Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internekiu faras kioninstitucioj › institucio hodler

Institucio Hodler`68

Estraro:

G. Maertens (Prez., BE); A. Bakker-ten Hagen (Vicprez., Nederlando), I. Durwael (Vicprez., Belgio); R. Corsetti (Italio), I. De Coster (Belgio).

Adreso:

p/a CO de UEA. Poŝta konto: 1687544. Banko: MeesPierson, konto 25.50.51.816.

Celoj:

Starigita en 1968 omaĝe al la fondinto kaj unua granda mecenato de UEA. Akumulas kapitalon, kies renton ĝi uzas por apogi Universalan Esperanto-Asocion kaj laŭeble movadajn instancojn kaj projektojn. Bonvenigas kontribuojn al sia kapitalo en formo ĉu de donacoj, ĉu de pruntoj.

Agado:

Asignas subvenciojn, kiujn en 2000 ricevis Fondaĵo Canuto (€ 2500), Rondo Familia (€ 500), eldono de Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj (€ 600) kaj la projekto Interkulturo (€ 1000).

Kapitalo:

Institucio Hodler bonvenigas kontribuojn en formo ĉu de donacoj, ĉu de pruntoj. Por pli da informoj, skribu al UEA.

Lasta ŝanĝo:
2005-09-18
Adreso:
http://uea.org/kiu/inst/hodler.html