SOFIA ARTA FESTIVALO

D-ro Andreo ALBAULT
Estrarano de UEA pri Kulturaj Aferoj.

La Sofia L.K.K. firme kaj regule laboras por pretigi al ni imponan 48-an Kongreson, kiu plie anonciĝas bona pro taŭgaj ejoj kaj efika pro la favorado de la aŭtoritatoj. Karakterizo de la 48-a estos la Dua Arta Festivalo.

Nia movado estas kulturmovado kaj U.E.A. asertas tion jam de pluraj jaroj per la seninterrompa organizado de diversaj manifestacioj, kiel la Internacia Somera Universitato, la Belartaj Konkursoj, la Oratora Konkurso, la Teatra Vespero ..., ktp.... Esence la Arta Festivalo estas festa aserto de nia kulturo. Nia informado kompreneble devos ekspluati tiun manifestacion. Sed nur per la kulturo, kiun ĝi kapablas disradii, lingvo povas venki.

Ĉiuj legantoj de tiuj linioj povas iel partopreni en tiu alta manifestacio. De la ordinara pasiva partopreno, "aĉetebla" per simpla kongreskarto, ĝis la plej eminenta aktiva kunlaboro spirita aŭ materiala: de ĉiu el vi dependas la suma nivelo, kiun ni povos atingi. Ĉiu el vi portu sian brikon al la komuna konstruo.

Kvankam ne ĉiu detalo estas jam fiksita, kiam tiuj linioj estas skribataj, ni tamen povas diri, ke krom la oficiala teatraĵo prezentota de la Internacia Arta Teatro sub la kompetenta reĝisorado de Srdjan FLEGO, ni povos ĝui la partoprenon de alia profesia trupo, tiu ĉi bulgara. Ni jam disponas ankaŭ pri bulgaraj operkantistoj kaj ankaŭ pri bulgaraj folkloraj dancensembloj, kies ĉarman kaj viglan movevoluon ni povos admiri sub la blua Sofia ĉielo en grandega plenaera teatro kun 3 500 sidlokoj. Plie, espereble, aliaj trupoj volos anonci sian partoprenon : ili urĝe skribu al L.K.K. aŭ al subskribinto.

Niaj verkistoj tra la tuta mondo febre pretiĝas partopreni la Belartan Konkurson. Ili scias, ke dank' al ili iom post iom la eksteraj skeptikuloj agnoskas la valoron de nia lingvo. La Belarta Konkurso estas sprono, kiu instigas al ĉiam pli bona kaj pli abunda verkado.

Tial kleraj homoj en nia movado, eĉ se ili ne havas talenton aŭ tempon por tiu aktivado, vigle subtenas ĝin. Iom pli solena vespero estos dediĉita al tiu Konkurso; espereble kelkaj mecenatoj decidiĝos krei specialajn premiojn okaze de la Festivalo kaj ni povos solene proklami la rezultojn.

Kvankam eminenta parto, literaturo ne estas la tuta kulturo: tiu ja ne lasas sin enfermi en formulon. Tial multe dependas de individuaj iniciatoj, ke tiu aŭ tia aspekto de la internacia kulturo estos reprezentita en la Sofia Festivalo kaj en la sekvontaj. Tial ĉiu ajn povas partopreni kun sia aparta talento kaj kompetento: Ekzemple, multaj homoj ŝatas foti tra la mondo; elito levis tiun emon al vere alta artesprimo. Okazos en Sofio Foto-Konkurso "La Homo" sub prizorgado de la Bulgara Esperanta Kino- kaj Foto-Klubo. Internacia Komisiono aljuĝos premiojn kreitajn de diversaj instancoj kaj eble de mecenatoj.

La estraro de U.E.A. ĵus decidis pri la temoj proponitaj al niaj junuloj por la Oratora Konkurso. En la kadro de "1963 - Junulara Jaro", T.E.J.O. harmonie kun U.E.A., invitos ĉiujn landajn asociojn organizi proprajn oratorajn konkursojn, okaze de siaj kongresoj. La celo estas trovi talentajn junulojn, kiuj poste povu esti senditaj al Sofio por partopreni la Konkurson de U.E.A., kiel reprezentantoj de siaj landoj. La naciaj asocioj, bone komprenante la proprajn interesojn, monhelpos la talentajn junulojn tiel donante al ili fidon kaj celon en nia movado. Novaj talentoj de hodiaŭ, gvidantoj de morgaŭ !

Ni ĉi tie deziris aludi nur kelkajn el la ĉefaj punktoj de la Sofia Arta Festivalo. Plie, novaj aktivadoj dependos ĉefe de la reago de la publiko: ekzemple, ni antaŭvidas diversajn konkursojn de deklamado, plastikaj kaj figuraj artoj, lumbildoj, magnetofonaj bendoj,... ktp,... Ni havos okazon reparoli pri tio. Ni nur ripetu: la Arta Festivalo estos respeguliĝo de nia tuta movado. La programo estas vasta, kaj ĉiu serioza iniciato estos bonvena.

La Sofia Arta Festivalo superu la Harogatan ! Ĝi pretigu la vojon al estontaj !

Kongreslanda pejzaĝo

esperanto, januaro 1963 / 4