Rubrikoj


CED

Centro de Esploro kaj Dokumentado
77, Grasmere Avenue, WEMBLEY, Middlesex, Anglujo Telefono ARNold 90-81

LA KONSULTAJ RILATOJ DE U.E.A. KUN UNESKO

En la Esperanto-gazetaro plurfoje aperis informoj pri la Konsultaj rilatoj de UEA kun UNESKO, en kiuj la preciza enhavo de tiuj rilatoj ne estis tute korekte prezentita. Ofte okazis, ke ankaŭ en nacilingvaj revuoj aŭ gazetoj aperis misprezentoj. Tial estas oportune doni la sekvantajn klarigojn :

Kiel konate, la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo (1954) akceptis la 10-an de Decembro Rezolucion favore al Esperanto. La teksto de tiu Rezolucio troviĝas en ĉiu Jarlibro de UEA ekde 1955. La sama Ĝenerala Konferenco unuanime decidis establi Konsultajn Rilatojn kun UEA. La menciita Rezolucio kaj la decido pri la Konsultaj Rilatoj estas du malsamaj aferoj. La Rezolucio estis respondo de UNESKO al la Peticio, kiun siatempe subskribis 895.432 individuaj personoj kaj 492 organizaĵoj kun entute 15,454.780 membroj. La decido pri la Konsultaj Rilatoj estis rezulto de efika agado de UEA sur kampoj, kiuj interesas ankaŭ UNESKO-n.

En tiu tempo ne ekzistis apartaj kategorioj de konsultaj rilatoj. Nur poste, kiam ĉiam pli granda nombro da internaciaj organizaĵoj ricevis la konsultajn rilatojn, montriĝis necesa la kategoriigo de la diversaj organizaĵoj. Post multaj diskutoj kaj interkonsiliĝoj kun la neregistaraj organizaĵoj, la 11-a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, okazinta en Parizo en 1960, akceptis la novajn Direktivojn koncerne la Rilatojn de UNESKO kun Internaciaj Neregistaraj Organizaĵoj. Laŭ tiu direktivo ekzistas tri kategorioj de neregistaraj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun UNESKO: A, B kaj C.

La kategorio C estas la plej malforta. Organizaĵoj, allasitaj al tiu kategorio, havas nur "rilatojn de reciproka informado". Tiuj organizaĵoj devas regule informadi la Ĝeneralan Direktoron pri sia agado kaj sciigadi siajn membrojn pri tiuj punktoj de la programo de UNESKO, kiuj povas interesi ilin. Aliflanke, la Ĝenerala Direktoro de UNESKO devas prizorgi interŝanĝon de informoj kaj dokumentoj kun la organizaĵoj de kategorio C kaj povas inviti ilin sendi observantojn al iuj kunvenoj de UNESKO.

La organizaĵoj en "rilatoj informaj kaj konsultaj" (kategorio B) havas, krome, jenajn devojn kaj rajton : Laŭ la peto de la Ĝenerala Direktoro ili devas doni sian konsilon kaj helpon en ligo kun enketoj studoj aŭ publikaĵoj de UNESKO, kiuj rilatas al iliaj kompetentecoj; ili ankaŭ devas kontribui al la realigo de iuj partoj de la programo de UNESKO kaj, se iel eble, meti en la tagordojn de siaj kunvenoj punktojn, kiuj rilatas al tiu programo; fine, ili devas inviti UNESKO-n reprezentiĝi ĉe tiuj kunvenoj, kies tagordo estas en ligo kun la programo de UNESKO, kaj prezenti al la Ĝenerala Direktoro periodajn raportojn pri la helpo donita al la realigo de la programo. Krom la rajtoj, kiujn havas la organizaĵoj en la kategorio C, tiuj ĉi organizaĵoj en konsultaj rilatoj B rajtas ricevi de la Sekretariato la tutan dokumentaron rilatantan al la programo de UNESKO en la punktoj, kiuj respondas al la celoj de tiuj organizaĵoj laŭ iliaj respektivaj statutoj. La Ĝenerala Direktoro devas konsulti ilin pri la propono de la programo. Same tiel ili devas esti invititaj sendi observantojn al ĉiuj kunvenoj de UNESKO pri demandoj de ilia kompetenteco kaj, se ili ne povas sendi observantojn, ili rajtas skribe esprimi sian opinion. Konforme al specialaj kondiĉoj ili povas ricevi ankaŭ subvenciojn. La organizaĵoj de kategorio B rajtas partopreni ĉiujn konferencojn de neregistaraj organizaĵoj.

La kategorio A nomiĝas "konsultaj kaj asociaj rilatoj". La organizaĵoj de tiu kategorio devas plej intime kunlabori kun UNESKO en la plenumado de tiuj celoj, kiuj aparte interesas UNESKO-n, kaj helpi al UNESKO en ĝiaj klopodoj internacie harmoniigi la agadojn de neregistaraj organizaĵoj, laborantaj sur komuna kampo. Tiuj organizaĵoj havas, krom la avantaĝoj donitaj al la kategorioj A kaj B, ankaŭ la rajton havi oficejojn je plej favoraj kondiĉoj, se la Sekretariato devas esti kun ili en konstanta kontakto.

Ekster tiuj 3 kategorioj troviĝas tiuj organizaĵoj kun kiuj la Ĝenerala Direktoro povas havi en la nomo de UNESKO neformalajn rilatojn, kiam ajn li tion opinias utila el la vidpunkto de la interesoj de UNESKO. Efektive, do, ekzistas 3 kategorioj de formalaj rilatoj kaj 1 de neformalaj, entute 4 kategorioj.

Pri la akcepto de iu organizaĵo en kategorion C decidas la Ĝenerala Direktoro, dum la Plenuma Komitato de UNESKO estas kompetenta por la decido ĉu iu organizaĵo estos akceptita en la kategorion A aŭ B.

Okaze de la unua kategoriigo, fine de 1961, Universala Esperanto-Asocio tuj ricevis la kategorion B. Necesas ĉi tie diri, ke nur 22 internaciaj organizaĵoj ricevis la kategorion A.

Al tiu grupo apartenas ĉefe organizaĵoj kreitaj kun la helpo de UNESKO mem, ekzemple la Internacia Konsilantaro por Filozofio kaj Humanismaj Studoj, Internacia Konsilantaro de Muzeoj, Internacia Konsilantaro de Sciencaj Unuiĝoj k.s. Al la kategorio B apartenas nur la plej gravaj internaciaj organizaĵoj, ekzemple la Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Docentoj, Internacia Konsilantaro de Virinoj, Internacia Federacio de Ĵurnalistoj, Asocio de Internacia Juro, Internacia Federacio de PEN-Kluboj kaj similaj. Al la kategorio C apartenas aliaj gravaj organizaĵoj, ekzemple la Rotary Internacia, Internacia Komitato de Scienca Organizo, Internacia Ligo de la Homaj Rajtoj, Savarmeo k.a.

Kiel oni vidas, dank' al efika kunlaborado de UEA kun UNESKO dum pluraj jaroj, Universala Esperanto-Asocio ricevis novan elstaran pozicion en la eblaj konsultaj rilatoj kun UNESKO.


MALLONGAJ INFORMOJ

"Oriento kaj Okcidento", verketo de Georges Fradier, eldonita de UNESKO en diversaj lingvoj, nun aperis ankaŭ en la Esperanto-traduko de C. D. A. Capp kiel eldonaĵo de UEA, finance subvenciita de UNESKO. La 50-paĝa libro, bele ilustrita, estas havebla de la C.O. de UEA por la prezo de 1,50 gld. aŭ 5 internaciaj respondkuponoj aŭ 6 steloj.

S-ro R. Pennazio, kunlaboranto de CED, ellaboris trarigardon pri ĉiuj stratoj aŭ placoj kun la nomoj Zamenhof aŭ Esperanto laŭ la stato je la 31-a de oktobro 1962. Entute nun ekzistas 217 stratoj aŭ placoj je tiuj nomoj en 19 landoj. Kompleta listo aperos en unu el la sekvantaj numeroj.

"La Lingva Problemo en la Internaciaj Rilatoj", prelego de Prof. D-ro Ivo Lapenna, farita en la Unua Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en la Scienco, aperis en Esperanto kiel dokumento de CED A/II/1. Same tiel aperis lia resuma raporto pri "Kelkaj Aspektoj de la Lingva Problemo en Internacia Publika Juro kaj Kompara Juro", kiel dokumento de CED A/II/2. Tiuj dokumentoj jam estas senditaj al la landaj asocioj kaj komitatanoj de UEA. Ili estas mendeblaj ĉe la C.O. de UEA je la prezo de 3 respondkuponoj por ambaŭ.

DONACOJ DE CED

£  ŝ  p
La stato je la 31-a de oktobro 1962145- 3-11
S-ro E. F. Dean, Britujo2-2-0
F-ino E. M. Robertson, Britujo1-0-0
F-ino N. Hanson, Britujo1-0-0
S-ro E. F. Dean, Britujo5-0-0
S-ro Huddersfield1-15- 0
F-ino M. Boulton, Britujo1-0-0
Gesinjoroj H. W. Holmes, Britujo4-0-0
S-ro H. Groendijk, Nederlando0-10- 0
S-ro H. Anaral, Portugalujo0-17- 7
S-ro M. de Freitas, Portugalujo0-10- 4
S-ro A. Santos, Portugalujo0-5-0
N.N4-0-0
Esperanto-Asocio en Madagaskaro0-15- 0
Itala Esperanto-Asocio, Italujo16-4- 0
S-ro A. Santos, Portugalujo0- 6-10
Torina Grupo Esperantista, Italujo20-4- 0
S-ro J. Th. de Goeij, Nederlando0-10- 0
S-ro Sjoblom, Svedujo2-10- 0
N.N0-1-0
S-ro A. Su, Ĉinujo0-1-7
La stato je la 3-a de decembro207-16- 3

Ĉi-foje CED aparte esprimas koran dankon al Torina Esperantista Grupo kaj al Itala Esperanto-Asocio pro iliaj malavaraj donacoj. Tio montras ke ili atente sekvas kaj aprobas la agadon de CED. CED ankaŭ tutkore dankas al ĉiuj aliaj, kiuj subtenas finance ĝian laboron. Donacojn por CED akceptas la C.O. de UEA, ĉiuj ĉefdelegitoj kaj perantoj aŭ rekte la Oficejo de CED je la nomo de ĝia direktoro.


RICEVITAJ LIBROJ

H. C. Andersen: LA MARVIRINETO. El la dana trad. Ib Schleicher. Antaŭparolo kaj biografio de Mag. Svend Larsen. Eld. KOKO, Kopenhago, 1962. 75 paĝoj, el kiuj 20 estas tutpaĝaj kolorilustraĵoj de Gustav Hjortlund, kaj 8 tutpaĝaj reproduktaĵoj de freskoj de Niels Larsen Stevns. 27 X 21 cm. Prezo: 15 d.kr. (30 steloj).

MEMORAJOJ PRI HO CHI MINH. Trad. la esp-klubo en Hanojo. Eld. Fremdlingva Eldonejo, Hanojo, 1962. 251 p. 19 X 13 cm. Prezo nemontrita.

Daniel Quarello: SlNTESIS DE ESPERANTO PARA PRINCIPIANTES. Eld. Quarello, Buenos Aires, Dua eld., 1962. 118p. 17.2 X 11 cm. Prezo: 9 steloj, aŭ interŝanĝe.

BIRDOJ KAJ BESTOJ SUR POŜTMARKOJ. Albumeto. Eld. "Nia voĉeto", 4 Queen Street, Chesterfield, Anglujo, 1962. 32p. 20 X 15.5 cm. Prezo: 4 steloj (en Britujo 4.5 steloj).


La Juna Vivo

ĉion por la redakcio de "L. J. V." sendu al :

Ivo Osibov, Sinjskih Zrtava 13/11 SPLIT, Jugoslavio.


POR LIBERIGI INICIATEMON...

Jen ni havas la jaron 1963. Ĝi estas la 8-a jaro de la ekzisto de TEJO kaj la 25-a jaro de la organizita internacia junulara agado en la Esperanto-Movado. Tiu ĉi jaro ne estas ordinara laborjaro de TEJO: UEA kaj TEJO kune anoncis ĝin kiel JARON de la JUNULARO en la ESPERANTO-MOVADO.

Vi mem spertis, ke kvankam ekzistas multaj junaj esperantistoj, la agado de TEJO ne estas facile rimarkebla. Oni povus prezenti multajn kaŭzojn : TEJO mem ne laboris bone, sed ankaŭ vi — gejunuloj — ne sentis bezonon ŝanĝi tiun staton. Tiel naskiĝis la ideo pri la propra kampanjo de TEJO: la Jaro de la Junularo, kiun la Komitato de TEJO dum la 18-a IJK en Ystad aprobis.

Kion ni intencas fari ? La ĉefa tasko de la Jaro estas aktivigi ĉiujn gejunulojn en la landaj E-asocioj kaj landaj sekcioj de TEJO, liberigi la junularan iniciatemon en la Movado, utiligi ĝin por ĉiuj aktivecoj de UEA kaj fine fortikigi TEJO-n tiel, ke ĝi atingu povon serioze gvidi sian agadon en ĉiuj neesperantistaj junularaj medioj. Nia laboro ne estas ludo de infanoj, nia kampanjo servas ĉiam kaj ĉiel al la ĝenerala movado. Ni ĝin iniciatis, ni scipovas gvidi ĝin tiel, ke ĝi estu sukcesa, sed tio estas ebla nur en kunlaboro kun la landaj asocioj, kiuj disponas pri rimedoj de informado, rimedoj organizaj kaj financaj.

Kion ni atendas de UEA kaj landaj asocioj ? Unue ni atendas, ke ĉiu LA agnoskos la kampanjon kaj siaflanke propagandos ĝin sur la tuta teritorio de sia atingopovo. UEA kaj LA kreu tian atmosferon en la movado, ke la junularo sentu sin bezonata, estu invitita al kunlaboro, ricevu apartajn taskojn en la ĝenerala agado. Ŝanĝiĝantaj mondkonceptoj kaj la aktiviĝantaj vicoj de TEJO prezentas situacion, en kiu oni ne plu povas pretervidi la fakton, kiu nomiĝas junularo. — La Jaro de la Junularo estas tamen nur ero de la granda plano de TEJO. La Estraro jam komencis realigadi ĝin. Vastskale ni preparas oratorajn konkursojn, baldaŭ ni anoncos longedaŭran kampanjon NEO (Neesperantistaj Junularaj Organizaĵoj), aperos provekzemplero de aparta revuo por la esperantista junularo. En la jaro 1963 TEJO pligrandigos la nombron de siaj membroj kaj landaj sekcioj, plialtigos nivelon de siaj internaciaj aranĝoj, kio jam fakte okazas.

Ni kredas, ke la Jaro de la Junularo en la Esperanto-Movado sukcesos, ni esperas, ke ĉiu plenkreska esperantisto rememorigos al si, ke li/ŝi iam ankaŭ estis juna, kaj ke ĉiu juna esperantisto aktive montros sian ekziston. Kaj ĉion ĉi por la rapida progreso de la Esperanto-Movado, kio estas grava por ĉiuj, sed por la Esperantista Junularo — estonto de la Movado — havas principan signifon; ĉion ĉi por realigo de nia nobla ideo — humanisma internaciismo.

Marek W. Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de TEJO

* * *

PRINCIPOJ ESTAS KLARAJ

Inaŭgurante la Jaron de la junularo en la tutmonda Esperanto-Movado, kion diri pri junularo, kulturo kaj lernejoj ? Nenion novan. La principoj estas konataj laŭ la Baza Laborplano de UEA kaj Perspektiva Laborprogramo de TEJO. Tio estas farenda.

Tamen ne malutilos denove tuŝi kelkajn erojn. Ni scias, ke la junularo ĉiujare, eĉ ĉiumonate tralegas montegon da diversaj libroj. Tamen oni neniel povas konstati samon observante la "uzadon" de esperanta literaturo, enhavanta tiom da riĉaĵoj, tiom da perloj, temu pri iu ajn ĝia branĉo. Alproksimigi la esperantan libron al junulo, tiel ke ĝi estu atingebla kaj amata same kiel la libro en la gepatra lingvo, jen la tasko por la Jaro de la junularo ! La manieroj efektivigi ĝin estas diversaj. Unu vojo kondukas tra ofte vizitataj publikaj librejoj (legejoj), kiuj posedu ankaŭ esperantajn librojn. Kompreneble la gejunuloj-esperantistoj devas esti informitaj kaj interesigitaj pri tio (ĉu estus troa optimismo diri "interesiĝintaj" ?). Oratoraj konkursoj estas konataj. Ili estas unika okazo por gejunuloj diri sian opinion pri diversaj problemoj antaŭ loka, landa kaj speciale internacia publiko. Dum tiu ĉi jaro nek lokaj, nek landaj organizaĵoj subtaksu ĉi tiun formon de konkurado inter gejunuloj. La temoj estu internacie komunaj kaj prefere samaj aŭ similaj al tiuj por la Oratora Konkurso en Sofio !

Specialan atenton meritas junularaj kulturaj grupoj, kiuj kapablas ion prezenti. Jen tie, jen alie kolektiĝas teatra grupo, kantĥoro, kabaredo .... Tiuj, kiuj restas agantaj kelkajn jarojn kaj prezentantaj kvalitajn kulturajn programojn, ne devos morti se ni kiel TEJO, Landaj Sekcioj kaj pli fundamentaj organizaĵoj ne nur postulos de ili la membrokotizon, sed ankaŭ kunzorgos por ke ili povu pliajn fojojn prezentiĝi kaj atingi reputacion ankaŭ ekster la Esperanto-Movado. Se ie ekzistas kontentige kvalita kultura grupo, kial grava esperantista aranĝo pasu sen ĝia prezentiĝo ?

Konsciante pri miloj da gelernantoj, kiuj ĉiujare lernas Esperanton, TEJO kaj ĉiuj aliaj, kiuj laboras sur lerneja kampo devas fari la necesan, ke plej novaj junaj esperantistoj ne forlasu esperanton. Ĉiu Esperanto-klaso fariĝu ankaŭ grupo ! Tia grupo, ke ĝi pro sia laboro postvivos la trijaran Esperanto-instruadon.

Svobodan Zlatnar

* * *

KION NI POVAS FARI POR NI

La junularo laboras, lernas, amuziĝas — unuvorte vivas. Sed en diversaj kondiĉoj. La scivolo pri la diferenca vivmaniero de la samaĝuloj estas normala respegulo de tiu diverseco. Plimulto el ni lernis la Internacian Lingvon ĝuste por pli facile kaj pli senpere ekkoni la diversajn formojn en kiuj fluas la vivo de foraj, nekonataj homoj.

La ĝisnunaj internaciaj aranĝoj kaj gazetoj de esperantistaj organizaĵoj estis nesufiĉaj por kontentigi la scivolon de la moderna junul(in)o. Tiu ne restis nerimarkita en la Estraro de la Internacia junulara organizaĵo — TEJO. Ĝi diskutis la problemon dum la IJK en Ystad kaj antaŭ ĝi. El la diskuto rezultis la decido: eldoni internacian junularan gazeton en la Internacia Lingvo.

Ĉu vi interesiĝas pri kosmaj vojaĝoj, pri la Olimpikoj en Tokio, pri la filma festivalo en Cannes, pri nova verko de fama verkisto, pri la festivalo de la kanzonoj en Sanremo ? Ĉu por vi ne estus interese observi la socian evoluon en unuopaj landoj pere de artikoloj, kiujn verkas tiuj kiuj mem en la evoluo kaj evoluigo partoprenas ? Ĉu vi ŝatus legi bonan kaj interesan novelon aŭ amuziĝi per solvado de enigmoj ? Ĉion ĉi vi devos trovi en la nova gazeto.

Kompreneble, vi tuj demandos: kiu plenumos la ampleksegan laboron bezonatan por tia entrepreno ? Kiu subtenos tian gazeton ? Ĉu ĝi ne estas tro granda gluto por nia malgranda buŝo ? Sed ankaŭ mi vin demandos: ĉu ni ne havas kompetentajn personojn parolantajn la Internacian Lingvon en Usono, Sovetunio, dise tra la mondo en Eŭropo, Azio, Afriko, Suda Ameriko kaj Aŭstralio ? Mi plue demandos: ĉu vi mem ne estas sufiĉe kapabla verki en la gazeto pri via fako, starigi demandojn pri tio kio vin interesas kaj doni proponojn por pli bona enhavo kaj aspekto ? Ĉu vi ne pretas oferi parton de via poŝmono por tiel interesa legaĵo ? Ju pli da ni legos la gazeton, des pli interesa ĝi povos esti por ĉiu. Ĉu viaj gepatroj ne volonte kontribuus modestan sumon al la fondaĵo de la gazeto por lanĉi ĝin en la mondon ?

Ĉiutage senpacience mi atendos la leterportiston por ekscii viajn sugestojn kaj proponojn, viajn kuraĝigojn kaj mi esperas, ke li meritos la novjaran donacon.

Flanke de la Estraro de TEJO mi promesas, se vi donos al ni la apogon, prezenti provekzempleron dum la ĵus komencinta jaro. Ek de la sekvonta vi regule havos en la manoj internacian junularan gazeton, vian gazeton.

Redaktoro

* * *

HISPANA ESPERANTO JUNULARA SEKCIO

HEJS organizis la 23-an de Septembro ekskurson tra la belo ĉirkaŭaĵo de la montoj Pola kaj l'Obach. Por efektivigi ĝin, renkontiĝis en Tarraso gesamideanoj el Barcelono, Cornella, Manreso kaj Tarraso. La joto montras parton de la partoprenintoj. Maldekstre staras la fraŭlina grupo, kiu partoprenis la eksperimento-Forumon en Romo, dum la lasta Julio.

* * *

SEMOJ ĜERMANTAJ

Sur la sojlo de la nova jaro, nia jaro, la Jaro de la Junularo en la Movado, ni ricevis tre ĝojigajn novaĵojn el diversaj partoj de la mondo.

En la lasta numero ni jam raportis, ke dum la ĉi-jara Kongreso de Japanaj Esperantistoj kolektiĝis en la Junulara Fakkunsido okdeko da gejunuloj el la tuta JAPANUJO kaj fondis Japanan Esperantistan Junularan Organizon (JEJO).

Malmulte ĝis nun ni sciis pri la junulara movado en USONO. Tamen, ankaŭ tie niaj junaj amikoj ne dormis. En Aŭgusto en Nov-jorko formiĝis Junularo Esperantista de Nord-Ameriko, kiu konsistas el junaj esperantistoj de Usono kaj Kanado. JEN, kiu jam aperigis du bultenojn sub la sama titolo, kunlaboras kun ELNA kaj ni esperas, ke ĝi konsekvence ligiĝos kun TEJO. Nia Estrarano kaj kasisto Humphrey Tonkin, kiu nun studas en Usono, klopodas ligi JEN kaj la Esperanto-Klubon ĉe Harvard-Universitato. En Francis McClure Junior High School (Longvue Drive, McKeesport, Pennsylvania) ekzistas Esperanto-klubo kun dudek geknaboj, kiujn gvidas Frank Strahl. Se ni rememoros, ke de pli frue ekzistas grupo de skoltoj esperantistoj. Usona sekcio de Skolta Esperantista Ligo (ĉe C. Stanley Otto, 20 Harvard Terrace, West Orange, N. J.), ni vidas firman bazon por plua junulara agado en tiu lando.

La 28-an de Oktobro fondiĝis en BELGUJO landa sekcio, kies sekretario estas Roger Van Humbeek (Ridder, Dessainlaan 3, Mechelen).

La DANA klimato, kiu lastatempe ŝajne ne favoris la ĵunularon, permesis ĉijare fondiĝon al unu ĵunulara grupo en Kopenhago.

Cu povis esti pli feliĉa koincido ol tiu ĉe la inaŭguro de la Junulara Jaro ? La novefonditaj kluboj kaj sekcioj kiel vivanta pruvo atestas la kapablon de la junularo transpreni parton de la gravaj taskoj starantaj ahtaŭ la movado. La semoj jam ĝermas, baldaŭ ili transformiĝos en fortikan trunkon.

Per bildkartoj kaj salutleteroj ni sentigu al niaj novaj membroj, ke ili havas amikoĵn dise tra la mondo.

* * *

LA KONGRESA KOMITATO INFORMAS

Vraca — nia estonta kongresurbo situas 100 km norde de Sofio kaj estas atingebla per vagonaro de Sofio (ĉiutage kelkaj rektaj vagonaroj) kaj de Ruse (kun unu ŝanĝo en Mezdra). Kun Sofio ĝin kunligas ankaŭ unuaranga ŝoseo.

Aperis la Unua oficiala bulteno de la Kongreso, riĉe ilustrita kaj enhavanta aliĝilon. Ĝin ricevos interalie ĉiuj gepartoprenintoj en la lastaj IJK. Petu ĝin de JUNULARA KONGRESO, Sofia, p. k. 587.

En la sonbendo de la 48-a UK (mendebla ĉe la CO de UEA) estas ankaŭ mallonga teksto pri la TEJO-kongreso. Krome, la Kongresa Komitato preparas specialan sonbendon pri la Kongreso en Vraca kaj la Junulara Jaro 1963. Ĝi enhavos ankaŭ apartan koncerton de bulgara muziko kun klarigaj notoj. La sonbendo estos tre taŭga por aranĝo de klubaj vesperoj pri la kongreso kaj TEJO.

Tri vesperoj en la provizora programo de la Kongreso estas rezervitaj por la junaj amatoroj de la kantado, recitado, dancado kaj teatro. Ĉiuj unuopaj esperantistoj aŭ junularaj grupoj, kiuj intencas iamaniere partopreni la belartajn programerojn de la Kongreso estas insiste petataj sin anonci plej malfrue ĝis la fino de Marto. Tio celas nuran orientiĝon de la Kongresa Komitato pri eventuala amplekso de la programoj kaj estas neniel deviga ĉu por la sinanoncintoj, ĉu por la Kongresa Komitato.

La internacian enketon-konkurson "Kion vi scias pri la lando de la 19-a TEJO-Kongreso ?" (vd. "Esperanto", Oktobro 1962, p. 184) ĝis nun partoprenis tre malmulte da gejunuloj. Ĉu vi ellasos tiun eblon partopreni la Kongreson en Vraca senkoste ? Sendu senprokraste viajn respondojn.


NIA FORUMO

DU EVENTOJ EN LA HISTORIO DE UEA

Dum la ĉi-jara kongreso en Kopenhago okazis du eventoj, kiujn oni rajtas konsideri treege gravaj: Unue la decido eldoni novan revuon "Monda Kulturo" kaj due la elekto al la estraro de UEA de influa industria direktoro, s-ro E. L. M. Wensing.

Aperigo de nova revuo kia "Monda Kulturo" kompreneble estas plia pruvo pri la forto de nia asocio kaj la matureco de ĝia popolo, sed per si mem la apero de la nova eldonaĵo apenaŭ estas epokfaranta, ĉar jam ekzistas aliaj altkvalitaj revuoj kulturaj en la internacia lingvo. Kontraŭe, elekto de speciala estrarano pri industrio kaj komerco estas tute nova kaj decidiga paŝo antaŭen, necesa elemento de la multflanka agado de nia asocio por interpopola interkompreno.

Montras la mondhistorio miaopinie, ke tiuj grandaj naciaj lingvoj, kiujn oni hodiaŭ nekorekte nomas "mondaj", akiris siajn poziciojn ne unue kaj ĉefe pro la kultura nivelo de siaj parolantoj, sed tial ĉar la komerco portis ilin, la lingvojn, al multaj partoj de la globo, nur poste sekvata de la kulturo. Simile, en la nuntempo kiam la tekniko vere permesas produktadon kaj distribuon penetrantajn tra la tuta mondo, oni konsciu, ke la kresko de la internacia komerco konsistigas la plej favoran klimaton por la plua disvastigo de la internacia lingvo kaj estas forto nepre utiligenda por tiu celo, multe pli potenca ol "nura" kultura agado internacia. Tial UEA kreu kampanjon kaj komision prikomercajn, tial UEA klopodu pri kontaktoj kun komercaj ĉambroj naciaj kaj internaciaj, tial tre laŭdinda estas la komenco farita per la nova libro de s-ro Bruno Vogelmann, "Esperanto en Komerco", kaj tial vere historia estos tiu jaro, kiam UEA povos komenci la eldonadon de plia revuo, "Monda Komerco".

E. Svane

 

RESPONDE AL S-INO EMILIJA LAPENNA

La Londona Klubo organizas kvarjaran kurson kiu estas gvidata de S-ro Alec Venture por prepari anojn kiuj deziras partopreni la Licenciatan Ekzamenon de B.E.A. Simile al tiu de U.E.A., ĉi tiu ekzameno postulas grandan scion pri Esperanto, ĝia historio kaj literaturo. La Kluba biblioteko estas je la servo de la kursanoj.

Ĉu la Zagrebaj Kluboj ne povas simile fari ?

"Londonano"

 

RAJTIGO DE U.E.A. AL TIBOR SEKELJ

En la tre interesa artikolo de Lic. Tibor Sekelj "Karavano de Amikeco tra Afriko", publikigita en la novembra numero de "Esperanto", troviĝas aserto, ke s-ro Sekelj "ne havas rajtigon de UEA entrepreni seriozajn klopodojn ĉe konvenaj aŭtoritatoj" kaj ke tial li limigas sin "al nuraj 'hazardaj' diskutoj, kie la okazo prezentiĝas". Kvankam la Karavano, kiun gvidas s-ro Sekelj, ne estas oficiala aranĝo de UEA, tamen UEA, laŭ siaj eblecoj, finance kaj morale helpis kaj helpas tiun entreprenon. La koncernaj vortoj de s-ro Sekelj verŝajne ŝuldiĝas al misformulo de la penso. En ĉiu okazo, por eviti miskomprenojn, en mia funkcio de ĝenerala sekretario, ŝarĝita pri eksteraj rilatoj, mi tuj informis s-ron Sekelj, ke, tute kompreneble, li povas en sia funkcio de komitatano de UEA entrepreni seriozajn klopodojn ĉe konvenaj aŭtoritatoj, se prezentiĝas taŭga okazo.

Ĝenerala sekretario

 

PRI LA INTERNACIA DIPLOMO

En sia artikolo "Spertoj pri la Internacia Diplomo" s-ino Emilija Lapenna plendas pri diversaj aspektoj de la ekzameno. Certe, kelkaj punktoj el ŝia kritiko estas pripensindaj kaj mi ne dubas, ke la Estrarano pri Kulturaj Aferoj kaj la Sekretariino de la Internacia Ekzamena Komisiono pritraktos ilin. Tamen, pri aliaj punktoj s-ino E. Lapenna, ŝajnas al mi, estas abso-lute malprava. Tiu ĉi ekzameno estas la plej alta, kiun havas la Esperanto-Movado, kaj oni atendas, ke la kandidatoj scios mem orientiĝi en la literaturo postulata por sukcesa ekzameniĝo. La Sekretariino de la Komisiono helpis per publikigo de listo de studindaj verkoj. Tiuj verkoj devus troviĝi en la biblioteko de ĉiu loka Esperanto-grupo kaj, laŭ la ebleco. ankaŭ en tiu — de la kandidato. Estas bona ideo organizi kursojn por la kandidatoj, sed tion povas fari aŭ la landaj asocioj, aŭ eĉ la lokaj grupoj.

La Londona Esperanto-Klubo havas, ekzemple, altnivelan superan kurson. Tian kurson siatempe havis ankaŭ la Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb kaj, supozeble, aliaj grupoj. Oni vere ne povas postuli de la Estraro de UEA, ke ĝi eĉ organizu tiaspecajn kursojn, ekzemple en Primoŝten (Jugoslavio), kiel sugestas la aŭtorino de la artikolo. La Estraro de UEA povas kaj pretas doni helpon, sed tian aferon oni povas organizi nur en la loko kaj en la lando mem. UEA ne estas nur la Estraro, sed ĉiuj aliĝintaj organizaĵoj kaj la tuta membraro. Se ni volas progresi ne nur sur tiu ĉi kampo, sed entute, necesas, ke oni ne atendu ĉion de la 8 personoj en la Estraro, kaj la kelkaj komisiitoj por diversaj agadoj, sed ke ĉiuj niaj organizaĵoj kaj eĉ ĉiuj unuopaj membroj kontribuu proprainiciate al la laboro de la Asocio en la kadroj de la Statuto, Regularoj kaj Laborplano.

Ivo Lapenna

ĈU VI JAM PAGIS VIAN KOTIZON 1963 ?
HELPU LA ADMINISTRADON PER TUJA BEALIĜO !

TRA LA MONDO

Francujo

Paska Kultura Semajno okazos en Kastelo Grésillon sub la aŭspicioj de la Franca Ministerio pri Edukado de la 1-a ĝis la 7a de aprilo. Prelegos D-ro Ivo Lapenna pri "Fundamentoj de la publika parolarto" kaj "Formiĝo de grandaj komunaj lingvoj". D-ro Albault el Toulouse, Inĝeniero Michling el Gotyingen, kaj diversaj konsilianoj de U.E.F. prelegos pri diversaj temoj. 50 geseminarianoj, estontaj geinstruistoj, partoprenos tiun semajnon. Petu informojn de s-ro Micard, Instruisto, Epineux le Seguin (Mayenne), Francujo.

Germanujo

Entuziasma esperantisto estas D-ro Wolfgang Stammberger, Ministro de Justico en la Federacia Respubliko.

Hungarujo

La fervojista Esperanto-fakgrupo de Dunakeszi (Hungarujo) planas okazigi prezenton por invititaj reprezentantoj de ĵurnaloj, Radio, Televido k.a. koncernaj instancoj, pri la progreso de la lingvoscio de komencantoj, instruitaj de 1.10.1962. La prezento okazos la 10-an de Februaro en j. 1963. La grupestro petas venigi il. poŝtkartojn — laŭeble koloritajn kaj karakterizajn — el ĉl. de la mondo al la suba adreso de la fakgrupo, kies geanoj (16-40 jaruloj) deziras kontaktiĝi kun ĉiulandaj geesperantistoj por daŭra korespondado i.a. estraroj de la diverslandaj E-fakgrupoj estas petataj instigi sian anaron helpi al la menciita fakgrupo por sukcesigi ties planon. Al ĉiuj skribontoj — krom la pliposta danko — jam anticipe dankas pro la solidareco la grupestro de Vasutas Eszperanto Szakcsoport DUNAKESZI, Gyartelep. Kulturotthon, Hungarujo.

Jugoslavio

Internacia Ligo de Esperantistoj Foto-Kino - Magnetofono - amatoroj (ILEF). Oficiala centro: Lj. Ranĝeloviĉa 21, Bela Palanka, Serbio, Jugoslavio, Eŭropo. Grava alvoko al esperantistoj de la mondo. ILEF alvokas ĉiujn esperantistojn okupiĝantajn pri amatora foto-kino-sonbendo aliĝi en tiun ĉi esperantistan organizaĵon — kompreneble, kiuj tion ankoraŭ ne faris — kaj per sia laboro sur tiu ĉi kampo kontribui al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto. Ĉiu amatoro, membro de la Ligo, povas trovi sian lokon en la kadro de la organiza kaj la aga aktiveco laŭ siaj ebloj kaj kapabloj, kiuj nature estas senlimaj. Aliĝi oni povas pere de la landa reprezentanto, aŭ rekte ĉe la centro de ILEF, nepre aldonante aliĝkotizon de ses internaciaj respondkuponoj kaj jarkotizon por la jaro 1963 — dek int. rkp. Aliĝilon oni petu de la ĉefsekretario de la Ligo al jena adreso: S-ro h. prof. Arpad G. Poloŝkey, e. ĵurnalisto, Budapest 119, poŝtkesto 6, Hungarujo. Por respondo nepre sendu 2 pecojn de int. rkp. ILEF organizas Foto-kino-sonbendo-konkurson kiu daŭros ĝis la 30-a de junio 1963. La konkursa temo estas: "Infanoj de la Mondo". La fotoj, filmoj kaj sonbendoj meritos esti ekspoziciltaj kaj estos prezentitaj dum la 48-a Universala kongreso de UEA en Sofio venontjare. La plej bonaj ekzempleroj estos premiitaj ! Formato de la bildoj estos kutima formato de ILEF ekspozicio 13 X 18 cm. La amatoraj filmoj povas esti 8 kaj 16 mm-roj kaj longeco maksimume 100 m. Sonbendoj povas esti 100 mtr. kun 9.5 cm/sek rapideco. La eksponaĵojn oni ne resendos ! ILEF ankaŭ deziras aperigi oficialan organon sub titolo — "LA Verda Foto-kino revuo". Estos necese sendi artikolojn el la foto, kino, magnetofona fako kaj bildojn el la esperantista, junulara kaj infana vivo. Ankaŭ estas dezirindaj la fakaj pritraktoj el la foto-kino-magnetofona tekniko — prefere nigroblanka kaj eble kolora, por ke nia revuo fariĝu ne nur volonte legata, sed ankaŭ instrua kaj samtiel alloga por la neesperantista publiko.

Pri la Internacia Konferenco de lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata. La dato de la konferenco: La internacia konferenco de la lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata okazos la 29, 30, 31-an de julio kaj la 1-an de aŭgusto 1963 en Beograd (Jugoslavio). Ĉar la konferenco havas gravegan signifon por la plua enkonduko de Esperanto en la lernejojn estas dezirinde ke dum ĝi estu reprezentataj ĉiuj lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata. La tagordo de la konferenco konsistas el jenaj diskuten-daj temoj: 1) "Kontribuo de Esperanto al la internacia kompreniĝo", 2) "Kontribuo de Esperanto al la ĝenerala instruado", 3) "Ĝisnunaj organizaj spertoj rilate al la enkonduko de Esperanto en la lernejojn de opaj landoj kaj niaj komunaj taskoj", 4) "Modernigo de E-instruado kaj unuigo de ĉiuj fakaj fortoj je tiu plano". 5) "Okupiĝo pri infanoj kaj junularo ekster la E-instruado". La enkondukan vorton (prelegon-referaĵon) faros la plej eminentaj fakuloj de la Esperanto movado. Krom la labora parto estas antaŭviditaj diversaj kulturaĵ kaj amuzaj aranĝoj, vizitoj, promenoj ktp pri kies detaloj bonvolu legi en sekvantaj informoj kaj aparte presita Programo. Krom la reprezentantoj de la lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata la konferencon rajtas partopreni la oficialaj delegitoj fkomisiitoj por la instruado) de opaj landaj asocioj. Estas sugestinde ke la landaj asocioj monhelpe ebligu kaj faciligu al la reprezentantoj kaj delegitoj partopreni la konferencon. La renkontiĝo de la infanoj: La konferencon el ĉiu lando partoprenu ankaŭ 1-2 gelernantoj (8-15 jara) bonege regantaj la lingvon. Por ili estos aranĝita aparta programo en kies kadro okazos Internacia instruhoro modele kaj publike arganizita pure en Esperanto. La terno de la instruhoro estos el la branĉo de la internacia edukado. Esperanto ekspozicio: "Esperanto en la servo de edukado". La celo: montri la evidentan utilon de Esperanto por la ĝenerala instruado en la lernejjj kaj edukado. La mstruistoj esperantistoj el diversaj landoj estas petataj sendi ion el jena necesa materialo: 3-5 belai poŝtkartoj, 5 infanaj desegnajoj. diapozitivoj aŭ lumbildoj, graraofondiskoj, magnetofonbendoj kun "sonaj leteroj" (kantoj, recitaĵoj. salutoj ktp.), infanaj manlaborajoj. skribaj taskoj, nacilingvaj lernolibroj (komenca ABC libro por elementa lernejo, unua lernolibro por ekkoni la naturon), geknabaj gazetoj, papermona unuo de via lando, kolektivaj fotoj kaj ĉio alia kio povus kontribui al la pli bona kono de la ekzistanta nivelo de la instruado kaj edukado en diversaj landoj. Limdato por la aliĝo estas la 1-a de majo 1963 sed estas dezirinde ke la aliĝado finiĝu kiel eble plej baldaŭ. La adreso de la Organiza Komitato: Jugoslavia Esperanto Ligo (por IKL) Terazije 42, Beograd, Pf 201.

Malto

• Malta Esperanto-Societo, fondita en decembro 1961, de nun povas kunveni en la Liceo de Valletta, dank' al la Dlrektoro por Edukado. La Societo petas, ke la esperantistoj skribu mallongan dankleteron al la Direktoro: Mr. J. P. Vassallo, O.B.E., Director of Education, Education Dept., Valletta, Malto.

Sovetunio

Vespero dediĉita al la 75-jara jubileo de Esperanto okazis en la Centra Kulturdomo de Medicinistoj en Moskvo. B. Tokarev prelegis pri la naskiĝo kaj fruaj jaroj de Esperanto. Prof. D-ro Hideo Yagi, Prezidanto de UEA kaj de UMEA salutis la ĉeestantojn kaj rakontis pri sia renkontiĝo kun la konata rusa esp-verkisto V. Eroŝenko en 1917. S-ro Nguen Van Kinh, la ambasadoro de Vjetnama Demokrata Respubliko en Sovetunio atentigis, ke Mongola Popola Respubliko kaj novaj sendependaj ŝtatoj de Afriko estas nun la solaj landoj en la mondo, kie ne estas esperanto-movado, tien do oni devas direkti siajn penojn por disvastigi Esperanton. Multaj aliaj kontribuis al primovada kaĵ arta vespero, kiu taŭge solenis la jubileon.

Svislando

"Miss Esperanto" estis la temo de artikolo kun bildo en "Schweizer Illustrierte Zeitung", rubriko "malgravaĵoj . . .!

La iniciatintoj de l' Internacia Evangelia Radiosendilo (EPI) eldonas Bultenon en 8 lingvoj inkluzive Esperanton.

Tanganjiko

La Esperanta Flago sur Kilimanĝaro. Sur sia vojo tra la Afrika kontinento, la "Karavano de Amikeco" "stumblis" je Kilimanĝaro, la plej alta monto de Afriko (6.010 m), kaj decidis surgrimpi ĝin. Post kvartagaj klopodoj, kaj post tranoktado en tri sinsekvaj kabanoj, kaj unu natura groto, kvin el la sep membroj sukcesis atingi la supron de la neĝkovrita estingiĝinta vulkano.

La karavananoj, sub la gvido de la konata jugoslava esploristo kaj prezidanto de IGA, s-ro Tibor Sekelj, hisis kune kun la naciaj flagoj de la ĉeestantoj, ankaŭ la Esperantan flagon. Estas interese rememori, ke estis li mem kiu en 1944 kaj 1945 hisis la Esperantan flageton ankaŭ sur Akonkagvo, la plej alta monto de Ameriko.

Post la ascendo de Kilimanĝaro la Karavano de Amikeco daŭrigas sian vojon pli suden, en plenumo de sia interesa kaj grava programo.


RADIO

Ĉiujn informojn pri radio sendu al S-ro G. Larglantier, 29 Bd. Murat, PARIS 16, Francujo.

En ta tabelo horoj de la dissendoj estas laŭ la horsistemo de Greenwich. Por Mez-Eŭropa tempo oni aldonu unu horon.

Mallongigoj: I = Informoj, P = Parolado, K = Kurso.

Ĉiutage 15.30-16.00

Warszawa, 200m. (1502 kcs), 49.88m., 49.38 m., 42.11m., 41.99m., 41.27m., 31.45m., Sl.Olm. P. Esperantaj disaŭdigoj, Pola Radio, Warszawa, Pollando.

Dimanĉo

19.00-19.25 Sofia, 48.62m., 39.11m. P. Radio Sofia, Bulgarujo.
23.30-23.55 Sofia, 41.35m., 25.32m. P.
23.40-24.00 Bilbao, 265m. (1133 kcs). P. Radio Bilbao, Hispanujo.
23.45-24.00 Rio de Janeiro, 441m. (680 kcs), 60.30m. (4975 kcs). K.I. Radio Copacabana ZYP 20/27, Avenida Rio Branco 277-17, Rio de Janeiro, Brazilo.

Lundo

12.20-12.30 Bern, 48.66m., 31.46m., P. (D-ro Baur) Svisa Radio, S.O.C., Giacomettistr. 1, Bern, Svislando.
17.15-17.30 Valladolid, 203m. (1475 kcs). K. Radio Valladolid, Hispanujo.
22.40-22.55 Hilversum, 298m. (1007 kcs). P., N.C.R.V., Schuttersweg 8, Hilversum, Nederlando (nur la unuan lundon de ĉiu monato).

Mardo

16.50-17.00 Wien. 577m. (520 kcs). 514m. (584 kcs) 293m. (1025 kcs). 25.45m. (11785 kcs). P. Radio Wien, Argentinierstr. 30a, Wien IV, Aŭstrujo.
17.55-18.10 Roma. 50.34m. (5960 kcs), 41.24m. (7270 kcs), 30.90m. (9710 kcs). P. Radio Roraa, Casella Postale 320, Roma, Italujo.

Merkredo

11.00-11.30 Pjongjang. 360m. (820 kcs), 286m. (1050 kcs), 278m. (1080 kcs), 48.00m. I.P. Centra Radio-Komitato, Pjongjang, Norda Koreo.
12.20-12.30 Bern. Kiel lunde (Prol Ecabert).
17.15-17.30 Valladolid. Kiel lunde.
17.55-18.10 Roma. Kiel marde.
23:00-23.15 Guatemala, 469m. (640 kcs), 48,54m., 30.72m. I.K. Radio Nacional T. G. W., Guatemala Cd, Mezameriko.

Jaŭdo

06.00-06.15 Gdansk, 230m. (1303 kcs). I.K. Pola Radio, ul. Uphagana 1, Gdansk-Wrzeszcz, Pollando.
08.35-08.45 Paris. 280m. (1070 kcs), 235m. (1277 kcs), 242m. (1241 kcs), 222m. (1349), K. Esperanto Ofice, Orleans (Loiret), Francujo.
21.15-21.25 Bern, 48.66m., 31.46m., 31.07m., 25.61m. P. (D-ro Baur).
22.05-22.20 Zagreb, 264m. (1135 kcs). P. Radio-Zagreb, Jugoslavujo.

Vendredo

17.15-17.30 Valladolid. Kiel lunde.
17.55-18.10 Roma. Kiel marde.
23.00-23.20 Hilversum 402m. (746 kcs). P. V.A.R.A., Poŝtkesto 175, Hilversum, Nederlando.
22.00-22.10 Valencia, 193m. (1379 kcs). P. La Voz de Levante, Valencia, Hispanujo.

Sabato

18.30-19.00 «-Rio de Janeiro, 375m. (800 kcs), 25.10m. (11950 kcs), 16.78m. (17.857 kcs), K.I. Radio Ministerio da Educagao, Praga da Repŭblica 141-A, Rio de Janeiro, Brazilo.
21.15-21.25 Bern. Kiel ĵaŭde, (Prof. Ecabert).
22.00-22.30 Rio de Janeiro, 214m. (1400 kcs). K. Radio Roquete Plnto Av. Almirante Barosso 81, Rio de Janeiro, Brazilo.

Radio Roma. 1-1, Tra la literaturo; 4-1, Etruska urbo Tarquinia; 8-1, Novaĵoj el Italujo; 11-1, La itala Renesanco en sia genezo; 15-1, Italaj kanzonoj en Esperanto; 18-1, Itala belarta urbo Perugia; 22-1, Leterkesto; 25-1, La konvertiĝo de Sankta Paŭlo; 29-1, La itala libretisto A. Ghislanzoni. Krome, . ĉiun merkredon, kuriero de Esperanto. Prelegantoj: S-ro Luigi Minnaja kaj Prol. D-ro Vincenzo Musella.

Radio Wien jam de 15 jaroj elsendis regule ĉiusemajnan programon en Esperanto. Ne forgesu sendi raportojn pri aŭskultado kaj sugestojn al Eadio Wien, Esperanto-fako, Argentinierstrasse 30a, Wien IV, Aŭstrujo.


48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Sofio, 3-10 Aŭgusto 1963

Konstanta Adreso :

UEA., Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam-2, Nederlando

OFICIALA KOMUNIKO

N-ro 4

Rotterdam, la 22-an de novembro 1962

Novaj Kotizoj :

Ekde la 1-a de januaro 1963 validas jenaj novaj kotizoj :

Kongresano 46.— ned. gld. (16,— lev)

Edz(in)o de kongresano 23.— ned. gld. (8.— lev)

Junuloj malpli ol 20-jaraj 17.— ned. gld. (5.50 lev)

Studentoj de 20 ĝis 30 jaraj 29,— ned. gld. (9.50 lev)

Blinduloj 23.— ned. gld. (8.50 lev)

Komuna Loĝejo :

La Loka Kongresa Komitato aranĝis komunan loĝejon en la studenta kvartalo de Sofio. Tiu ĉi kvartalo konsistas el pluraj domoj kun 3—4-litaj ĉambroj. En ĉiu ĉambro troviĝas lavkuvo kaj garderobo. La studenta kvartalo troviĝas en unu el la plej belaj partoj de la urbo, en la proksimeco de la Parko de la Libereco.

10-minuta vojaĝo per aŭtobuso estas la distanco inter la komuna loĝejo kaj la kongresejo. La prezo estas 21.00 ned. gld., por unu semajno. La matenmanĝo, kiun oni povas ricevi en la bone ekipita restoracio de la studenta kvartalo, kostas ĉ. 0.60 ned. gld.

Pliaj informoj kaj la koncerna mendilo aperos en la Dua Oficiala Bulteno.

Hotelaj kaj Restoraciaj prezoj :

Por informo al la interesitoj ni deziras doni kelkajn indikojn pri la prezoj en hoteloj kaj restoracioj en Sofio :

Hotelo kat. "Luksa" (meza prezo) 18.75 ned. gld.

Hotelo kat. "Ekstra" (meza prezo) 7.— ned. gld.

Hotelo kat. "Unua" (meza prezo) 4.20 ned. gld.

Hotelo kat. "Dua" (meza prezo) 3.10 ned. gld.

Bonan, abundan manĝon oni povas ricevi en komforta restoracio je la prezo de 4—6.— ned. gld.

Aŭtomobilistoj :

La ŝoseoj en Bulgarujo estas en tre bona stato : ili estas asfaltitaj aŭ pavimitaj kaj markitaj per internaciaj vojsignoj.

Asekuro de la motorveturiloj en Bulgarujo ne estas deviga, sed estas rekomendite al ĉiuj turistoj posedantaj motorveturilojn fari por ili asekurkontrakton en Bulgarujo. La sumo de la asekura premio dependas de la valoro de la veturilo. La asekurkarton oni povas fari ĉe la landlimo.

La verda asekura karto ne validas en Bulgarujo.

La prezoj de la benzino en Bulgarujo estas : ĝis 72 oktanoj — ĉ. 0.45 ned. gld., pli ol 72 oktanoj — ĉ. 0.60 ned. gld.

La prezoj de la oleoj : ĉ. 3.45, 3.60, 9.60 ned. gld.

Foto-Konkurso :

Dum la 48-a U.K. kaj la 2-a Internacia Arta Festivalo okazos fotoekspozicio je temo "LA HOMO". Ĉiu organizita esperantisto rajtas partopreni la ekspozicion, sendante maksimume kvin fotojn, havantajn minimuman formaton de 13/18 cm. Internacia komisiono de fakuloj prijuĝos la fotojn kaj asignos premiojn al la plej bonaj. Cion rilate la fotoekspozicion oni sendu al : Bulgara Esperanto Kino kaj Fotoklubo, P.K. 44 Sofio, Bulgarujo. En venontaj komunikoj kaj en la Dua Oficiala Bulteno aperos pliaj informoj.

Postkongresa Ekskurso :

La Loka Kongresa Komitato aranĝis 5-tagan postkongresan ekskurson al Varna (Nigra Maro) kun haltoj en Tarnovo, Sipka, Kazanlak kaj Burgas. Pri tiu ĉi kaj pri la dumkongresaj ekskursoj pliaj informoj troviĝos en la Dua Oficiala Bulteno.

Vizoj :

Por viziti Bulgarujon necesas enirvizo, kiun oni tre facile ricevas ĉe ĉiu bulgara ambasado aŭ konsulejo. Statistiko (gis 21-ll-'62) :

Arabujo 1, Argentino 1, Aŭstralio 1, Aŭstrujo 3, Belgujo 2, Brazilo 2, Britujo 19, Bulgarujo 29, Danlando 7, Finnlando 5, Francujo 42, Germanujo 13, Hispanujo 3, Hungarujo 2, Israelo 1, Italujo 9, Japanujo 3, Jugoslavio 13, Madagaskaro 1, Monako 3, Nederlando 15, Norvegujo 4, Nov-Zelando 1, Pollando 5, Svedujo 20, Svisujo 3, Usono 2,

Entute 210 el 27 landoj (pasintjare ĝis fino novembro : 198 el 27 landoj).

G. G. Pompilio
Konstanta Kongresa Sekretario


UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

OFICIALA INFORMILO N-ro 353

DELEGITOJ

Belgujo

Liege (Province de Liege) 500.000

FD (Turismo) : S-ro Mathieu Guyot, ŝtata oficisto, rue Chefneux 18.

Brazilo

Governador Valadares (Minas Gerais) 123.000

VD : S-ro Wady Barreto, librotenisto, R. Israel Pinhiero 2696. Sao Paulo (Sao Paulo) 3.825.000

FD (Elektroteknikol: S-ro Elmo Pereira Nunes, elektrista inĝeniero, Rua Conde Silvio Alvares Penteado No. 75.

Britujo

Leighon-Sea (Essex) 10.000

FD (Kalkulsistemo dozena) : S-ro Brian R. Bishop. ŝtatoficisto, "Blainslie", 106, Leigham Court Drive.

Welling (Kent) 28.000

D : S-ro Alexander William Thomson, emerita komizo, 315, Bellegrove Road.

Ĉeĥoslovakujo

Mnichovo Hradiŝte-Haŝkov (Cechy) 4.500

D : S-ro Josef MUDr Hradil, kuracisto.

FD (Medicino) : la D.

Danlando

Bogense (Insulo Fyen)

FD (Hortikulturo) : vakas.

Kolby Kaas (Samso) 300

D : S-ro E. Henning Olsen, fervoja oficisto.

FD (Fervojoj) : la D.

Francujo

AY Champagne (Marne) 5.500

VD : S-ro Abel Debeaune, 51 Bld Sadi Carnot.

Paris

VD : S-ro Andre Laverre, kontisto, 12, Rue Keufer 12.

FD (Literaturo) : la D. St. Martin-de-la-PI»ee (Maine & Loire) 1.000

D : S-ro Pierre Metivier, ĝardenisto, "La Flora Domo".

Germannjo

Hamburg 2.000.000

FD (Ekonomia kaj politika sciencoj) : D-ro Wemer Bormann, scienca oficisto. Teinstücken 6 g.

Hangelar b/Bonn (Rfaeinland) 150.000

FD (Komercado): S-ino Charlotte Holzmann, komercistino-fabrikistino.

Münster (Westfalen)

VD : vakas.

FD (Filatelo) : vakas.

Nürnberg (Bayern) 480.000

D : S-ro Ludwig Pickel, librotenisto, Welserstrasse 69.

Tegernsee (Bayern)

D : vakas.

Walsrode (Niedersachsen) 13.000

D : S-ro Hermann Behrmann, instruisto, Memelstrasse 14.

Japanujo

NOVA ĈEFDELEGITO: D-ro Hideo Shinoda, kuracisto, Kasumi-cho, Yamagata-shi.

Okayama (Okayama-ken) 270.000

D : D-ro Ichiro Arata, kuracisto, 25 Kawasaki-cho.

Kanado

Regina (Saskatchewan) 110.000

D : S-ino Emily Grundsteins, pentrarto, 2915 — 5 th Avenue.

Malto

Vittoriosa 5.000

D : S-ro Carmel Mallia, instruisto, 89, Old Governor's Palace Str.

Nederlando

Amsterdam (Noord-Holland) 872.000

JD : S-ro Hans Bakker filo, inĝ.-ŝipkonstruisto, Kastelenstraat, 231 II.

FD (ŝipkonstruado) : la JD

Arnhem (Gelderland)

FD (Muziko) : vakas.

Den Haag (Zuid-Holland)

FD (Bestprotektado): S-ro Adriaan Breddels, flordekoristo, Hoogvlietstraat 18.

Heerde (Gelderland) 13.000

FD (Mondfederalismo) : S-ro Uut Medema, oficisto, Wapenvelderkerkweg 10 a.

Warga (Friesland) 1.400

D : S-ino Trijntje de Visser-de Heer, Hilleburen 16.

Winkel (Noord-Holland) 2.200

D : F-ino Dien van Dieren, instruistino, Limmerschouw 6.

Sovet-Unio

Moskva (Rossijskaja FSSR) ĉ. 6.000.000

FD (dentistaj aferoj) : S-ino Anna Efimovna Pipkina, dentkuracistino, B-313, Leninskij prospekt, 90, kv. 121.

Torva (Estonia) 2.000

FD (Filatelo) : S-ro Lembit Tangsoo, librotenisto, Manniku 14.

FD (Korespondado) la FD (Filatelo).

Svedujo

Hallefors (Vastmanland) 8.000

D : S-ro Paul Almen, instruisto, Wigelievagen 34 a.

Svislando

Lausanne (Vaud) 130.000

VD : F-ino Helene Chavan, eksinstruistino, Rue Etraz 16.

FD (Edukado) : la VD.

FD (Mondfederalismo) : vakas.

Usono

Eau Gallie (Florida)

D : vakas.

NOVAJ DUMVIVAJ MEMBROJ

Giroud, F-ino C., La Chaux-de-Fonds, Svislando. Heilberg, S-ino E.O., San Francisco, Usono.

MEMBROJ-SUBTENANTOJ 1962

460. Maillet, S-ino Y, Cormeille en Parisis, Francujo. 461. Real, S-ro Pedro, Paranavai, Brazilo.

MEMBROJ-SUBTENANTOJ 1963

1. Bluett, S-ro T. L. C., Truro; 2. Dunbar, S-ro Robert, London; 3. Kennedy, S-ro D., Bishop Auck-land; 4. Kennedy O. B. E., S-ro F., Angmering-on-Sea; 5. Miller, S-ro J. R., Stone; 6. Murray, S-ro R., Thorpe Bay; 7. Ryan, S-ino Jane S., Manchester, Britujo. 8. Andre-sen, S-ino H. L., Fredericia; 9. Andresen, S-ro S0ren, Fredericia, Danlando. 10. Bernard, S-ro R., Bois-Colombes, Francujo. 11. Hollnagel, D-ro Inĝ. Wilhelm, Hamburg; 12. Jaehn, S-ro Wilhelm, Dŭsseldori; 13. Raab, S-ro Johann M., Nürnberg; 14. Wagner, S-ro Hermann, Fürth, Germanujo. 15. Aprosio, S-ro Inĝ. E., Torino, Italujo. 16. Dekinder, S-ro Frenk J., Montreal; 17. Salt, F-ino Betty, Calgary; 18. Tuch, S-ino R., Toronto, Kanado. 19. Bourgeois, S-ro Maurice, Tananarive; 20. Rousseau, S-ro Henri, Tananarive, Madagaskaro. 21. Dljk, S-ro J. P. van Oosterland; 22. Pannenborg, S-ro R., Nieuwe Pekela; 23. Verloren van Themaat, S-ro W. A., Amsterdam; 24. Visser, S-ro J., Marken, Nederlando. 25. Antunes, S-ro J., Lisboa; 26. Serra, D-ro Pedro, Aveiro, Portugalujo. 27. Sedendahl, S-ro Wemer, Uppsala, Svedujo. 28. Ammann, S-ro Karl, Solothurn; 29. DE Sassi, S-ro M., Zŭrich; 30. Grutter, S-ino L., Samedan; 31. Hohl, S-ro Jakob, Flims; 32. Kuhn, S-ro G., Zŭrich; 33. Thomas; S-ro Ed., Lyss, Svislando. 34. Heilberg, S-ro Aleksander, San Francisco. Usono.

FONDAĴO DOMO

S-ino S. V. Sly, Letchworth, Britujo, 50,— gld.; S-ro A. E. Rosengard Hansen, Middelfart, Danlando, 50,— gld.; S-ro E. Jouis, Boisguillaume, Francujo, 37,50 gld.; S-ro M. Murath, Karlsruhe, Germanujo, 90,— gld.; S-ro I. Dratwer, Ramat Jozef, Israelo, 10,— gld.; S-ro U. P. Ronald, Roxboro, Kanado, 7,20 gld.; Esperanto Asocio de Madagaskaro 15,— gld.; S-ro M. Bourgeois, 7,50 gld.; S-ro Henri Rousseau, 7,50 gld.; ambaŭ en Tananarive, Madagaskaro; Esperanto-Unuiĝo Pacen, Leiden, 25,— gld., Frisa Esperanto-Rondo, Leeuwarden, 50,— gld.; F-ino J. B. Seckel, Almelo, 50,— gld., ĉiuj en Nederlando; S-ino Y. M. Canty, Auckland, 50,— gld.; S-ro W. J. Dean, 25,— gld., S-ro H. W. King, Mt. Albert, 200,— gld., ĉiuj en Nov-Zelando.

Ĉiuj donacintoj de minimume 50,— gld. estas enskribitaj en la "Ora Libro de la Domo". Malavare donacu por la propra sidejo de la Asocio !

FONDAĴO OFICEJA ILARO

S-ro A. Holzhaus, Columbus, Usono, 3,60 gld.

POR VASTIGO DE LA AGADO

(Laŭ Estrara letero de 21.5.1962)

Antaŭa sumo: 11.579,12 gld. S-ro Jose Cerato, Cordoba 14,63 gld., F-ino A. Visconti, Rafaelo, 14,30 gld., ambaŭ Argentino; S-ro W. J. Drummond, East Melbourne, 11,93 gld., S-ro S. H. Grant, Port Lincoln, 7,25 gld., S-ro W. Jaeger, Ashfield, 14,91 gld., S-ro S. J. Kelly, West Brunswick, 7.50 gld., S-ro V. Taylor, Canterbury, 39,60 gld., ĉiuj en Aŭstralio; S-ro J. Bierbauer, Kirchbach, 7,— gld., S-ro R. E. Pawlik, Villach, 14,— gld., S-ro O. Sinner, Wien, 8,40 gld., S-ro J. Steinkellner, Knittelfeld, 7,20 gld., S-ro L. Stocker, Knittelfeld, 8,— gld. ĉiuj en Aŭstrujo; S-ro M. Van Aelst, Bruselo, 10,— gld., S-ro G. Gathy, Bierges, 14,41 gld., S-ro F. Mathieu, Bruselo, 7,50 gld., ĉiuj en Belgujo; S-ro J. Gongalves Vieira, S. Joao da Boa Vista, 7,50 gld., S-ro J. Mauricio da Silva, Belo Horizonte, 7,50 gld., S-ro T. T. Villa Nova, Recife, 10,— gld., ĉiuj en Brazilo; S-ro W. J. Atkinson, Worcester Park, 10,— gld., S-ro B. J. Broadway, Bournemouth, 50,— gld., S-ro A. G. Browne, Mosman, 100,81 gld., S-ro W. J. Kinahan, Twickenham, 10,— gld., S-ro R. Mackay, Edinburgh, 2,50 gld., S-ro D. L. Masterman, Oxford, 7,25 gld., S-ro A. W. Thompson, Welling, 5,— gld., S-ro A. Venture, Sutton, 20,— gld.,S-ro J. Wadsworth, 5,— gld., S-ro B. Zeiner, Barry, 10,— gld., ĉiuj en Britujo; S-ro A. Blume Jensen, Glostrup, 7,80 gld., S-ro Holger Hansen, Holbaek, 10,40 gld.. S-ro E. L. J0rgensen, 7,50 gld., S-ro S. H. Pedersen, 15,60 gld., E. S. 52,10 gld., S-ro K. Weile, Vedbaek, 1,80 gld., ĉiuj en Danlando; S-ro A. Vuori, Sarkisalo, 8,80 gld., Finnlando; S-ro M. Chabert, Parizet, 7,33 gld., S-ro A. Evmard. Sarcelles, 7,32 gld., S-ro M. Fabert, Chelles, 7,33 gld., S-ino B. Garnier, Vichy, 7,33 gld., S-ino E. M. Mage, Lyon, 8,— gld., S-ro P. Marly; Bordeaux, 15,— gld., ĉiuj en Francujo; F-ino A. Concelaar, Wattenscheid, 7,50 gld., S-ro Erlenbach, Berlin, 1,50 gld., S-ino C. Fleischhauer, München, 6,— gld., S-ro E. Geis, Neu Isenborg, 13,50 gld., D-ro W. Groth, Hannover, 18,— gld., Pastro Hans Hagel, Zapfendorf, 8,10 gld., S-ro W. Heinrich, Berlin 9,— gld., F-ino Anna Hirch, Ansbach, 7,50 gld., S-ro A. Jakobsthal 0,60 gld., S-ro G. Jocham, Laupheim, 5,40 gld., S-ino A. Jŭrgens, Westerronfeld, 0,60 gld., S-ro Ernst Kind, Stotzheim, 10,35 gld., S-ino J. Kleber, Dachau, 17,96 gld., S-ro H. Klemm, Bingen, 1,05 gld., S-ro J. Konig, Stockum, 7,50 gld., S-ro R. Matabe, Frankfurt, 9,— gld., S-ro A. Mosch, Erbstetten 9,— gld., S-ro E. Nigmo, Frankfurt, 25,16 gld., F-ino A. Orterer, Kreuth, 27,— gld., S-ro K. A. Richter, Hildesheim, 9,— gld., S-ro Fr. Schottenhammer, München, 9,— gld., S-ro Fr. Schulte, Birgte, 9,— gld., S-ro H. Schuster, Fürth, 6,30 gld., S-ro K. Schweikart, München, 9,— gld., S-ro K. Simon, München, 9,— gld., S-ro H. Spirat, München, 9,— gld., F-ino G. Thenee, Bonn, 9,— gld., S-ro H. Wagner, Fürth 18,— gld., S-ro K. Weil, München, 18,— gld., ĉiuj .en Germanujo; S-ro M. Sender, Barcelona, 9,75 gld., Hispanujo; N.N. 100,— gld., S-ro T. Thorsteinsson, Reykjavik, 14,25 gld., Islando; S-ro A. Barbiellini, Torino, 9,— gld., S-ro M. Bardini, Mantova, 7,50 gld., S-ro E. Bergonzoni, Reggio, 8,— gld., D-ro C. Borione, Torino, 8,10 gld., F-ino B. Brogioni, Firenze, 5,80 gld., D-ro V. Canavero, Torino, 9,— gld., F-ino M. Casetta, Torino, 8,10 gld., S-ino Prof. C. Conterno, Torino, 8,10 gld., S-ro L. Dato, Torino, 8,10 gld., S-ro M. de Cassinis, Novara, 15,— gld., S-ro F. Dipasguale, Torino, 9;— gid., S-ro C. Ferrari, Milano, 7,50 gld., S-ro Aldo Formaggio, Torino, 9,— gld., D-ro L. Forneris, Torino, 8,10 gld., S-ro G. Fnancone, Torino, 9,— gld., F-ino A. Giroldi, Torino, 9,— gld., S-ro G. Malabotta, Torino, 12,— gld., Inĝ. M. Muretti, Torino, 9,— gld., Prof. S. Panvini, Torino, 8,10 gld., S-ro R. Pennazio, Trofarello, 8,10 gld., S-ro E. Pine, 5,80 gld., Cav. Fr. Ramolfo, Torino, 18,— gld., S-ino G. Salina, Torino, 9,— gld., S-ro A. Tognetti, Firenze, 5.80 gld., S-ino C. Topi, Torino, 18,— gld., Torina Esp. Grupo "Giorgio Canuto" 8,10 gld., S-ro M. Vaio, Torino, 8,10 gld., Prof. E. Zumbo, Torino, 16,20 gld., ĉiuj en Italujo; S-ro H. Shinoda, Yamagata, 100,— gld., S-ro K. Siraki, Ibuki, 7,50 gld., S-ro F. Unoki, Miyako, 10,— gld., Prof. H. Yagi, Okayama, 35,75 gld., ĉiuj en Japanujo; S-ro K. F. Price, Toronto, 15,30 gld., S-ro E. Strutt, Toronto, 36,— gld. ambaŭ en Kanado; F-ino J. S. Aafjes, Rotterdam, 10,— gld., S-ro W. Baaten, Utrecht, 25,— gld., S-ro H. Bakker, Amsterdam, 10,— gld., van Dijk, Kalkfabriek Dordrecht, 10,— gld., S-ino M. Groen-Groot, 5,— gld., S-ro A. K. de Kleine, Zwolle, 10,— gld., S-ro C. W. Klomp, Utrecht, 5,— gld., S-ro J. Reddingius, Leiden, 8,— gld.. S-ino B. M. Slosser-Bresler, Gorinchem, 10,— gld., S-ro R. Slot, Zeist, 7,50 gld., S-ro A. de Vries. Soest. 5,— gld., F-ino A. v. d. Werff, Dokkum, 7,50 gld., F-ino M. J. de Zeeuw, Rotterdam, 7,50 gld., ĉiuj en Nederlando; S-ro A. Berg, Trondheim 15,— gld., S-ino K. Berge, Sauda, 8,50 gld.. S-ro A. Berntsen, Vikeland. 25,— gld., S-ro R. Horrisland, Oslo, 12.57 gld., S-ro Age Roli, Leksvik, 10,— gld., S-ro H. A. Rosbach, FolldaJ, 7,55 gld., ĉiuj en Norveguĵo; S-ro J. K. D. Baker, Tauranga, 7,50 gld., S-ro S. L. Pivac, Matsemota, 17,46 gld., ambaŭ en Nov-Zelando; S-ro J. Makara, Jaroslev, 17,65 gld., Pollando; S-ro H. W. Appel, Alberton 30,— gld., S-ro J. Heres, Johannesburg, 10,— gld., ambaŭ en Sud-Afriko; S-ro A. Blid, Nynashamn 6,95 gld., S-ro B. R. Hjorth, Bromma, 10,42 gld., S-ro G. R. Johanson, Karlstad, 13,95 gld., S-ino A. Nilsson, Stockholm, 10,— gld., S-ino Agda Olsson, Goteborg, 139,— gld., S-ro J. Osterlith, Karlstad, 10,— gld., ĉiuj en Svedujo; S-ro F. Liechti, Bern, 82,63, gld.. Svislando; S-ro K. Bonhard, San Diego, 6,86 gld., S-ro J. E. Falk, Heredia, 35,90 gld., S-ro O. Fellner, Pasadena, 10,60 gld., S-ro R. M. Pease. Jersey, 90,— gld., S-ro S. Pflegev 24,30 gld., S-ro J. Pool, Stanford. 19,92 gld., S-ro Cl. Toro, San German, 3,50 gld., ĉiuj en Usono.

Entute ricevita ĝis 30-11-1962 la sumo de 13.792, 45 gld.

Al ĉiuj donacintoj plej varman dankon pro ilia granda helpo.

M. H. Vermaas.
Direktorino C.O.


ANONCETOJ

Martinus Instituto instigas al memstara kaj objektiva prijuĝo de la bazaj faktoj en la vivo. Ĝi ne celas al kredo, ĉar kredo ne estas utila en esplorado de faktoj. Petu senpagan ilustritan faldprospekton ĉe la instituto, Mariendalsvej 94-96, Kopenhago F., Danlando.

S-ro J. L. Fraser (adreso : 37 Witchhill Road, Fraserburgh, Skotlando), blinda fizioterapiisto kaj komencanto pri Esperanto. deziras kontaktojn tra la tuta mondo kun aliaj amatoraj radio-elsendistoj.

Martin Marmeborg, Hyacinthenlaan 88, Bennebroek, Nederlando, 50-jara, deziras korespondi kun ĉiuj landoj.

Poŝtkartvespero. — Esperanto-grupo Moya — Str. Forn, 14, Moya (Barcelona) — Hispanujo, okazigos ĝin por progresigi la 30 novajn junajn gelernantojn. Skribu amase.

Hispana fraŭlo 18-jara, lernanto de Esperanto deziras korespondi tutmonde kun fraŭlinoj samaĝaj por praktiki la lingvon kaj interŝanĝi bildkartojn, poŝtmarkojn kaj gazetojn. Speciale kun Latina Ameriko. Certe respondos. Alfonso LOPEZ Llaurado — Str. Carretas, 25—1° 2a Barcelona-1, Hispanujo.

Esperanto-Civito estas ĉiam pli subtenata. Fonduso (por aĉeti unuan domon) jam atingis 3.000 stelojn. Venu ekloĝi en Dovro ! Simpatiantoj daŭre skribu al D. Soleo, 14 B Castle Avenue, Dover, Britujo. Feliĉan novjaron al ĉiuj geamikoj !

Geknaboj ! Via gazeto estas "Nia Voĉeto" — rakontoj. enigmoj, kantoj, artikoloj. Specimeno 1 stelo. Jarabono (4 ekz.) 7 steloj, Speciala prezo por grupoj. ?»ova serio de albumoj — unua titolo nun preta "Birdoj kaj Bestoj sur Poŝtmarkoj" — kun kelkaj poŝtmarkoj. Unu albumo 4 steloj; pagita antaŭmendo de serio (6 albumoj) 20 steloj. Aliaj titoloj sekvos : "La Sporto", "Arboj kaj Floroj". k.a. Eldonas : "Nia Voĉeto", 4 Queen-St., Chesterfield. Anglujo.

Ni korespondas sonbende ! Ni disponas pri magnetofonoj a) dutraka kvin rapidecoj 4,75 cm/sek., 9.5 cm sek. kaj b) kvartraka kun rapideco 9,5 cm/sek. Grupoj kaj izoluloj bonvolu skribi aŭ sendi bendojn al Esperanto-Grupo Oberkirch en 7602 Oberkirch (Baden), Germanujo Okcidenta.

Okaze kursfinon, organizas ekspozicion de infandesegnaĵoj Esperanto-klubo Les Andelys (Eure), Francujo. Sendu amase antaŭ Junio 1963. Ĉiu kontribuinto ricevos rekompencon.

18-Jara junulino deziras korespondi kun gejunuloj el ĉ.I. per ilustritaj p.k. (vidindaĵoj de urboj k.a.) kaj interŝanĝi fotojn de kino-geaktoroj kaj p.m. F-ino Nadka Ivanova, str. "27 dekemvri" N-ro 10, Karlovo, Bulgarujo.

19-Jara usona studento deziras korespondi kun junaj gestudentoj el ĉiu lando el Afriko, Azio kaj la Pacifika Oceano pri politika scienco, ekonomio kaj la nunaj aferoj de la mondo: Nick Hinchliff, 2517 Reche Road, Fallbrook, California, Usono.

Fredericia Esperanto-Klubo, Danlando, aranĝas meze de marto 1963 letervesperon. Ni afable petas vin, karaj gesamideanoj en la tuta mondo, sendi salutkarton aŭ leteron al mi. Respondo estas garantiata. Adreso: S. K. Nielsen, Haveplads-vej 129, Fredericia, Danlando.


ESPERANTISTA VIVO

Naskiĝo

Dumas. D-ro Jacky Dumas kaj s-ino Annie (antaŭe Roux) Dumas en Roanne, Francujo, informas kun plezuro pri la naskiĝo de sia filo Yves.

Geedziĝo

Wyber-Bailey. La 7an de januaro geedziĝas en Novzelando s-ro Vilĉjo J. Wyber kaj f-ino Lynette D. Bailey (Esperanto-instruistino). ĉeestas pluraj esperantistaj gastoj. Adreso: 122 Isabella Street, Invercargill, Novzelando.


LA TEMOJ DE LA ORATORA KONKURSO EN SOFIO

La partoprenontoj en la Oratora Konkurso povos elekti el la sekvantaj temoj :

1. Kiel reciproka aprecado de kulturoj povas helpi al interkompreniĝo inter la popoloj

2. Kion mi opinias pri la Esperanta literaturo

3. Ĉu ekzistas opono inter arto kaj scienco

4. Kiel mi konceptas la rolon de internacia Esperanta teatro

5. Kiel teknikoj helpas al kultura progreso

6. Kio estu la enhavo de kultura agado de la junularo

Por la reguloj pri partopreno vidu la venontan numeron.


LASTMOMENTE

HISTORIA KULTURA EVENTO :

LA KOMPLETA DIA KOMEDIO DE DANTE EN ESPERANTO

La kompleta Dia Komedio de Dante, en traduko de Giovanni Peterlongo, kun antaŭparoloj de Prof. Bruno Migliorini, unu el la plej grandaj nuntempaj lingvistoj, Prof. Piero Bargellini, unu el la plej grandaj italaj artkritikistoj, Prof. G. Waringhien kaj Prof. Clelia Conterno Guglielminetti, estas ĵam kompostita, nun presata kaj aperos komence de 1963, verŝajne jam en januaro. La luksega eldonaĵo kun la ilustraĵoj faritaj por la Dia Komedio de Sandro Botticelli fine de la XV-a jarcento — unika kolekto en la mondo — estos publikigita de "Edizione SIEI-Milano" kaj distribuata de "Le Monnier", Firenze. Ĝi estas eksterordinara eldono en la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Detaloj en la sekvanta numero de "Esperanto".


MONDA KULTURO

Trimonata kultura revuo Sekvonta numero aperos en januaro

Petu specimenan ekzempleron Jarabono : 15.— gld., 60 steloj Mendu ĝin ĉe UEA !


ORIENTO - OKCIDENTO

Eldonis UEA kun la helpo de UNESKO (vidu CED-rubrikon en tiu ĉi numero)

Prezo : 1,50 gld., 6 steloj Mendu tuj ĉe UEA !


LA ORGANO DE LA INTERNACIA KATOLIKA UNUIGO ESPERANTISTA ESTAS

espero katolika

fondita en 1903

24-paĝa, ilustrita monata revuo kun aktuala enhavo. Ĝi enhavas aldone ĉiun duan monaton almenaŭ 8 paĝojn el la Sankta Skribo, kun komento, tiel ke oni povas kolekti tiujn aldonojn por poste bindigi ilin. Jarkotizo : ned.gld. 6,— + 1,— por la bibliaj aldonoj. Ĉiu katolika Esperantisto estu membro de I.K.U.E. resp. abonanto de ESPERO KATOLIKA.

Petu provekzempleron ĉe la Centra Oficejo de I.K.U.E.

Frederikstraat 2, Dordrecht (Nederlando)

Poŝtkonto: no. 214009 je la nomo de f-ino Durenkamp Petu provnumeron !

Nekatolikoj povas senpage ricevi la dumonatan revuon "Vojo Vero Vivo".

Adreso : Internacia Katolika Informejo, Gasthuisstraat 68, TILBURG, Nederlando


LA INTERNACIA AFIŜO

Kvarkolora
Moderna
Kun taŭga blanka spaco por nacilingva teksto

Prezoj :

Formato po 1 ekz. 0.20 gld. ( 0.80 stelo)j

41,5X59cm: po 100 ekz. 18—gld. ( 72.—steloj)

po 1000 ekz. 165.— gld. ( 660.— steloj)

Formato po 1 ekz. 0.40 gld. ( 1.60 steloj)

58,8 X 83,2 cm: po 100 ekz. 36.— gld. ( 144.— steloj)

po 1000 ekz. 330.— gld. (1320.— steloj)

Tuj mendu ĝin ĉe la Centra Oficejo