolaroj, USD), pagendaj en USD (bv. prepari la sumetojn de po 15 kaj 6 USD).

La partoprenantoj devas havi jordanian vizon, kiun chiu akiru mem en la plej proksima jordania konsulejo en sia (aù najbara) lando. Oni nepre menciu ke vi bezonas vizon por limpasejoj Sheikh Hussein (22 julio) kaj (aparte!) por Allenby Bridge (24 julio). Kiam vi havos la vizon bv. konfirmi tion al la CO.

Bv. noti: Eblas mendi nur la tritagan ekskurson en Jordanio, sen la aldona tago en Neve Shalom. En tiu kazo la kotizo inkluzivas nur veturigon de Ponto Allenby al la hotelo en Tel-Avivo (sen vespermangho kaj tranoktado) en la vespero de la 24-a de julio.

Prezoj. Loko en chambro unupersona 475 EUR; en dulita 385 EUR. Nur Jordanio: 379 EUR / 309 EUR. Nur Pac-oazo (seminario aù turisma alternativo): kun luncho, 52 EUR; sen luncho, 29 EUR.

A2 rondvojagho tra israelo

18-24 julio

Mardo, 18 julio. Alveno kaj bustransporto al hotelo en Tel-Avivo.

Merkredo, 19 julio. Veturo norden al Cezareo, iama chefurbo de la romia provinco Palestino. Vizito al romia amfiteatro kaj akvedukto, kaj al kruckavalira fortikajho. Daùrigo al Hajfo, suprenveturo al monto Karmelo por vidi unikan panoramon de la urbo kun la haveno. Vizito al la Bahaa Monda Centro. Daùrigo al Akko, havenurbo jam en antikveco. Vizito al kruckavalira fortikajho kun la Haloj de la Kavaliroj. Tranokto en Tiberiado.

Ôaùdo, 20 julio. Mallonga shipveturo sur Tiberiada Lago ghis la kibuco Nof Ginosar. Daùrigo al Kapernaùmo, la agadcentro de Jesuo, kaj vizito tie al restajhoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo. Vizito al Tabha, kie Jesuo faris miraklon satigante 5000 homojn per kvin panoj kaj du fishoj. Vidindas tie la mozaiko kiu priskribas la miraklon. Sekvos suprenveturo al la Golana Altebenajho por vidi antaùan pozicion de la siria armeo, kaj la sirian limon. Tranokto en Tiberiado.

Vendredo, 21 julio. Forveturo al Jardenit, loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Daùrigo al la vilagho Kana, kie Jesuo dum festo faris vinon el akvo. Sekvos Nazareto, kie al Maria estis anoncite: "Kaj jen vi gravedighos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin Jesuo" (La Anunciacio). Veturo al Bejt Shan, urbo kun romiaj restajhoj, kaj laùlonge de Jordano, tra Jeriko, al Jerusalemo. Survoje, halto en Betanio, kie Jesuo mirakle relevis Lazaron, la fraton de Maria. Tranokto en Jerusalemo.

Sabato, 22 julio. Ekveturo al Monto Olivarba por vidi panoramon de la Malnova Urbo. Sekvos vizito al sanktaj lokoj ligitaj kun la vivo de Jesuo, unuavice "La Dolora Vojo" (Via Dolorosa) kaj la Preghejo de la Sankta Sepultejo, kie Jesuo estis entombigita. Daùrigo al la "Okcidenta Murego" (Murego de la Lamentoj), relikvo de la Dua Templo, la plej sankta loko por judoj. Post mallonga promeno tra la malnova juda kvartalo, vi forlasos la malnovan urbon, kaj vizitos la ejon de la Lasta Vespermangho. Tranokto en Jerusalemo.

Dimancho, 23 julio. Vizito al la "Sanktejo de la Libro" por vidi la "Skribrulajhon de la Morta Maro". Veturo al la Israela Parlamentejo (Kneset), kaj poste al Jad Vashem, la memorigejo dedichita al la ses milionoj da judoj pereigitaj en la Holokaùsto (Genocido) de la dua mondmilito. Vi daùrigos al la hospitalo Hasada por viziti la sinagogon kun la famegaj vitraloj de Marc Chagall, reprezentantaj la tribojn de Israelo. Posttagmeze veturo al Betlehemo (Bejt-Lehem), la naskighurbo de Jesuo, kaj vizito al la Preghejo de la Naskigho. Tranokto en Jerusalemo.

Lundo, 24 julio. Post mallonga veturo vi atingos la Mortan Maron, kiu situas je la plej malalta punkto sur la tersurfaco. Veturante laù la marbordo vi atingos la fortikajhon Masada, kiu trovighas sur nesurgrimpebla monto. Ghi estis la lasta juda bastiono kiu kontraùstaris la romianojn post la detruo de la Dua Templo. Kiam la romianoj sukcesis surgrimpi kaj konkeri la fortikajhon, dank al konstruo de ramplo el tero, la venkitoj decidis mortigi sin anstataù sklavighi. Vi supreniros la monton per telfero kaj vizitos la fortikajhon kun ghiaj konstruajhoj. Veturo al Tel-Avivo, fino de la vojagho. (Necesas mendi loghadon en Tel-Avivo ekde la 24-a de julio).

Inkluzivitaj: veturigo de flughaveno al la hotelo Tal (tranokto, matenmangho) en Tel-Avivo, kaj poste de Tel-Avivo, kun faka chicherono kaj E-lingva interpretisto, 6-taga ekskursado, 6 tranoktoj en unuaklasaj hoteloj (kun 6 israelaj matenmanghoj kaj 5 vespermanghoj) kaj chiuj enirbiletoj menciitaj en la itinero. La busoj estas luksaj kaj klimatizitaj. Ne inkluzivitaj: lunchoj, trinkajhoj, personaj elspezoj kaj trinkmonoj.

Prezoj. Loko en chambro unupersona 945 EUR; en dulita 725 EUR.

A3 nordo de israelo kaj la altebenajho golano

23-24 julio

Dimancho, 23 julio. Veturo al Nazareto, hejmo de Maria, Jozef kaj Jesuo. Daùrigo al Kana, kie dum festo Jesuo faris vinon el akvo, kaj al Jardenit, loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Alveno al Tiberiado, de kie surshipe vi atingos Kapernaùmon, la agadcentron de Jesuo, kaj vizito al restajhoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo. Daùrigo al Tabha, kie Jesuo mirakle satigis 5000 homojn per kvin panoj kaj du fishoj. Veturo al Safed, hejmo de famaj "kabalistoj" (saghuloj kiuj okupighas pri "Kabalo", la mistiko kaj mistero de la juda religio) jam en la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la kvartalo de la artistoj. Vespermangho kaj tranokto en kibuco Hagoshrim.

Lundo, 24 julio. Veturo al Metula, la plej norda urbeto de Israelo, situanta che la limo kun Libano. Tie trovighas la tiel nomata "bona barilo", kiu servas kiel trairejo al la "sekureca zono". Sekvos suprenveturo al la Golana altebenajho, tra pitoreska regiono, kun haltoj che la fontoj de Banjas, kaj la vulkana lago Birket Ram. Daùrigo ghis observejo, de kie videblas la siria urbo Kunejtra, kaj sekve al nova israela urbo Kacrin, fondita en la jaro 1977. Veturo al Bejt Shan, urbo kun romiaj restajhoj, kaj laùlonge de la rivero Jordano, tra Jeriko, al Betanio, kie Jesuo mirakle relevis Lazaron, la fraton de Maria. Preterpasinte Jerusalemon, vi veturos al Tel-Avivo. Fino de la vojagho.

Inkluzivitaj: transporto de flughaveno Ben-Gurion al hotelo Tal en Tel-Avivo, (se vi deziras ekstran nokton tie (22 julio), necesas aparte mendi!) kaj tranokto en kibuco (kun israelaj matenmangho kaj vespermangho), dutaga ekskursado kun profesia chicherono kaj esperantlingva interpretisto, kaj chiuj enirbiletoj menciitaj en la itineroj. Ne inkluzivitaj: lunchoj, trinkajhoj kaj personaj elspezoj.

Prezoj. Loko en chambro unupersona 185 EUR; en dulita 156 EUR.

Postkongresaj ekskursoj
P1 tritaga postkongreso en jordanio

2-4 aùgusto

Merkredo, 2 aùgusto. Matena veturigo de Tel-Avivo norden al la ponto Sheik Hussain, limpasejo al Jordanio. Vizito al Um Kais, de kie sternighas bela pejzagho al Tiberiada Lago. Poste, al kastelo Adjlun (Aghlun), elstara ekzemplo de la araba/islama arkitekturo el la 12-a jarcento, konstruita de Usama Ibn Munqich (Munkish), kiu venkis la kruckavalirojn en la jaro 1189, por regi la chefan limpasejon inter Jordanio kaj Sirio. Daùrigo suden al la elstara romia urbo Jerash (Gherash), norde de Amano. Duhora pieda vizito al ghiaj bele konservitaj ruinoj de temploj, preghejoj, teatroj, kolone chirkaùataj stratoj, forumo kaj multe pli. Daùrigo al Amano, kie, post mallonga orientigha rondveturo, oni alvenos al hotelo Le Méridien por vespermangho kaj tranoktado.

Ôaùdo, 3 aùgusto. Post matenmangho veturigo suden al Petra, la kulmino de vojagho al Jordanio. Petra estis en la 2-a jc. a.K. la chefurbo de la regno de nabatoj, nomada popolo setlighinta tie. Mallonga chevalrajdado (alternative kaleshveturo) ghis la uedo (kanjoneto) Siq, kiun oni trairos piede. Admirado de imponaj konstruajhoj kaj monumentoj de la nabata kulturo. Reveno al Amano por vespermangho kaj tranoktado.

Vendredo, 4 aùgusto. Post la matenmangho veturo al Madaba kaj vizito al katedralo de Sankta Georgo, kie oni vidos la plej malnovan nuntempe ekzistantan mapon de la Sankta Lando mirindan mozaikon faritan ch. la jaro 560 p.K. De tie, mallonga busveturo al la monto Nebo (laù la tradicio tie situas la tombo de Moseo), de kie videblas panorama pejzagho de la Jordana Valo kaj la Morta Maro. Vizito al la preghejo sur la montopinto, kun ghiaj grandaj konservitaj mozaikoj el la bizanca epoko. Veturigo al la Ponto Allenby. Transiro al Israelo, kaj veturigo al Tel-Avivo, Jerusalemo aù al la flughaveno Ben Gurion.

Inkluzivitaj: veturo de Tel-Avivo per luksa turisma buso kun faka chicherono kaj E-lingva interpretisto, tritaga ekskursado, du tranoktoj en luksa hotelo Le Méridien (kun tri matenmanghoj kaj du vespermanghoj), kaj chiuj enirbiletoj menciitaj en la itinero. Ne inkluzivitaj: lunchoj, trinkajhoj, personaj elspezoj kaj trinkmonoj, la limpasejaj impostoj (21 USD), pagendaj en USD (bv. prepari la sumetojn de po 15 kaj 6 USD).

La partoprenantoj devas havi jordanian vizon, kiun chiu akiru mem en la plej proksima jordania konsulejo en sia (aù najbara) lando. Oni nepre menciu ke vi bezonas vizon por limpasejoj Sheikh Hussein (2 aùgusto) kaj (aparte!) por Allenby Bridge (4 aùgusto). Kiam vi havos la vizon, bv. konfirmi tion al la CO.

Prezoj. Loko en chambro unupersona 395 EUR; en dulita 318 EUR.

P2 rondvojagho tra israelo

1-6 aùgusto

Mardo, 1 aùgusto. Posttagmeze ekveturo norden al Cezareo, la iama chefurbo de la romia provinco Palestino. Vizito al romiaj amfiteatro kaj akvedukto, kaj al kruckavalira fortikajho. Alveno al Hajfo kaj tranokto.

Merkredo, 2 aùgusto. Post matenmangho suprenveturo al la monto Karmelo por vidi unikan panoramon de la urbo kun la haveno. Vizito al la Bahaa Monda Centro. Daùrigo al Akko, havenurbo jam en antikveco, vizito al kruckavalira fortikajho kun la Haloj de la Kavaliroj. Norde de Akko, che la libana limo vi vizitos interesajn naturajn kavernojn, fositajn en la klifojn de la enpenetranta maro. Veturo al Safed, hejmo de famaj kabalistoj (kabalo = judreligia mistika scienco) jam en la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la artista kvartalo. Tranokto en Tiberiado.

Ôaùdo, 3 aùgusto. Mallonga shipveturo sur Tiberiada Lago, preter diversaj sanktaj lokoj, ghis kibuco Nof Ginosar. Daùrigo al Kapernaùmo, la agadcentro de Jesuo, kaj vizito al restajhoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo. Vizito al Tabha, kie Jesuo faris miraklon satigante 5000 homojn per kvin panoj kaj du fishoj. Vidindas la mozaiko kiu priskribas la miraklon. Sekvos suprenveturo al Golana Altebenajho por vidi la antaùan pozicion de la siria armeo kaj la sirian limon. Tranokto en Tiberiado.

Vendredo, 4 aùgusto. Forveturo al Jardenit, loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Daùrigo al la vilagho Kana, kie Jesuo dum edzighfesto faris vinon el akvo. Sekvos Nazareto, kie al Maria estis anoncita shia gravedigho. Veturo al Bejt Shan, urbo kun romiaj restajhoj, kaj laùlonge de Jordano, tra Jeriko, al Jerusalemo. Survoje, halto en Betanio, kie Jesuo mirakle relevis Lazaron, la fraton de Maria. Tranokto en Jerusalemo.

Sabato, 5 aùgusto. Post unuhora veturo vi atingos la Mortan Maron, kiu situas je la plej malalta punkto sur la tersurfaco. Veturante laù la marbordo vi atingos la fortikajhon Masada, kiu trovighas sur nesurgrimpebla monto. Ghi estis la lasta juda bastiono kiu kontraùstaris la romianojn post la detruo de la Dua Templo. Kiam la romianoj sukcesis surgrimpi kaj konkeri la fortikajhon, dank al konstruo de ramplo el tero, la venkitoj decidis mortigi sin anstataù sklavighi. Vi supreniros la monton per telfero kaj vizitos la fortikajhon kun ghiaj konstruajhoj. Reveturo al Jerusalemo.

Dimancho, 6 aùgusto. Vizito al la "Sanktejo de la Libro" por vidi la "Skribrulajhon de la Morta Maro". Veturo al la Israela Parlamentejo (Kneset), kaj poste al Jad Vashem, la memorigejo dedichita al la ses milionoj da judoj pereigitaj en la Holokaùsto (Genocido) de la dua mondmilito. Vi daùrigos al la hospitalo Hasada por viziti la sinagogon kun la famegaj vitraloj de Marc chagall, reprezentantaj la tribojn de Israelo. Posttagmeze veturo al Betlehemo (Bejt-Lehem), la naskighurbo de Jesuo, kaj vizito al la Preghejo de la Naskigho. Tranokto en Jerusalemo.

Inkluzivitaj: veturigo de Tel-Avivo, kun faka chicherono kaj E-lingva interpretisto, sestaga ekskursado, ses tranoktoj en unuaklasaj hoteloj (kun ses israelaj matenmanghoj kaj kvin vespermanghoj) kaj chiuj enirbiletoj menciitaj en la itinero. La busoj estas luksaj kaj klimatizitaj. Ne inkluzivitaj: lunchoj, trinkajhoj, personaj elspezoj kaj trinkmonoj.

Prezoj. Loko en chambro unupersona 885 EUR; en dulita 665 EUR.

P3 nordo de israelo kaj la altebenajho golano

2-3 aùgusto

Merkredo, 2 aùgusto. Veturo al Nazareto, hejmo de Maria, Jozef kaj Jesuo. Daùrigo al Kana, kie dum festo Jesuo faris vinon el akvo, kaj al Jardenit, loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Alveno al Tiberiado, de kie surshipe vi atingos Kapernaùmon, la agadcentron de Jesuo, kaj vizito al restajhoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo. Daùrigo al Tabha, kie Jesuo mirakle satigis 5000 homojn per kvin panoj kaj du fishoj. Veturo al Sefad, hejmo de famaj kabalistoj jam en la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la kvartalo de la artistoj. Vespermangho kaj tranokto en la kibuco Hagoshrim.

Ôaùdo, 3 aùgusto. Veturo al Metula, la plej norda urbeto de Israelo, situanta che la limo kun Libano. Tie trovighas la tiel nomata "bona barilo", kiu servas kiel trairejo al la "sekureca zono". Sekvos suprenveturo al Golana Altebenajho, tra pitoreska regiono, kun haltoj che la fontoj de Banjas, kaj la vulkana lago Birket Ram. Daùrigo ghis observejo, de kie videblas la siria urbo Kunejtra, kaj sekve al nova israela urbo Kacrin, fondita en la jaro 1977. Veturo al Bejt Shan, urbo kun romiaj restajhoj, kaj laùlonge de Jordano, tra Jeriko, al Betanio, kie Jesuo mirakle relevis Lazaron, la fraton de Maria. Preterpasinte Jerusalemon, vi veturos al Tel-Avivo. Fino de la vojagho.

Inkluzivitaj: dutaga ekskursado kun profesia chicherono kaj esperantlingva interpretisto, tranokto en kibuco (kun israelaj matenmangho kaj vespermangho), kaj chiuj enirbiletoj menciitaj en la itineroj. Ne inkluzivitaj: lunchoj, trinkajhoj, personaj elspezoj kaj trinkmonoj. N.B. Vershajne necesas ke vi mendu kroma(j)n tranokto(j)n en Tel-Avivo (aù Jerusalemo), depende de via vojaghplano.

Prezoj. Loko en chambro unupersona 185 EUR; en dulita 156 EUR.

Dumkongresaj ekskursoj

Kiel mendi ekskursojn?

Bonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo, kaj sendu ghin samtempe kun via pago al Roterdamo (israelanoj al la LKK-kasisto). Se en via lando estas kongresa peranto, vian mendon kaj pagon vi povas sendi al shi aù li. Por malmendoj validas la samaj kondichoj kiel che loghado, kaj la kondichoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv. chiam sendi la mendilon kaj pagon al la sama adreso, t.e. instanco.

Gheneralaj kondichoj

char chiuj ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizanto rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaù la kongreso, kun propono de eblaj alternativoj. chiuj ekskursoj startas de la kongresejo, kaj revenas tien. Klopodu veni dek minutojn antaù la indikita starthoro de la ekskurso. Chiujn ekskursojn akompanos E-lingvaj interpretistoj. Ili ne estas profesiaj chicheronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi. Chiuj prezoj estas en eùroj (1 eùro egalas al 2,20371 nederlandaj guldenoj).

Tuttagaj ekskursoj

Pluraj tuttagaj ekskursoj okazas sabaton, la 29-an de julio, sed kelkaj ankaù dum la semajno. La prezo chi-jare ne inkluzivas tagmanghon, sed estas antaùvidita paùzo, dum kiu chiu povos lunchi laù propraj prefero, gusto kaj bugheto. Kompense, la prezoj de la ekskursoj restas tre malaltaj. Chiuj aùtobusoj estas klimatizitaj, kaj chiun ekskurson akompanas profesia chicherono kaj esperantlingva interpretisto. Kun la kongresaj dokumentoj, che la aligho chiuj mendintoj ricevos koverton kun la menditaj kongresaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni shirmilojn kontraù suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaùga por homoj kun marshhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion. N.B. Vizitantoj de sanktaj lokoj devas porti modestan vestajhon, kaj oni ne portu mallongan pantalonon, aù vestajhon kiu lasas la shultrojn nudaj.

E1 masada kaj la morta maro

Ekiro: 08h00 Proksimuma daùro: 11 horoj Prezo: 59 EUR

Post unuhora veturado vi preterpasos Jerusalemon kaj direktighos malsupren al la Morta Maro. Rimarkinda estos la punkto je la alteco de la marnivelo, de kie la veturado kvazaù daùros "sub la maro". Baldaù vi atingos la Mortan Maron trovighante je la (mal)alteco de 411 metroj sub la marnivelo, la plej malalta punkto sur la Tero. Sekvos la kavernoj apud la antikva urbo Kumrano, kie en la jaro 1947 beduena pashtisto malkovris hazarde la "Skrib-rulajhojn de la Morta Maro". Veturante laù la marbordo vi atingos la kulminon de la ekskurso la fortikajhon Masada, kiu trovighas sur nesurgrimpebla monto kun krutaj deklivoj. La fortikajho Masada estis la lasta juda bastiono kiu kontraùstaris la romianojn post la detruo de la Dua Templo kaj Jerusalemo (jaro 70 p.K.). La romianoj post longa siegho sukcesis surgrimpi kaj konkeri la fortikajhon nur dank al genia ideo konstrui ramplon el tero ghis la supro. Tiam okazis unu el la plej dramaj epizodoj en la juda historio, kiam la 960 sieghitoj decidis mortigi sin anstataù sklavighi. Vi supreniros la monton per telfero kaj vizitos la fortikajhon kun ghiaj konstruajhoj. Sur la vojo reen, vi povos ghui la varmajn fontojn en Ein Gedi kaj naghi (flosi) en la sala akvo de la maro. Konsilindas preni komfortajn shuojn, sunchapon kaj naghkostumon. Sufiche da marshado kaj shtupgrimpado.

E2 malnova jerusalemo kaj bejt-lehem (betlehemo)

Ekiro:08h00 Proksimuma daùro: 11 horoj Prezo: 46 EUR

Post la alveno al Jerusalemo vi rekte veturos al la Monto Oliva, kie aperos antaù vi unika panoramo de la Malnova Urbo chirkaùata de muregoj, kun la Templo-Monto kaj la moskeoj Omar kaj El-Aksa. Sekvos vizitoj al lokoj ligitaj kun la vivo de Jesuo, do: la preghejo Patro Nia, kie Jesuo instruis al siaj dischiploj la preghon Patro Nia kaj aùguris la detruon de Jerusalemo. Esperantlingva tabulo kun la fama pregho, inter 60 aliaj tabuloj diverslingvaj, videblas en la preghejo; la preghejo Getsemane kun sia ghardeno de olivarboj, kie Jesuo estis perfidita kaj arestita; la Vojo de Doloroj (Via Dolorosa), kiun Jesuo, mortkondamnita, laùiris portante la krucon; la Preghejo de la Sankta Sepultejo, kie Jesuo estis entombigita: la plej sankta loko por kristanoj. Sekvos promenado tra la stratetoj de la urbo ghis la Okcidenta Murego (Murego de Lamentoj), la lasta relikvo de la Dua Templo, detruita de romianoj – la plej sankta loko por judoj. Eblos viziti la Templo-Monton kun la moskeoj Omar kaj El-Aksa, la tria plej sankta loko por islamanoj post Meka kaj Medina. Sekvos promenado tra la rekonstruita malnova juda kvartalo, post kio vi forlasos la malnovan urbon tra la Cion-pordego. La lastaj vizitotaj lokoj estas: la preghejo Dormition, kie Maria mortis (endormighis), la ejo kie Jesuo kaj liaj dischiploj manghis la "Lastan Vespermanghon", kaj la tombo de regho David. Posttagmeze veturo al Bejt-Lehem (Betlehemo), la naskighurbo de Jesuo, kaj vizito al la Preghejo de la Naskigho.

E3 okcidenta jerusalemo: la nova urbo

Ekiro: 08h00 Proksimuma daùro: 11 horoj Prezo: 45 EUR

Post unuhora veturado preskaù enirante Jerusalemon, vi atingos la vilaghon Ejn Kerem, la naskighlokon de Johano la Baptisto. Vi vizitos la preghejon "Sankta Johano la Baptisto", en kies korto trovighas tabulo kun esperantlingva pregho (Benedictus, Benita). Forlasinte la vilaghon vi atingos la sinagogon de la medicina centrejo Hadasa, kun la mondfamaj vitraloj de Marc Chagall (Mark Shagal). Temas pri dek du vitraloj reprezentantaj la dek du tribojn de Israelo. Sekvos la vizito al la memorigejo Jad Vashem, dedichita al la ses milionoj da judoj pereigitaj dum la dua mondmilito, viktimoj de la Holokaùsto (Genocido). De tie vi veturos al Kneset, la sidejo de la Israela Parlamento. La sekva vizitpunkto estos la "Sanktejo de la libro", parto de la Israela Muzeo kie estas eksponitaj la famaj "Skrib-rulajhoj de la Morta Maro", antikvaj hebreaj skribajhoj el la unua jarcento antaù Kristo, malkovritaj hazarde en 1947 de beduena pashtisto en kavernoj en Kumrano, apud la Morta Maro. Vizito al la Turo de Davido (La Citadelo), che la Jafa Pordego de la malnova urbo. Ghin konstruis Herodo la Granda, kiel palacon-fortikajhon sur la restajhoj de antaùa fortikajho de regho Davido. De sur la tegmento sternighas neforgesebla vidajho de la Malnova Urbo.

E4 nazareto, tiberiado kaj tiberiada lago (galilea maro)

Ekiro: 08h00 Proksimuma daùro: 11h00 Prezo: 49 EUR

Tiu chi ekskurso donos al vi okazon viziti la plej sanktajn lokojn por kristanoj en Nazareto kaj chirkaù Tiberiada Lago, do lokojn ligitajn kun la vivo kaj agado de Jesuo. Nazareto, via unua halto, estas la urbo kie Jesuo pasigis sian infanaghon kaj laboris kiel charpentisto. Vi vizitos la preghejon de la Anunciacio, unu el la plej belaj en la mondo, kaj la Puton de Maria. Survoje al Tiberiado vi vizitos la vilaghon Kana, kie okazis la unua miraklo de Jesuo, kiam dum geedzigha festo li faris vinon el akvo. Sekvas Tiberiado mem, kie post mallonga vizito en la urbo vi boatveturos sur la Tiberiada Lago. Baldaù vi atingos Kapernaùmon, kie estis la agadcentro de Jesuo. Tie trovighas restajhoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo, kie Jesuo instruis siajn dischiplojn. Ne malproksime de Kapernaùmo trovighas Tabha, alia loko kie Jesuo faris miraklon satigante 5000 homojn per kvin panoj kaj du fishoj. Tie viziteblas belega mozaiko kiu priskribas la miraklon. Je la fino vi vizitos Jardenit, lokon kie oni faras baptajn ceremoniojn en la rivero Jordano.

E5 cezareo, hajfo, akko kaj kavernoj rosh ha-nikra (la norda marborda vojo)

Ekiro: 08h00 Proksimuma daùro: 11 horoj Prezo: 48 EUR

Unue vi atingos la antikvan urbon Cezareo, konstruitan de Herodo la Granda en la jaro 20 a.K. Siatempe ghi estis la plej impona havenurbo, kaj dum 500 jaroj ghi estis la chefurbo de la romia provinco Palestino. Post tiu periodo la urbo estis konkerita de muzulmanoj, kaj ilin sekvis la kruckavaliroj. Vi vidos grandegan amfiteatron kaj inghenian akvedukton el la romia periodo, muregon kaj remparon el la kruckavalira periodo.

Alveninte al Hajfo vi atingos la supron de la monto Karmelo, kie aperos antaù vi neforgesebla panoramo kun la haveno, la urbo, kaj la Bahaa Centro kun ghiaj pendantaj ghardenoj. Sekvos la vizito de la Bahaa Centro kun ghiaj konstruajhoj, unuavice la tombeja monumento de Bab, la profeto kaj heroldo de la bahaa religio. Veturo norden al Akko, antikva urbo menciita jam en la Malnova Testamento. Akko atingis sian apogeon dum la periodo de la kruckavaliroj, kiam ghi ighis la chefurbo de la regno. En la jaro 1799 Napoleono sieghis la urbon sensukcese. El la kruckavalira periodo videblas la Haloj de la Kavaliroj kun 300 metrojn longa tunelo (sekreta elirejo al la haveno). El la turka periodo videblas la fortikajho kun la remparo, kaj la moskeo Al Ghazar, laù iuj la plej bela en Israelo. Norde de Akko che la libana limo vi vizitos interesajn naturajn kavernojn, fositajn en klifojn de la enpenetranta maro.

Arboplantado en la Sankta Lando

Vi povas partopreni en la kreado de la venonta ZEO: Arbaro Esperanto en Israelo. Samtempe vi ekhavos unikan personan memorajhon: arbon plantitan apud Jerusalemo de via mano, portantan vian nomon (aù la nomon de parenco, amiko ktp, laù via placho) kaj oficialan ateston. La arboplantado okazos kadre de impona ceremonio kun muziko che la tuttagaj ekskursoj al Jerusalemo dum la Universala Kongreso. Ghi estos parto de la multjara famkonata kampanjo de la "Keren Kajemet Le-Israel", kiu celas reforstigi la landon, kiu antaù jarcentoj ja estis kovrita de natura arbaro. La plantado de unu arbo kostas nur 9 eùrojn, kaj chiu plantanto ricevos personan ateston. Nia celo estas atingi la nombron de mil arboj, kiu ebligas fiksadon de memortabulo kun la nomo de la arbaro plantita, pri kiu povas decidi la plantanta grupo ekzemple "Esperanto 2000". Prezo de unu arbo: 9 EUR.

E6 kavernoj de bejt-guvrin

Ekiro: 08h00 Proksimuma daùro: 11 horoj Prezo: 44 EUR

Veturo tra la lando de Davido kaj Goljato al Bejt-Guvrin kun ghiaj nekredeblaj kavernoj, manfositaj en la kalkshtonaro. Tie staris en la antikveco la urboj Maresha kaj Bejt-Guvrin. Laù la Malnova Testamento, Maresha kaj Bejt-Guvrin ekzistis jam en la naùa jarcento a.K. Dum la kvara jarcento a.K., la helena loghantaro konstruis la malsupran urbon, kaj fosis la kavernojn sub ghiaj domoj. La kavernoj estis uzataj kiel akvujoj, kolumbarioj, olivpremejoj kaj magazenoj. El chiu domo, shtuparo fosita en la shtono, kondukis malsupren al la kavernoj. Vi vizitos unue la Kolumbarion, kiu entenas 2000 nichojn. La Kolumbario ne estis, kiel kutime, nekropolo por la cindro de la mortintoj, sed bredejo de kolomboj uzataj por kultaj ceremonioj kaj nutrado. Impresas la olivpremejo kun sia inghenia preparprocedo de olivoleo. Vi daùrigos al la helenaj domoj, sub kiuj trovighas tuta komplekso de cisternoj, kiuj atendas vian viziton. La vagado tra tiuj kavernoj estas unika travivajho. Post duhora piediro vi veturos al komplekso de kloshformaj kavernoj. Temas pri dekoj da kavernoj ligitaj inter si. Malgraù la antaùa hipotezo, laù kiu la kavernoj estis uzitaj kiel akvujoj, evidentighis ke ili estis shtonminejoj kiuj provizis konstrumaterialon por la konstruado de la marbordaj urboj kaj Bejt-Guvrin mem.

Duontagaj ekskursoj
D1 enkonduko al la urbo
tel-avivo

Ekiro: matene 08h30,
posttagmeze 13h30 Proksimuma daùro: 5 horoj Prezo: 28 EUR

Tel-Avivo, la plej moderna urbo de Israelo, hejmo de komerco, kulturo kaj distro, urbo vigla tage kaj nokte, prave meritas sian kromnomon "la senpaùza urbo". Celo de tiu chi ekskurso estas konatigho kun la chefaj vidindajhoj de la moderna urbo kaj kun la antikva urbo Jafo. Ni vizitos unue la Muzeon de la Diasporo, kie ni spektos la 2500-jaran historion de la juda popolo tra la mondo, de post ghia elpelo el la Lando de Israelo. Sekvos vizito al Rabin-placo kun la monumento dedichita al la memoro de la israela chefministro Yitzhak Rabin, murdita tie en novembro 1995; la Bulvardo Rotschild kun ghia aùtentika arkitekturo el la tridekaj jaroj kaj fine la antikva Jafo, havenurbo jam antaù 4000 jaroj, kun ghiaj arkeologiaj elfosajhoj, antikva haveno, kaj artista kvartalo kun galerioj kaj restoracioj.

D2 krozo sur la mediteranea maro
(kun vespermangho)

Ekiro: 18h30 Proksimuma daùro: 4 horoj Prezo: 49 EUR

Tiu chi krozo per la promenshipo Sababa 5 ofertas al vi eksterordinaran trihoran travivajhon dumvespere sur la maro, laùlonge de la Tel-Aviva marbordo. Vi enshipighos en la malnova haveno Jafo kaj ekiros iom antaù la sunsubiro. De sur la ferdeko vi spektos aparte belegan sunsubiron en la maro, kaj post la noktigho vi povos admiri unikan perspektivon de la lumigita Tel-Aviva marbordo kun ghiaj promenejo kaj hoteloj. Iom poste vi ghuos abundan vespermanghon kun vintrinkado kaj ech atendos vin Ú eta surprizo!

D3 krozo sur mediteranea maro
(sen vespermangho)

Ekiro: 18h30 Proksimuma daùro: 4 horoj Prezo: 39 EUR

Same kiel D2 (vidu supre), nur sen la vespermangho. Refreshigaj trinkajhoj estos mendeblaj surshipe. Muziko kaj dancado vigligos la etoson kaj ankaù vin atendos Ú la eta surprizo de la ekskurso!

D4 stalaktita groto sorek kaj vilagho ejn karem

Ekiro: 08h00 Proksimuma daùro: 5-6 horoj Prezo: 35 EUR

Post unuhora veturado orienten, preskaù enirante Jerusalemon, vi atingos la pitoreskan vilaghon Ejn Karem, chirkaùatan de olivarboj kaj vinberejoj. Laù la kristana tradicio en Ejn Karem naskighis Johano la Baptisto. Tie ankaù Maria vizitis sian kuzinon Elizabeta, la patrinon de Johano. Vi vizitos la preghejon "Sankta Johano la Baptisto", konstruitan sur la groto kie naskighis Johano. En ties korto trovighas tabulo kun esperantlingva pregho (Benedictus, Benita). De Ejn Karem vi daùrigos la vojaghon tra pitoreska regiono kaj post 20 kilometroj atingos la groton Sorek. Temas pri stalaktita groto vivanta kaj evoluanta, hazarde malkovrita antaù 30 jaroj la plej bela en Israelo. Post la enkonduka prelego, dum unuhora promenado vi admiros la belegajn stalaktitojn kaj stalagmitojn kun interesaj priskriboj donataj de la loka chicherono. Entute belega ekskurso por naturamantoj.

D5 la bahaa monda centro en hajfo
kaj la pendantaj ghardenoj

Ekiro: 08h00 Proksimuma daùro: 5-6 horoj Prezo: 29 EUR

Tiu chi ekskurso portos vin al la komplekso de la Bahaa Monda Centro kun la pendantaj ghardenoj ofte nomataj "la oka mondmiraklo". Post unuhora veturado norden vi atingos la urbon Hajfo, kiu etendighas sur la deklivoj de la monto Karmelo. De sur la montosupro aperos antaù vi neforgesebla panoramo, kun la haveno, la urbo kaj, kompreneble, la Bahaa Centro mem, kie, dank al rektaj kontaktoj kun la Esperanto-movado, bahaaj volontuloj konatigos al vi la esencon de la bahaa kredo kaj ghian historion. Sekvos la vizito de la chefaj konstruajhoj, do: la sepultejo de Bab, la profeto kaj heroldo de la bahaa religio; la sidejo de la Universala Domo de Justeco la leghdona aùtoritato de la bahaa kredo, kaj, fine, la arkivejo.

Bankedo

La bankedo okazos jhaùdon je la 18h00 en la salono Israel de la kongresejo. Post la bankedo sekvos la tradicia kongresa balo.

La Menuo

Antaùmangho:

Printempa salato kun fumajhita meleagra brusto

Granda sesam-vinagrajho

Unua Plado:

Rostita Fisho de Sankta Petro sur sternajho el zukinoj

Dua Plado:

Rosbifo en pipra saùco

(Vegetara alternativo: Sovaghaj fungoj kaj ajla pastecho)

Akompanajhoj:

Bukedo de legomoj

Junaj terpometoj

Deserto:

Dolcha simfonio

Kafo

La vino estos konsumebla en laùplachaj kvantoj.

Prezo: 59 eËroj
(52 eËroj por loGhantoj de Hotelo Dan Panorama)

Provizora programo

chi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari shanghojn.

Mardo, 25 julio. Malfermo de la kongresejo je la 09h00. Alveno de kongresanoj kaj registrigho. Disdonado de dokumentoj. Loghigo. Komitato de UEA (14h00). Unuafojaj kongresanoj (18h00). Artistoj. Libroservo. Interkona vespero (20h00). Gichetoj funkcias ghis la 20h00.

Merkredo, 26 julio. Solena Malfermo (10h00). Posttagmeze: Inaùguro de IKU/AIS. Unuafojaj kongresanoj. ILEI. Che-seminario. Kongresa Temo. Konversaciaj rondoj. Hebrea eksprese. Nacia Vespero.

Ôaùdo, 27 julio. TAGO DE LA LIBRO. IKU. Che-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. IFEF. Araba eksprese. Belartaj Konkursoj. Afrika agado. AIS. Ekzamenoj. Patronoj de TEJO. Komitato de UEA. Bankedo. Balo.

Vendredo, 28 julio. TAGO DE LA LERNEJO. IKU. Akademio de Esperanto. Kongresa Temo. Che-seminario. Konversaciaj rondoj. Hebrea eksprese. IKEL. Ekzamenoj (skribaj). CO respondas. Landa agado. Komitato. IKEF. Delegita Reto. Vizito de Infana Kongreseto. Teatro.

Sabato, 29 julio. TUTTAGAJ EKSKURSOJ.

Dimancho, 30 julio. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Amerika agado. Azia agado. Che-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. Fakaj asocioj. Ekumena Diservo. Esperantologia konferenco. Ekzamenoj (parolaj). Hebrea eksprese. Araba eksprese. Estraro respondas. Koncerto.

Lundo, 31 julio. IKU-prelegoj. Che-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. Fakaj asocioj. Aùkcio. Chefdelegitoj kaj perantoj. Venonta UK. Araba eksprese. Urbestra akcepto (por invititoj). Internacia Arta Vespero.

Mardo, 1 aùgusto. Solena Fermo (10h00). Libroservo (ghis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).

Chirkaùkongresaj aranghoj

Internacia Infana Kongreseto

La 34-a IIK okazos samtempe kun la UK, de mardo la 25a de julio ghis la 1-a de aùgusto. La infanoj renkontighos en la kongresejo en Tel-Avivo marde tagmeze. La kongresetejo trovighas en la 40-hektara junulara vilagho "Óadassim", situanta 30 km nordoriente de Tel-Avivo, apud Netanja, kaj 12 km de la maro. Ghi servas kiel regiona lernejo por 1800 gelernantoj, en klasoj 7-12. Malgranda komunumo de proksimume 60 familioj, kiuj laboras kun la gejunuloj, vivas surloke. Nia IIK tamen okazos dum la feria periodo kaj la ejo estos preskaù malplena.

Ekzistas multaj servoj por la lernantoj: kuirejo, granda manghejo, lavejo, biblioteko, aùditorio por kunvenoj kaj prezentadoj, amfiteatro, sportejoj (inkluzive de gimnastikejo kaj naghbaseno), komputila centro. La IIK- programo inkluzivos desegnadon, model-konstruadon, skechadon, rol-ludadon, verkadon kaj rakontadon kaj liberan uzon de la modernaj sportaj kaj edukaj instalajhoj, inkluzive de la naghejo kaj komputiloj. Pliaj informoj haveblas che la retpagho: www.esperanto.org/uk2000.

Agho: 6-14. Pli junaj infanoj estos konsiderataj laù individuaj kazoj. La infanoj estu sufiche memstaraj kaj havu sufichan konon de Esperanto por kompreni simplajn instrukciojn kaj komuniki kun aliaj infanoj.

Aligho: Che la gvidanto, Stefan MacGill (Bethlen G. u.2, HU-2030 Érd, Hungario), kun pago al la CO de UEA.

Kotizo: 195 eùroj ghis la 31.1.2000, 215 eùroj ghis 31.3, 230 ghis 31.5, poste 250. (Validas 15% rabato por pli ol unu infano de la sama familio.)

66-a IKBE. La 66-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos 5 -12 aùgusto en Plovdiv, Bulgario. Temo: Komunikado sen limoj en la 21-a jarcento. Postkongrese sekvas libertempa semajno che la Nigra Maro, en pitoreska apudmara chemontara urbeto Obzor (12-18 aùgusto). Alighoj kaj informoj che: Vladimir Ôelev, ul. Landos 24, Bl. 21, Vh. B, BG-4006 Plovdiv.

Internacia Junulara Kongreso. La 56-a IJK okazos en Honkongo, Chinio, post la UK, 05-12 aùgusto 2000. Kontaktadreso: LKK de la 56-a IJK, P.O. Kesto 77, Beijing, CN-100037. Rete: cepc@china-report.com, retpagho: http://www.esperanto.org/ijk2000. Kongresa temo: "La transiro al tutmondigho – tutglobismo en la 21-a jarcento".

ILEI-konferenco. La 34-a ILEI-Konferenco okazos de la 15-a ghis la 21-a de julio en Kvinpetalo, Bouresse (Francio). Kongresa temo: "Lingvolernado serve al interkultura edukado". Kontaktadreso: Jennifer Bishop, 39 Hill Street, Hawthorn, Victoria 3122, Aùstralio. Retposhto: esperanto@education-monash.edu.au.

Programeroj

Cseh-kurso kaj Cseh-seminario. Cseh-aranghoj jam farighis tradiciaj dum UK-oj. Ili chiam reaktualigas chi tiun tipe Esperantan instrumetodon, plirichigitan per la videokursa materialo Mazi en Gondolando. En la seminario oni studos kiel uzi la Mazi-materialon pli efike. La seminario estas destinita al instruistoj, kiuj deziras lerni la metodon aù akiri ateston pri ghi. La seminarianoj devas havi la libron Baza Cseh-kurso (10,90 eùroj che la Libroservo de UEA) kaj ankaù observi la kurson. La kurson kaj la seminarion gvidos Atilio Orellana Rojas de IEI el Hago. La partopreno en ambaù aranghoj estas aparte pagenda. La kotizo por la kurso estas 65 guldenoj kaj por la seminario 90 guldenoj por loghantoj en landoj de A-kategorio; por loghantoj en landoj de B-kategorio la kotizoj estas 20 kaj 40 guldenoj respektive. La kotizo por la seminario inkluzivas la observadon al la kurso. Detalaj informoj kaj alighiloj estas riceveblaj che la organizantoj: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; riei001@-worldonline.nl.

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. Dum la 85-a UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaùtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaùtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzamenighi. Pro tio, anticipa sinanonco estas konsilenda. Anoncu vin, prefere antaù la 1-a de julio, che la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando, √+31 72 571 79 18, f+31 72 574 76 70, rten.hagen.esperanto@wxs.nl, kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamenkotizon de 40% de la MA-kotizo en la loghlando de la kandidato al uea-konto "ilek-a" aù per eùrocheko rekte al la kasisto de IEK: Boo Mee Kim Lindblom, Stenbockensgata 102, SE-136 62 Haninge, Svedio, poshtghirkonto 682117-7 (Stokholmo). Kaze de nereprezentigho aù nesukceso en la antaùtesto oni rericevos 50% de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke, che la ILEI-budo, merkrede. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loghlando de la kandidato. Oni aparte atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj atingu almenaù la nivelon de la meza ekzameno. Detalajn informojn pri la ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, malnovajn testfoliojn ktp) oni trovas en Gvidilo al Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, 34p (3 eùroj, mendebla che UEA).

Konversaciaj rondoj. Kongresanoj ankoraù ne sufiche spertaj kaj fluaj en la lingvo, povas kapti la okazon paroli la lingvon kun kongresanoj el la tuta mondo, gvidate de spertaj instruistoj. Estas konsilinde anticipe anonci la deziron partopreni kaj indiki la nivelon (komencanto, bazulo, mezulo, progresanto).

Hebrea eksprese, araba eksprese. Dum po tri lecionoj la lektoro Eldad Salzman donos bazajn informojn pri la du oficialaj lingvoj de Israelo.

Gheneralaj informoj

Disdonado de propagandiloj kaj informiloj. Universala Kongreso estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri iu nova iniciato, pri specialaj agadoj de via faka asocio, por reklami novan eldonajhon aù revuon, fari donacon al chiuj kongresanoj, por anonci iun renkontighon, kursaron, varon. La plej efika maniero estas enmeti la informilon en dokumentujon kiun ricevas chiu kongresano. Tiu servo estas aparte pagenda (275 eùroj), kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA por disdonado. Neniu dokumento rajtas esti distribuata en la kongresejo sen permeso de la Estraro.

Salonmendoj. Standoj (budoj). Chiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon por havi salonon por sia kunveno dum la UK, se ili tion bezonas. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ghis la 1-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ankoraù ne ricevis la mendilon, bv. peti ghin che la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aù grupoj kiuj volas aparte efike informi kongresanojn, disdoni broshurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon dum la kongreso (320 eùroj). Tiujn budojn oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.) sed jes por kolekti mendojn.

Kongresa Libroservo. Universala Kongreso estas okazo ankaù por aktualigi vian bibliotekon, achetante en la plej richa E-vendejo de la jaro: La Kongresa Libroservo. Multaj novaj libroj, interalie el la kongreslando mem, estos unuafoje lanchitaj en la Kongresa Libroservo, en kiu plurajn titolojn eblos acheti ankaù kun speciala rabato. La Kongresa Libroservo havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantajhojn dum la UK. Se vi aù via asocio volas vendigi viajn eldonajhojn, necesas ke vi ofertu ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaù la kongreso.

Bazaro. La Kongresa Libroservo vendas ankaù kasedojn, muzikdiskojn, monerojn kaj filatelajhojn, sed principe ne pretas vendi aliajn esperantajhojn kiel ekz. T-chemizoj, medaloj k.s. Por tiaj varoj oni foje organizas Kongresan Bazaron. Interesitoj kontaktu la CO por peti pliajn detalojn. Ekster la Libroservo kaj la Bazaro oni ne rajtas vendi aù kolekti monon por kiu ajn celo.

Pagmanieroj. Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna kaj plej malkara. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas poshta aù banka monghiro. Se vi mendas proksime al la limdatoj, bv. ankaù noti ke pagoj al poshtaj kontoj ekster Nederlando (Germanio, Svedio k.s.) povas foje daùri ech unu monaton. Nepre konsideru malfermon de konstanta konto che UEA, char tio havas plurajn avantaghojn. Bonvolu chiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco. Kotizojn kaj donacojn al la bonfaraj kasoj oni prefere pagu al la landa peranto (vidu la liston de la oficialaj perantoj sur la interna dorskovrilo).

Pagojn por loghigo, ekskursoj kaj bankedo faru rekte al Universala Kongreso de Esperanto en unu el la jenaj manieroj:

– poshta ghirkonto: nederlanda konto 62 73 37 (ghiroficejo Den Haag) je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto en Rotterdam.

– banko: per banka ghiro al konto 42.69.01.444 je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto che ABN-AmRo Bank, Rotterdam.

– poshtmandatoj: sendu internacian aù nederlandan poshtmandaton rekte al la konstanta adreso.

– UEA-konto: personoj kun suficha bonhavo che UEA povas sendi mendilojn kaj peti debeton al sia persona konto.

– monbiletoj: oni povas sendi monbiletojn (en nederlandaj guldenoj aù valuto shanghebla al nederlandaj guldenoj) al la konstanta adreso, prefere en registrita koverto.

– al la poshtokonto en la nomo de Universala Esperanto-Asocio en Belgio: 000-1631831-97 / Germanio: Köln 3182.91.509 BLZ 370 100 50 / Svedio: 74374-0 / Svislando:-Bulle 12-2310-0.

Se vi pagos per banka cheko, sendu ghin al la konstanta adreso (sube, p. 32).. La cheko estu en guldenoj aù eùroj. Pagante per banka ghiro aù cheko de ekster Nederlando, nepre aldonu 21 gld. aù 9,50 eùrojn por la bankkostoj. (Eùrochekoj, maksimume po 300 guldenoj en cheko, estas sen kostoj. Bv. nepre ne skribi ilin en eùroj, sed nur en guldenoj!) Prefere ne sendu chekojn kiuj ne estas titolitaj al unu el la bankoj en Nederlando. Kostoj por ili povas esti tre altaj. Ne forgesu chiam klare indiki la celon de via pago. Loghantoj de la kongresa lando sendu mendilojn kaj pagojn al la kasisto de LKK.

N.B. UEA havas ankaù aliajn bankkontojn, je dispono de la Asocio, do ne de la Kongresa Administracio (vd. Jarlibron 1999, p. 37, 38). Prefere ne sendu kongrescelajn pagojn al tiuj kontoj, char la traktado povas daùri pli longe.

Kreditkartoj. Eblas pagi ankaù per kreditkartoj Visa, Eurocard, Mastercard, Access kaj American Express, indikante la numeron de la karto kaj la daton ghis kiam ghi validas. En tiu kazo la pagata sumo tamen devas esti plialtigita per 5% pro administraj kostoj, tiel ke por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagomanieron.

Asekuro. La kongreskotizo ne inkluzivas asekuron kontraù akcidento aù malsano de alighinto dum la kongreso. Necesas do, ke chiu alighinto zorgu mem pri taùga asekuro. La kongreso mem ne repagas mendojn (ekz. por loghado, ekskursoj, bankedo), se la malmendo venas post la difinita limdato. Char temas pri relative grandaj monsumoj, estas konsilinde asekuri sin kontraù eventuala nepartopreno. Pri tio konsultu vian kutiman asekuriston.

Donacoj. La kongreso bonvenigas donacojn por la chi-subaj celoj:

Adoptaj Gepatroj: subvencias partoprenon en la Internacia Infana Kongreseto de infanoj el landoj kun transpagaj problemoj.

– Fondajho Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.

Triamonda Kaso: helpas al kongresanoj el triamondaj landoj.

Blindula Kaso: helpas al kongresanoj-blinduloj.

Volontula Fondajho: subtenas volontulan servon che la Centra Oficejo.

Ghenerala Kaso: por la ghenerala subteno al la organizado de la UK.

Mencio pri chiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

Adresoj

Centra Oficejo de UEA, Kongresa Administracio: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; √+31 10 436 1044, f+ 31 10 436 1751; rinfo@uea.org. N.B. Pri chiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. LKK-anoj ne povas trakti individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.

Retpagho de UK-2000: http://www.geocities.com/CollegePark/Bookstore/6270 kaj www.esperanto.org/uk2000.

Kongresaj perantoj

Se estas en via lando, prefere sendu viajn mendilon kaj pagon al la peranto. Se ne, sendu la mendilon kaj pagon al Roterdamo. Mendojn sen pago oni ne traktos. Israelanoj mendas kaj pagas laù apartaj siklaj tarifoj, al la kasisto de LKK (adreso sube).



Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2000/duabult.html