La Esperanto-Movado startis sian vivon kiel juneca. Zamenhof estis ankoraŭ vere knabo, kiam li komencis okupiĝi pri la ideo. Li estis nur 28-jara kiam li publikigis sian projekton kaj prenis sur sin la gigantan taskon disvastigi ĝin tra la mondo. La altaj lingvaj kvalitoj de Esperanto kaj la ideo de plej pura internaciismo, ligita al ĝi, inspiris junajn intelektulojn en unu lando post la alia.
Ne necesas ĉi tie rerakonti la diversajn eventojn en la historio de Esperanto. Sufiĉas memorigi, ke la Unua Mondmilito detruis multrilate la florantan Movadon; ke, pene rekonstruita post la finiĝo de la malamikaĵoj, la Esperanto-Movado suferis aliajn fortajn batojn en formo de malpermesoj kaj persekutoj en aro da landoj; ke, interne, organizaj kaj aliaj diskutoj, kelkfoje superfluaj disputoj, deturnis la agadon for de la esencaj celoj. La finan baton donis la Dua Mondmilito, kiu preskaŭ komplete haltigis ĉian organizitan laboron. Post la finiĝo de la milito la unua tasko estis rekolekti la restintajn fortojn, bedaŭrinde dekumitajn kaj tre diserigitajn. En ĉiuj niaj organizaĵoj, ekde la lokaj grupoj ĝis la Komitato de UEA, mankis junaj, freŝaj fortoj. Necesis trovi radikalajn rimedojn por sanigi la situacion.
La reorganizo de TEJO kaj akcepto de ĝia nova Statuto en 1957, la transformiĝo de nia junulara organizaĵo al sekcio de UEA, la kreo de junularaj delegitoj, la speciale favoraj kotizoj por junuloj, la apartaj junularaj kunvenoj dum la U.K., la Oratoraj Konkursoj kaj aliaj aranĝoj por la junularo, la klopodoj, parte sukcesaj, fondi landajn junularajn sekciojn, la apartaj kongresoj de TEJO, diversaj elstaraj junularaj renkontiĝoj, pluraj gazetoj kaj bultenoj eldonataj de la junularo mem — ĉio ĉi kontribuis al disvastiĝo de la Internacia Lingvo inter la junularo kaj al la fortikiĝo de la junulara Esperanto-Movado.
Nun, en la kadro de la nova Laborplano de UEA, la junulara sekcio akceptis sian propran Laborplanon, kies ĉefa celo estas amase disvastigi la lingvon inter la junularo. En ligo kun tiu granda programo la Estraro de TEJO turnis sin al la Estraro de UEA kun la propono, ke la jaro 1963 estu deklarita Junulara Jaro. Per skriba voĉdono la Estraro de UEA akceptis la proponon kaj tiamaniere tiu ĉi nova kampanjo estos komuna klopodo de TEJO kaj UEA, sed la ĉefajn agadojn entreprenos TEJO mem pere de siaj funkciuloj kaj landaj sekcioj.
Interne de la Movado la agado havas jenajn ĉefajn celojn: fondi junularajn sekciojn en la landaj asocioj kaj lokaj grupoj, se tiaj ankoraŭ ne ekzistas; organizi apartajn junularajn grupojn, se iel eble; regule aperigadi junularajn paĝojn en ĉiuj organoj de la landaj asocioj kaj, laŭ la ebleco, ankaŭ en aliaj gazetoj; dediĉi specialan atenton al la junularaj problemoj ĝenerale en la Esperanta gazetaro; organizi apartajn junularajn programojn en la lokaj grupoj; okazigi junularajn kunvenojn dum la landaj kongresoj en 1963; organizi oratorajn konkursojn por la junularo dum la landaj kongresoj kun subvencioj al la gajnintoj por partopreno en la Oratora Konkurso dum la U.K. en Sofio; pligrandigi la nombron de Junularaj delegitoj de UEA, de J-MJ kaj J-MA de UEA — ĉio ĉi kun la fina celo fortikigi la junularan sekcion de UEA kaj, sekve, de la Movado ĝenerale.
Ekster la Movado la plano antaŭvidas intensigon de la agado en ĉiuj junularaj medioj, sed tute speciale en la universitatoj kaj lernejoj. TEJO prizorgos publikigon de artikoloj kaj informoj pri Esperanto en la internaciaj kaj landaj revuoj kaj aliaj periodaĵoj por la junularo; organizos prelegojn en neesperantistaj junularaj asocioj, universitatoj kaj lernejoj; distribuos informan materialon utiligante tiucele ankaŭ la ekzistantajn flugfoliojn de UEA, la bultenojn de la IGS kaj la dokumentojn de CED; malfermos novajn kursojn por gejunuloj kaj, se eble, aperigos kursojn de Esperanto en junularaj periodaĵoj.
La Estraro de TEJO prave opinias, ke mankas en Esperanto revuo, kiu estus plene dediĉita al demandoj interesaj por la junularo. Tial TEJO intencas eldonadi, ekde januaro 1964, internacian junularan revuon ne pri Esperanto, sed en Esperanto pri ĉio, kio povas interesi junajn homojn en ĉiuj landoj. La provnumero verŝajne aperos antaŭ la U.K. en 1963, tiel ke estos eble kolekti abonojn dum la Kongreso kaj la diversaj aliaj renkontiĝoj ligitaj al ĝi. Por certigi la eldonadon TEJO decidis krei Fondaĵon, kiun prizorgos la C.O. de UEA. Kontribuojn oni povas sendi al la C.O., eventuale pere de la ĉefdelegitoj kaj perantoj.
La esperantista junularo montris admirindajn talenton kaj kuraĝon en la laboro por la Internacia Lingvo. Nun, en la Junulara Jaro, ĝi estas preta ĝis maksimumo streĉi siajn fortojn por disvastigi amase la lingvon inter la gejunuloj. Ĝia laboro estos tutcerte plensukcesa, se ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj la tuta Esperantistaro rilatos al ĝi kun multe da komprenemo kaj donos al ĝi ĉiuflankan apogon, inkluzive almenaŭ modestan financan helpon.
esperanto, januaro 1963 / 3