LA HARISTO

(skizo el la pariza vivo dum la "bela epoko") de J.-K. HUYSMANS (1848-1907)

Oni sidigas sin antaŭ spegulego, randumita per mahagono; sur apuda marmorplato kuŝadas harlavaĵoj enbotele, rizpudraj skatoloj el blua vitro, kapbrosoj kun graseŝmiritaj haregoj, kombiloj pikaj kaj harozaj, pomadpoto malfermita kaj montranta la markon de fingro stampita en flava pastaĵo.

Tiam la supermezura turmento komenciĝas.

La korpo estas envolvata en negliĝo, tualettuko estas kunpremata kiel remburaĵo inter la kolkarno kaj la ĉemizkolumo, kaj sentante ekeliĝi ĉe la tempioj la etan ŝviton de l'senspiriĝo, oni ricevas ekpuŝon de mano kiu kuŝigas vian kranion dekstren, kaj la frido de l'ŝero tremigas vian epidermon.

Je la brua klaktintado de l'feraĵo kiun la tondisto movadas, la haroj disfalas kiel pluvo, glitas en la okulojn, lokiĝas sur la palpebrojn, algluiĝas ĉe la lipanguloj, kiujn ili tiklas kaj pikas, dum nova manpuŝo subite kuŝigas vian kranion sinistren.

Kapon dekstren, kapon maldekstren, fikse. Kaj tiu iro kaj reiro daŭras, pligravigita de la galopo de l' tondilo, kiu manovras ĉirkaŭ la oreloj, kuras sur la vangoj, ekvundetas la haŭton, vojiras laŭ la tempioj, baras la okulon kiu strabas, duonblindigita de tiuj helaj eklumoj.

— Ĉu sinjoro deziras legi gazeton ?

— Ne.

— Bela vetero, ĉu ne, sinjoro ?

— Jes.

— Depost jaroj ni ne havis vintron tiel mildan.

— Jes.

Poste, haltmomento; la funebra ĝardenisto eksilentis. Li nun tenas vian kappostaĵon inter ambaŭ siaj pugnoj, kaj jen, spite la malpli diskutitaj leĝoj de l'higieno, li balancas ĝin, supren, malsupren, tre rapide, klinante sian barbon sur vian frunton, elspirante sur vian vizaĝon, ekzamenante en la spegulo ĉu la tonditaj haraĉoj estas bone samlongaj; jen li tondumas, ĉi tie, malĉitie, ankoraŭ, kaj li rekomencas kaŝludi kun via kapo kiun li provas perpreme enirigi en vian stomakon, por pli bone juĝi pri la rezultato de sia tranĉado. — Ha ! kie do estas la bonfaroj de la scienco, la anesteziloj laŭditaj, la palaj morfinoj, la fidelaj kloroformoj, la pacigaj eteroj ?

Nun, la haristo spiregas, senfortigita de siaj penoj, blovas kiel bovo, kaj ree sin ĵetegas al via kapaĉo, kiun li nun rastas per malgranda kombilo, kaj rabotas senhalte per du brosoj.

Sopiron de korpremeco vi ellasas dum, formetante siajn striglilojn, li skuas vian negliĝon.

— Ĉu sinjoro deziras parfumfroton ?

— Ne.

— Kaplavon do ?

— Ne.

— Sinjoro estas malprava, tio firmigas la kaphaŭton kaj detruas la skvametojn.

Per mortanta voĉo, oni fine akceptas la kaplavon, laca, venkita, ne plu esperanta sin forsavi vivanta el tiu fikaverno.

Nun roso fluas, guto post guto, sur vian hararaĉon, kiun la viro, kiu suprenfaldis siajn manikojn, frotpurigas; baldaŭ poste tiu roso, kiu malbonodoras je oranĝaĵo, iĝas ŝaumo, kaj mirkonsternita oni sin ekvidas en la spegulo, kapvestitan per kvazaŭ neĝovaĵo, kiun dikaj fingroj krevigas.

La momento venis, kiam la turmento atingos sian plejegan akrecon.

Malmilde via kapo flirtas kiel sur reĵetiloj inter la brakoj de l'pomadulo kiu blekas kaj baraktas; via kolo krakas, viaj okuloj ŝprucas, la kongesto komenciĝas, la frenezo minacas. En lasta eklumo de natura saĝo, en lasta preĝo, oni humile petegas la ĉielon, ke ĝi vin senharigu, ke ĝi vin faru kalva kiel bovidkapo !

La operacio tamen finiĝas. Oni sin levas ŝanceliĝante, pala kiel post longa malsano, gvidata de la turmentisto, kiu precipitigas vian kranion en lavujon, ĝin ekkaptas ĉe la nuko, ĝin aspergas per grandaj fluoj de malvarma akvo, poste ĝin forte kunpremas per tuko, kaj ĝin reportas sur la apogseĝon, kie, simila al brogita viando, ĝi kuŝas senmove, tre blanka.

Plu restas nur, post la kruelaj doloroj ricevitaj, suferi la naŭzon de l'finaj manipuloj, la peĉŝmiraĵon dispremitan en la manplatoj kaj algluitan sur la kranion ree skrapatan de la dentoj de l'kombiloj.

Estas finite, oni estas savita, staranta, libera; oni forpetas la proponojn pri sapo kaj tualetaĵoj; oni pagas kaj oni forkuregas el la danĝera fiejo, sed en la freŝa aero, la frenezeto foriĝas, la ekvilibro revenas, la pensoj trankvile reprenas sian vojon.

Oni sin trovas pli bonfarta, malpli nejuna. En la sama tempo, kiam li sarkis vian felon, la barbiro kiel per miraklo vin malpliŝarĝis de pluraj jaroj; la atmosfero ŝajnas pli milda kaj pli nova, animfreŝo ekaperas, sed ĝi velkas, ve ! preskaŭ tuj, ĉar ekjukas la fortranĉitaj haroj falintaj sub la ĉemizon. Kaj lante, portanta la ĝermon de korizo, oni revenas hejmen, admirante la ĉiaman heroecon de monaĥoj kies karno estas, nokte kaj tage, memvole gratata de l'akraj haregoj de la duraj punvestoj.

el la franca esperantan de :

Paul LOBUT

esperanto, januaro 1963 / 8