
Mi memoris tiun ĉi fabelon kiam por la unua fojo mi vizitis la belan Rila-montaron kaj ĝian neforgeseblan monaĥejon.
Estis varma aŭtuna tago, la plej bela periodo en la jaro por esti en la arbaro. Kaj arbaroj estas en tiu regiono — ho, kiom multe da ili — kaj la montoj estis kovritaj de mirindaj oraj, ruĝaj, verdaj koloroj. Absoluta trankvilo regis tie. La posttagmezaj sunradioj dancis kun la folioj super mia kapo. Nur la bruo de miaj paŝoj kaj, de tempo al tempo, la kutimaj arbaraj sonoj rompis tiun grandiozan kaj ripozigan silenton.
Sed subite renkonte al mi, de la supro de monto, kiun mi estis grimpanta, venis ĉarma kanto el junaj voĉoj. Pli kaj pli ĝi kaj mi alproksimiĝis kaj jen ! subite du ..., kvar ..., dek ..., dudek ... infanoj aperis antaŭ mi kaj min ĉiuj gaje salutis kaj preterpasis malsupren, gaje kantante,
Tio portis al mi memorojn pri mia infana aĝo; mi volis postkuri ilin kaj krii — prenu ankaŭ min kun vi; donu ankaŭ al mi iom de via gajeco — kaj mi havis strangan senton. Ĉu envio ? Certe ne ! Min ĝojigis la ĝojo de tiuj infanoj, ilia senzorga vivo, ilia feliĉo, kaj mi vidis realigita la malnovan fabelon de la fratoj Grimm:.. . mi vidis la mirindan landon kie la arboj estas arĝentaj, iliaj fruktoj oraj kaj kie la infanoj vivas gajaj kaj feliĉaj. Ĝi estas Bulgarujo ...
Kutima kluba vespero. Granda salono plenplena. En la programo : parolado fare de unu el la klubanoj pri "Kredu min, Sinjorino !" de Cezaro Rossetti.
La parolanto, en plaĉa kaj interesa maniero, prezentas la konatan verkon al la atenta aŭskultantaro. Je la fino de la parolado estiĝas vigla diskutado pri la priparolita verko inter la parolinto kaj la aŭskultintoj — tio estas kutimo en tiu klubo. Dua parto de la programo: pritrakto kaj diskuto de klubaj aferoj. Leviĝas impona viro, la kasisto de la klubo — grava persono. Li aspektas ĉagrenita. — Kamaradoj, li komencas, kiel kasisto de la klubo mi devas atentigi vin ke ĝis nun nur 330 anoj pagis sian jaran kotizon. Hodiaŭ vespere mi invitas la ĉeestantajn nepagintojn veni tuj al mi kaj pagi sian ŝuldon. — Pli ol deko da homoj rapidas al la kasisto kaj, pardonpetante, plenumas sian devon.
Ĉu nova skeĉo de Marjorie Boulton ? Ne ! Reala vivo de reala esperantista klubo : "Maksim Gorki", unu el la kluboj en Sofio. Kaj mi persone ĉeestis.
(Poste mi informiĝis kiom da anoj havas tiu klubo : pli ol 500, estas la respondo) .
En Bulgarujo ekzistas mahometanoj, ortodoksoj, katolikoj, protestantoj kaj ateistoj. Ĉiuj vivas en paco kaj neniu perfortas alies konvinkon.
Pro tio, dank'al ortodoksa pastro, mi povis viziti, la unuan fojon en mia vivo, moskeon kaj eĉ supreniri, ĝis la pinto, ĝian minareton.
Tio okazis en Plovdiv, unu el la plej interesaj urboj en Bulgarujo. Per sia malnova parto, kun ĝiaj malnovaj, sed bone konservitaj dometoj, kun ĝiaj grimpantaj kaj mallarĝaj stratetoj — ofte la

tegmentoj de konstraŭstarantaj domoj formas portikon —, Plovdiv
estas paradizo por la fotoamantoj. De iu ajn el la kvin montetoj, sur kiuj
troviĝas la urbo — nememorigeblajn nomojn turkdevenajn ili havas
— oni ĝuas mirindan vidon al la montoj kaj al la valo. Ĉe
la piedoj fluas trankvile Marica...
En Vraca, dum du tagoj, mi estis oficiala gasto de la urbestro. En tiuj tagoj, eĉ en oficiala formo, mi spertis kaj ĝuis la grandanimecon de la bulgara popolo.
Per speciala aŭtomobilo mi vizitis la belegajn lokojn (Groto "Ledenika" !), kiujn la partoprenantoj en la 19-a TEJO-Kongreso ankaŭ vizitos. Mi ĥore kantis kun la urbestro dum du oficialaj bankedoj — ha, kia vino, kia vino ! — kaj brak' en brako, en la nokto ni akompanis hejmen unu la alian ...
En Sofio, ankaŭ dank' al la larĝaj bulvardoj, la aŭtomobila trafiko fluas rapide kaj tre .. itale. La piedirantoj devas konkuri en rapideco kun la aŭtomobilistoj por atingi, kun ĉiuj membroj sanaj, la alian bordon de la strato.
Plej sekure estas transiri straton kie troviĝas trafikpolicisto. En unu el la stratkruciĝoj sur la bulvardo Ruski, unu el la ĉefaj en Sofio, daŭre staras amaso da homoj. Sed ili ne staras por havi liberan kaj sekuran vojon je transiro. Tute ne ! Ili staradas por admiri la policiston, ĉiam la saman, kiu direktas tie la trafikon. Per la movoj de siaj brakoj kaj de la tuta korpo li elvokas strangan baletdancon. Preskaŭ ĉiuj sofianoj konas bone sian urbon, sed ĉiuj sofianoj tiun policiston.
Bulgarujo: la lando kie la homoj neas kapjesante kaj jesas kapneante. Eksterlandano neniam forgesu tiun ĉi kutimon. Ankoraŭ – pli bone: li devigu sian kapon ne moviĝi kaj elparolu klare sian jeson aŭ neon.
Tiu ĉi estas la sola maniero por eviti miskomprenojn. Ne faru kiel mi, kiu plurfoje ne ricevis deziritajn kaj proponitajn aferojn, ĉar en tiuj momentoj estis forgesinta la kutimon....
Mi ĉiam havis la ideon, pro antaŭaj spertoj, ke vojaĝo per aviadilo estas rezervita al bonstataj homoj, al aferemaj komercistoj, kies "time is money". Mi do tre miris kiam dum mia unua vojaĝo en Bulgarujo per aviadilo sidis apud mi simpla kamparanino kun korbo, el kiu bone vidiĝis mortinta kokino. Kaj tiajn homojn mi plurfoje vidis dum aliaj vojaĝoj.
La kaŭzo estas ke la kostoj pro aviadila vojaĝo estas proksimume kiel tiuj per vagonaro. Krome Bulgarujo havas multajn montojn kaj vojaĝo per aviadilo estas multe pli rapida ....
Por la unua foja mi vivis dum relative longa tempo en la kirila alfabeto. En la komenco estis vere stranga sento, kiun mi havis. Mi estis ĉirkaŭita de vortoj, kiuj ne estis vortoj por mi, sed nur strangaj signoj. Dum la sonĝoj faladis sur min literoj, kiujn neniam antaŭe mi estis vidinta, kiel Ж aŭ Ф aŭ Щ aŭ Ю kaj literoj kiel P, kiu signifas R, aŭ B, kiu signifas V, aŭ H, kiu signifas N, aŭ m, kiu signifas T (kvankam estas ankaŭ T, kiu signifas T, kaj M, kiu signifas M).
Vere en la unuaj tagoj mi estis senespera. Sed mi devas konfesi ke la kirila alfabeto estas facile lernebla. En la daŭro de unu vespero oni povas ĝin lerni kaj poste..." la vivo estas rozkolora".
G. G. Pompilio
esperanto, januaro 1963 / 5