Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internekiu faras kion? › institucioj

Institucioj

En tiu ĉi parto estas listigitaj establitaj de UEA institucioj.

Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED)

Estraro: M. Fettes (CA), D. Blanke (DE), H. Tonkin (US).

Adreso: p/a CO de UEA.

Celoj: progresigi esploradon, dokumentadon kaj edukadon, en kaj ekster UEA, pri:

a. ĉiaj lingvaj problemoj en la internaciaj kaj interŝtataj rila-:oj:
b. la eblecoj, metodoj kaj sekvoj de plurlanda kaj mondskala lingvoplanado;
c. esperantologio.

Agadoj:

a. eldonado;
b. kunordigado, informado kaj helpado al esplorantoj, dokumentantoj kaj rilataj organizoj;
c. organizado de fakaj konferencoj, precipe la Esperantologia Konferenco en la UK;
ĉ. konsilado al UEA pri temoj de sia kampo.

Language Problems & Language Planning: plurlingva revuo eldonata kunlabore kun John Benjamins en Amsterdamo. 3 n-roj jare, po ĉ. 100 paĝoj. Abono € 50,80 por individuoj, € 118,90 por institucioj. Red.: H. Tonkin, F. Nuessel, M. Fettes.

Informilo por interlingvistoj: Novaĵbulteno kun bibliografiaj informoj kaj raportoj pri aktivecoj en interlingvistiko kiel scienca disciplino. Aperas 4foje jare. Abono: € 6,80. Red.: D. Blanke.

Terminologia Esperanto-Centro (TEC)

(fond 1987): Aktuale mankas funkcianta strukturo kaj aktivuloj. Informojn donas la CO.

Institucio Hodler `68

Estraro: G. Maertens (Prez., BE); A. Mertens Goossens (Vicprez., BE); L. Demmendaal (NL); P. Schuil (NL).

Adreso: p/a CO de UEA. Poŝta konto: 1687544. Banko: MeesPierson, konto 25.50.51.816.

Celoj: Akumulas kapitalon, kies renton ĝi uzas por apogi UEA k.a. movadajn instancojn kaj projektojn. Bonvenigas kontribuojn al sia kapitalo en formo ĉu de donacoj, ĉu de prantoj.

Agado: Asignas subvenciojn, kiujn en 2000 ricevis Fondaĵo Canuto (€ 2500), Rondo Familia (€ 500), eldono de Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj (€ 600) kaj la projekto Interkulturo (€ 1000).

Komisiono pri Azia Esperanto-Movado

Prez.: Hori Yasuo (vd. Komitato de UEA).

Membroj: Abdul Salam, Park Chan-Bok, Taraq Umar Chachdry, Tran Quan Ngoc Yu Tao.

Organo: Esperanto en Azio, red. Doi Ĉieko kaj Hirokaz, Nisisiba 4-17-9, Kanazawa-ku, Yokohama-si, 236-0017, Japanio; B+(045) 785-5458, doic@uea.org. La bultenon ricevas ĉiu, kiu donacas al Fondaĵo Azio minimume € 20 jare. Retejo: http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem_kap.htm

Rondo Familia

Komisiono: A. Wandel (respondeculo), K. Bodnarova, R. Corsetti, J. Lindstedt, S. MacGill.

Celo: Ligi esperantistajn familiojn, sendepende de ilia movada engaĝiĝo. Por enskribiĝi, oni anoncu sin ĉe la CO de UEA.

Organo: Familia Esperanto; red. Katarina Bodnarova, Hlavna 63, SK07631 Streda nad Bodrogom, Slovakio. Rekomendata donaca abonprezo € 10 jare. (Bv. pagi al la CO.)

Reta diskutejo: Informoj ĉe jouko.lindstedt@helsinki.fi

Eldonaĵoj: Dulingve pli simple, E. Csiszar (86p., € 4,80); Familia lingvo: Esperanto, G. Ledon (19p., € 1,80); Hejma vortaro (62p., € 7,50).

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kiu/institucioj.html