Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 1996 › kafka en prago

IKU 1996, Prago

Internacia Kongresa Universitato

81a Universala Kongreso de Esperanto

Prago, la 22an de julio 1996.

Kafka en Prago. Kiel oni vivas en kaĝo sen kradoj

Mauro Nervi

Prago, en kiu ni hodiaŭ tiel trankvile kaj ordinare sidas, estas multo pli ol orienteŭropa ĉefurbo, kvankam belega. Kiel ni ĉiuj scias, ĝi estis preskaŭ neatingebla fare de okcidentanoj dum tiom da jardekoj, ke ĝi aspektis ĉe ili kiel ia fremda miraĝo, kies ekziston mem ekster nia fantazio oni povis pridubi; la malnova urbo, la Karlo-ponto, la Kastelo, ĉio aspektis iel konata kaj samtempe malproksima, oni havis la impreson, ke Prago apartenas al la historio de Eŭropo, ne al ties aktualeco. Kiam mi estis adoleskanto, ekzemple, kaj jam ardis pri la vivo kaj la verkoj de Franz Kafka, mi kolektis bildkartojn el Prago, kaj iel ensorbis tiujn placojn, tiun riveron, tiujn enigmajn konstruaĵojn en la fantazion, por laŭeble hejmiĝi inter ili kaj travivi la saman pejzaĝon, la saman etoson, kiun Kafka travivis siatempe. Mi komparis la aktualajn bildojn kun tiuj, kiuj aperas en la historia bildokolekto de Klaus Wagenbach; studis la ŝanĝiĝojn, primeditis la diversajn perspektivojn, notis al mi mem sur mapo la diversajn loĝejojn de Kafka dum lia vivo, por turismi ĉe ili en la fantazio, ĉar tion fari en la efektivo estis tiom malfacile.

Kiam, tuj post la falo de la orienteŭropaj reĝimoj, mi per simpla pasporto alvenis en ĉi tiun mitan urbon, je mia propra surprizo okazis neniu seniluziiĝo. Mi estis probable iom pli matura por plene ĝui la kulturan etoson de la urbo; sed tiu junula trejniĝo permesis al mi moviĝi en Prago kvazaŭ en de longe konata loko, plenplena je emociigaj detaloj kaj rememoroj. La urbo fariĝis iel transvidebla, tra la hodiaŭaj fasadoj spontanee elvokiĝis la bildoj blanknigraj de la iamaj palacoj, kaj la spuroj de la pasinteco iel evidentigis, kiel proksima kaj parenca estas nia aktuala moderneco kun tiu kulturo, kiu floris ĉi tie en la unua parto de la jarcento. Vere la praga kulturo estas ne nur sezono, kvankam brila kaj grava, de la eŭropa moderneco, sed ties komenco mem, ĝi estas la kerno de tiu procezo, kies influo daŭre vibras en niaj ĉiutagaj pensoj, en niaj artaj atingaĵoj, en nia moderna sentivo; ni klare intuicias nun, ke la mondo maltrankvilige similas al la ŝajne neraciaj "pragaj koŝmaroj", certe ĉar ili ne estis fantaziaĵoj, sed simplaj speguloj de la efektivo. Antaŭ kelkaj jardekoj, itala verkisto - Dino Buzzati - estis akuzata imiti la stilon kaj la temaron de Kafka; li modeste malakceptis la komparon, kaj pravigis sin dirante: "Ne mi imitas Kafka, ja la mondo imitas lin". Do, se oni volas paroli pri la mondo, alie dirite se oni volas praktiki realisman literaturon, oni devas iel imiti Kafka. Post Kafka, post tiu mirinda sezono de la praga kulturo la eŭropa literaturo, kaj nia pensmaniero mem, ne plu estas la samaj; unu el la celoj de mia kontribuo estas laŭeble klarigi kiel oni komprenu tiun decidan ŝanĝon de nia kultura perspektivo.

Kiel dirite, estas minimume du Pragoj, kiuj grandparte kvankam ne komplete koincidas: la materia urbo, kiun vi certe vizitis aŭ vizitos dum ĉi tiuj tagoj, kaj la kultura urbo, kiu heredis jarcentojn da vigla arto kaj iom obseda fantaziado. La du urboj kompreneble plej ofte interkrucas, kaj la rezulto de tiuj renkontiĝoj estas iu konkreta simbolo de malkvieta kaj foje bizara mondkoncepto; promenu en la katedralo de Sankta Vito, iom restadu ĉe la tombo de reĝo Vlatislav, aŭ tutsimple vagadu, ekster la kutimaj turismaj promenoj, en Malá Strana aŭ en la mallarĝaj stratoj ĉirkaŭ Staré Město; la domoj ŝajnas malgrandaj, kun strangaj, eĉ iom malpuraj intemaj kortoj; sub iliaj tegmentoj, ili montras lignajn fenestretojn, kiuj lasas imagi mallumajn kaj polvoplenajn ejojn, similajn al la tribunaloj, pri kiuj oni povas legi en la tria ĉapitro de la Proceso. Prago estas urbo malsimila al ĉiu alia ankaŭ pro ĉi tiu obseda strangeco, pro iu sombra klaŭstrofobio, kiun oni povas travivi kaj trasenti vagante meze de ĝiaj konstruaĵoj, pro iu etoso de magia malespero, kiun ne povas mildigi la baroka beleco de ĝia pejzaĝo. Prave André Gide nomis Pragon "la magia ĉefurbo de Eŭropo".

Al tio kontribuas ne nur kulturo, sed ankaŭ historio. Jam dum malfrua Renesanco, Prago elstaris en la kampo de esoteraj sciencoj kaj fantazia arto: tie ĉi vivis Keplero, la pentristo Arcimboldi kaj multaj aliaj sciencistoj kaj artistoj, ĉefe dank' al la ĉeesto de Rodolfo ta dua, kies regno ampleksas la jarojn de 1576 gis 1611; vi probable legis en la turismaj prospektoj pri la graveco de ĉi tiu reĝo por la formiĝo de la praga kulturo, kaj certe multo el tio, kion oni rakontas pri li, apartenas al la legendo. Ja temis pri homo, kiu ne tiom interesiĝis pri la ŝtataj devoj, tro rutinaj por li; kaj certe li ankaŭ suferis je ia formo de psika malsano, je konstitucia deprimo, kiu klarigas lian inklinon al bizaro kaj al okultismo. Tuj poste, nome inter la jaroj 1618 (kiam okazis la t.n. "elfenestrigo de Prago", oficiala komenco de la milito) kaj 1648, la Tridekjara Milito komplete forbalais, en la kultura kampo, la realismajn kaj raciismajn tendencojn, kaj kompense fantazio kaj grotesko hipertrofie ekŝvelis. Prago estis unu el la plej gravaj centroj de la intemacia baroko, kaj magio, ekscesa imagpovo estis tendencoj, kiuj larĝe superis la strebon al nomrmaleco, al realismo. Drameco kaj esprimivo, fortaj kontrastoj, mallumaj katedraloj, kontraŭrealismo kaj emo al ekzaltiĝo: jen la fortoj, kiuj skuas Pragon preskaŭ ĝis la sojlo de nia jarcento.

Sed en la historio de Prago estas alia elemento aparte grava por kompreni la etoson de la urbo: la juda kulturo. Oni ne scias, kiam judoj alvenis ĉi tien; laŭ kelkaj, jam tuj post la detruo de la jerusalema Templo, certe en la unuaj jarcentoj p. K.; oni pensas, ke ili loĝis en Prago jam antaŭ la alveno de la slavoj. Unuafoje oni parolas pri la judoj ĝuste antaŭ mi1 jaroj: en 995-997 p. K. la judoj ricevas la rajton libere loĝi en la urbo. Ili loĝis tiam en la terenoj sub la kastelo, kaj en la loko, kiu nun nomiĝas Vyŝehrad, sude de Nové Město. Sed post la pogromoj okaze de la krucmilito en 1096, kiun sekvis la forbruligo de la sinagogo en Malá Strana en 1142, la judoj koncentriĝis sur la dekstra flanko de Vltava, ĉirkaŭ la Old-nova Sinagogo, en la stratoj kiuj nun nomiĝas Široká, Josefská kaj Zlatá, kaj en multaj aliaj pli malgrandaj. La getto estis fermita per ses pordoj - je la tempo de Karlo la kvara - por protekti la judojn de la kristanaj agresoj. Tio ne ĉiam sukcesis, kaj ekzemple en la paskotago de 1389 okazis terura pogromo, dum kiu granda parto de la judaro mortis, kaj ĉiuj iliaj posedaĵoj estis forrabitaj kaj poste konfiskitaj de la reĝo. La juda doktulo Avigdor Kara priskribis tiun tagon de teruro en fama elegio, kiun ankoraŭ hodiaŭ oni legas en la Oldnova Sinagogo dum Jom Kippur:

"Multajn oni masakris, nombri ilin ne plu eblas,
adoleskantojn, virgulinojn, maljunulojn, novnaskitojn.
Mi ne memoros ilin al Vi, ho Sinjoro de ĉiuj animoj,
Vi ĉion ekzamenos, ĉiujn prijugos.
Mem la tombejon ili detruis, kie regas etema libereco,
kie ripozas la ostoj de miaj famaj praavoj,
la tombojn rabie ili trarompis, tiujn tremrojn disperdis,
por humiligi mian fieron. Kiom longe, ho Sinjoro,
ĉu tio ankoraŭ ne sufiĉas?"

Evidente, tio ne sufiĉis, kaj la pogromoj ripetiĝis dum la sekvaj jarcentoj ĝis tiu horora kulmino, pri kiu mi eĉ ne volus paroli, sed pri kies rezultoj vi povos lerni vizitante iun lokon ĉi tie apud Prago, kiu nomiĝas Terezín, ĉ. 65 km. norde de Prago, en la provinco de Litomerice. Tie mortis preskaŭ 40.000 judoj, kaj inter ili preskaŭ 15.000 infanoj malpli ol dekkvinjaraj. Iliajn infanajn pentraĵojn sur la muroj vi povos vidi en Terezín; la nomojn de la ekstermitaj judoj vi povos legi en la Pinkas-sinagogo, ĉi tie en Prago.

Sed ni revenu al la kulturo kaj al la literaturo. Laŭ juda legendo, la fama rabeno Rabbi Löw, kiu vivis en Prago ĝuste en la tempo de Rodolfo la IIa, konstruis homon el argilo kaj donis al ĝi la vivon pere de iu ŝem, iu kabala nomo; la Ĝolemo (el hebrea vorto kiu signifas "nefaritaĵo") ne povis paroli, sed laboris por la rabeno kaj protektis la judojn de la getto. Iufoje la Golemo tamen freneziĝis, kaj terurigis la judojn per sia supernatura forto: tiam Rabbi Löw forprenis la nomon de lia frunto, kaj la Golemo refariĝis inerta argilo, kies restaĵoj ripozas, laŭ legendo, en la Oldnova Sinagogo. Ĉi tiu fama historio, kiu havis eksterordinaran sukceson en la mondo - pensu ekzemple pri Frankenŝtein, kiu estas ties imitaĵo - fariĝis la temo de grava romano de Gustav Meyrink (1868-1932), la plej bona priskribanto de la juda getto. Parolante pri Meyrink, ni vere proksimiĝas al tiu kultura substrato, kiu naskis la arton de Franz Kafka: en lia abunda verkaro - kiu nur antaŭnelonge oni rekomencis studi - li perfekte asimilis la pragan tradicion, almenaŭ rilate la ĝeneralan inklinon al altnivela literatura esoterismo. Krom la goleman romanon, li verkis amason da geniaj, mallongaj noveloj, kiujn li grandparte eldonis en la kolekto Das Wachsfigurenkabinett. Meyrink mem, nun preskaŭ forgesita, estis elstara figuro en la tiutempa Prago, kaj la plej juna generacio de verkistoj aŭskultis lin ravite en la Cafe Continental, tiam la plej granda kafsalono en Prago, kiu troviĝis ĉe la numero 17 de la hodiaŭa Na Příkopě, tiam germane Am Graben; hodiaŭ vi trovos bankon tie. En la Cafe Continental Meyrink ĉiutage legis, studis, parolis. Unu el liaj plej entuziasmaj disĉiploj estis la juna Max Brod, la plej intima amiko de Kafka; Brod rememoras la malgrandan salonon kie sidis Meyrink kaj liaj kolegoj, kiuj ĉiuj parolis tre, tre mallaŭte, ĝuste kiel ilia majstro. En tiel rafinita etoso, skribis Brod,

"ĉio magie transformiĝis je miaj okuloj: eĉ la glaso da akvo en la manoj de la kelnero, la kulereto kiu mallaŭte tintis kontraŭ la vitro, la malgranda konko kun tri sukerpecetoj. [...] Ofte, kiam en malfrua vespero la kafsalono estis preskaŭ malplena, mi supozis ke baldaŭ fantomaj manoj el la tabloj subite atakos nin je la kolo. Plej surprize estis, ke nenio tia okazas".

Tia estis, ĝenerale, la etoso en tiuj jaroj. Kaj multon oni ankoraŭ povas diri pri la ĉeĥlingvaj aŭtoroj, kiuj en tiuj jaroj kaj en la postaj riĉigis la eŭropan literaturon: mi citu nur la grandegan poeton Vítězslav Nezval, kies verkoj ankoraŭ atendas indan kaj kompletan tradukon en la okcidentajn lingvojn - se ne diri en esperanton; la humuriston Jaroslav Hašek, kiu mortis en Lipnice unu jaron antaŭ Kafka, kaj kies paradoksa humuro iel similas al tiu de Kafka mem; kaj pli poste Karel Čapek, plurfoje tradukitan en esperanton (malmultaj scias, ke la vorto "robot", en la ĉeĥa "aŭtomo", venas el unu el liaj verkoj); en la lastaj tempoj famiĝis Bohumil Hrabal, unu el la grandaj epigonoj de la praga tradicio. Kaj oni devas paroli pri la graveco, en la pentrarto, de Kupka kaj Mucha; aŭ pri la muziko de Leoš Janáček. Kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Sed mi devas nun pli kaj pli limigi mian temon; kaj do mi enfokusigos tiun malgrandan parton de la tiama Prago, kiu parolis nur, aŭ preskaŭ nur, la germanan lingvon. Laŭ anekdoto, kiun oni rakontis komence de la jarcento, ĉiu germanlingva pragano alvenanta en Berlino ricevis tuj jenan demandon: "Kiun romanon vi verkas nun?". Estas ia literatura frenezumo en tiu parto de la praganoj, kaj Karl Kraus primokis ilin per jenaj vortoj: "En Prago ĉiuj bavas literaturan talenton: kiu ajn plenkres la ĝis apud poezi-verkanto fariĝas mem poeto; kaj la infanec-virtuozo Werfel fekundigas ĉiujn, tiel, ke lirikistoj multobliĝas en Prago kiel musoj".

Kaj efektive ne eblas rememori ĉiujn verkistojn, kiuj aktivis en Prago dum la unuaj jardekoj de ĉi tiu jarcento: krom Kafka, Meyrink kaj Max Brod, oni citu almenaŭ Rainer Maria Rilke, Franz Werfel, Johannes Urzidil, Leo Perutz, Oskar Baum, Ernst Weiss, Willy Haas, Paul Adler, Paul Leppin. Kelkajn el ili, ekzemple Leo Perutz kaj Ernst Weiss, oni denove studas ĉitempe ĝuste tial, ke ili estis amikoj de Kafka, kaj oni ĉiam pli ofte malkovras, ke iliaj verkoj tute ne meritis tian forgeson. Ili daŭrigas la pragan tradicion ĝuste en ĝiaj plej tipaj valoroj: la mistikismo, la esoterismo, la bizara surrealismo de la tamen konkretaj detaloj. Sed ili plejparte daŭrigas ankaŭ tiun duan tradicion, pri kiu mi parolis komence, nome la judan tradicion: kaj fakte oni povas konstati, ke granda parto de tiuj germanlingvaj pragaj verkistoj estis, tutsimple, judoj.

Tio meritas apartan analizon. En la jaroj ĉirkaŭ 1910, Prago estis la tria plej granda urbo de la aŭstra-hungara monarkio, post Vieno kaj Budapesto. Kiel oni vidas en tiama mapo, la urbo inkluzivis la kvartalojn de la Malnova Urbo (I, hodiaŭ Staré Město) kaj de la Josefa Urbo (V, hodiaŭ Josefov) dekstre de la rivero, kiuj entenis la judan getton kaj kies mezepokajn konstruaĵojn oni komplete forigis dum la "resanigo" de la jaroj 1895-1905. Sur la sama flanko de la rivero, troviĝis la Nova Urbo (II, hodiaŭ Nové Město), al kiu post kelkaj jaroj aliĝis la kvartaloj de Vyšehrad (VI, sude) kaj de Liben~n (VIII, norde). Sur la maldekstra flanko de la rivero, troviĝis la kvartalo de Kleinseite (III, "malgranda flanko", hodiaŭ Malá Strana) kaj la kvartalo de la Kastelo, en la germana Hradschin (IV, hodiaŭ Hradčany). Post kelkaj jaroj, pli okcidente, aliĝis ankaŭ la kvartalo de Holeschowitz (VII, hodiaŭ Holešovice).

Kune kun siaj ĉirkaŭaĵoj, la urbo havis tiam pli ol 600.000 enloĝantoj. Sed, jen la grava punkto, la plejparto el ili venis el intensa ĉeĥa enmigrado: tiel, urbo iam grandparte germanlingva, transformiĝis en plejparte ĉeĥlingvan. Oni kalkulas, ke nur 32.000 praganoj parolis tiam la germanan, kaj la plejparto el ili estis judoj. Kiel skribis Klaus Wagenbach, "La germana Prago estis ankaŭ la juda Prago". Tiu juda elito koncentriĝis en la Malnova Urbo (36.000 enl.) kaj en la Josefa Urbo (4000 enl.), kaj tiel oni povas diri, ke en la tiutempa Prago oni parolis germane en la centro, ĉeĥe en la periferio. La familio de Franz Kafka ĉiam loĝis en tiu centro, kaj, kiel oni povas vidi en la mapo, Kafka mem neniam loĝis ekster tiu malgranda parto de la urbo, kiun limigas unuflanke la rivero Vltava, aliflanke la tri grandaj stratoj Elisabethstrasse (hodiaŭ Revoluční), Am Graben (hodiaŭ Na Příkopě) kaj Ferdinandsstrasse (hodiaŭ Národní). Kafka naskiĝis en konstruaĵo kiu preskaŭ komplete detruiĝis (1, restas nur la portalo, en U Radnice 5, kie ŝildo kaj reliefaĵo iom preteratente avertas pri tio). Post lia naskiĝo, la familio plurfoje translokiĝis, sed nur kelkaj el tiuj domoj restas: ekzemple la t.n. Sixthaus (2), en Celetna 2, la unua konstruaĵo dekstre se oni venas de Staroměstské Náměstí, kaj la Minuta-domo en Malé Náměstí (3). Ĝis 1907 la familio loĝis en la domo t.n. "Ĉe la tri reĝoj", en la aktuala Celetna 5 (5), en la unua etaĝo. Alia loĝejo de la familio troviĝis en Niklasstrasse 36, komence de la hodiaŭa Pařížská, apud la Ĉechu~v most (11), kie ili vivis de 1907 ĝis 1913 (ĉi tie naskiĝis gravaj verkoj kiaj La proceso kaj La metamorfozo); tiu domo bedaŭrinde ne plu ekzistas, kaj ties lokon okupas la granda hotelo Praha-Intercontinental. Tamen, se iu el vi loĝas en la plej alta etaĝo de tiu hotelo, li povas ĝui la saman pejzaĝon kiel Kafka. Depost 1913, la familio loĝis en Staroměstské Náměstí, en la t.n. Oppelthaus (21), kiu ankoraŭ bone konserviĝis. Se vi apogos vin al kolono de ties portalo, vi estos ĝuste en la sama loko kiel Kafka en fama fotaĵo. En la sama placo, en la t.n. Kinsky-Palace, sur la teretaĝo dekstre, la patro de Kafka havis sian butikon (7). Iom pli for, en la hodiaŭa Na Poříčí 7 (14) ankoraŭ nun troviĝas la granda konstruaĵo de la asekura kompanio, en kiu Kafka laboris de 1908 ĝis 1922. Lia oficejo troviĝis dum la unuaj jaroj en la kvara etaĝo, ekde 1913 en la unua etaĝo. Hodiaŭ, kiel tiam, apud ĝi troviĝas granda hotelo, kiu nun nomiĝas "Atlantic". Se vi hazarde loĝas en ĝi, vi povas sekvi la konsilon de Klaus Wagenbach, kaj kaŝaŭskulti ĉe la muro, por eventuale kapti postrestintan spuron de la voĉo de Kafka.

Sed, ni revenu al la homoj, kiuj loĝis en tiu relative malgranda parto de Prago dum la unuaj jaroj de la jarcento, kaj al ilia lingvo. En tiu praga insulo la germana evoluis iom burokrate, kun malgranda influo de dialektoj aŭ de riĉaj parolturnoj. Ekzistis iu "Pragerdeutscĥ", kiu vivis ĉefe kiel skriblingvo; kaj ne estas mirinde, ke enŝoviĝis ankaŭ kelkaj esprimoj el la jida lingvo, kvankam nur sporadaj. Tiu aparta "Pragerdeutsch", malriĉa je vortoj kaj retoriko, simpla kaj skemeca, estis la gepatra lingvo de Franz Kafka, kiu sukcesis transformi ĝian malavantaĝon en unikan komunikilon por sia mondkoncepto.

La germanlingva elito elstaris ne nur pro sia juda ariero, sed ankaŭ pro sia ekonomia supereco. Egon Erwin Kirsch tiel priskribas la tiaman germanan minoritaton:

Ili estis preskaŭ ekskluzive grandburĝoj, posedantoj de la karbominejoj, administraj konsilantoj de la montaj entreprenoj kaj de la Skodaj armil-fabrikoj, lupol-komercistoj, kiuj vojaĝadis tien-reen inter Saaz kaj Nordameriko, fabrikistoj de sukero, teksaĵoj kaj papero, bankdirektoroj; en ilia rondo troveblis profesoroj, altaj oficiroj kaj ŝtatoficistoj. Germana prolelaro apenaŭ ekzistis. Germanoj, nur 5% de la enloĝantaro, posedis du luksajn teatrojn, gigantan koncertejon, du altlernejojn, kvin gimnaziojn kaj kvar superajn reĝajn lernejojn, du tagĵurnalojn, kiuj eldoniĝis matene kaj vespere, grandajn kunsidejojn kaj viglan socian vivon".

Ekde 1900 ĝis la komenco de la Unua Mondmilito, la rilatoj inter Prago kaj Vieno fariĝis ĉiam pli lozaj; kaj en oktobro 1918 oni proklamis la ĉeĥan respublikon, kies ĉefurbo fariĝis Prago. Dum la vivo de Kafka, Prago estis do riĉa je akraj kontrastoj: estis iu supera elito, germanlingva sed ĝenerale ne juda, kiu inkluzivis la nobelaron, la militoficirojn kaj la grandajn industriistojn, kaj kiu opiniis konservative aŭ eĉ reakcie; estis granda ĉeĥlingva proletaro, kiu partoprenis la ĉeĥan naciismon; kaj fine la meza elito, germana kaj juda, nur marĝene ĉeĥlingva. Tiuj sociaj dividoj ofte konkretiĝis en sociaj malordoj: tiel en 1897, kiam Kafka estis dekkvarjara, la ĉeĥaj naciistoj atakis kaj grandparte detruis la butikojn de la riĉaj judoj. Sed tiu ĉeĥa antisemitismo havis ankaŭ alian sekvon: ĝi fortigis la interrilatojn de judoj kaj germanoj. Estis neniu antisemitismo en la pragaj germanlingvanoj, ĉar ili ĉiuj, judoj kaj nejudoj, estis aliancitoj kontraŭ la komuna malamiko, kiu estis la ĉeĥa naciismo.

Mi volas aparte substreki, ke ĝuste pro tio en Kafka germanlingveco kaj judeco estas tiom forte ligitaj. Se ni konsideras la amikojn de Kafka dum lia tuta vivo, aŭ la nomojn kiuj aperas en liaj taglibroj kaj en liaj leteroj, ni subite rimarkas unu komunan detalon: ili ĉiuj, preskaŭ sen escepto, estis judoj, kaj foje ili estis judoj kun fanatika intereso al la juda problemo; kaj cetere, ĉiuj virinoj, kiujn li amis aŭ kiuj tamen iel rilatis kun li - kun escepto de Milena Jesenská, kiu tamen edzigis judon, nome Ernst Polak - ĉiuj tiaj virinoj estis judaj: Felice Bauer, Julie Wohryzek kaj Dora Diamant, sed ankaŭ Grete Bloch, Hedwig Weiler kaj Minze Eisner.

Franz Kalka vivas do en iu kultura insulo kaj pro sia judeco kaj pro sia germanlingveco, meze de granda maro ĉeĥa kaj nejuda. Tiun kulturan insulon oni povus nomi ankaŭ kultura getto, iu aparta kultura situacio en kiu verkisto vivas izolite, kaj ĉiam devas remediti la antaŭkondiĉojn de sia ekzisto. Kafka povis evoluigi sian judecon al metaforo de la homa kondiĉo ne tial, ke ekzistis en Prago ia kontrasto kun siaj nejudaj samlingvanoj, sed ĝuste pro la manko de tiaj kontrastoj. En Germanio, la subpremo de judoj komencis fariĝi tiom obseda, ke oni nepre devis entreti la politikan terenon; la manko de tiaj premoj kaj la kultura izoliteco devigis male Kafka kaj la verkistojn de lia generacio iel mediti sian judecon en la propraj ĉambroj, kaj akordigi ĝin kun la bildoj kaj la simboloj de la malnova praga tradicio. Malgraŭ tio, la pragaj verkistoj fiere sentis sian apartenon al la tradicio de lingvo, kiu inkluzivas Goethe kaj Schiller. Tiu interna disiĝo, tiu elano de la juda ariero direkte al neebla integriĝo en la okcidenta, nejuda tradicio, kaj tamen la deziro iel resti ligita al la kulturo de siaj prapatroj - ĉio ĉi estas la fekunda humo de la "praga rondo". Sed ĉi-rilate ni havas eksterordinare klarvidan ateston de Kafka mem, kiu tiel skribis al Max Brod:

La plejparto de tiuj, kiuj ekverkis en la germana, volis malproksimiĝi de sia judeco, kaj eĉ kun la malpreciza konsento de la patroj (aparte repuŝa estis tiu malprecizeco), ili ja volis tion, sed estis ankoraŭ algluitaj al la patra judeco per la postaj kruretoj kaj per la antaŭaj ne sukcesis trovi novan terenon. La malespero, kiu sekvis, estis ilia inspiro.

Temis ja pri estiminda aspiro, sed ĝi bedaŭrinde havis kelkajn malfeliĉajn apartaĵojn. Unue la verkoj, en kiujn ili malŝarĝis sian malesperon, malgraŭ la ŝajno ne povis esti germana literaturo. Ili vivis meze de tri neeblecoj (kiujn nur hazarde mi nomas lingvaj, estas pli simple, sed oni povus nomi ilin tute malsame): la neebleco ne verki, la neebleco verki germanlingve, la neebleco verki alilingve, kaj oni preskaŭ povus aldoni kvaran, nome la neeblecon verki (ĉar tian malesperon oni ne povis trankviligi verkante, ĝi estis malamika al vivo kaj al verkado, verkado estis nur provizora afero, kiel la testamento, kiun oni verkas unu momenton antaŭ ol pendigi sin, - provizora afero, kiu povas daŭri tutan vivon), ĝi estis do ĉiuflanke neebla literaturo, cigana literaturo, kiu ŝtelis la germanan infanon el ĝia lulilo kaj haste iel aranĝis ĝin, ĉar iu ja devas danci sur la ŝnuro.

La malespero pro interna disiĝo kiel unua fonto de literatura inspiro: ĝuste tio estas la problemo por la literatura rondo en Prago. Ankaŭ Kafka, ĉefe en siaj unuaj verkoj, partoprenas tiun disiĝon, kio foje speguliĝas en la recenzoj, kiuj sekvas la - maloftan - eldonon de liaj noveloj. Kiam, en 1915, aperis La metamorfozo, oni recenzis ĝin en la revuo Neue Rundschau, en letero al la fianĉino Felice, Kafka komentarias tiun recenzon kaj komparas ĝin kun antaŭa recenzo de sia amiko Max Brod:

En la lasta numero de Neue Rundschau oni citas la Metamorfozon, oni malakceptas ĝin per raciaj argumentoj kaj oni diras pli-malpli: "La novelarto de K. posedas ion pragermanan." En la eseo de Max oni male legas: "La noveloj de K. apartenas al la plej judaj dokumentoj de nia tempo."

Ja malfacila kazo. Ĉu mi estas cirkrajdisto sur du ĉevaloj? Bedaŭrinde mi ne estas cirkrajdisto, sed nur kuŝas surtere.

Tiu "cirkrajdisto sur du ĉevaloj" plene kompareblas kun la insektoj, kiuj ne povas deglui la "postajn kruretojn" de la patra judeco; la sama malespero, la sama antaŭsento de malsukceso. Tiu obseda kaj klaŭstrofobia "glueco" de la juda kulturo karakterizas la pragajn germanlingvajn verkistojn, kiuj laŭ la difino de Kafka apartenas al la westjüdische Zeit, al la okcidentjuda tempo; al tiu sezono de la juda kulturo, kiam oni ne plu apartenas al pure juda tradicio, kaj tamen oni ankoraŭ ne plene integriĝis en la moderneco.

Kaj tamen, en la vivo de Kafka venas momento, en kiu radikala ŝanĝiĝo modifas ĉi tiun relative simplan skemon, kaj malfermas novajn eblecojn al lia literatura esplorado. Tiu ŝanĝiĝo okazas en la jaro 1912, kiam diversaj biografiaj okazaĵoj kondukas Kafka al profunda rekonsidero de sia sinteno al la tradicia, orienteŭropa judeco; samtempe, li ekkonas en tiu jaro Felice Bauer, al kiu li dufoje fianĉiĝos, kaj kiu certe estos la plej grava virino en lia vivo. Sed, ĉefe, li ekvizitas regule la jidan teatron de sia amiko Jizchak Löwy, kiu ludis teatraĵojn el la tradicia popola repertuaro de la orienteŭropa judeco. La teatraĵoj ensceniĝis en vere mizeraj kondiĉoj en iu angulo de salono en la "Herrmanns Café-Restaurant Savoy", malpura lokalaĉo ("ein schäbiges Lokab", laŭ Klaus Wagenbach), en la tiama Ziegenplatz, hodiaŭ en la angulo de la stratoj Kozí kaj Vězen~ská (17), iom norde de Staroměstské Náměstí; la kafejo konserviĝis, kaj interne, dekstre, oni povas vidi la salonon, en kies angulo la aktoroj ludis. La "scenejo", se tiel nomi ĝin, distingiĝis de la cetera ejo pere de simpla kurteno. Tiun jidan teatron Kafka vizitis minimume dudek fojojn, sed probable eĉ pli ofte; li eĉ verkis eseajn fragmentojn pri la jidaj lingvo kaj teatro; temis pri judeco iel "neprogresinta", kiu ankoraŭ ne spertis la avantaĝojn, sed ankaŭ ne la internan fremdiĝon de la kultura asimilado. Malgraŭ la opozicio de sia patro - kiu evidente ankoraŭ sentis tro proksima tiun formon de judeco - Kafka tre amikiĝis al Jizchak Löwy, kiu du-tri fojojn en la semajno babilis kun li pri la juda vivo en Pollando kaj legis al li jidajn poemojn.

La malkovro de la primitiva juda vivo, de tiu vivdona tradicio de la aŝkenazaj, nome polgermanaj, judoj, decide influis la stilon de Kafka. Post kelkaj jaroj, en letero al Milena Jesenská, li per kortuŝaj vortoj parolas pri sia granda nostalgio je la simpla judeco, kiun asimiliĝintaj aŭ okcidentaj judoj plimalpli forgesis:

Se hieraŭ vespere (kiam je la 8a el la strato mi enrigardis la grandan salonon de la juda urbodomo, kie loĝiĝis pli ol cent elmigrintaj rusaj judoj - tie ili atendas la vizon por Ameriko - la salono estas plenplena kiel popola asembleo, kaj nokte je la 12a kaj duono mi vidis ilin ĉiujn dormantajn unu apud la alia, ili dormis eĉ sur la seĝoj, de temp' al tempo iu tusis aŭ turnis sin sur la alian ilaakon, aŭ singarde paŝis iuter la vicoj, la elektra lumo ja funkcias la tutan nokton), se tiam oni donus al mi la eblecon fari, kion mi volas, mi elektus fariĝi orient-juda knabo, en angulo de la salono, sen ajna zorgo, paĉjo diskutas kun la aliaj viroj, panjo en siaj pezaj vestoj traserĉas la vojaĝ-ĉifonojn, la fratino babilas kun la knabinoj kaj gratas sian belan hararon... kaj post kelkaj semajnoj oni estos en Ameriko.

Jen do, la vidpunkto radikale ŝanĝiĝas: en tiu ĉi simbola sceno la okcidenta judo enrigardas salonon, kie svarmas orientaj judoj, kaj sentas ne repuŝon je tro proksima pasinteco, sed grandan deziron reeniri la "ĉefvojon" de judeco, kie oni retrovos leĝojn, prapatrojn, nepojn, kie oni vivas interne de popolo kiel ringo en senfina ĉeno. En la Café Savoy Kafka unuafoje vere travivas la orientan judecon, kiu parolas ne la germanan sed la jidan (vere "cigana" lingvo, kiu siamanere asimilis la germanan kaj ne estis asimilita de ĝi); tiam li ekkomprenas, ke lia propra inspiro fariĝos ne la malespero pro neebla fuĝo el judeco, sed la nostalgio je neebla reeniro en ĝin. La kompleta feliĉo ĉiam aspektis laŭ Kafka kiel ia aŝkenaza miraĝo. Kiamaniere la aŝkenaza judeco modifis la stilon de Kafka? Kvankam tiom forta estas la influo de judeco sur lian verkon, li - oni dirus intence - neniam nomas ĝin eksplicite, ĝuste tial, ke temas pri absoluta psika fundamento, kiu antaŭas la vortumon mem. Kafka neniam verkis pri judoj (kiel, ekzemple, Joseph Roth), li verkis jude. En la juda tradicio, ekde la talmudaj tempoj, la plej grava formo de literaturo, kun instruaj celoj, estis la t.n. Hagado (en la hebrea Haggada'). En ĝi la rakontataj faktoj, en formo de paraboloj, ĉiam estas simplaj kaj per si mem evidentaj, sed en iliaj senornamaj vortoj oni volas aludi la plej centran kernon de la homa ekzisto; do, simpla kaj realisma literaturo, kies supraĵan signifon tamen la leganto devas trarompi per sia interpreto. Ekde 1912, kaj pli precize ekde sia plej grava novelo, nome La metamorfozo, Kafka rezignos je ĉiuj "ekspresionismaj" detaloj, je tiu nerealisma, kontraste surpriza literaturo, kies spurojn oni ankoraŭ trovas en lia unua novelaro Betrachtung; ekde La metamorfozo ĉio fariĝas plene realisma, la lingvo mem fariĝas ankoraŭ pli simpla kaj senornama, preskaŭ geometrie regula - kaj en tio Kafka profitas la ecojn de la praga dialekto, kiu estas ŝajne sensanga, sed, kompense, burokrate preciza. Flanke dirite, tio havas kiel sekvon, ke la prozo de Kafka estas tre bone tradukebla en aliajn lingvojn, kaj aparte bone en esperanton, kiu pro sia reguleco kaj skemeco iom proksimas al la Pragerdeutsch; la prozo de Kafka fakte ne bazas sin sur ia retoriko de la sonoj, sed sur evidentigo de la objektoj. La nuda objekto, en sia plej konkreta realeco, ĉiam troviĝas en la fokuso de Kafka. La lingvaĵo de Kafka malamas ĉian retorikon, kaj la adjektivojn mem li rifuzas, kvazaŭ ili estus senutilaj koloroj; kaj li koncentriĝas je la substantivoj. Certe, legante 1a verkojn de Kafka oni havas la impreson, ke oni spektas malnovan blank-nigran filmon, kies koloroj estas nekoncepteblaj aŭ nur nerekte diveneblaj; sed tio estas intenca decido de la aŭtoro, kiu kredas la kolorojn supertlua "bruado", kiu povus senutile distri la leganton. Kiu vere interesiĝus pri la psikologio de la protagonistoj en la verkoj de Kafka? Sed ĝuste en tio konsistas lia grandeco, ĉar unuafoje la homo ne plu estas individua objekto de la verkista analizo, sed, pli fruktodone, li estas elemento en plursubjekta interrilato, kaj lia konduto, objekto de la literatura priskribo, koneksiĝas kun aliaj kondutoj, kaj do ne la individuo, sed ĝuste tiu interrilato de individuoj lokiĝas en la fokuson. Kiel en ŝakludo, neniu peco havas signifon ekster la ŝaktabulo, sed nur sur ĝi, kiam ĝi ricevas signifon de siaj kunpecoj. Depost Kafka, oni ne plu studas la morfologion de la homo, sed ties sintakson. Dampado de ĉiu forma retoriko estas do la unua rimedo por iel senkarnigi la objektojn, kaj atingi ilian kernon, por loki ilin mezen de la scenejo; forlaso de arta adjektivado permesas la koncentriĝon ĉe la simpla substantivo, kiu plej rekte peras la realon.

Eble mi ne bezonas substreki, ke tiu radikala modifo en la aŭtora vidpunkto esence deflankiĝas de la eŭropa literatura tradicio. La grandaj romanoj de la deknaŭa jarcento, la rusa kaj la franca skoloj - Flaubert kaj Dostojevski, se citi du nomojn - ankoraŭ dediĉis sin al la esplorado de la individua psiko; ĝuste en tiuj jaroj Sigmund Freud alportis sian fundamentan kontribuon al ekkono de la homaj profundoj; kaj ankaŭ plej grandaj verkistoj komence de nia jarcento, ekzemple Thomas Mann aŭ Marcel Proust, eĉ pli intense priskribis la individuan psikologion. Franz Kafka male koneksiĝas al nia moderneco ĝuste tial, ke la eron li preterlasas favore al la strukturo. "Zum letzten Mal, Psychologie!" oni legas en liaj kajeroj: lastfoje, psikologio. Kvazaŭ li dirus: ankaŭ tion ni lasis post ni, nova esploro hodiaŭ komenciĝas.

Mi revenos al mia ĉeftemo, dirante, ke ankaŭ tiu kopemika revolucio en literaturo - la rilatoj inter individuoj anstataŭ la individuo mem - iel ligiĝas al la etoso de Prago, kie la homa substanco ŝrumpas kompare kun la grandeco, la baroka riĉeco, la mistera indiferento de la konstruaĵoj. Jam antaŭ Kafka en ĉi tiu urbo la objektoj havis iun simbolan pezon, kiu subpremas kaj iel bagateligas la individuan homon. Prago similas al tiuj gotikaj katedraloj, en kiuj la observanto restas en obskuro sed tie, en la altoj, blindigaj lumradioj interkrucas. Ĉe tia grandeco kaj malproksimeco ni emas pensi, ke finfine ne la homo gravas, sed jes la objektoj, kiuj certe daŭros pli ol li. Iam Max Brod demandis al Kafka, ĉu ekzistas lumo en la mondo, kaj li respondis: "Ho jes, estas ja lumo, multege da lumo. Sed ĝi ne estas por ni". Arto ne povas reprodukti tian lumon, sed jes esprimi sian rilaton al ĝi: komentarie al Zohar, religia teksto de la juda mistiko, Kafka skribis: "Nia arto konsistas el blindiĝo antaŭ la vero. La grimaco sur vizaĝo, kiu sin deturnas, jen la sola vero".

Tiu aŭtora sinteno, kiun oni povus difini science nepasia, diverse konkretiĝas en la diversaj verkoj. En la unua romano, La perdiĝinto, la protagonisto Karl Rossmann pli kaj pli perdiĝas en la granda labirinto de Ameriko, kaj en tiuj "labirintoj interne de pli granda labirinto", kiuj estas la amerikaj konstruaĵoj; K., la protagonisto de La kastelo, ne povas trovi la ĝustan interrilaton inter si kaj la vilaĝo, kie li - verŝajne pro eraro - alvenis; kaj la protagonistoj de La proceso kaj La metamorfozo, respektive Josef K. kaj Gregor Samsa, antitezas en la rilato kun la supera povo, kiu ilin radumas: Gregor Samsa iel aprobas kaj naive akceptas la familian meĥanismon, kiu nepre kondukos lin al morto; Josef K. male volas trovi raciecon en la konduto de la maŝino, kaj eble la kulpo, pro kiu oni lin akuzas, estas ĝuste tiu deziro trovi sencon en sensenca universo. Plej terure estas, ke la protagonistoj mem ne konscias, almenaŭ emocie, pri sia vera situacio: do, ekzemple, Gregor Samsa ne tuj komprenas, ke la transformiĝo al insekto estas reala kaj ne nur fantazia, sed ankaŭ kiam, pli poste, li klare konsciiĝos, ke li travivas realan metamorfozon, ankaŭ tiam li strebos al maksimuma normaleco, kvazaŭ li povus, pere de simpla memtrankviligo, restarigi la "normalajn, memkompreneblajn kondiĉojn".

Kaj, en tiu akuta kontrasto inter situacio grandioze nenormala kaj la daŭra senkonscio de la protagonisto, kiu klopodas elturniĝi per ridinde neadekvata sinteno, - en tiu kontrasto kaŝiĝas la profunda humuro de Kafka; plena je mildo kaj kompato, ĝi similas al tiu de la sciencisto, kiu desupre rigardas sian kavion barakti kaj kuradi malespere en labirinto, sen trovi elvojon. Tiu serĉado de la kavio estas sensenca, kaj tamen neevitebla. En unu el la kajeroj de Kafka oni trovas aforismon, kiu povus bone resumi lian koncepton de Ia homaj streboj: "Kiu serĉas, tiu ne trovas; kiu ne serĉas, tiu estas trovata". La protagonistoj de Kafka, ĝuste kiel tiaj kavioj, baraktas en labirinto probable senelira; ĉu ekzistas eliro aŭ ne, jen la vera demando de literaturo. Ĉiu labirinto estas kaĝo sen kradoj, kie homoj kuras tien kaj reen, ĉiam esperas trovi la ĝustan elirpordon kaj tamen neniam sukcesas, kaj povus esti eĉ, ke elirpordo simple ne ekzistas, aŭ ke ĝi estas tiom malproksima, ke unu homa vivo ne sufiĉas por atingi ĝin. Aŭ, kiel okazas en la novelo La mesaĝo de la imperiestro, la kuriero mem, kiu portus al ni la savon, perdiĝis en la labirinto de la granda ĉefurbo, kaj neniam, neniam atingos nin.

Por Kafka mem, tiu labirinto havis nomon, kaj tiu nomo estis Prago. Kiel ni vidis, lian tutan vivon li pasigis ne nur en ĉi tiu urbo, sed eĉ en malgranda parto de la urbo, nome en ties centro, en la lokoj, kie iam troviĝis la judaj kvartaloj. Jam dum sia junaĝo li konsciis pri la superhoma forto de Prago, kiu retenis lin de ĉiu forfuĝo, kaj en 1902, kiam li estis deknaŭjara, li skribis al amiko Oskar Pollak, ke la urbo estas "panjo kun krifoj", kiu ne tiom facile forlasas siajn filojn; li proponis al la amiko "ekbruligi ĝin en du punktoj, ĉe la Kastelo kaj ĉe Vyŝehrad", por liberigi sin de ĝi. La temo daŭros dum lia tuta vivo; du jarojn antaŭ la morto li verkas jenan noveleton:

Mi ordonis, ke oni prenu mian ĉevalon el la stalo. La servisto ne komprenis min. Mi mem iris en la stalon, selis mian ĉevalon kaj sursaltis ĝin. Mi aŭdis trumpetan sonon en malproksimo, mi demandis lin, kion tio signifas. Li sciis nenion kaj aŭdis nenion. Ĉe la pordego li haltigis min kaj demandis: "Kien vi rajdas, sinjoro?" "Mi ne scias," mi diris, "nur for de ĉitie, nur for de ĉitie. Ĉiam for de ĉitie, nur tiamaniere mi povas atingi mian celon." "Do, vi konas vian celon?" li demandis. "Jes", mi respondis, "mi ja diris ĝin: "For-de-ĉitie", tiu estas mia celo."

Jen vera krio de malespera klaŭstrofobio, kiu kulminas en tiu resuma eldiro ("Weg-von-hier", das ist mein Ziel), kiu unuigas en unu sola difino la tutan mondon ekster Prago.

Prago do, ankoraŭfoje Prago; ne kiel fonto de inspiro, sed kiel obseda karcero, aŭ pli ĝuste kiel labirinto, unu el tiuj kaĝoj sen kradoj, en kiujn li tiom ofte lokis siajn protagonistojn. Prago obsedas lin ne nur fizike, sed ankaŭ kaj ĉefe kiel literatura kaj kultura tradicio, al kiu Kafka apartenas, sed kiun li tiom genie kaj universale trarompis. Nur en sia lasta vivojaro Kafka sukcesis forvojaĝi de sia amata, kaj samtempe malamata, urbo, ne cele al Palestino, kiel li ofte revis dum sia vivo, sed direkte al Berlino, kie li vivis dum unu jaro kun Dora Diamant, ĥasida junulino, kiun li ekkonis ĉe la balta maro. La terura berlina vintro inter la jaroj 1923-1924 definitive difektis lian sanon; Franz Kafka mortis la 3an de junio 1924, kaj lian tombon oni povas viziti en la juda tombejo de Prago-Straschnitz (Židovské hřbitovy). Sed en tiu lasta vintro, kvankam forlasinte Pragon, li tamen pli kaj pli alproprigis al si tiun heredaĵon, kiun ĝuste la praga tradicio peris al li: nome la judan kulturon. En Berlino Kafka lernis la prahebrean, enprofundiĝis en la tekstojn de la juda mistikismo. Ne nur Prago, sed la vivo mem ne plu tenis lin; liaj lastaj noveloj - kiuj aperos post lia morto en la kolekto Unu artisto de malsato - estas profundaj kaj leĝeraj, kiel verkitaj de homo, kiu ĵus trovis eliron el sia labirinto.

Ĉe sia morto, Kafka estis preskaŭ nekonata. En sia testamento li petis de sia amiko Max Brod, ke oni forbruligu la neeldonitan postrestaĵon, kaj la eldonitan oni ne reeldonu. Max Brod tamen ne akceptas plenumi tiun deziron, kaj dum la postaj jaroj publikigas la tri romanojn, ĉiujn novelojn kaj fragmentojn, la taglibrojn kaj grandan parton de la leteroj; liaj famo kaj influo tuj disvastiĝas en Eŭropo, kaj fariĝas imponaj post la dua mondmilito. En Prago mem, la urbo al kiu li estis plej intime ligita, oni legis Kafka preskaŭ kaŝe, kaj la reĝimoj rigardis malamike tiun aŭtoron, kiu tiom anticipe priskribis la etoson kaj la meĥanismojn de totalismo. Sed nun, kiam pli granda libereco regas, praganoj ame rekonu la personecon de sia plej granda samurbano, kaj nepraganoj honoru lin, legante liajn verkojn en lia propra urbo. Kafka estas frato nia, li estas homo, kiu pensas kaj sentas kiel ni, li partoprenas en nia moderneco, en kiu li elfosis novajn vojojn; legu liajn verkojn ne nur por via kulturo, sed ĉefe por via homa kresko. Kafka daŭre instruas nin pri nia estonteco.

Lasta ŝanĝo:
2003-04-29
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/1996/kafka.html