
Karaj Geamikoj,
Mi pardonpetas pri mia voĉo, kiun trafis malvarmumo hieraŭ.
La Aborigenoj ĉu rigardataj kiel raso, socio, popolo aŭ kulturo estas unikaj, ĉar ili estas loĝintaj en Aŭstralio longdaŭre, relative senŝanĝe, kaj preskaŭ tute izolitaj dum preskaŭ 60 000 jaroj, ĝis la alveno de la Eŭropanoj, kiuj venis nur antaŭ 200 jaroj.
Ilia deveno enigmas.
Plej probable ili venis de ie norde de Aŭstralio kaj por kompreni tion oni devas memori, ke Aŭstralio ne ĉiam estis insulo. En praantikvaj tempoj, ĝi estis parto de granda suda kontinento, kiun ni nun nomas Gondŭanalando.
Gondŭanalando estis ligita longtempe al la nunaj landoj de sud-Azio. Pli poste rezulte de efikoj de la lasta glaciepoko, la ĉirkaŭaj marniveloj ŝanĝiĝis kaj Aŭstralio insuliĝis. Poste, suda parto ankaŭ aparte insuliĝis kaj ĝin ni konas nun kiel Tasmanio.
Probablas, ke la plej fruaj alvenintoj venis el tiuj pli nordaj landoj, eĉ piede, aŭ mare pere de la uzado de kanuoj aŭ flosoj. Ŝajnas ankaŭ, ke estis multaj malsamaj, sekvantaj "ondoj" da vojaĝantoj, kiuj daŭris dum miloj da jaroj.
Ne estas certe, ĉu, antaŭ la alvenoj de tiuj enmigruloj, iu plifrua, malsama prapopolo loĝis en Aŭstralio.
Opinioj varias, sed multaj opinias, ke la Tasmanianoj, kiuj nun pursangsence estas malaperigitaj, okupis la landon antaŭ la alveno de la postaj enmigruloj, tiuj kiujn ni nun nomas la Aborigenoj. Tia opinio asertas, ke tiuj kiuj poste Tasmanianiĝis, retiriĝis antaŭ la novuloj kaj enmigris en Tasmanion antaŭ ol tiu aparte insuliĝis, nur por tie atendi postan sorton, kiam la Eŭropanoj alvenis.
Dum la 60,000 jaroj la Aborigenoj, restis kulture nomada, ŝtonepoka, neagrikultura, ĉasista, fiŝkaptista manĝkolektanta popolo. Ili ne konis la radon kaj ne uzis ĉarojn, sed tamen, kaj probable pro tio, bone kaj sukcese prizorgis la landon ĝis la fino de la 18a jarcento.
Same kiel aliaj indiĝenaj popoloj ili havis kaj iuj ankoraŭ havas fortajn spiritajn animismajn ligojn al la tero.
La terminoj, raso kaj popolo, estas malfacilaj konceptoj, sed indiko de iagrada malsameco inter la Aborigenoj estas, ke ili parolis pli ol 200 malsamajn lingvojn.
La triboj kaj klanoj okupis proprajn terenojn, kaj havis proprajn nomojn, probable kelkcentoj de ili. Ne surprize, ĉar ili ne konis aaliajn fremdajn popolojn, ili ne havis nomon por priskribi la tut-landan popolon.
Kanguruoj ka emuoj abundis, kaj per rimedoj tiaj lancoj, bumerangoj kaj fosbastonoj, fiŝkaptiloj kaj lerta uzado de limigita fajro, ili bone vivtenis sin.
Unu el la plej famaj Aŭstraliaj historiistoj, Profesoro Blainey, en lia libro La Venko de la Nomadoj opiniis, ke je la tempo de la alveno de la Britoj en 1788, la kvalito de la vivo de la Aborigenoj estis pli bona ol tiu de la tiama ordinara homo en Eŭropo! Ege gravis por ili, tamen estis, ke, al ili mankis bestoj, kiuj en aliaj landoj povis esti malsovaĝigitaj por homa uzado kaj utilado.
Kiel indiko de tiu manko kaj, ke ili ne havis la radon, lasu min rakonti al vi la reagon de Aborigena amiko de mi, kiu koleriĝis iom, respondante al aliulo, kiu kritikis la mankon de materiala teknika progreso de la Aborigenoj dum la jarmiloj. La kritikanto akuzis mian amikon dirante -
"Vi Aborigenoj estis primitivuloj, vi eĉ ne malkovris la radon!"
Mia amiko respondis-
"Ĉu ci iam konsideris kiel tiri ĉaron uzante kanguruojn!"
Do, ne estus ĝuste kaj certe ne juste aserti, ke pro sia ŝtonepoka teknologio al la Aborigenoj mankis inteligenteco, ĉar kultursence ili evoluigis tre altajn sistemojn de spiritaj, prareligiaj kredoj, sociaj moroj kaj artoj.
Neniu scias kiom da Aborigenoj loĝis en Aŭstralio, kiam la Eŭropanoj alvenis. Multaj specialistoj opinias, ke estis nur ĉirkaŭ 300 000, kvankam eblas iom pli: sendube malgranda kaj maldensa nombro por tiom vasta lando. Konsiderante tion, oni devas memori, ke kvankam iuj partoj de la lando estas relative riĉaj, multaj aliaj ne estas vivtenkapablaj aŭ loĝeblaj.
La Eŭropanoj komencis alproksimiĝi al la okcidenta marbordo de Aŭstralio en la 16a kaj 17a jarcentoj.
Estis tiam, kiam Nederlandaj kaj Portugalaj ŝipanaroj survoje al Indenozio alproksimiĝis al la okcidenta marbordo de Aŭstralio, kiun ili tiam nomis "Nova Holando". Por ili, al tiu parto de la tiel nomata "Granda Suda Lando", kaj al ĝiaj Aborigenaj loĝantoj tute mankis valoro.
Estis nur kiam la Brita navigisto Kapitano Kuk [Cook] malkovris la orientan marbordon en 1770, ke tia ĝenerala opinio ŝanĝiĝis. La instrukcioj al Kapitano Kuk estis: "Preni posedon de taŭgaj lokoj...kun la konsento de la indiĝenoj." Konsentoj neniam estis petataj.
La Britoj venis por resti, kiam ili starigis sian unuan punkolonion tie en 1788 kun la instrukcioj, trakti la Aborigenojn juste kaj amike.
Bedaŭrinde, la realeco rapide fikciigis tiujn instrukciojn.
Sekve de la okupo aŭ la invado laŭ via prefero, kelkfoje la Aborigenoj kontraŭbatalis perforte kaj venĝe la invadintojn, pli ofte mortigante la por ili novtipajn brutojn, ĉevalojn, bovojn kaj ŝafojn por gajni viandon. La novaj Aŭstralianoj rebatis reprezalie. La diferencoj inter la haveblaj armiloj, kaj la nivelo de organizado de la du flankoj, produktis masakrojn.
Punekspedicioj iris kontraŭ la Aborigenoj kaj, kune kun seksperfortoj kontraŭ Aborigenaj virinoj, malsanoj alportitaj al la lando de la Eŭropanoj, kontraŭ kiuj la Aborigenoj ne havis imunecon, kaj la ĝenerala okupado de la lando, la ĉeesto de la invadintoj grandparte detruis Aborigenajn tradiciajn vivtenadojn.
Aborigena socio ne havis Reĝojn aŭ tribajn estrojn. Triba aŭ klana aŭtoritato restis kun konsilio de viraj maljunuloj, kiu aplikis tradiciajn, kutimajn leĝojn aŭ morojn. Ilia socia organizo estis tiu de malgrandaj nomadaj grupoj havantaj parencajn rilatojn al pli grandaj grupoj. Ofte tiuj malgrandaj grupoj enhavis malpli ol 50 homojn. Ekzistis komplika parenca kaj boparenca sistemo por certigi la eŭgenikan bonstaton de la grupo.
Estas interese rimarki, ke la tiama Brita Registaro en Londono, ne fidis siajn proprajn koloniistojn pri iliaj traktadoj de la Aborigenoj.
Pli ol unu fojo, tiu avertis kontraŭ mistraktado de la Aborigenoj.
Unu ekzemplo de tia maltrankvileco, kiu havas gravecon eĉ hodiaŭ, estas ke tiuj insistis, ke paŝtistaj terlukontraktoj, kiuj ofte esfis disdonataj al eksoficiroj de la marsoldata servo, kiu havis la taskon prizorgi la malliberulojn, ne donis ekskluzivajn rajtojn al la luitaj teroj. Plurfoje estis dirite, ke "... estas gravega, ke la Aborigenoj ne ekstermiĝu".
La ricevantoj de tiu terlukontraktoj nomiĝis skvatantoj. Ili estis tiuj, kiuj plejofte simple senleĝe estis okupintoj de tero, por ke ili povu paŝti brutojn tie. La ukontraktoj donis postvalidecon al terŝteladoj.
Mi revenos al tiu punkto poste, kiam mi pritraktos la aktualan Aborigenan situacion pri terrajtoj. En Tasmanio dum la 1840aj jaroj tiel nomataj "nigraj militoj" okazis inter la Aborigenoj kaj la Eŭropanoj, kaj tie, ĉar la juna ŝafindustrio tiam uzis izolitajn malliberulojn, kiel ŝafzorgistojn, loĝantajn izole en la sovaĝa kamparo sen armiloj, la Aborigenoj ofte povis ataki sukcese tiujn senarmilajn kondamnitojn kaj forbruligi la kabanojn, en kiuj ili loĝis kaj mortigi la ŝafojn. Malgraŭ fruaj sukcesoj, la fina rezulto de tiuj militoj estis neevitebla.
La tuta insulo de Tasmanio estis kombita vice, sude/norde, por antaŭenpeli la indiĝenojn en kaptejojn. Survoje la plejmultaj estis mortpafitaj. La postvivantoj estis forprenitaj al malgranda insulo, kie ili restis ĝismorte. La tuta afero estis nenio alia ol genocido.
En Majo 1876, la lasta pursanga Tasmania Aborigeno, virino, kies nomo estis Truganini, mortis en Hobarto.
Iasense, la Tasmania genocida fiafero ne tute sukcesis, ĉar laŭ Censo farita en 1881, 139 homoj ankoraŭ konsideris sin aŭ estis konsiderataj Aborigenoj. En tiu Censo, miksrasuloj estis akceptitaj.
Ekde la mezaj jaroj de la 19a jarcento ĝis 1900 Aŭstralio, registarsence, konsistis el 6 Kolonioj, kiuj plejparte estis sendependaj rilate al internaj aferoj.
Tiuj Kolonioj federaciiĝis en 1900 por krei la Regnon Aŭstralion, sed la povo leĝdoni pri Aborigenoj restis ĉe la 6 Koionioj post ilia Ŝtatiĝo, kaj ne estis donita al la nova tut-Aŭstralia Ŝtato.
Dum la malfruaj jaroj de la lasta jarcento kaj la fruaj jaroj de nia jarcento, ĉiuj 6 koloniaj ŝtatoj leĝdonis krei tiel nomatajn Protektado de Aborigenoj leĝojn.
Sendube tiajn leĝojn la Aborigenoj bezonis havi, sed la rimedoj uzitaj por doni tiun protekton estis insultaj kaj kruelegaj.
La difino de kiu estis Aborigeno, enmetis ĉiujn, ĉu pursangajn, ĉu miksrasajn indiĝenojn.
Laŭ tiuj ĉi leĝoj, plena povo estis donita al "Protektantoj" regi tute la vivon de tiuj tiel difinitaj Aborigenoj. Ili devis loĝi en "reservejoj", ne havi kontaktojn kun ne-Aborigenoj sen permeso; ne trinki alkoholaĵojn; labori kie ili estis ordonitaj labori; ne ricevi siajn tutajn labor-lukrojn, ĉar parto de tio estis retenita de la Protektanto kaj pagita al kuratoroj. La oficiala sinteno estis, ke ili devas esti traktataj kiel infanoj.
Ĝis la mezaj jaroj de nia 20a jarcento, pursangaj Aborigenoj estis konsiderataj esti mortanta raso, tia kia, ke baldaŭ tute malaperus.
En 1937 kiam laŭ kalkulo restis ne pli ol 60 000 pursangaj Aborigenoj, Protektantoj de Aborigenoj estis dirantaj: "Se ni aplikas politikon de neinterveno, la Aborigenoj estos formortintaj post 50 jaroj. La plej multaj Aborigenaj virinoj steriliĝos per gonoreo. Multaj mortos pro morbo, plruraj pro malsato. Unuj diris: Ĉu ni volas havi loĝantaron de miliono da nigruloj en Aŭstralio aŭ ĉu ni volas integrigi ilin en nian blankan komunumon kaj poste forgesi, ke iam estis Aborigenoj en Australio?".
Akceptante tion, programoj de asimilado, estis aplikataj ĉie kaj tiuj ĉi daŭris ĝis la 1970aj jaroj.
Rezulte de la detruo de la tradicia vivstilo multaj aborigenoj senelekte, loĝis humiligite kaj sendigne apud kamparaj urboj, rande kaj marĝene al la Eŭropaj komunumoj.
Akompanante la programojn de asimilado, Ŝtatregistaroj adoptis programojn bazitajn sur opinio, ke part-Aborigenaj infanoj havas pli da inteligenteco ol siaj pli nigraj gepatroj kaj devus esti izolitaj for de ili, por ke ili povu esti trejnitaj kiel domservistoj kaj laboristoj kaj sorbitaj en la ĝenerala Aŭstralia socio.
Por tion fari, specialaj policistoj forprenis tiajn infanojn de iliaj gepatroj kaj familioj, kaj donis ilin prizorge al ekleziaj kaj registaraj instancoj por, ke ili povu esti edukataj pri tiel nomitaj kristanaj moroj.
Opinioj varias, sed eblas, ke ĉirkaŭ 30,000 infanoj estis tiel forprenitaj de siaj gepatroj dum tiuj ĉi jaroj.
Oni devas agnoski, ke la rolo de la misiistoj, kvankam detrua al ĉio en la tradicia vivstilo de la Aborigenoj, kaj ege kruela, donis iom da eduko al iuj, ĉar inter la nuntempaj estroj de la moderna Aŭstralia Aborigena movado, estas multaj, kiuj ricevis siajn fruajn edukojn, kaj postajn enirejojn en modernan socion tiele.
Tiuj longe forlasitaj programoj estas nun konsiderataj esti tiom emociege kruelaj kaj korŝirantaj al la Aborigenoj, ke la antaŭa Aŭstralia Registaro starigis Oficialan Enketon gvidata de plej respektata emerita juĝisto por labori kaj informiĝi pli pri tiuj forprenadoj de infanoj.
Kompreneble, oni devas agnoski, ke estis esceptoj al la ĝenerala mizera bildo priskribata. Iuj Aborigenoj atingis famon unue kiel spursekvantoj, poste kiel sportistoj kaj soldatoj. Unu eĉ famiĝis kiel aviadisto.
Simpatiantoj inter neindiĝenoj ne ĉiam mankis. Eĉ antaŭ la dua mondmilito iuj blankuloj hontigitaj pro la maljustecoj luktis kiel subtenantoj de la Aborigenoj plantante semojn, kiuj ŝosus kaj burĝonus poste en reformajn amasmovadojn.
Antaŭ la dua mondmilito, fama Aŭstralia verkistino, Katherine Susanna Pritchard, verkis romanon Kunardu [Coonardoo] laŭdantan la Aborigenojn.
T. Wright bone konata tiama sindikatisto, kampanjis senlace atentigante tion kion li nomis "la nacian heredaĵon de nedirebla honto."
Malgraŭ tiuj esceptuloj tamen la sintenoj de la plejmulto da Eŭropdevenaj Aŭstralianoj restis indiferentaj.
Ekonomia ekspluatado ankaŭ okazis.
En iuj de la foraj vastaj sekaj partoj de la lando kie la tero estis sufiĉe fekunda por ke grandaj brutbredistaj firmaoj povis starigi grandajn bienojn, kiuj ofte egalis al multaj Eŭropaj Ŝtatoj, Aborigenoj laboris vakere, ofte grandparte senpage. Tie ili dependiĝis de siaj "konkerintaj mastroj" por gajni siajn vivtenaĵojn Kiam ili ricevis monpagojn tiuj ĉi ne atingis la nivelojn pagitajn al Eŭropdevenaj vakeroj. Tia situacio daŭris ĝis la malfruaj 1960aj jaroj.
Alia aspekto estas, ke en la urboj kaj urbegoj, multe pli ol proporcie al la tuta Aŭstralia socio, Aborigenaj junuloj plenigis, kaj bedaŭrinde, ankoraŭ plenigas la karcerojn, ofte pro malgravaj krimoj.
Laŭ lastatempaj ciferoj kvankam la procento de Aborigenoj en la tuta Aŭstralia loĝantaro alproksimiĝas ne multe pli ol unu procento de la tuto, la procento en malliberejoj alproksimiĝas 17%. Ili estas sub polica subgardo 16oble pli ofte ol ne-Aborigenoj. En la plejloĝata Ŝtato de Aŭstralio, Nov-Sud-Kimrujo, junaj enkarcerigitaj Aborigenoj konsistigas 24%-n el la tuta mallibereja loĝantaro.
Plua indikilo de tiu ega kompatinda situacio troviĝis en la nova 1900 Aŭstralia Konstitucio kiu ekskludis Aborigenojn eI kalkuloj de tiuj kiuj estas kalkulataj esti Aŭstralianoj.
Dum la 1960aj ka 1970aj jaroj tiuj oficialaj sintenoj komencis ŝanĝiĝi. Tion, sendube helpis eksterlanda publika opinio.
Por kompreni, kio okazis, kaj la potitikaj realaĵoj oni devas scii iom pli la ĝenerala demografia situacio en Aŭstralio kaj apreci ke la ĝenerala tuta loĝantaro, ĉu Aborigena ĉu ne Aborigena, loĝas p!ejparte en urbegoj. Aŭstralia socio estas la plej urba en la mondo. Oni devas ankaŭ distingi inter la nordaj kaj la sudaj partoj de la lando.
La Ŝtatoj de Okcidenta Aŭstralio, kiu enhavas preskaŭ trionon de la tersurfaco de Aŭstralio, kaj kiu, kune kun tiu de Kvinslando, kaj la Norda Teritorio havas pli ol duonon de la tuta tersurfaco, havas la plejmulton da Aborigenoj. En la Norda-Teritoria, kun tuta loĝantaro de nur 140,000, kvarono estas Aborigenaj.
En tiuj nordaj partoj de la lando, iuj Aborigenaj urbetoj ofte havas 500 aŭ pli loĝantojn. Palma Insulo, en la ŝta to de Kvinslando, estas la plej granda Aborigena komunumo kaj havas 4000.
Resume por tio, la tuta loĝantaro de Aŭstralio proksimumas al 18 milionoj kaj la Aborigenoj estas ega malgranda minoritato, ĉe ili estas alia ega malgranda minoritato, tiu de la pursanguloj, kiuj loĝas iom tradicie.
Helpante tiujn ĉi ŝanĝojn, tuj post la fino de la dua mondmilito, amasenmigrada programo estis komencita.
Dum la lastaj 50 jaroj, la tutlanda loĝantaro kreskis de malpli ol 7 milionoj ĝis la preskaŭ 18 milionoj. Dum tiuj jaroj pli ol 6 milionoj da ailandanoj enmigris el 150 malsamaj landoj tute senrigarde al rasa aŭ etna konsideroj. Aŭstralio kosmopolitiĝis, kaj transformiĝis en novan multkulturan socion, eble la plej multkultura en la nuntempa mondo. En la 60aj jaroj, la fifama tiel nomata "Blanka Aŭstralia" politiko estis finfine forĵetita.
Tiuj ŝanĝoj postulis novajn sentojn de toleremo kaj respekto al etnaj minoritataj rajtoj. Malnovaj programoj de asimilado, ĉu por Aborigenoj, ĉu por aliuloj, ne plu taŭgis, kaj ankaŭ estis forĵetitaj. En la 1970aj jaroj, nova programo de "multkulturismo" estis proklamita. Tiu emfazis la gravecon de apartaj kulturaj identecoj kadre de toleremo kaj akcepto de bazaj, dezirataj naciaj sentoj kaj valoroj.
Tiu ĉi nova socio multe pli fekundiĝis al bona akcelo de semideoj pri reformoj, plantitaj antaŭ multaj jaroj.
Tiel frue kiel 1946, Aborigenoj en la izolita sed riĉa Pilbara Regiono de Nord-Okcidenta Aŭstralio, helpate de blanka Aŭstraliano Donald McLeod, donis al Aŭstralio la unuan Aborigenan strikon, kiu sukcesis tiom multe, ke la Aborigenoj povis poste aĉeti kaj estri sian propran Paŝtbienon.
Post tio jen 1966 la Girinĝi popolo, en la Norda Teritorio, marŝis strike for de sia aĉa tendaro ĉe la giganta "Onda Monteto" (Wave Hill] brutbieno, kie ili normale laboris aĉstate por granda Paŝtkompanio, kaj restis for. Ilia striko daŭris multajn jarojn kaj finfine sukcesis multe pli ol la Girinĝi komence esperis.
En 1968, fama Aŭstralia aŭtoro, Frank Hardy, verkis vaste legatan libron temantan pri la lukto de tiuj Girinĝi, kaj nomis ĝin La Misfortunaj Aŭstralianoj.
Aliloke Aborigenaj aktivuloj, helpate ofte de simpatiaj "blankuloj" komencis agadojn.
En 1965, "Liberecaj Rajdoj [Freedom Rides] estis organizitaj en NovSud-Kimrujo de Aborigeno Charles Perkins, kiu poste diplomiĝis kiel la unua Aborigena diplomito de la Universitato de Sidnejo.
Evidentiĝis, ke la Aborigenoj ne estas formortantaj, sed estis eĉ plimultiĝantaj kaj pli fortiĝantaj.
En 1967, konservativa Registara Ministro Bill Wentworth fervore laboris sukcesiĝi tutlandan referendumon por ŝanĝi la Aŭstralian Konstitucion por forstreki la malpermeson kalkuli Aborigenojn en Censoj. La sama referenduma ŝanĝo donis leĝpovon al la Aŭstralia Registaro por fari leĝojn pri Aborigenoj super tiuj posedataj de la Aŭstraliaj Ŝtatoj. La referendumo sukcesis, ege malofta evento en la Aŭstralia politika vivo, kaj gajnis la plej grandan plimulton iam gajnitan de referendumo en Aŭstralio.
En 1970 Aborigenaj aktivulo starigis "Tendambasadejon", fronte al la Nacia Parlamentejo en la Ĉefurbo, Kanbero.
Super ĝi flirtis la impona Aborigena flago fiere kaj defie asertante, kun aldonaj sloganoj, postulojn pri Aborigenaj terrajtoj.
Tiu ĉi flago restas grava, ofte vidata parto de la Aŭstralia publika vivo ĝis hodiaŭ. Ĝi eĉ ricevas oficialan akcepton.
Dum la fruaj semajnoj ĉe la Ambasadejo, plurfoje la policistoj, perforte detruis ĝin kaj arestis Aborigenojn kaj blankulojn trovitajn en ĝi aŭ defendantajn ĝin, sed ĉiam, nokte, ĝi reaperis, kaj restas tie, simbole eĉ nun.
Kiel signo de la progresigantaj kaj pli repacigantaj tempoj antaŭ nelonge la Aŭstralia Registara "Heredaĵa Komisiono akceptis la gravecon de la Tendambasadeja loko, kaj registris ĝin en la Aŭstralia Nacia Registro de gravaj lokoj.
Registaraj programoj, kiuj emfazis repaciĝon kaj reakordiĝon inter la du komunumoj, ekregis dum la 1970aj jaroj.
En 1973, la Whitlam-Labor-Partia Registaro komencis aĉeti haveblajn tradiciajn Aborigenajn terojn ĝis tiam uzatajn de paŝtkompanioj, por redoni ilin al la tradiciaj proprietuloj.
Farante tion, ĝi donis la finan sukceson al la Girinĝi luktado. En 1975 tiu Registaro aĉetis de Paŝtkompanio la Girinĝi tradician teron "Akacia Rivereto: [Wattle Creek) kiu estis parto de "Onda Monteto", kaj kiel solena gesto redonis ĝin simbole, metante sablerojn de ĝi en la manojn de la plej aĝa Girinĝi maljunulo.
En 1975, dum la lasta jaro en kiu ĝi havis la regpovon, tiu Registaro leĝdonis la "Ras- Diskriminacian Leĝon", kiu malpermesis ĉiujn formojn de rasa diskriminacio, celitan grandparte al pri-Aborigenaj maljustecoj.
Tiu ĉi leĝo, kiu ĉerpas sian validecon el internaciaj traktatoj subskribitaj de Aŭstralio estas hodiaŭ unu el la plej gravaj malhelpoj kontraŭ tiuj kiuj volas nuligi aŭ almenaŭ malfortigi la efikojn kiel mi klarigos baldaŭ, de nova preskaŭ revolucia reforma ŝanĝo kiu famiĝas per la nomo de Mabo. Tio okazis en 1992 kaj estis atingaĵo, fare ne de la Parlamento de Aŭstralio, sed de decido de la Plej Alta Jura Kortumo.
Dum la 1980aj jaroj, ĉiuj Registaroj multege pligrandigis siajn elspezojn por satigi sanan kaj edukan bezonojn de la Aborigenoj. Bedaŭrinde pro la komplekso de la problemo, la izoleco de multaj, kaj la antaŭaj memoraĵoj, tro ofte, parte sukcese.
Ankaŭ dum la 80aj aroj nova generacio de rezolutaj klaresprimantaj inteligentaj lertaj Aborigenaj gvidistoj ekaperis kaj interaliaj komencis esprimi persvadajn postulojn pri formo de "Aborigena Aŭtonomeco". La ŝanĝoj plirapidigis, kaj se antaŭ 30 jaroj, Charles Perkins estis la sola Aborigeno diplomito, nun estas pli ol 3000.
Dum la 80a jaroj komenciĝis procezo redoni iujn el la vastaj Naciaj Parkoj de Aŭstralio en la manojn de Aborigenaj prizorgantoj.
Famaj lokaj nomoj ŝanĝiĝis, ekzemple, la granda Nacia Parko en la mezo de Aŭstralio kiu enhavas la plej grandan rokon en la mondo kiu antaŭe nomiĝis "Ayer's Rock", rericevis sian Aborigenan nomon, "Uluru""
Kiel parto de la sama procezo, tamen, la Aŭstralia popolo komencis informiĝi pri Aborigenaj mortoj en karceroj; ofte memmortigaj.
Nova Registara enketo estis starigita kaj la fina raporto malkovris kondamnindan, skandalan, situacion.
Rememorigitaj pri la nombroj de Aborigenoj en la malliberejoj aktivuloj ree kriegis, akuzante ke kvankam dum antaŭaj jaroj la infanoj de la Aborigenoj estis forprenataj kaj sendataj al Blankaj Vartaj Ekleziaj Hejmoj por lerni la civilizitan kulturon de Blanka Aŭstralio, nun ili estas sendataj al karceroj por lerni la kulturon de la krimaj klasoj. Iliaj mortoj estis nur parto de pli granda tragedio.
Kiel parto de tiu ĉi repaciga procezo, la antaŭa Aŭstralia Registaro kreis kaj donis formon de memdeterminado, kiu nomiĝas "Aborigenoj kaj Torez [Torres Markolaj Insulano Komisiono [ATSIK)" kaj donis respondecon al ĝi inter aliaj distribui la buĝetitajn enspezojn ricevitajn de la Registaro por pli bone plenumi la sanajn kaj edukajn kaj aliajn bezonojn de Aborigenoj.
Mi devas nun diri kelkajn vortojn pri la Alta Kortuma kazo de Mabo.
Por kompreni la signifon kaj gravecon de la kazo de Mabo necesas memori, ke laŭ Angla kaj Internacia juro, kiam Britoj koloniigis novan landon plej ofte per konkero, la koloniistoj daŭrigis la bazajn jurajn rajtojn de la konkerita popolo al sia tero, ĝis tiu estis ŝanĝata de la konkerinto. Aŭstralio estis escepto kaj dum la pli ol 200 jaroj inter 1788 kaj 1992, tio ne okazis. Kiel popolo, la Aborigenoj estis ignorataj.
La Brita venado al Aŭstralio ne estis traktita kiel invado, sed kiel okupado de lando, kiu estis ne antaŭe okupata. La jura esprimo estas "nenies tero", latinlingve, "terra nullius". Tiu baza supozo restis la juro de Aŭstralio ĝis 1992.
Ĝis tiam la Aborigenoj, kiel popolo, estis traktataj kiel 'transpaŝpekantoj', senrajtaj okupantoj, en sia propra lando.
En 1992 la Alta Kortumo deklaris en Mabo, ke la antaŭa jura opinio pri nenies tero ne estis ĝusta kaj, ke Aŭstralianoj ne plu povas toleri tian fifaman kaj falsan doktrinon.
Sekvis do, ke la Aborigenoj estis deklaritaj havi proprietajn rajtojn al sia tero je la tempo de la alveno de la Eŭropanoj. Per unu bato, la Kortumo nuligis doktrinon, kiu estis la baza supozo subkuŝante ĉiujn akceptatajn Aŭstraliajn terproprietajn rajtojn kaj leĝojn dum 200 jaroj.
Ne estas troigo diri kepost la Mabo kazo, Aŭstralio socio ne plu povis resti sama kiel antaŭe. Mabo estas unu el la plej gravaj eventoj en Aŭstralia historio, egalante la gravecon de la federadiĝo.
Laŭ la decido, la tradiciaj Aborigenaj rajtoj restis validaj ĝis postaj superregaj, kontraŭaj agoj aŭ leĝoj fare de aŭ la Koloniaj Ŝtataj Registaroj aŭ la Aŭstralia Ŝtato, nuligis ilin. Nedecidita demando resias: kiaj agoj kaj leĝoj nuligas ilin!
Nesurprize, grandaj tumultoj okazis preskaŭ ĉie en la lando. Ne troas diri, ke la loĝantaro dividiĝis pri la decido. Aborigenoj ĝojegis, kompreneble.
La cetera ĝenerala Aŭstralia socio polusiĝis.
Multaj aprobis, agnoskante la antaŭan maijustecon sed aliaj ektimis, ke eble longe retenataj proprietoj en la tero estus minacotaj pro la nun restarigitaj antaŭaj rajtoj de la Aborigenoj.
Multaj politikistoj kaj akademianoj plendis, dirante, ke la Alta Kortumo uzurpis povon ne ĝuste sia, kaj sanĝiĝis de jurinterpretanta instanco al jurfaranta instanco.
Malicaj onidiroj cirkulis kaj iuj blankaj ekstremuloj false ŝajnigis, ke la Aborigenoj povus regajni teron eĉ kontraŭ la rajtoj de ordinaraj plenproprietuloj je siaj urbaj domoj.
La reago estas komprenebla ĉar helpate de lertaj advokatoj Aborigenoj ekfaras pretendojn al proksimume 70 % de la ne ofte uzataj partoj de la lando, precipe en la Ŝtatoj de Kvinslando, Okcidenta Aŭstralio kaj la Norda Teritorio. Troigoj ne mankas.
Necerteco ekzistas rilate al la paŝtista terlukontraktoj kaj la nerespondata demando estas ĉu ili nuligas la Aborignajn rajtojn al teroj submetitaj al ili. La demando gravas, ĉar tiuj lukontraktoj etendas super 40 % de la tuta lando.
Ankaŭ pluraj de tiuj terlukontraktoj ne plu ekzistas, jam forlasitaj, antaŭ multaj aroj. La demando estas, ĉu tiuj ĉi iam, sed nun forlasitaj kontraktoj, nuligis Aborigenajn tradiciajn rajtojn por ĉiam?
Unu el la leĝdonaĵoj de la antaŭa Registaro rilate al la atendataj konsekvencoj de Mabo estis leĝdoni starigi Tribunalojn por decidi Aborigenajn pretendojn pri terrajtoj. Tiu leĝo donis rajtojn al Aborigenaj komunumoj negoci kun paŝtistaj kompanioj kaj pli grave kun ministaj kompanioj, kiuj volis ekspluati la mineralan riĉaĵon sub teroj eble submetataj al aborigenaj terrajtaj pretendoj.
Kune, kun Mabo, tiu ĉi leĝo persvadas multajn, ke optimismo pri vera repaciĝo kaj reakordiĝo inter la du rasaj komunumoj estis pravigata.
Bedaŭrinde, duboj pri tio nun surfaciĝas.
Reago kontraŭ la sukcesoj de la Aborigenoj manifestiĝas, fakto kiun pruvis la Labora Partio en la lasta balotado, kiam klariĝis, ke subtenado de Aborigenaj rajtoj perdas kaj ne gajnas voĉdonojn. La Aborigenoj, estante malgranda minoritato, ne povas mem, liveri multajn voĉdonojn. Aŭstralio nun havas novan pli konservativan Registaron kaj domaĝe videblas, ke la repaciga procezo komencas stumbli.
Subtenantoj de la nova Registaro klopodas persvadi ĝin aŭ nuligi aŭ malfortigi tiun ĉi Indiĝenan Proprietan leĝon de la antaŭa registaro. La postuloj estas certigi, ke la Paŝtistaj lukontraktoj fakte kaj certe nuligas Aborigenajn rajtojn kaj forpreni aŭ almenaŭ malfortigi la fruajn rajtojn negoci. Ili ankaŭ volas, ke ATSIK estu submetata al pli de rego de la Registaro.
Pri tiaj ĉi aferoj la 1975 Ras-Diskriminacia Leĝo nun eĉ pli gravas.
Iu ajn nova ago superregi Aborigenajn rajtojn donitajn de Mabo, kaj nuligi ilin laŭ la maniero nun petata de la nova Registaro, povus kontraŭi la Ras-Diskriminacian Leĝon!
La nova Registaro havas la povon tion fari, ree ĝi donas kompenson, sed tio kontraŭus la internaciajn intertraktadojn subskribitajn de Aŭstralio!
La nova Registaro klare pli simpatias kun la celo ekspluati la mineralajn riĉaĵojn kaj propreokule, ne lasi malgrandajn Aborigenajn grupojn pratike sense, prokrasti aŭ eĉ vetoi tiajn evoluigojn pere de troigaj kaj kelkfoje vantaj uzadoj de la rajtoj negoci.
La interdiskutadoj kun la Aborigenaj gvidantoj ree pli amariĝas kaj multaj timas, ke tio daŭros.
Dum la lasta jaroj estas nenia alia temo pli ofte traktata televide, radie aŭ en la Aŭstralia gazetaro, ol tiu rilate al Aborigenoj kaj ilia socia stato kaj postuloj pri la tero.
La nova generacio de Aborigenaj gvidantoj ne pli longe povas esti ignorataj kaj infanece traktataj. Ili insiste postulas plibonigon de la vivstato de Aborigenoj, kaj ili ne pretas forgesi tion, kio antaŭe okazis.
En la daŭronta debato, ne sufiĉas, kiel iuj blankuloj deziras, ke la Aborigenoj devas pardoni kaj forgesi. Necesas ankaŭ, ke la blanka komunumo akceptu, publike kaj simbole ne nur la veron pri la nuntempo, sed ankaŭ, kaj eble pli grave, la veron pri la pasinteco.
Dankon.