
Ĝenerala direktoro: Osmo Buller.
Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. tel.: (010) 436 1044, faksilo: (010) 436 1751, retadreso: uea@inter.nl.net
Oficistoj: en oktobro 2011 laboris en la CO jenaj oficistoj:
Osmo Buller, Finnlando (Ĝenerala Direktoro)
Retadreso: direktoro
co.uea.org
Tobiasz
Kaźmierski, Pollando (kongresa asistanto)
Retadreso: t.kazmierski
co.uea.org
Clay
Magalhães, Brazilo (Konstanta Kongresa Sekretario)
Retadreso: kongresoj
co.uea.org
Katarzyna Marciniak, Pollando (sekretario)
Retadreso: sekretario
co.uea.org
Roy
McCoy, Usono (Jarlibro, prespretigado)
Retadreso: jarlibro
co.uea.org
Ionel
Oneţ, Usono (libroservo)
Retadreso: libroservo
co.uea.org
Manuela Ronco, Italio (TEJO)
Retadreso: manuela.ronco
tejo.org
Ralph Schmeits, Nederlando (kontado)
Retadreso: ralph
co.uea.org
Stanka Starčević, Nederlando (kontado)
Retadreso: stanka
co.uea.org
Pasquale
Zapelli, Italio (administrado)
Retadreso: p.zapelli
co.uea.org
(foto mankas) M.D.F. Borges Monteiro, Nederlando (purigado)
Krom la konstantaj oficistoj kunlaboras volontule:
Quentin Weber-Seban, Francio (TEJO)
Retadreso: oficejo
tejo.org
Rob
Moerbeek Nederlando (provlegado)
Atie
van Zeist, Nederlando (sekretariado)
Joost
Witteveen, Nederlando (komputiloj)
Vizitantoj: La domo de la CO apartenas al la Asocio. Vizitantoj, bv. laŭeble anonci sin antaŭe. De la Centra Stacidomo eblas piediri (20 minutojn) aŭ veturi per tramo 4, direkto Spangen kaj eliri ĉe la kvina haltejo, `s Gravendijkwal (pron. sĥravndejkval).
Korespondado: Ju pli klara kaj konciza estas via letero, des pli facile kaj rapide ĝi estos traktita. Nepre menciu vian UEA-kodon, ĉar serĉado de informoj, kontado, skribado de leteroj ktp. okazas per tiu kodo, kiu estas al vi unika. Ĝi konsistas el kvar literoj, streketo kaj kvina litero (ekz. abcd-e), trovebla sur la adres-etikedo de sendaĵo de UEA al vi. La kodo indikas ankaŭ vian konton ĉe UEA.
Libroservo: En la CO funkcias libroservo, kiu vendas praktike ĉiujn Esperantajn librojn, diskojn, kasedojn, vidbendojn, filatelaĵojn k.a. varojn, kiuj estas akireblaj en la merkato. Eblas konsulti aktualan katalogon kaj mendi en TTT ĉe www.uea.org/katalogo.
Biblioteko: Biblioteko Hector Hodler (BHH) en la domo de UEA estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj de la mondo, kun pli ol 20 000 bibliografiaj unuoj, krome ampleksa kolekto de periodaĵoj, foto-arkivo, son-materialoj kaj aliaj kolektaĵoj. La deponaĵojn oni rajtas uzi nur surloke (laŭ interkonsento) aŭ mendante fotokopiojn. Vidu http://www.uea.org/kiu/biblioteko.html