
David Kelso, Barbara Pietrzak
Jan. 2010
Jam ekde la fruaj jaroj de Esperanto, oni parolis pri la 'propedeŭtika' valoro de la lingvo, per kio oni celis la valoron de la lingvo ne nur en si mem, sed kiel 'propedeŭtikon' por la lernado de aliaj lingvoj. 'Propedeŭtiko' (vorto tiom malbela kiom neprononcebla) signifas etimologie simple 'antaŭinstruon', aŭ 'lernhelpilon' en la kutima uzo. Tamen pli oportunas paroli pri 'lernohelpa' aŭ 'lernofaciliga' rolo ol la 'propedeŭtika'.
Propedeŭtikoj, lernofaciligoj tre oftas en aliaj lernokampoj. Ekzemple, en muziko, infanoj ofte lernas relative simplan instrumenton, ekzemple la bekfluton, antaŭ ol fronti malpli facilajn instrumentojn. Se oni volas lerni la pilotadon de jetaviadilo oni kutime komencas ne per aviadilo, kiu kostas kelkdek milionojn da eŭroj, sed unue per 'simulilo', poste per la plej simpla 'instruaviadilo'. En sporto, oni ofte uzas taŭgajn aparatojn por instrui la bazajn teknikojn de la skiado, remado aŭ paraŝutado. Tamen ĝenerale en la lingvo-instruado tione okazas. Kiam en la eŭropaj lernejoj latino estis pli vaste instruata oni ofte diris, ke ĝi bonege preparas al la lernado de aliaj lingvoj, precipe latinidaj, sed neniu asertus, ke latino estas lingvo simpla !
Tial oni rapide konstatis, ke Esperanto povus multe helpi al la lernado de 'pli malfacilaj' lingvoj - eventuale, etnaj lingvoj. Komence regis intuicia konvinko, sed poste alvenis praktikaj pruvoj pri la tiurilata bonefiko de Esperanto. En pli lastaj jaroj oni konjektis, ke kredeble tio rezultas el la fenomeno de 'lingvo-konscio'. La argumento jenas: se oni bone (aŭ iom) komprenas la ĝeneralajn principojn, kiuj subapogas iun fenomenon - ĉu lingvon, ĉu muzikon, maŝinojn, administradon - oni des pli rapide, facile kaj sukcese lernas novajn formojn de tiu fenomeno. Se la koncepto validas - kaj ĝi vaste akceptiĝas inter psikologoj pedagogiaj kaj konaj - la lingvolernado dank’ al Esperanto, kiel la unua fremda lingvo signife pliboniĝus, ĉar lernantoj ricevus pli bonan komprenon pri la naturo de la lingvo (ĝenerale) kaj ĝia funkcio. Lernante la duan lingvon la lernanto ekkonscias pri la similecoj kaj diferencoj inter lingvoj kaj tiel, iagrade, iĝas 'lingvo-konscia'. Esperantoparolantoj - ĉiuj laŭdifine - estas dulingvaj (unulingva esperantano estus ja raraĵo!). Esperanto, do kunportas tiun grandan kromefikon, kiu estas plifortigita lingvo-konscio. Tio verdire validas por ĉiu alia dua lingvo, tamen kun la gravega diferenco avantaĝe por Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli facile lernebla ol kiu ajn alia lingvo.
Krome, ĉar Esperanto enhavas elementojn parencajn al la lingvoj kaj eŭropaj kaj ne-eŭropaj, ĝi povas esti bona preparo al la lernado ne nur de la hindeŭropaj lingvoj, sed ĝenerale al la fremdaj lingvoj.
Estas fakto, ne nur aserto, ke Esperanto kompare al aliaj lingvoj estas lingvo relative facile lernebla, pro siaj simpleco, reguleco kaj fonetika ortografio. En la scienca literaturo troveblas multaj studoj pri tio. La plej notinda estas tiu de Thorndike (Universitato Columbia, Novjorko) el la jaroj 1920/30-aj.
La unua laŭplana studo pri la pedagogia valoro de Esperanto okazis en Anglio en la jaroj 1918-21. Depost tiam, oni faris almenaŭ 18 praktikajn studojn en multaj diversaj landoj kaj en diverstipaj lernejoj. Bedaŭrinde plejparte tiuj studoj el la metodika vidpunkto ne estis tre rigoraj. Malgraŭ tiuj neperfektaĵoj tamen la ĝenerala konkludo estas, ke por la posta lernado de iu fremda lingvo, oni ja profitas el la antaŭa almenaŭ ioma lernado de Esperanto.
La klasika modelo de la eksperimento premisas du paralelajn grupojn, laŭeble egalajn laŭ aĝo, kapablo kaj lernodeziro. Unu grupo, la tn. kontrola studas la fremdan lingvon dum ĉ. 3-4 jaroj; la alia, la tn. eksperimenta studas unue Esperanton dum kutime 1 jaro, nur poste, dum la cetera periodo la fremdan lingvon. Fine de la eksperimento, oni mezuras la kompetenton pri la lernita fremda lingvo. Plej ofte la grupo, kiu antaŭe studis Esperanton kaj poste la fremdan lingvon, iom pli sukcesas ol la alia (kontrola) grupo, kiu studis nur la fremdan lingvon, eĉ se dum unu jaro pli.
La supozo estas - hipotezo ankoraŭ ne certe pruvita - ke lerninte iom da Esperanto, aldone al la gepatra lingvo, la lernantoj akiras pli bonan komprenon pri lingvoj ĝenerale - kiel ili funkcias, kiel ili varias - antaŭ ol eklerni pli malfacilan, etnan lingvon, kia estas la angla. El tiuj studoj sekvas ankaŭ, ke junaj lernantoj, ĉar Esperanto estas relative facile lernebla, rapide progresas kaj post nur kelkaj monatoj ili povas vere uzi la lingvon en facilaj konversacio, rolumado kaj korespondado. Rezulte, plifortiĝas ilia entuziasmo kaj ankaŭ la preteco eklerni pli malfacilan fremdan lingvon, ol estus alikaze.
Oni tamen ne trotaksu la argumenton 'propedeŭtikan'. Unue, la efiko sufiĉe varias de lingvo al lingvo. Ekzistas indikoj, ke ju pli similaj estas Esperanto kaj la fremda lingvo, des pli videbla estas la lernohelpa efiko. Ekzemple, por la japanaj junuloj multe helpus lerni Esperanton antaŭ ol ekstudi iun eŭropan lingvon. La eŭropaj lernantoj de la japana tamen malpli profitus antaŭe studinte Esperanton. Ili jes profitus pro plialta lingvo-konscio, kaj plej eble pro pliforta entuziasmo, sed iom malpli ol se ili poste eklernus alian eŭropan lingvon.
Kiom do gravas la lernohelpa valoro de Esperanto? Nu, ĝi gravas en la lingvolerna sektoro, kia ajn estu la statuso de Esperanto. Se eblus redukti la tempon bezonatan por instrui la fremdan lingvon al miliardo (jes, tiom!) da gejunuloj, eĉ 10-procente la ŝparo laŭ tempo kaj rimedoj estus kolosa. Kaj, se la gejunuloj pli ĝuus la lernadon, kaj pli sukcese lernus (pro la lingvo-konscio) des pli bone. Tial la argumento por Esperanto almenaŭ kiel nur lingvolerna helpilo estas forta.
Tio gravas ankaŭ plivaste rilate la oficialan starpunkton pri Esperanto. Unu el la alternativoj al Esperanto hodiaŭ pli favorataj (krom la “universala uzo” de la angla, aŭ la mandarena!) estas 'plurlingvismo' (foje, 'trilingvismo'). La propono estas, ke ekzemple en Eŭropo ĉiuj parolu 3 lingvojn por grandigi la probablon, ke iuj du homoj havos lingvon komunan ! Temus pri la gepatra lingvo, iu lingvo kiel 'internacia', ekz. la angla, la hispana, la rusa - kaj la tria lingvo, kiu estu nacia lingvo (se la gepatra lingvo ne estas la unua lingvo de la koncerna ŝtato, ekz. la kataluna en Hispanio, la hungara en Rumanio, la sveda en Finnlando) aŭ dua internaci-rola lingvo. Se eĉ neperfekta ĝi ja estas alternativo al la angla aŭ Esperanto. Tial ĝi estas sufiĉe forte subtenata de la lingvaj komunumoj, kies lingvoj profitus el tia politiko (ĉu la franca, la germana, la hispana?) Instrui du fremdajn lingvojn al ĉiuj gejunuloj en Eŭropo (cetere aliloke ankaŭ) estus giganta projekto: multekosta, komplika, multloke malŝatata, kaj tute ne garantianta la sukceson. Oni povas do argumenti iom forte, ke unu el la 'pluraj' lingvoj estu propedeŭtiko…. kaj la kandidato plej evidenta estas Esperanto. Tial oni povas rekomendi ĝin, kiel elementon en la plurlingvisma politiko.
Reen al la listo de informadaj tekstoj