Stato je la 30-a de novembro
| Konkurso I | ||||
|---|---|---|---|---|
| # | Lando | Kvoto | Poentoj | °/o |
| 1. | Jugoslavio | 5560 | 7170 | 128.96 |
| 2. | Usono | 3610 | 4100 | 113.57 |
| 3. | Francujo | 6754 | 7218 | 106.87 |
| 4. | Svedujo | 6190 | 6615 | 106.80 |
| 5. | Nederlando | 4942 | 5048 | 102.14 |
| 6. | Danlando | 2876 | 2936 | 102.09 |
| 7. | Germanujo | 7085 | 7201 | 101.64 |
| 8. | Svislando | 2103 | 2136 | 101.57 |
| 9. | Finnlando | 2525 | 2495 | 98.81 |
| 10. | Italujo | 4253 | 4190 | 98.52 |
| 11. | Norvegujo | 1677 | 1650 | 98.39 |
| 12. | Japanujo | 3265 | 3180 | 97.40 |
| 13. | Hispanujo | 2557 | 2490 | 97.38 |
| 14. | Britujo | 6661 | 6353 | 95.38 |
| 15. | Brazilo | 4142 | 3771 | 91.04 |
| 16. | Belgujo | 2006 | 1695 | 84.50 |
| Konkurso II | ||||
| 1. | Argentino | 505 | 905 | 179.21 |
| 2. | Aŭstralio | 1148 | 1223 | 106.53 |
| 3. | Israelo | 285 | 300 | 105.26 |
| 4. | Kanado | 746 | 769 | 103.08 |
| 5. | Aŭstrujo | 1440 | 1475 | 102.43 |
| 6. | Nov-Zelando | 1184 | 1172 | 98.99 |
| 7. | Portugalujo | 515 | 505 | 98.06 |
| 8. | Madagaskaro | 250 | 241 | 96.40 |
| 9. | Islando | 250 | 215 | 86.— |
| 10. | Sudafriko | 250 | 195 | 78.— |
| 11. | Urugvajo | 250 | 155 | 62.— |
Kiel en antaŭaj jaroj, tiel ankaŭ por 1963 s-ro Karl-Heinz Mischler (Franklinstr. 29, ZÜRICH 50, Svislando) eldonis belegan grandformatan kalendaron Por ĉiu monato estas unu belega kolorfoto, kaj sur la dorso estas klariga teksto pri la bildo en Esperanto. Kiu jam vidis tiun ĉi kalendaron, de kies disvendado la profito iras al esperantaj laboroj, tiu ne bezonos instigon mendi jam nun la kalendaron 1964. Por mendantoj ekster Svislando la kosto ĝis la 30a de aprilo estas sv.fr. 4.50 aŭ 9 rpk, post tiu dato ĝi estos 5.50 sv.fr. aŭ 11 rpk (ambaŭ inkluzive afrankon). Vere malmultekosta kaj inda aĉetaĵo, kiu samtempe bone propagandas la Internacian Lingvon !
Prezo: por nemembroj: 10,50 gld. (42 steloj) por MA 1962: 5,25 gld. (21 steloj)
Aĉetu ĉiumonate almenaŭ unu Esperanto-libron, libreton, broŝuron aŭ kajeron. Vidu la ampleksan libroliston en la Jarlibro de U.E.A. !
La partoprenontoj en la Oratora Konkurso povos elekti el la sekvantaj temoj :
1. Kiel reciproka aprecado de kulturoj povas helpi al interkompreniĝo inter la popoloj
2. Kion mi opinias pri la Esperanta literaturo
3. Ĉu ekzistas opono inter arto kaj scienco
4. Kiel mi konceptas la rolon de internacia Esperanta teatro
5. Kiel teknikoj helpas al kultura progreso
6. Kio estu la enhavo de kultura agado de la junularo
Por la reguloj pri partopreno vidu la venontan numeron.
Dumas. D-ro Jacky Dumas kaj s-ino Annie (antaŭe Roux) Dumas en Roanne, Francujo, informas kun plezuro pri la naskiĝo de sia filo Yves.
Wyber-Bailey. La 7an de januaro geedziĝas en Novzelando s-ro Vilĉjo J. Wyber kaj f-ino Lynette D. Bailey (Esperanto-instruistino). ĉeestas pluraj esperantistaj gastoj. Adreso: 122 Isabella Street, Invercargill, Novzelando.
Oktobro. La 20-an de oktobro. Aŭtuno. En Pollando, mia patrujo, oni diras "la orkolora pola aŭtuno" . . . Kurantjare eraras onidiro. La somero ne favoris, la aŭtuno ne favoras. Nu, mi konsentas, ke arbofolioj estas belege oraj, vinruĝaj, flava-rozaj, brunaj; preskaŭ ili jam ĉiuj kuŝas sub arbaroj, sur vojetoj. Tamen la hodiaŭa vetero estas ege trista, deprimema: malhele, malvarme, malseke.
Kion do fari dum tia tago, se iu malsanas (jam delonge), tute ne kapablas tro labori, kaj pro tio havas multe da tempo ? Sekve mi decidis konvene utiligi la situacion kaj skribi leteron al Vi ! Jes, ĝuste al VI, Samideano (-ino), kies manoj jen tenas Esperantorevuon. Iom stranga letero: en certa senco ĝi estas "antaŭvenĝo". Nome, mi turnas min al Vi kun grava, granda peto. Eble por pruntedoni al mi monon ? Neniam ! Cetere mi ne prunteprenas, ĉar mi ne havus monon por redoni ŝuldon. Estas tute alia afero: mi profundkore, tre varme kaj insiste petas ke Vi skribu al mi vastan leteron, sinceran, senfalsan, sen iu ajn arta pozo. Iu-ajn-maniere: permaŝine aŭ permane, inke aŭ krajone; sur eleganta leterpapero kun monogramo, aŭ sur kajerkartetoj, eĉ sur komerca paperpeco kun firmaa presaĵo. Ne gravas. Temo gravas, pensoj gravas, vero gravas kaj homa koro.
Ankaŭ ne estas konsiderinda, kio Vi estas: afrikanoj, amerikanoj, aŭstralianoj, azianoj, eŭropanoj, kie ajn vi loĝas ie en la mondo, oriente aŭ okcidente, norde aŭ sude — skribu ! Sendepende de nacieco, haŭtkoloro, religio, mondkoncepto, profesio, instruiteco ! Min interesas Via ĉiutaga vivo, simpla — ordinara — kutima vivo, homa vivo.
Estas Vi eble la feliĉa fianĉo ? Ho, skribu al mi pri tiu ĉi la plej bela junulino de la mondo, pri ĉi tiu "Miss Universum", ĉar Vi ŝin elektis ! Estas Vi la bedaŭrinda, perfidita edzino ? Tuj skribu al mi pri tiu fripono !
Kio ajn Vi estas: kuracisto, pastro, lernanto, sciencisto, kudristo, ministro aŭ pordisto (kompreneble ankaŭ ĉiuj -inoj) — S K R I B U, nepre legeble kaj laŭ ebleco rekomendite, por ke letero min certe atingu. El inter Viaj landaj poŝtmarkoj elektu tiujn la plej karakterizajn por Via lando, bone ? kaj la pagendan afrankon tutigu per kelkaj iomete valoraj poŝtmarkoj, ke estu da ili kiel eble plej multe.
Kie ajn Vi loĝas, Kara, ĉe Nilo aŭ apud Amazona Rivero, ĉe lazura Adriatiko aŭ sub Himalaja "Tegmento de Mondo" — Tibeto, en Japanujo, Hindujo, aŭ en "nigra kontinento" Afriko tuj ĉe ekvatoro — nepre skribu. Pri kio ? Karaj gesamideanoj, permesu, ke mi ion konfesu: mi vizitadis lernejon, do mi bone scias, ke — ekzemple — en Afriko vivas krokodiloj, etendiĝas Saharo, staras Piramidoj . . . Ke en Aŭstralio saltegas kanguruoj, ke en praarbaroj interbranĉe petolas niaj agrablaj parencoj (simioj) . . . Ke en Ameriko — ne, sufiĉas, Vi jam komprenis. Sekve: skribu pri Via vivo, tago, ĉirkaŭularo, laboro, plaĉo, prizorgoj, klopodoĵ, doloroj, ĉagrenoj, pri ĝojo kaj ridado. Se Vi estas soleca (kiel ankaŭ mi mem), skribu, mi Vin bonege komprenos. Amas Vi iun, malamas, malŝatas ? skribu ! ĉio, absolute ĉio estas al mi ege impresa temo.
Ne evitigu al mi la malgajajn leterojn. Mi proprespertis ja, ke dum la vivo elrevigas ĉio kaj ĉiu: kredo, espero, amo, amikeco, revo, projektoj, amata viro — virino — amiko, familianoj, eĉ ankaŭ (okazas ! okazas !) la propra patrino. Jes, prave "homo solece mortas" . . . Ankaŭ solece ĝi vivas, kvankam kelkfoje ĉirkaŭita de hejmanaro . . . solece suferas, sopiras, atentas sian nekonatan sorton, imagan feliĉon. Genia pola poeto Adamo Mickiewicz, aŭtoro de "Sinjoro Tadeo", diris en iu sia verko: "Por min kompreni, oni devas esti ne ĈE mi, sed EN mi." Prave, tiele.
Malgraŭ tio skribu senprokraste, sincere, vastege, pri ĉio, kio estas VIA.
Al kiu ? Ĉefine Vi trovos miajn antaŭnomon, nomon, adreson. kaj Vi sciiĝos, k i u mi estas. Kio ? Bonvolu, ke mi prezentu min ! Mi estas homo, se Vi preferas: homino . . ., plenaĝa, blondhara, iom malsana, tamen ne tro grave, mi pezas 49 da kg-j; instruita ? ho, alte, kiel mem "barono Münchhausen", kaj same bonedukita . . . Laŭ profesio mi estas tajpistino kaj ĵurnalistino (iam, iam, nune — nenio). Aliaj detalaĵoj: mi pasie briĝ-kartludas.. . Tamen nur sporte, senmone, mi neniam pagas, se mi malgajnis. Krome, mi amas la tutan homaron, do mi esperantistiĝis. Mi rekte freneze amas la Naturon, safiron de ĉielo kaj akvoj, verdon de plantoj, multkolorecon de floroj; precize rozo "reĝino de floroj" estas al mi vera miraklo, do se Vi havas rozplantejon skribu multe, ne timante min enuigi. Same — pri vinberejoj ! Pri agrokulturaj bienoj (hallo, danoj !). Amerikanoj skribu pri sia "business"; bestbredantoj — pri siaj "karuloj", ĉar mi egale amas ĉion, kio havas kvar piedojn aŭ du flugilojn. Ja hundo estas kortuŝa estaĵo . . . Eble Vi havas hejme leonon aŭ tigron ? Fenomeno ! Skribu al mi.
Espereble mi ricevos malpli ol cent leterojn. Ja ESPERANTO-revuo estas legata en 82 landoj . .. Ne forgesu meti daton, antaŭnomon, nomon kaj adreson, landnomon. urbon aŭ vilaĝon. Se tio ne ĝenas, aldonu vian aĝon. kaj — nepre — Vian sekson, ĉar fremdeco de antaŭnomoj povas kaŭzi, ke mi ekopinios viron virino, kaj inverse.
Mi atentados leterojn. Se la leter-kampanjo sukcesos — mi mencios la Skribintojn en nia revuo, dank'al toleremo de la redaktoro. Do serĉu vian nomon, se Vi estos skribinta. Eble la letero ne atingis min, tio okazas.
Finante jen, mi antaŭdankas al ĉiuj miaj Korespondontoj-Amikoj.
Estu sanaj, riĉaj, kvietaj, feliĉaj. Vi ĉiuj karaj Gefiloj
de la terglobo. Mi forte premas Viajn manojn, kaj ĉies vizaĝon
mi kisas fratinece, virinajn kaj virajn. Favoru al Vi bonsorto. Memoru:
skribu tuj, sincere kaj vaste, pri ĉio kio okazas ĉe Vi, kun Vi,
en Vi. skribu al:
Maria Hessel.
Krakow-Pollando (Eŭropo)
ul. Dietla 50/11.
Adresu skrupule, precize !
Via, Maria
esperanto, januaro 1963 / 6