Estraro: direktoro - Humphrey Tonkin (Usono), sekretario - A. Giridhar Rao (Hinda Unio), Detlev Blanke (Germanio), Mark Fettes (Kanado), Sabine Fiedler (Germanio), Federico Gobbo (Italio), Kimura Goro (Japanio), Wim Jansen (Nederlando), José Antonio Vergara (Ĉilio).
Adreso: p/a CO de UEA.
Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kreiĝis
en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio, por antaŭenigi la sciencan
esploradon pri Esperanto "kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj
de la vivo"; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj
pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj,
fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko.
La ĉefa motoro de CED en ĝia unua jardudeko estis Ivo Lapenna;
de post 1974, la plej ŝlosilan rolon ludas Humphrey Tonkin. Inter ĝiaj
kunlaborantoj troviĝas nomoj kiel W. Auld, D. Blanke, M. Boulton, W.
Collinson, P. Dasgupta, I. Dratwer, M. Fettes, R. Haferkorn, U. Lins, F.
Lo Jacomo, G. Makkink, P. Neergaard, C. Piron, J. Regulo Perez, R. Rokicki,
V. Sadler, K. Schubert, G. Waringhien, R. Wood. Per diversaj agadoj, listigitaj
ĉi-malsupre, CED daŭre rolas centre en la intelekta vivo de la
Esperanto-komunumo.
Language Problems and Language Planning
La emfazo de Lapenna kaj Tonkin pri la kultura, politika kaj ekonomia aspektoj
de la lingvoj kondukis al la fondo de la internacia scienca revuo
La Monda
Lingvo-Problemo, kies unua numero aperis en januaro 1969 ĉe la eldonejo
Mouton kaj sub la aŭspicio de CED. La revuon redaktis unue Victor Sadler
(1969-1972), poste Richard Wood (1973-1976). En 1977 ĝi transformiĝis
en
Language Problems and Language Planning, kiu hodiaŭ restas
unu el la ĉefaj internaciaj revuoj pri lingvo-planado kaj kies redaktadon
daŭre prizorgas CED.
Informoj pri la revuo haveblas ĉe la TTT-paĝoj de la nuna eldonejo,
John Benjamins, kaj per anglalingva priskribo en la paĝoj
de CED.
3 n-roj jare, po ĉ. 100 paĝoj. Abono 50,80 por
individuoj, 118,90 por institucioj. Red.: H. Tonkin, F. Nuessel,
M. Fettes.
Informilo por Interlingvistoj
Ekde 1974 CED aperigas bultenon pri interlingvistiko, kies unua titolo estis
Novaĵletero por Interlingvistoj (1974-77, red. Ulrich Lins), poste
Informilo por Interlingvistoj (1983-1990, red. Ryszard Rokicki). La
enhavon konsistigas bibliografiaj informoj kaj raportoj pri aktivecoj en interlingvistiko
kiel scienca disciplino. La numeroj ekde 3-4/1997 legeblas
ĉi tie, escepte de paĝoj
fotokopiitaj el aliaj eldonaĵoj. Aperas 4-foje jare.
Abono:
6,80.
Red.: D. Blanke.
Esperanto-Dokumentoj
Inter 1975 kaj 1995, sub la gvidado precipe de Humphrey Tonkin, CED aperigis
trilingvan broŝurserion, "Esperanto-Dokumentoj". Pluraj el la
anglalingvaj
studoj legeblas en la paĝoj de CED.
Esperantologiaj Konferencoj
ĉiujare CED organizas la Esperantologian Konferencon en la Universalaj
Kongresoj de Esperanto. La konferencoj traktas plej diversajn temojn en la
scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko.
Konferencoj pri Lingvo kaj Komunikado
De 1982 ĝis 1997 CED organizis ĉiujaran konferencon en Novjorko,
kunlabore kun la lingvaj servoj de Unuiĝintaj Nacioj. Aperis pluraj volumoj
da aktoj de tiuj konferencoj, krom libroserio ĉe University Press of
America kun kelkaj el la plej gravaj kontribuoj.
Biblioteko Hector Hodler
CED ankaŭ respondecas pri la
Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo,
unu el la plej gravaj Esperanto-biliotekoj de la mondo.
Parencaj Paĝoj en TTT
Esperantologio kaj Interlingvistiko
Esperanto Studies and Interlinguistics
Esperantología
e Interlingüística
Gesellschaft für
Interlinguistik
International Language
Communication (Esperanta-angla-ĉina)
Sendu demandojn aŭ komentojn al Mark
Fettes.