Sur sojlo de la Junulara Jaro oni povus al si demandi: nu kial ĝuste junulara ? Ĉu apartan favoron meritas tiu aĝo, kiu la avantaĝon de vigleco miksas kun la malavantaĝo de sensperteco ? Jam ofte oni atentigis responde, ke de junuloj dependas memkompreneble la stafeta pluvivigo de nia lingvo. Ekzistas tamen aliaj argumentoj, laŭ kiuj de junuloj pendas eble ne nur tiu simpla pluvivigo sed eĉ la ebleco de la "fina venko".
Sensperteco estas ankaŭ avantaĝo el iuj vidpunktoj. Tio ja dependas de la karaktero de la spertoj nespertitaj. Kian sperton precipe maltrafis nia junularo ? Ili tute precipe ne spertis, ke oni povas laboradi por iu idealo jam dum jardekoj, kaj tamen ne atingi rimarkindajn progresojn. Ili ne spertis tiun amaran kaj amarigan taskon, ĉiam refoje konstruadi ion, kion la tempo aŭ la apatio forŝovas, nek ili havis tiun sperton, dufoje evoluigi fortan, solidan organizaĵon, kaj dufoje vidi ĝin kruele disbatita de mondampleksa malpaciĝo. Ne ili spertis, ke forpasis generacio jam post generacio, ke forfluis de post 1887 la tuta vivodaŭro de homo sana, sen ke la problemon solveblan definitive solvu la rimedo solvipova. Sed tion jes persone spertis granda nombro el la pli aĝa Esperantistaro.
Junularo alportas novan energion, novan optimismon, novajn ideojn. Ni devas objektive konstati, ke ĉiuj ideoj ĝis nun provitaj ne donis la sukceson esperitan. Se restas ankoraŭ iu ŝlosila rimedo neprovita, pli verŝajne ĝin eltrovos nova, ol malnova serĉanto; se jam neniu ameriko restas preter niaj imagoj, do tamen la malnovajn taktikojn pli kredeble sukcesigos novaj energio kaj optimismo.
Unu plian kvaliton ni bezonas, krom energio kaj optimismo — kaj denove ĝi estas kvalito pli karakteriza je la junularo. Ĝi estas kvalito, kiun la vivo ĉiam pli gravigas.
Ĉiutage oni atentigas nin pri tiu aŭ alia revolucia ŝanĝo en nia homa mondo, kaj tamen nesufiĉe ankoraŭ ni konscias la karakteron de nia epoko — ke en la daŭro de kelkaj jardekoj aŭ eĉ de jaroj okazas ŝanĝoj egalaj al tiuj de antaŭaj jarmiloj, ke la socia evoluo de la homaro ne nur daŭre plurapidas, sed daŭre akceliĝas. En tiu evoluo ankaŭ la lingva problemo alprenas ĉiam novajn formojn. Interkontinenta librokomerco, ĉiutagaj internaciaj konferencoj, baldaŭ tutmondaj radio kaj televido, la interlukto de rivalaj ideologioj en monda amplekso — ĉio ĉi prezentas al ni novajn postulojn. En ligo kun la lingva problemo kreiĝis tutaj profesioj: de radio-aŭskultistoj, samtempaj interpretistoj, esploristoj pri maŝintraduko kaj tradukistoj-sciencistoj. En Azio kaj Afriko, unu lando post alia sendependiĝis, kaj ekfrontis subite lingvajn dilemojn. En tiaj cirkonstancoj ni mem bezonas esti bone informitaj, por kapti rapide la esencajn ŝanĝojn, celkonsciaj, por ne perdi tute la direkton, kaj antaŭ ĉio adaptiĝemaj, por elekti al ĉiu nova situacio plej taŭgan strategion. Hodiaŭ ni estas ne malbone informitaj, pri la celo ni ne tute forgesis, sed ĉu nia movado adaptiĝis adekvate al la 7-a jardeko de la 20-a jarcento, pri tio oni povas dubi. Kaj kie serĉi adaptiĝemon, se ne ĉe la junularo ?
Victor Sadler
U.E.A. kaj la Movado ĝenerale disponas nur pri limigitaj materiaj rimedoj kaj homaj fortoj. Tial, por atingi la eblajn maksimumajn rezultojn, necesas uzadi ambaŭ plej racie kaj celtrafe. Sterilaj diskutoj pri demandoj jam traktitaj, disputoj pro sensignifaj bagatelaĵoj, malobservado de la Statuto kaj Regularoj, sinturnoj al nekompetentaj instancoj aŭ nereagoj de la kompetentaj, kaj similaj negativaj trajtoj ne nur perdigas tempon kaj energiojn, sed samtempe ankaŭ malebligas ilian utiligon por pozitiva agado.
Ne estis eble malatenti tiun aspekton en la nova Baza Laborplano de U.E.A. En la punkto 5/g ĝi antaŭvidas la bezonon fortikigi la internan disciplinon kiel unu el la esencaj antaŭkondiĉoj por la plenumo de la multflankaj taskoj kaj atingo de la ĉefa celo. Oni ne forgesu, ke nenio estas morale pli mortiga ol la sento, ke konstruado sur unu loko — plej ofte tre pena, fortostreĉa kaj temporaba — estas paralizita aŭ eĉ detruata pro la foresto de apogaj konstruadoj aŭ eĉ pro la malkonstruado sur aliaj.
Aliflanke, por ke ĉiu funkciulo de la Asocio povu efike plenumi sian laboron estas necese liberigi lin de ĉio, kio efektive ne koncernas lin. La observo de tiu programero fariĝis vere urĝa. La nombro de korespondaĵoj, kiujn ĉiutage ricevas la C.O. kaj la unuopaj estraranoj, precipe la ĝenerala sekretario, tiom kreskis, ke ĉia ajn pozitiva laboro estas serioze minacata. Enkondukiĝis la kutimo, ke por ĉiu malgravaĵo aŭ por demando, kiun devus solvi alia funkciulo, landa, faka aŭ loka organizaĵo, oni turnas sin al la ĝenerala sekretario, tiel ke la nura legado de leteroj, kelkfoje kun ampleksaj aldonoj (eĉ manuskriptoj de libroj!) perdigas amason da tempo. Oni afable konsideru ke, eĉ kiam eblas disponigi sian tutan liberan tempon al la Asocio kaj al la afero de la Internacia Lingvo, tiu tempo estas tamen fizike limigita. Tial ĉiu horo perdita por evitebla kaj tial superflua korespondado estas efektive neanstataŭigeble forrabita de la aktiva, pozitiva laboro.
Tiuj ĉi vortoj ne estu miskomprenataj. Pli da memdisciplino, libervole akceptita en la aludita senco, estos granda helpo al la realigo de la Laborplano.
I. L.
VICTOR
SADLERtravivis jam la pli grandan parton de sia 26-a jaro. Esperanton li malkovris en 1951, pro kio oni okazigis en tiu jaro la Festivalon de Britujo. La skoteco de liaj geavoj ne garantias samnivelan daŭrigon de la redakta tradicio, kaj li mem opinias sin anglo. Krom redakti la Revuon, li okupiĝas pri la Biblioteko de UEA kaj pri la eldona fako. Al la Londona Universitato li prezentis disertacion pri eksperimenta psikologio, sed oni doktorigis lin pri fonetiko. Cetere li konas plurajn lingvojn, kiujn li kutime intermiksas. Ankoraŭ li neniam estis sur la supro de Kilimanĝaro, kaj se iu urbo dediĉis al li straton aŭ alian ejon, ili ne informis lin. Lia ŝatokupo: legado de en du ekzempleroj senditaj klare en korekta Esperanto kun larĝa marĝeno kaj interlinia spaco tajpitaj manuskriptoj.
Okaze de la transdono de la redaktado de la gazeto "Esperanto" al D-ro Victor Sadler, la Estraro de U.E.A. esprimas sinceran dankon al S-ro William Auld pro lia fidela kaj sukcesa laboro kiel redaktoro de la gazeto kaj pro ĉiuj liaj multnombraj literaturaj agadoj helpe al la Asocio.
Prof. D-ro Ivo Lapenna; H. W. Holmes.
Kiel vi nun certe scias, 1963 estas la Jaro de la Junularo en la Esperanto-movado. Dum ĉi tiu jaro TEJO gvidos intensan kampanjon cele al plifortigo de sia organiza reto, al varbado de pli da gejunuloj al Esperanto, al vasta informado kaj — al fondo de JUNULARA GAZETO.
Kompreneble, la Jaro de la Junularo kaj ties kampanjoj ĝislime streĉos la financajn rimedojn de TEJO. UEA jam favore reagis al niaj planoj kaj ĝis certa grado finance subtenos ilin, sed nia projektita gazeto estos entute nia propra respondeco — kompreneble, ĉar finfine ĝi fariĝos finance sendependa, aŭ tion ni esperas.
Sed antaŭ ol ni povos komenci la varbadon de abonantoj por la gazeto ni devas fari multan preparlaboron. Precipe, meze de 1963 ni aperigos provnumeron de la nova gazeto. La kosto de tio kaj de la varbkampanjo estos tiel granda, ke TEJO kaj UEA decidis starigi specialan fondaĵon, la FONDAĴON-JUNULARA GAZETO, kiu akceptos kontribuojn de la esperantista publiko helpe al niaj klopodoj.
Nu, vi bone komprenas la problemojn de nia Movado — la mankon de rimedoj, ĉu financaj ĉu homaj; la neceson eĉ plie fortigi nian informadan organizon; la bezonon kapti novajn entuziasmajn homojn por nia Lingvo. Ĉu superflue diri ke la Esperantista junularo, por vere efike agi bezonas sian propran gazeton, pri kiu ĝi povas fieri antaŭ la neesperantista publiko, kaj per kiu ĝi povas instigi al solidareco kaj kunlaboro laŭ la plej efikaj vojoj ?
Ni do turnas nin al vi, la esperantista publiko. Kontribuu amase al la FONDAĴO JUNULARA GAZETO, kaj tiumaniere donu vian helpon kaj vian subtenon al la JARO DE LA JUNULARO.
La Kasisto de TEJO
E. L. M. Wensing
Se mi devus paroli hodiaŭ pri la pruvita valoro de nia Internacia Lingvo en komerco kaj industrio, mi baldaŭ atingus la finon pro la simpla fakto ke ĝis nun nur malgranda nombro da entreprenoj kaj firmaoj sin servas de Esperanto en siaj interlandaj komercaj kaj industriaj rilatoj.
Por ni Esperantistoj tiu fakto estas bedaŭrinda konstataĵo kaj por tiuj el vi kiuj proprasperte konas la enormajn malfacilaĵojn kun kiuj luktas la internacia komerco pro la lingva problemo, ĝi estas nekomprenebla.
Ĉu eble ni mem, Esperantistoj, ne iom kulpas ke nia admirinda, sufiĉe facile lernebla lingvo ankoraŭ ne trovis ĝeneralan rekoniĝon en tiuj medioj kaj sociaj tavoloj, kie la diverslingveco altrudiĝas ĉiutage pli ? Ĉu eble nia aktiveco kaj propagando martelumadis tro longe sur la saman amboson de internacia frateco pere de internacia lingvo, tutmonda paco pere de Esperanto ?
La mondo, en kiu ni vivas, unualoke interesiĝas pri praktikaj valoroj, pri ĉiaj kontribuoj kiuj faciligas la vivon, la komunikadon kaj la interpopolan kontakton. Kaj mi kuraĝas pretendi ke sur neniu kampo de la hodiaŭa vivo la internaciaj kontaktoj estas pli oftaj, pli viglaj ol sur la tereno de la internacia komerco kaj industrio.
Ĉu la internacia komerco servas sin de Esperanto ? Verdire, ne ! Estas iuj firmaoj kiuj uzis Esperanton en eksterlanda korespondado kaj gluis esperantlingvajn etikedojn sur siajn varojn, sed tiun uzadon mi ne volus nomi vera uzado de la lingvo. La Esperanto-Rondo en Crailsheim, Germanujo antaŭ nelonge publikigis libreton sub la titolo "Esperanto en Komerco". La iniciatinto de tiu valora kompilaĵo estas S-ro Bruno Vogelmann, industriisto kaj komercisto, kaj Prezidanto de la Esperanto-Rondo de Crailsheim. Zorge kaj sindone li kolektis la nomojn de ĉiuj firmaoj, entreprenoj kaj industrioj kiuj iam uzis aŭ ankoraŭ uzas nian Internacian Lingvon en sia eksterlanda korespondado. En sia antaŭparolo li diras ke la celo de lia raportaro estas montri, ke Esperanto jam nun estas praktike kaj sukcese uzata en komerco kaj trafiko. La nombro de la entreprenoj uzantaj Esperanton ne estas precize konata sed li supozas proksimume 5000, el kiuj 1000 estas nome konataj al la eldoninto. La plej interesa konstataĵo certe estas, ke ĉiuj firmaoj konfirmis kaj akcentis ke Esperanto estas klara, facile lernebla kaj facile uzebla. Eraroj kaj miskomprenoj ne okazis.
Kiel ekspliki ke nia lingvo, tiom da fojoj elprovita en praktika uzo, en internaciaj kongresoj, en scienco, literaturo kaj komerco, ĝis nun ne trovis pli grandan aplikadon en tiuj medioj kiuj pleje bezonas ĝin ? S-ro Vogelmann mem donas respondon al tiu demando. En cirkulero kiun li publikigis, li diras i.a. ke la ĝisnuna periodo de Esperanto estis pli-malpli ĝia idealista periodo. Idealista ĝi estis malgraŭ la fakto ke kelkfoje Esperanto servis al praktikaj celoj. Tamen, li diras, ĝis nun dominis la idealistoj inter la anaro de nia movado. Idealistoj, pioniroj kaj scivolemuloj vizitas niajn kongresojn. Idealistoj flegas la internaciajn rilatojn. Idealistoj eldonas librojn kaj gazetojn. Idealistoj donas kursojn kaj idealistoj dediĉas sian tempon kaj laboron al la plidisvastigo de la movado. Estas certe ke multaj kursanoj esperas praktikan utilon, ĉu helpon vizitante fremdajn landojn, ĉu interŝanĝon de iuj objektoj, ekzemple poŝtmarkoj. Sed ĉio ĉi tio ne forprenas la idealisman karakteron de la ĝisnuna Esperanto-periodo.
La venonta periodo de Esperanto estu la praktika periodo, dum kiu ĉiu el ni akcentu kaj substreku la praktikan valoron kiun povus havi ĝenerala akcepto de nia Lingvo en internaciaj rilatoj. Esperanto devas doni tujan, veran, praktikan utilon al la homoj kiuj trastudis ĝin. Ili ekvidu ke tiu lingvo-instrumento alportas grandajn avantaĝojn, ĉar la plej granda materialisma intereso de la homoj estas ilia intereso en ekonomio, do en komerco, industrio, trafiko, turismo, informservo ktp. La Esperanto-movado devas urĝe krei tiujn eblecojn, kiuj donas tujan, kapteblan, klare videblan avantaĝon.
Sekve estas nia tasko komuna elpensi kiamaniere ni povas interesi la komercon pri Esperanto. La enormaj avantaĝoj estas evidentaj. Estas multaj firmaoj, precipe la malgrandaj, kiuj tre volonte eksportus aŭ importus varojn el tute fremdaj landoj se la lingvobaroj ne malhelpus ilin ektrovi la ĝustajn kontaktojn.
Mi opinias ke sur ĉi tiu kampo UEA havas grandan taskon plenumendan.
Trafoliumante la kartotekon de individuaj membroj de UEA oni povus supozi, ke plej multaj el ili estas fraŭloj. Certe oni trovas en tiu kartoteko edzinon kiel MA kaj edzon kiel MS, edzon kiel MA kaj edzinon kiel MJ, aŭ (plej bone) geedzojn, kiuj ambaŭ estas DM (dumvivaj membroj). Tamen mi emas supozi, ke multaj membroj havas edz(in)on, kiu scias la Internacian Lingvon, sed kiu ĝis nun ne estas individua membro de UEA. Al ili mi ĉi tion hodiaŭ speciale direktas.
Kelkfoje oni demandas, ĉu UEA ne havas kategorion de familiaj membroj. Oni tiam precipe pensas pri membreco de geedza paro. Landaj unuiĝoj preskaŭ ĉiuj havas familiajn membrojn, kiuj havas samajn rajtojn kiel la aliaj, sed kiuj pagas malpli altan kotizon, ofte proksimume la duonon. Ankaŭ UEA jam havas, apud la kategorio de membro-abonantoj (MA), kiuj ricevas kaj la revuon kaj la jarlibron, ankaŭ la kategorion de MJ, kiu pagas la duonon de MA kaj ricevas nur jarlibron.
Laŭ la regularo, kiun vi trovas en jarlibro 1962, I-a parto, p. 159, MJ ne rajtas esti delegito, vicdelegito aŭ fakdelegito. La motivo de tiu regulo estas tio, ke ne eblas esti bona delegito, se oni ne regule disponas pri la revuo "Esperanto". Sed tio ne validas pri MJ, kies edzo aŭ edzino estas MA, MS, Patr. aŭ DM, ĉar tiu ja havas la revuon de la edz(in)o por legi. La Estraro de UEA tial decidis, ke ekde 1.1.63 edz(in)o de MA, MS, Patrono aŭ DM povas fariĝi delegito, vicdelegito aŭ fakdelegito, estante nur MJ. Per tiu decido ili do havas la samajn rajtojn, kiel ĉiuj aliaj individuaj membroj.
Tiu ŝanĝo de la regulo pri delegiteco estos presita en la unua parto de la jarlibro 1963, kiun vi ricevos antaŭ la 1-a de majo 1963.
PETO: Nun mia peto al ĉiuj individuaj membroj, kies edz(in)o ankoraŭ ne estas individua membro de UEA, estas tio, ke ili varbu la edz(in)on kiel MJ.
Por UEA kaj krome por ke ni atingu nian celon, estas gravege, ke la nombro de la individuaj membroj ĉiam kresku. Vidu tiurilate ankaŭ la Duan Laborplanon en nia revuo de oktobro 1962.
Kompreneble mi instigas ĉiun el vi varbi individuajn membrojn el la granda grupo de Esperantistoj, kiuj ankoraŭ estas tute ekster UEA, aŭ kiuj estas membroj nur de landa asocio aliĝinta al UEA. Vidu ankaŭ la ĉefartikolon en "Esperanto" de novembro 1962. Sed komencante la varbadon mi petas vin unue varbi vian edz(in)on ! Mi atentigas vin, ke la C.O. de UEA volonte helpas vin en la varbado de individuaj membroj. Se vi sendos adresojn de Esperantistoj, kiuj eble estos pretaj fariĝi MA, la C.O. volonte sendos al ili specimenan ekzempleron de "Esperanto", kun aliĝilo.
Kiam vi membrigos vian edz(in)on kiel MJ, bonvolu samtempe demandi, ĉu li/ŝi estas preta fariĝi delegito. Mi precipe pensas pri fakdelegiteco. Se vi rigardos la paĝojn 417 ĝis 440 en jarlibro 1962, vi povos konstati, en kiuj fakoj ankoraŭ mankas delegito en via loĝloko. (Parenteze, ĉu vi mem estas fakdelegito en via fako aŭ ĉu iu alia jam estas ?)
Aliĝiloj. En tiu ĉi numero de "Esperanto" vi trovas apartan aliĝilon por anonci vian edz(in)on kiel MJ de UEA ekde 1963, kaj krome formularon por sciigi al la C.O. nomojn de Esperantistoj, al kiuj valoras sendi specimenan ekzempleron de "Esperanto".
Mi tre esperas, ke multaj el niaj membroj uzos tiujn formularojn.
E. J. Woessink,
Estrarano de UEA pri Financoj.
Noto: La enhavo de tiu ĉi artikolo tre bedaŭrinde ne povas validi por niaj membroj, kiuj loĝas en landoj, de kie ne eblas sendi monon al la C.O.
E. J. W.
Per lastatempa alelekto jenaj personoj fariĝis akademianoj : D-ro A. Albault (Francujo), D-ro E. Bokarev (Moskvo), S-ro T. Hodakowski (Polujo), S-ro H. A. de Hoog (Nederlando), S-ro T. Nakamura (Japanujo), D-ro T. Pumpr (Ĉeĥoslovakio), S-ro J. H. Rosbach (Norvegujo), D-ro K. E. Vilborg (Svedujo) kaj D-ro Wong Kenn (Macao). La Akademio nun havas 41 membrojn. El la 1962-jarlibra listo elstreku (pro morto aŭ eksiĝo) : Chavet, Czubrynski, Downes, Hromada, Manders, Porto Carreiro Neto, Privat.
Kiam mi forlasis, antaŭ kelkaj monatoj, Rotterdam por iri la unuan fojon en Bulgarujon, mi ne havis la plej palan ideon pri tio, kio min atendis tie. Mi ne diras tion, ĉar en Bulgarujo mi trovis ion eksterordinaran, sed simple pro la fakto ke neniam antaŭe mi estis en tiu lando kaj ĝin mi tute ne konis kiel mi ankoraŭ ne konis ĉiujn anojn de la Loka Kongresa Komitato, kun kiu mi havas, kaj havos dum la venontaj monatoj, la plezuron kunlabori por la sukceso de la 48-a Universala Kongreso de Esperanto.
Kunlaboro: mi ŝatas ĉi-rilate malfermi parentezon.
Kiam fakte estiĝas kunlaboro ?
Homoj, kiuj laboras 8 horojn tage en la sama entrepreno, en la sama ĉambro, laboras kune — kunlaboras — por la prospero de la entrepreno mem. En la Esperanto-Movado: la estraranoj de U.E.A., kiuj loĝas en malproksimaj urboj kaj landoj, laboras kune — kunlaboras — por la bona funkciado kaj progresigo de la Asocio. Kaj la unuaj kaj la duaj havas inter si kontaktojn laŭ la neceso: la unuaj buŝe, la duaj per korespondado kaj oni ne povas diri ke unu el la du formoj de kunlaboro estas pli konvena por la fina celo ol la alia.
La kunlaboro inter L.K.K. kaj K.K.S. troviĝas en la mezo de la cititaj ekzemploj.
Kiam la K.K.S. troviĝas en Rotterdam, la kunlaboro okazas pere de korespondado; kiam li troviĝas en la kongresa urbo, la kunlaboro okazas pere de renkontiĝoj — se necese (sed tiel ne estas) ĉiutagaj.
La unuajn personajn kontaktojn kun parto de LKK mi havis en la dana ĉefurbo, dum kiuj estis diskutitaj la plej urĝaj problemoj koncerne la 48-an U.K. Fine, post proksimume unumonata restado en Rotterdam, dum kiu, laŭ la eblecoj, kiujn donas la nova Kongresa Regularo, mi povis doni mian helpon en la administrado de la C.O., farante tiujn laborojn, kiujn mi faris ankaŭ pli frue dum mia kvarjara deĵorado en la C.O. mem, mi entreprenis la vojaĝon al la estonta kongresa urbo. En Sofio dum mia restado okazis 5 LKK-kunvenoj kaj pluraj renkontiĝoj inter unuopaj LKK-anoj kaj mi. Mi havis la okazon kun ĉiuj LKK-anoj detale trakti iliajn diversajn taskojn kaj respondecojn, tiel ke ili povos daŭrigi la laboron dum mia foresto. Precipe kun la kasisto mi klare starigis lian laboron, kiu estas esence grava. Li devas prizorgi ĉiujn kotizpagojn alvenantajn el Bulgarujo kaj eventuale kelkaj aliaj landoj kaj same ĉiujn en- kaj elspezojn farotajn en Sofio mem — kio ampleksas proksimume la duonon de la buĝeto. La laboro estas bone prizorgata, danke ankaŭ al la kunlaboro de la tieaj revizoroj.
Alia formo de kunlaboro okazas nun en Sofio inter la diversaj tieaj kluboj. La Kongreson oficiale invitis unu klubo, "Maksim Gorki", la plej granda en la urbo, kun pli ol 500 membroj. La aliaj kluboj, pli malgrandaj, per aktiva helpo kaj per propagando inter siaj membroj laboras kun LKK por la sukcesigo de la 48-a U.K. Tio ĉi ne okazas la unuan fojon, ĉar ekz. ankaŭ la Kopenhagan Kongreson invitis unu klubo, sed LKK ricevis la helpon de anoj de aliaj kluboj. Kio kontraŭe okazas por la unua fojo, almenaŭ laŭ mia scio, estas ke la Landa Asocio, la Bulgara Esperanto-Asocio, finance subtenas la Kongreson. Ĝi fakte garantias la kapitalon, postulatan de la Kongresa Regularo (5000 gld.), kaj pagos la luon de la tuta kongresejo.
Fermante la parentezon, mi daŭrigu pri miaj spertoj en la bulgara ĉefurbo kaj en la lando.
Kun ĝojo mi konstatis la favoran sintenon de LKK al la Estraro de UEA kaj al ĝiaj decidoj, sinteno kiu manifestiĝas per la konsidero, kiun ĝi havas por la KKS, kiu la Estraron reprezentas en LKK.
Pro la favora sinteno de la bulgaraj aŭtoritatoj al la Esperanto-Movado kaj al la 48-a U.K. aparte, kaj ne malpli pro la kortuŝa gastameco de la bulgaroj, ĉe ĉiu instanco, kiun mi kontaktis pro la kongresaj preparlaboroj, mi trovis pli ol afablan akcepton.
Dum preskaŭ du semajnoj mi traveturis parton de Bulgarujo. Mi entreprenis tiun vojaĝon kun du celoj: unue viziti la diversajn urbojn, kiujn LKK elektis por tien ekskursi dum la Kongreso kaj post ĝi; due viziti la diversajn Esperanto-klubojn kaj tie doni prelegojn.
Mi revenis al Sofio de tiu vojaĝo plene kontentigita. La lokoj, kiujn mi vizitis kaj kiujn, parte, vizitos ankaŭ la kongresanoj, lasis en mi la plej agrablajn memorojn. Tre kontentigajn rezultojn, dum tiu vojaĝo, mi atingis ankaŭ laŭ KKS-vidpunkto. Kiel mi antaŭe diris, en ĉiuj urboj de mi vizititaj mi prelegis antaŭ esperantista publiko kaj dum ordinaraj klubaj vesperoj kaj dum speciale organizitaj kunvenoj.
Kiel kutime, ankaŭ en Bulgarujo la ĉeesto de KKS malfermis vastajn eblecojn de propagando al la kongreslandaj esperantistoj kaj ili povis montri la vivantan pruvon pri la utileco de la Internacia Lingvo. Multaj pordoj malfermiĝas antaŭ eksterlanda kongres-organizanto.
En pluraj urboj mi havis intervjuojn por gazetoj kaj por lokaj radio-stacioj. Radio-intervjuojn mi havis i.a. en Stara Zagora kaj en Varna. Intervjuojn por gazetoj mi donis en Vraca, en Varna kaj en aliaj urboj. En ĉiuj lokaj gazetoj de la urboj de mi vizititaj aperis informo pri la vizito mem. En Sofio mi verkis artikolon por nacilingva revuo kaj longan intervjuon mi havis por grava revuo eldonata en pluraj lingvoj. Krome, en Sofio mi havis radio-intervjuojn, ankaŭ por la elsendo en itala lingvo. Interesa kaj, laŭ la propaganda vidpunkto, certe fruktodona estis konferenco, kiun mi havis en Stanke Dimitrov kun la respondeculino pri i.a. la urbaj lernejoj. Fine mi ne povas ne mencii ke dum la dutaga restado en Vraca mi estis oficiala gasto de la tiea urbestro, kio ankaŭ pruvas la favoran sintenon de la urbaj aŭtoritatoj por la organizantoj de la 19-a Internacia Junulara Esperanto-Kongreso. Kaj tio signifas multon por la sukceso de tiu ĉi manifestacio.
Tiuj ĉi faktoj, tre supraĵe menciitaj, montras do la grandan interesiĝon en la neesperantista publiko pri la Internacia Lingvo kaj speciale pri la 48-a Universala Kongreso kaj tio, ni povas diri, estas unu el la kolonoj sur kiuj baziĝas la certeco de LKK kaj mia persona, ke la venonta internacia manifestacio de la esperantistoj havos, sendube laŭ la propaganda vidpunkto, grandan sukceson.
Kiam la legantoj ricevos tiun ĉi numeron de "Esperanto" mi estos denove vojaĝanta al la kongresa urbo. Tie atendas min multe da laboro kaj certe ankoraŭ multaj interesaj spertoj. Plurajn el ili ankaŭ la kongresanoj certe havos, kaj tiujn spertojn povas doni nur Bulgarujo, la lando de la rozoj, la lando de la 48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO.
G. G. Pompilio
Stato je la 31-a de decembro Konkurso I 1962
| N | Lando | Kvoto | Poentoj | % |
|---|---|---|---|---|
| 1. | Usono | 3610 | 4110 | 113.85 |
| 2. | Svedujo | 6190 | 6640 | 107.27 |
| 3. | Francujo | 6754 | 7225 | 106.97 |
| 4. | Hispanujo | 2557 | 2696 | 105.44 |
| 5. | Norvegujo | 1677 | 1755 | 104.65 |
| 6. | Nederlando | 4942 | 5068 | 102.55 |
| 7. | Danlando | 2876 | 2936 | 102.09 |
| 8. | Germanujo | 7085 | 7221 | 101.92 |
| 9. | Svislando | 2103 | 2141 | 101.81 |
| 10. | Finnlando | 2525 | 2570 | 101.78 |
| 11. | Japanujo | 3265 | 3240 | 99.23 |
| 12. | Italujo | 4253 | 4220 | 99.22 |
| 13. | Britujo | 6661 | 6368 | 95.60 |
| 14. | Jugoslavio | 5560 | 5180* | 93.17 |
| 15. | Brazilo | 4142 | 3856 | 93.10 |
| 16. | Belgujo | 2006 | 1695 | 84.50 |
| Konkurso II | ||||
| 1. | Argentino | 505 | 905 | 179.21 |
| 2. | Aŭstralio | 1148 | 1233 | 107.40 |
| 3. | Israelo | 285 | 300 | 105.26 |
| 4. | Kanado | 746 | 769 | 103.08 |
| 5. | Aŭstrujo | 1440 | 1475 | 102.43 |
| 6. | Portugalujo | 515 | 515 | 100.— |
| 7. | Nov-Zelando | 1184 | 1167 | 98.56 |
| 8. | Madagaskaro | 250 | 241 | 96.40 |
| 9. | Islando | 250 | 215 | 86.— |
| 10. | Sudafriko | 250 | 195 | 78.— |
| 11. | Urugvajo | 250 | 155 | 62.— |
* En la antaŭa monato ni vidis ke Jugoslavio subite saltis al la supro. Montriĝis ke tio okazis pro miskomprenita pago, kiun ne akompanis iu klarigo. Poste la Jugoslavia Asocio informis, ke nur parto de la sumo koncernas kotizojn. Sekve, en la nuna tabelo la afero estas korektita.
Kun granda plezuro ni gratulas la venkintojn en tiuj ĉi konkursoj: Usono kaj Argentino. Precipe la lasta lando atingis altegan procenton, kion ĝi dankas al varbitaj dumvivaj membroj. Ni povas nur rekomendi al aliaj landoj, sekvi ĝian ekzemplon. Je dispono de la gajnintoj estas librodonaco en la valoro de 100.— gld.
Estas kompreneble ke, post kelkaj sinsekvaj venkoj, Japanujo nun devis fali en la listo, sed ni vidas ke kun 99.23 °/o ĝi praktike stabiligis la lastjare akiritan membrostaton. Ni tre ĝojas ke en la unua konkurso la plimulto pasis 100 %, dum la aliaj nur malmulte restis sub tio, kun la escepto de Belgujo. Tio eble ŝuldiĝas al la pasintjara interna reorganizo. Nun, laŭ la informoj, la situacio firme stabiliĝis kaj ni plene fidas ke en la nova jaro Belgujo larĝe ampleksigos sian individuan membraron.
En la dua konkurso la duono pasis 100 °/o. Tio fakte estas tro malmulta, kvankam ni bone komprenas, ke en kelkaj landoj malhelpas valutaj aŭ aliaj internaj malfacilaĵoj. Tamen al ĉiuj landoj ni varme rekomendas ĉiel klopodi en la nuna jaro atingi minimume 100 %. Do, ek al nova intensa varbado !
Ankaŭ en 1963 la konkursoj okazos laŭ la sama sistemo. La atingita nombro de poentoj en la fino de 1962 estas la kvoto por 1963, kun minimumo de 250. En Konkurso I partoprenas la landoj kun pli forta, en Konkurso II la landoj kun malpli forta movado. La poentoj estas donataj laŭ jenaj valoroj: AM = 1 poento; MJ kaj J-MJ = 5 pt.; MA kaj J-MA = 10 pt.; MS = 15 pt; Pat. kaj DM = 50 pt.
Ni firme fidas je ĉiuj niaj kunlaborantoj. Ili varbu ne nur novajn membrojn, sed revarbu ankaŭ malnovajn, kiuj en la lastaj jaroj ial ĉesigis sian membrecon. Ĉiuj streĉu sin ĝis maksimumo por la fortikigo de la Asocio !
Grandan sukceson al vi ĉiuj deziras
M. H. Vermaas - Direktorino C.O.
La Komitato kaj Estraro de U.E.A. kun profunda korsento dankas pro la multaj kondolenc-esprimoj ricevitaj je la morto de nia Honora Prezidanto, Prof. D-ro Edmond Privat.
Omaĝe
al sia Honora Membro, la neforgesebla D-ro Edmond Privat, Internacia Esperanto-Muzeo
en Wien decidis nomi la plej belan salonegon "Salono Edmond Privat".
Ĉar nun mi ne plu vidas vin
nokte aŭ dum la tago,
mi sidos sola sen edzin'
sub la platbranĉa fago:
sub faga branĉo, mia kara,
ĉeestis vi neniam, kaj mi ne atendadas vin
kiel ĉehejme, ĉiam.
Ĉar nun mi estas tute sola
dum la someraj varmoj,
mi iros tra nebul', izola
inter arbaraj larmoj:
sub pluvmalseka branĉo, kara;
tie vi ne esploris —
mi ne priploras vian morton
kiel mi hejme ploris.
Ĉar en la hejmo nun ĉetable
mankas la voĉo-sono,
mi manĝos ion nun, laŭeble,
kampare kaj sur ŝtono;
sub nigra branĉo, mia kara,
kie ne manĝis vi,
mi malpli sentas la foreston —
hejme mi sentas pli.
Ĉar voĉo kaj vizaĝo via
mankas ĉe vesper-preĝoj,
mi petas nur, ke graco dia
min sendu laŭ di-leĝoj
super la arbojn, mia kara,
kien vi iris jam,
kaj kie vi atendas min
nun por eterna am'.
elangligis: Marjorie Boulton
Leginte la artikolon "Ĉu valoras ?" (Esperanto, oktobro 1962, paĝo 177), mi pensadis pri tiu grava demando: "Ĉu valoras peni dum jaroj verkante librojn, elspezi multe da mono presigante ilin, se finfine ili restos nelegite sur bretaro de vendejo sen aĉetantoj ?"
Kiu kulpas ? Certe ne la verkistoj; ankaŭ ne la eldonistoj. Ĉu la ne-aĉetantaj unuopaj Esperantistoj? Mi opinias, ankaŭ ne ili, ĉar la granda plimulto eĉ ne scias, ke la libro ekzistas.
Ĉefan respondecon pri la disvendigo je libroj la landaj asocioj devus preni, kaj la fakaj asocioj, ĉiu por siafakaj libroj. Do ĉiu landa aŭ faka asocio devus organizi libroservon kaj taksi ĝin, kiel unu el siaj plej altrangaj agadoj.
Jen la kialo: la unuopaj Esperantistoj povas mendi librojn plej facile en la propra lando, uzante la nacian monon, dum internacia aĉetado ofte estas barita de seriozaj malfacilaĵoj; krom malmultaj esceptoj, asocio pli facile kapablas venki tiujn barojn, ol unuopulo. Pro tio la Landa Asocio devus esti la ĉefa peranto inter eldonejo kaj legantoj.
Akceptinte, ke la Landa Asocio havas libroservon, kiel ĝi instigu siajn asocianojn al aĉetado kaj legado je libroj ?
(a) Ĉiu bulteno devus havi ne nur recenzojn pri ĵus aperintaj libroj, kio estas bona sed tute ne sufiĉas; ĝi devus ankaŭ dediĉi paĝon por listo de libroj "haveblaj ĉe la landa libroservo".
(b) La libroservo devus dissendi katalogojn, eble doni premiojn aŭ rabatojn por instigi pli da aĉetoj.
(c) Ne-Esperantistojn oni allogas kaj ofte varbas per ekspozicioj.
Esperantistojn oni povas simile allogi per ekspozicioj de libroj; kial tio ne sukcesus plilongigi la mendo-liston de libroj ? Tiurilate, la kunlaboro kun lokaj kluboj estus tre valora.
(ĉ) Prelegoj al la Esperantistoj konvinku ilin pri la graveco de nia ĉiafaka literaturo, instigante ilin al posedo kaj legado de libroj. Tia laborprogramo devus esti grava parto de la agado de ĉiuj Landaj Asocioj en la kadro de la dua laborplano de U.E.A.; se ĉi tiu aŭ alia pli-malpli simila programo efektiviĝos, tiam jes la laboro de verkistoj kaj de eldonistoj valoras. Se ne, multaj pluaj seniluziiĝoj ilin daŭre trafos.
Henri Soudee
Kvankam ankoraŭ tre nekompleta, ĝi tamen montras, kiel vasta jam estis tiu aplikado de la lingvo, kaj espereble servos kiel instigilo al pli kompleta dokumentado. Ĉiuj legantoj, kiuj trovas mankojn aŭ erarojn en la presita listo, bonvolu afable komuniki ilin al S-ro D. B. Gregor, 27 Rushmere Road, NORTHAMPTON, Anglujo, kun detalaj indikoj pri la fonto de la informoj.
La jenaj verkoj estas tradukitaj en Esperanton kaj de tiu traduko nacilingven: —
en la ĉinan: poemo "Septembro" de Geo Milev, kaj poemo "Mia Preĝo" de Hristo Botev; ambaŭ trad. de Lo Zhbo, Ĉengtu.
(IK 1948/8).
noveloj kaj poemoj de Vazov; noveloj de Stamatov; Elektitaj Rakontoj de E. Pelin; romanzo (?) "Baj Ganju" de Konstantinov; romanzo (?) "Tra la Ventego" de Smirnenski.
en la ĉinan: poemo "Ĉina rideto" de Marie Pujmanova, trad. de Li-Laojon (Esp. 1957, p. 189); Elektitaj Poemoj kaj Noveloj; poemo (?) "Muta Barikado" de J. Drda. (El popola Ĉinio 1959/6 p. 235)
en la japanan: rakonto (?poemo) "Avinjo", de Bozena Nemcova, trad. Kei Kurisu (Esp. 1957, p. 189)
en la hispanan: poemo "La fontanoj de Olomouc" de A. Recka, trad. Jiři Kořinek (Heroldo, 1958, ).
en la japanan kaj la ĉinan: romano "Marta" de M. Orzeszkowa, trad. de ? (Heroldo, 16 Okt. 1955, 1 Marto 56).
en la ĉinan: Noveloj de Sienkiewicz; romanzo "La Fundo de 1' Mizero" de Sieroszewski: noveloj de J. Korczak
en la vjetnaman: poemo "S-ro Tadeo", de Mickiewicz, trad. de ? (Heroldo, 16 okt. 1955).
en la ĉinan: poemo "Johano la Brava", de Petofi; Noveloj de Herczeg (El pop. Cin. 1958/6, p. 213 and 1959/6, p. 235)
en la ĉeĥan: historio "Kontiki", de Heyerdahl, trad. de ? (Heroldo, 1 Nov. 1954; v. Dec. 1955)
historio "Per aerŝipo al la norda poluso", de Arnessen, trad. de ?
en la ĉinan: poemoj de Majakowski kaj Puŝkin ("Eŭgeno Onegin").
romanoj de Puŝkin ("Kapitanfilino"), Gogol ("La Portreto"), L. Tolstoj ("La Sieĝo de Sebastopolo"), Sibirjak ("Fabeloj al Heleno").
dramo de A. Tolstoj ("La morto de Danton").
en la ĉinan, ĉeĥan, francan: dramo "La mondo ne havas atendejon", de M. Dekker, (Heroldo 16 Dec. 54, Aŭg. 57; El Pop. Ĉin. 1959, 6)
en la ĉeĥan, francan, italan, katalunan: romano "Karaktero" de Luiscius, trad. de Bulthuis.
en la ĉinan: noveloj de Bratescu-Voinesti.
en la ĉinan: romano (?) "Konfeso" de M. Pogaĉiĉ, kaj rakonto "La Ringludo" de Ŝimunoviĉ.
en la ĉinan: rakonto (?) "La floro de la Pasinteco" de E. de Amicis.
en la ĉinan: romano "Sango kaj Sablo" de Ibanez.
en la ĉinan: novelo "La blankĉevala Rajdanto" de Storm.
en la ĉinan: Hebreaj Rakontoj de Salom-Aleĥem kaj aliaj.
en la ĉinan: dramoj "Danco de Skeletoj" kaj "Nokto ĉe Landlimo" de Ujaku Akita.
en la anglan: religia traktaĵo "Pasko" de Martinus.
STATISTIKO: 31 verkoj el 15 lingvoj (eŭropaj krom unu) en 9 lingvojn, el kiuj la ĉina ricevis 24 (nur 2 kune kun aliaj), la ĉeĥa 4. La sola orienta lingvo kiu donis estas la japana, kaj tiu donis al — Ĉinujo! Do trafiko orient-okcidenten estis nula. Kvar okcidenteŭropaj landoj ricevis, sed el — okcidenteŭropo! Sola decida faktoro estas la disvastigiteco de la lingvo, ĉu donanta, ĉu ricevanta.
La jenaj originalaj verkoj estas tradukitaj el Esperanto nacilingven:
1. En 12 * lingvojn: "Fine mi komprenas la Radion" de Aisberg, (bulg., ĉeĥ., est., fr., germ., grek., hung., ital., latv., rum., rus., slov.).
2. En 7 lingvojn: "Vivo de la Plantoj", de Neergaard (dan., sved., finn., litov., fr., ital., pol.)
3. En 5 lingvojn; "Mr Tot aĉetas mil okulojn", de Forge (germ., sved., pol., jap., finn.)
4. En 5 lingvojn: "La Laborista Esperantismo", de Lanti (angl., germ., ĉeĥ., ned., sved.)
6. En 2 lingvojn: "Abismoj" de Forge (finn., ĉin.)
7. En po 1 lingvon: "Hura" de Baghy (germ.); "Ĉu li?" de Vallienne (fr.,); "Pro kio ?" de Argus (finn.); "Kraljeviĉ Marko" de Abesgus (rus.); "Kredu min, Sinjorino" de C. Rossetti (hung.); "Invito al la Ĉielo" de Sayers (finn.); "Rakontoj de velkintaj folioj" de Eroŝenko (ĉin.); "Retoriko" de Lapenna (pol.); "Tra la brazila praarbaro" de Sekelj (pol.); "Rakontoj de Sciuro" de Goodall (angl.)
STATISTIKO: 15 verkoj (el kiuj 10 romanoj aŭ rakontoj, kaj 5 teknikaj) en 21 lingvojn, en kiuj ricevoj ordiĝas jene: finn. 5, germ. kaj pol. po 4; sved. 3; angl., fr., rus., ĉeĥ., hung., ĉin. po 2; ital., ned., dan., bulg., slov., rum., est., latv., litov., grek., jap. po 1. Do ĉi tie la plej disvastigitaj lingvoj estas egale reprezentitaj, ĉar la decida faktoro estas nur la graveco aŭ intereso de la verko. Krom "Ho mia Kor'" de Zamenhof (en 6 lingvojn) mankas poezio; sed baldaŭ aperos "Ahasvero" de Kalocsay en la angla.
* Laŭ "British Esperantist" de 1934 (p. 348), 13 lingvoj. Kiu estas la dektria ? Ĝi ne estis konata al la aŭtoro de la "Ora Libro" de 1937 (p. 120).
La sekretariecon transprenis s-ro mag. F. Winkel, Plataamveg 18, Rotterdam-12, telefono (OlOJ-18 93 55. Ek de ĝia estiĝo dum la 35a universala kongreso en Parizo en 1950 s-ro C. J. Keur funkciis kiel sekretario de I.K.E.S.
Pro aĝo kaj malpli bona sanstato dum la lastaj jaroj li lasas ek de la la de januaro 1963 la sekretarian funkcion al pli energia kaj agema kolego kaj esprimas sian tutkoran dankon por la ĉiame spertita kunlaboro kaj simpatio dum sia funkciado.
Ni deziras al s-ro Keur en la estonteco ankoraŭ multajn eblojn en lia esperantista vivo. S-ro Keur restos ano de la komisiona rondo de I.K.E.S.
Pri pliaj informoj de la alcelado kaj konsisto de la komisiono vidu paĝon 58 de la jarlibro 1962.
En 1962 91 esperantistoj (inter 30.000) kontribuis per alsendo de poŝtmarkoj. Atingiĝis la sumo, neta, de 13000 steloj egalvalore al 3250 guldenoj.
Mone la sendaĵoj etendiĝis de unu ĝis 500 steloj por unu sola pakaĵo. Imagu, se estus 910 anstataŭ 91 kontribuantoj ! Mi kalkulas, ke la poŝtmarkoj de la korespondaĵoj de unu "meza" esperantisto valoras ĉ. 20 steloj dum unu jaro. Tial, ne forĵetu viajn poŝtmarkojn, sed sendu ilin al mi almenaŭ unu fojon en la jaro.
Plej fervora kontribuanto en 1962 estis s-ino Rita Aagaard, Novzelando. La sinjorino kolektis ne nur en la klubo en Auckland, sed ankaŭ de aliaj novzelandaj esperantistoj. Ni petas s-inon Rita Aagaard peri la dankon de UEA al ŝiaj samlandanoj.
"La Marvirineto" de Hans Christian Andersen estas sendita al sekvantaj kvin premiitoj:
1. S-ino Rita Aagaard, 34 Sherbourne Rd., Mt. Eden, S. 1. Auckland, Novzelando.
2. S-ro Ramon Molera, Str. Hospital 13, Moya, Barcelona, Hispanujo.
3. S-ro Leif Heilberg, 1801 Page Street, San Francisco 17, Calif. Usono.
4. S-ro Conrad Fisher, 808 Stewart Street, Meadville, Pennsylvania, Usono.
5. S-ro J. Vilkki, Somero, Finnlando.
Akceptas daŭre ĉiajn poŝtmarkojn Peter Zacho, Randbolvej 4 Kopenhago F, Danlando.
Sur strato de Tel Aviv renkontiĝas du konatuloj kaj post kortuŝa reciproka salutado ili parolas pri la hebrea lingvo.
— Diras unua: "Vi estas, ŝajne, 15 jarojn ĉi tie kaj vi certe bonege parolas hebrean lingvon ?"
— "Jes, mi estas ĉi tie delonge — respondas la dua — sed la lingvo estas tiel malfacila, ke ĝis nun mi konas nur du vortojn: "TODA" (Dankon) kaj "SLIĤA" (Pardonon)".
— "Kaj viaj infanoj ?"
— "Ho, miaj infanoj parolas tre flue hebrean lingvon, sed ĝuste tiujn du vortojn ili ne konas".
el "Nia Ligilo", Israelo
J.R. (en "Birdo"): "80 milionoj hindoj estas sen laboro, la aliaj ĉefe estas servistoj, domservantoj aŭ rikŝa-tirantoj." Po 5,5 servistoj por 1 senlaborulo ?
S. S. de Jong (en "Nederlanda Esperantisto") : "Kunĝuigu la gemalsanulojn !" Mal-eŭgeniko ?
Sr. (en "Esperanta Finnlando"): "Ni volas averti niajn legantojn pri la libro 'Zamenhofa Esperanto' (ata/ita), kiun sen danĝero povas legi nur esperantistoj kun tre profunda lingvoscio !" Sed ja ili legis la presprovaĵojn.
Duope ricevitajn ni recenzas; unuope ricevitajn ni nur mencias. *) ricevebla ĉe U.E.A.
Jean Rostand: TIO, KION MI KREDAS. El la franca tradukis Fierre Berloi. Eld. Unuiĝo Franca por Esperanto, 34, rue de Chabrol, Parizo, 1962. 39 p. Prezo 6 Steloj.*
Kio estas la homo kompare al la besto, kiel okazis kaj okazas la evoluado en la viva mondo, kia estas la origino de la vivo, kio estas la konscio de homoj, kaj de bestoj, kiel verŝajna estas la vivo postmorta, ĉu ni homoj kiel la solaj meritas postvivi, ĉu ne la pitekantropo, "kaj ankaŭ la granda simio, kaj la malgranda, kaj la mambesto, kaj la reptilio, kaj la fiŝo, kaj la tuta sekvo de niaj antaŭuloj, ankaŭ la unuĉeluloj" ?
Sperta el vivlonga studado de vivformoj kaj de la kohereco kaj integreco de la viva mondo la eminenta franca biologo pritraktas per tre simplaj vortoj la grandajn demandojn de la vivo. Antaŭ la okuloj de Rostand valoras nur tiuj kredaĵoj, "kiuj, ĉiumomente rekreeblaj de la intelekto, kapablas formiĝi en la spirito de la hodiaŭa homo el materioj freŝe liveritaj de la scienco aŭ el libera pensado", valoras la informoj, kiujn proponas la scienco.
Per tiuj ĉi citaĵoj mi jam aludis la konkludojn, la kredon, al kiu venis Rostand: Kredo, "ke la vivo devenas de materio, sed mi neniam diris, ke mi scias, kio estas materio", kredo pri neekzisto de persona animo, de ia spiritismaĵo, ankaŭ (kun pli da singardemo, sed baziĝanta sur personaj seriozaj observoj) pri neekzisto de fenomenoj metafizikaj kiel telepatio, akravideco, antaŭvideco, telekinezio, sed aliflanke, kredo, ke amemo kaj sinoferemo, kiuj latente ekzistas en ĉiu homo, kreskas, disvolviĝas pli aŭ malpli laŭ la cirkonstancoj, ke la maltoleremo, la fanatikeco, la sektismo estas nur nedaŭraj regresoj, kaj ke la demokratia ideo triumfos senrezerve, ke, fine, la intelekta individueco de ĉiu homo devas esti ĵaluze protektita por la plej granda avantaĝo de ĉiuj . . .
Senkompromise sincera kaj humila antaŭ la fundamentaj problemoj kiuj nin ĉiujn koncernas, kristale klara en sia analizado de faktoj kaj supozoj, kaj praviganta humanismajn idealojn en sia sintezado, kiu konklude kondukas la aŭtoron al pozitivaj vivprincipoj, tiu ĉi verketo ne havas ian intencon por persvadi, sed por simple komuniki la pensojn de serĉanto.
Paul Neergaard
METEOLOGIA TERMINARO de Maurice Lewin; eld. UEA, Rotterdam, 1961. ĉ. 60 p. 15,5 X 11,5 cm. Prezo 1,50 gld. (6 steloj).*
En scienco, pli malfacila ol en aliaj fakoj estas la dilemo inter, unuflanke, kutimaspekto, konformo al naciaj lingvoj, kaj do granda kvanto da novaj radikoj kaj aliflanke, logike formitaj kompleksaj vortoj. S-ro Lewin ĝenerale sukcesis, kaj resti fidela al siaj celoj ĉi-rilataj, mallonge cititaj ĉe la komenco de la libro, kaj, per diversaj metodoj trovi tra la nebulo vojon, kiu espereble ne malplaĉos multajn.
Pri la konstruitaj vortoj mi ne bezonas skribi multe, sed kritikinda estas, ke nun ekzistas almenaŭ ses metodoj, ne ĉiuj de S-ro Lewin, por esprimi unu maŝinon aŭ sistemon: radaro; radiobir -ilo, -ado; radioeĥ -ilo, -ado; radiolokaliz(il)o; birometro; radiodirektoskopo . . .
Unu anomalio restas al mi neklarigita; en ĉi tiu internacia eldonaĵo enhavanta terminojn, kiuj ampleksas meteajn statojn tra la tuta mondo, oni miregas pri la enhavo de difino de Brita Somera Tempo, dum mankas difino de la tempo uzata en la plimulto de metea laboro, la tempo de Greenwich.
La tabeloj ĉe la fino de la libro resumas disajn aspektojn kaj memorigas, ke eble se la ordo estus laŭ sekcioj anstataŭ alfabete, la terminaro estus pli facile uzebla.
C. J. McMullen
LA LERNOLIBRO DE LA VIVO, de Martin KOJC. Elgermanigis Julia ISBRUCKER. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 1962. 112 p. 19,5 X 13,5 cm. Prezo 2.75 gld. 11 steloj. Populara psikologio.
EASTER, de MARTINUS. El Esperanto angligis E. P. OCKEY. Eld. Martinus-Instituto, Kopenhago, 1962. 76 p. 18,5 X 12,5 cm., bindita.
UNUA LERNOLIBRO DE ESPERANTO, laŭ la aŭtoro de la lingvo L. L. Zamenhof. Eld. Tamtama Eldonejo, Tesaloniko, 1963. 72 p. 17,5 X 12,5 cm. Prezo 7 st. Miksaĵo el fundamento, proverbaro, k.a., ĉio nur en Esperanto.
FAKTOJ PRI ISLANDO, de Olafur HANSSON, trad. Baldvin B. SKAFTFELL. Eld. Kultura Fondaĵo, Reykjavik, 1961. 72 p. ilustritaj 18 X 12,5 cm. Prezo 1.50 gld, 6 steloj.
ORIENTO KAJ OKCIDENTO, de Georges FRADIER. Elangligis C. D. A. CAPP. Eld. UEA kun helpo de UNESKO, Rotterdam, 1962. 50 p. k 8 tutpaĝaj fotoj 21,5 X 13,5 cm. Prezo 1.50 gld, 6 st. Antaŭe aperis eldonoj angla, franca, hispana, japana, itala kaj hebrea.
LA NUNA SITUACIO KAJ NIAJ TASKOJ, de MAŬ Zedong. El la ĉina. Eld. Ĉina Esperanto-Ligo, Pekino, 1962. 43 p. 18,5 X 13,0 cm.
TIO, KION MI KREDAS, de Jean ROSTAND; elfrancigis Pierre BERLOT. Eld. Unuiĝo Franca por Esperanto, Parizo, 1962. 39 p. 19,5 X 13,5 cm. Prezo 6 st. Filozofio de fama biologiisto.
MEGISMERKEDEM AZ ESZPERANTO-VAL, de D-ro NAGY Istvan. Eld. Magyar Eszperanto Szovetseg, Budapest, 1961. 16 p. 20 X 14,5 cm., litografita. Enkonduka broŝuro.
H.H.MBURG. Eld. Fremdenverkehrs- und Kongress-Zentrale, Hamburg e.V., 2 HAMBURG 1, Hachmannplatz 1, Okc. Germanujo, 1962. 16 p. 21 X 20 cm. Senpaga kolora broŝuro trilingva (ĉeĥa, pola, E.).
LA ROLO DE LA VIRGULINO MARIA EN NIA KATOLIKISMO, de F. LELOTTE, S. J. Elfrancigis Frato Leotado DE RUYTER, F. C. Eld. Fratoj de 1' Karitato, Bierbeek, 1962. 15 p. 21 X 13,5 cm. Prezo 0.75 gld. 3 st.
TRA GERMANIO PER LA FEDERACIA FERVOJO. Eld. Werbeamt der Deutschen Bundesbahn, Frankfurt (Main), Okc. Germanujo. Kolora faldfolio senpaga kun mapo de la lando.
Ni ricevis elĉerpaĵon el: ESPERANTO LAŬ NATURMETODO, rektametoda kurso en 10 volumoj po 40 p. 15 X 21 cm. Eld. Dansk Esperanto-Forlag. Prezo 28 gld.
Ĉion por la redakcio de "L. J. V." sendu al : Ivo Osibov, Sinjskih Zrtava 13/11 SPLIT, Jugoslavio.
Estas la unua fojo, ke TEJO ellaboris sian laborplanon. Ne hazarde tio okazis ĉi-jare, dum la intensa kampanjo por plifortigo de la junularaj organizaĵoj, por ilia pliaktivigo. Ĉiu generacio, kiu gvidis TEJO-n, havis sian laborstilon. La stilo de la nuna, videbla ankaŭ el ĉi tiu dokumento, donas al ni fidon kaj esperon je certa estonteco de la Movado.
Tial ni varme rekomendas al ĉiu landa sekcio kaj al ĉiu junulara grupo atente trastudi la laborplanon kaj tuj ekagi laŭ ĝi.
a) sendi cirkuleron al LA, LS, Esperanto-revuoj, porinforme al la Komitatanoj de UEA kaj TEJO kun abunda argumentado pri la junulara problemo en la Movado;
b) anonci la Jaron de la Junularo per aparta ĉefartikolo en la Januara numero de la revuo "Esperanto";
c) dum la printempa Estrarkunsido fiksi planon de kunlaboro kun TEJO;
ĉ) dum la Komitatkunsidoj en Sofio trakti pri junularaj problemoj kaj sugesti al LA fondi LS kaj fiksi, se eblas, sekcion "Junularo" en la kadro de la venonta UK;
d) almenaŭ duonon de unu numero de la revuo "Esperanto" dediĉi al junularaj problemoj;
e) helpi TEJO-n finance almenaŭ per duobligita subvencio;
f) helpi en starigo de la fondaĵo "Junulara Revuo" kaj en realigado de ĉiuj TEJO-kampanjoj;
g) en la Jarlibro 1963 disponigi lokon por adresaro de LS kaj Komitatanoj de TEJO kaj ĉiuj daŭre aktualaj informoj pri la Organizo;
ĝ) ebligi utiligon de ĉiuj servoj de la CO por ĉiuj agadoj ligitaj kun la kampanjo;
h) eldoni CED-dokumentojn pri TEJO en Esperanto;
ĥ) doni moralan subtenon al TEJO en ĉiuj ĝiaj agadoj.
a) sendi cirkuleron: al LS kaj JD kun plano de la kampanjo kaj sugestoj, al LA sekvante cirkuleron de UEA kun peto pri kunlaboro, al Esperanto-revuoj kun peto pri kunlaboro koncerne la kampanjon;
b) prepari bazajn artikolojn pri la problemoj de la junulara Esperanto-movado;
c) ekfunkciigi komisionon, kiu prilaboros historiajn materialojn pri TEJO kaj kolektos detalojn pri la junulara agado ek de la komencoj de la Internacia Lingvo;
ĉ) eldoni broŝuron pri TEJO, LS kaj la junulara Esperanto-movado ĝenerale;
d) unu numeron de "La Juna Vivo" dediĉi al la kampanjo kaj TEJO-strukturo;
e) starigi konstantan rubrikon pri la kampanjo en ''La Juna Vivo";
f) prepari CED-dokumentojn pri TEJO kaj la junulara Esperanto-movado;
g) Estraranoj de TEJO sendu precizajn sugestojn pri la kampanjo el siaj fakoj al LS kaj mem intervjuiĝu ĉe Radio-Roma, Warszawa, Zagreb kaj en aliaj urboj;
ĝ) en la oratoraj konkursoj en 1963 troviĝu temoj pri la junularo en la Movado;
h) en la agado ĉiam montri bezonon de la Organizo kaj plialtigadi ĝian aŭtoritaton.
a) inaŭguri la Jaron per konvenaj frontartikoloj en la organoj;
b) almenaŭ duonon de unu numero de la organo dediĉi al la problemoj de la junulara movado, kion prizorgu gejunuloj;
c) fondi junularan paĝon en la organo (se ankoraŭ ne ekzistas);
ĉ) dum unu el kunsidoj de la Estraro priparoli plej gravajn junularajn aferojn;
d) morale kaj finance helpi sian junularan sekcion;
e) informi TEJO-n kiom da gejunuloj membras en la LA kaj por kiom da ili oni pagas al UEA;
f) realigi ĉiujn programerojn de la Baza Laborplano de UEA, kiuj koncernas junularon, se en la LA ne ekzistas LS;
g) organizi junularan kunvenon dum la landa Esperanto-kongreso;
ĝ) organizi oratorajn konkursojn en la loka, regiona kaj landa skaloj kaj la plej kapablajn oratorojn sendi al la Oratoraj Konkursoj dum la 19-a IJK kaj la 48-a UK;
h) delegi oficialajn junularajn reprezentantojn al la internaciaj aranĝoj, precipe al la 19-a IJK en Vraca;
ĥ) organizi apartan landan junularan kunvenon;
i) fondi junularan sekcion.
a) en 1962 prepari detalan planon de la kampanjo en sia lando kaj informi pri ĝi ĉiujn siajn grupojn kaj Junularajn Delegitojn;
b) inaŭguri la Jaron per cirkuleroj, kunvenoj, artikoloj en la asocia kaj sekcia organoj;
c) kontakti la estrarojn de LA kaj lokaj societoj kaj prezentante al ili programon de la kampanjo, proponi kunlaboron;
ĉ) klopodi fondi junularan paĝon en la landa Esperanto-revuo;
d) unu numeron de la organo dediĉi al la kampanjo kaj problemoj de la junularo;
e) organizi laŭgradan oratoran konkurson, utiligante landajn Esperantistajn aranĝojn;
f) dum landaj esperantistaj aranĝoj prezenti junularan programon;
g) organizi junularan kunvenon dum landa esperantista kongreso;
ĝ) organizi landan kunvenon de la esperantista junularo kun kultura programo;
h) al LA prezenti sian laborplanon kaj raporton pri la atingoj kaj proponi kunlaboron en diversaj kampanjoj, petante samtempe pri financa helpo;
ĥ) nepre pligrandigi nombron de JD, J-MA kaj J-MJ;
i) sendi oficialajn reprezentantojn al IJK, Oratoraj Konkursoj, UK, fakaj kunvenoj, seminarioj, internaciaj tendaroj, ktp;
j) kontroli realigadon de la plano de la grupoj kaj raporti al TEJO;
ĵ) realigi ĉiujn postulojn de la Baza Laborprogramo de TEJO por ĉiam plivastigadi siajn aktivecojn kaj plialtigadi la aŭtoritaton.
a) prilabori apartan laborplanon de la kampanjo kiel integra parto de la jara plano de la agado;
b) inaŭguri la Jaron per solena kunveno kun informoj pri TEJO, diskutoj pri la junulara esperantista movado kaj kun kultura programo;
c) dum kunvenoj de loka societo ĉiam prezentadi sian programon kaj partopreni en kultura vivo de la societo;
ĉ) elekti Junularan Delegiton;
d) varbi membro-abonantojn de UEA;
e) organizi oratoran konkurson en sia regiono aŭ loko;
f) organizi regionan kunvenon de la esperantista junularo kun arta programo kaj diskutoj pri la junulara movado;
g) partopreni en landaj esperantistaj aranĝoj;
ĝ) organizi amasan partoprenon de la loka junularo en landa kun veno de LS;
h) partopreni en la Internacia Junulara Kongreso kaj Universala Kongreso;
ĥ) transprenadi organizajn funkciojn en lokaj landaj organoj de la Asocio;
i) sekvi koncernajn punktojn de la Baza Laborprogramo de TEJO kaj ĉiam vastigadi la kampon de siaj influoj.
En la vasta kaj grava tasko, kiun transprenis TEJO en ĉi tiu jaro, la Jaro de la Junularo en la Esperanto-Movado, kunlaboro de ĉiu unuopa junul(in)o estos tre kara al la gvidantoj de la Organizo. Se vi havas iun ideon, proponon, rimarkon, ne tenu ĝin nur por vi. Viajn proponojn atendas la estraranoj pri:
kongresoj kaj kunlaboro kun neesperantistaj junularaj organizaĵoj — Gunther Becker, Schlossbergstrasse 51, Blieskastel-Saar, Germanujo;
organizo — Marek W. Pietrzak, Kraszewskiego 56/1, Torun, Polujo;
fakaj sekcioj kaj servoj — Carlo Minnaja, Viale Giulio Cesare 223, Roma, Italujo;
informado — Simeon Simeonov, G. Genov 22, Sofia, Bulgarujo;
financaj aferoj — Humphrey Tonkin, 7 Linnaean Street, Cambridge, 38, Mass., Usono.
organo kaj la revuo — Ivo Osibov, Sinjskih Zrtava 13/11, Split, Jugoslavio;
lerneja kampanjo, prelegvojaĝoj kaj aliaj kulturaj aferoj — Svobodan Zlatnar, Rimska 7, Ljubljana, Jugoslavio.
Aldonu ankaŭ vi eron en la komunaj klopodoj
Korespondadreso: JUNULARA KONGRESO, Sofio, p.k. 587. Bulgario.
Konto: "BES, BEM, 19-a Kongreso de TEJO" n-ro 15 1886 en DSK-Sofia Blagoevski rajon. (devizaj alsendoj per Bulgara Nacia Banko).
Kotizoj: La kotizoj inkluzivas ĉiujn manĝojn, la dormadon en komuna loĝejo, la ekskursojn kaj ĉiujn kongresajn aranĝojn kaj estas por membroj de TEJO:
| ĝis la 1.04.1963 | post la 1.04.1963 | |
| malpli ol 20-jaraj | 18 US dol. | 20 US dol. |
| pli ol 20-jaraj | 20 US dol. | 22 US dol. aŭ egalvaloro. |
Nemembroj de TEJO pagas 1 US dol. pli.
Aliĝilo kaj listo de perantoj estas haveblaj ĉe la Kongresa adreso.
Dum la kongresoj en Kopenhago kaj Ystad kaj ankaŭ poste dum mia hejmenvojaĝo, multaj amikoj. pluraj gejunuloj scivole interesiĝis pri la venontjara kongreso de TEJO kaj preskaŭ senescepte. ili ĉiuj demandis: "Sed kial vi elektis Vraca ?"
Verdire tio estas tute komprenebla, ja nia 19-a kongresurbo ne posedas la famon de la verdaĵoriĉa Sofio, nek de la apudmara belulino — Varna, nek de la unike situanta Tarnovo. Por esti sincera. mi aldonu, ke ankaŭ mi, ĉe nia unua vizito en Vraca ne tro multe atendis, sed mi tuj substreku. ke tio kion ni trovis larĝe superis miajn plej optimismajn imagojn. Depost tiu tempo, ĉiu nova vizito al nia estonta kongresurbo rekonvinkas min, ke ni estas vere bonŝancaj trovi en tiom malgranda spaco, tiel harmonian unuecon de ĉiuj necesaj kondiĉoj, por ke estu la 19-a kongreso de TEJO ne nur plensukcesa, sed ankaŭ brila kaj neforgesebla por ĉiu partopreninto.
Kio atendas nian kongresanon en Vraca ? — Du tri ĉefaj stratoj kaj pluraj ceteraj, kies antikvaj dometoj memoras la famajn majstrojn en la oraĵista metio; bela placo kaj apude moderna teatro kun pluraj salonoj — nia kongresejo, kaj sub ĝi ĉarma kelorestoracio por manĝi tage kaj danci vespere; proksima montetoparko kronita per la monumento de la rajdanto; ĉarmega eksterurba restoracio, ĉe la bordo de lageto kaj la mezo de kapturnige hirtiĝintaj rokoj, sur kiuj ludos reflektiĝante la multkoloraj lumoj de la artfajraĵoj kaj ĉio ĉi ĉirkaŭita de la vere rava naturo de la Balkanmontaro, unuiganta la trankvilon de la verdoriĉa arbaro kaj la severan aspekton de la nudaj imponaj rokoj, traboritaj de sennombraj grotoj.
La pasejo 'Vratcata' (pordeto) kiu donis sian nomon al Vraca
La malgranda urbo kun sia trankvileco, kun la mallongaj distancoj. kun la proksimeco al la naturo pretigas ĉiujn kondiĉojn, donas la necesan kadron, kiun ni devas plenigi per utilaj diskutoj, kaj altrangaj belartaj manifestiĝoj, per la ĉarmo de la knabinoj kaj la vervo de niaj oratoroj . . . per la konata vivoplena, ĝojiga kaj samtempe intimeca atmosfero de la TEJO-kongresoj.
Nome de la tuta Kongresa komitato mi kore invitas la tutmondan junan esperantistaron veni ĝui la kongreson, la sunon, la fruktojn kaj . . . la vinon en Vraca.
Prezidanto de la KK
Simeon Simeonov
Sub tiu ĉi titolo ni regule aperigos proponojn de niaj legantoj pri la enhavo de nia organo kaj la planata revuo, pri laboro de niaj organizaĵoj, pri la kampanjoj de TEJO kaj pri ĉio, kio interesas gejunulojn. Hodiaŭ ni publikigas leteron de nia juna amiko el Ĉinujo kaj proponon pri la titolo de la revuo.
Kun granda ĝojo mi legis en la n-ro 15 de HEROLDO, ke la Komitato de TEJO dum siaj kunsidoj decidis eldonadi novan revuon pri mondaj junularaj aferoj en Esperanto. Mi tutkore bonvenigas tiun ĉi decidon kaj promesas ĝin subteni.
Dum jaroj ni junaj esperantistoj vane sopiradis pri iu revuo en Esperanto. Kvankam nun ekzistas kelkaj internaciaj junularaj revuoj eldonataj en pluraj lingvoj samtempe, sed ho ve, ne en Esperanto (malgraŭ la klopodoj de niaj junaj gesamideanoj); kiel "Radar", "World Student News", "World Youth", ktp. ankaŭ nia propra organo "La Juna Vivo" ne tute kontentigas niajn junajn gelegantojn, ĉar ĝi estas limigita je publikigo de informoj, ĉu pro manko de spaco aŭ de materialo?
Antaŭe "La Juna Vivo" eldoniĝis kiel aparta revuo, sed kiam ĝi fariĝis rubriko nur unupaĝa, kelkfoje eĉ duonpaĝa, en "Esperanto" de UEA, ĝia enhavo ne multe varias. Tial nia sopiro pri iu nova junulara revuo tute en Esperanto de tago al tago pligrandiĝis. Jen fine la decido de TEJO realigos la sonĝon de mi kaj de multaj aliaj gejunuloj en la mondo. Koregan gratulon!
Mi proponas, ke la revuo estu riĉenhava kaj ilustrita. En ĝi devus esti sekcioj: poezio, arto, muziko, scienco, modo, distraĵoj, ktp. Ĝi estu redaktata de gejunuloj mem, kaj en ĝi estu presataj ankaŭ kontribuaĵoj de gejunuloj, ĉefe originalaj, sed ankaŭ tradukaj, por instigi niajn junajn verkemulojn al kunlaboro. En ĝi devus esti libera diskutado pri la vivo, amo kaj ĉiaspecaj junularaj problemoj inter la legantaro.
Grave: la ĉefaj kontribuaĵoj estu liverataj de ni gejunuloj mem. Cetere, la revuo devus organizi diversajn konkursojn kaj havi konstantajn korespondantojn kaj kunlaborantojn en diversaj landoj.
Per tia interesa revuo ni ne nur faros bonegan propagandon por Esperanto, sed ankaŭ certe varbos multajn neesperantistojn por nia afero.
Armand Su
*
* *(Ni pardonpetas pro ellaso de tiu bildo
el la januara eldono; detaloj sur paĝo 15).
* * *
.. . Ŝajnas al ni entute, ke ni povos profiti la samtempan pliagemiĝon de TEJO, kiu rezultas probable de multaj kaŭzoj, ekz. la Inform-Folio, kaj la projektata junulara revuo (al kies realigo mi persone proponos mian kunlaboradon) . . .
... Ve ! Mi forgesis — vi mem prilaboras la junularan revuon ! Bone: akceptu mian sinceran volon laŭeble kunlaboradi. Kaj pri la titolo — antaŭ la 20-a de Decembro mi ne havos tempon konsulti niajn kunlaborantojn en JEN, sed mi kaj la sekretario s-ano Kollin voĉdonas favore al KONTAKTO kiel la plej taŭga titolo.
redaktoro de "JEN", Ken Miner, Usono
Ĉiujn informojn pri radio sendu al S-ro G. Larglantier, 29 Bd. Murat, PARIS 16, Francujo.
Por tempoj kaj ondlongoj vidu la januaran numeron.
Mallongigoj: I = Informoj, P = Parolado, K = Kurso.
Radio Roma. l-II, Romaj kasteloj; 5-II, Tra la literaturo; 8-II, Itala satira poeto Jozefo Giusti; 12-11, Novaĵoj el Italujo; 15-11, La itala insulo Elba; 19-11, Italaj kanzonoj en Esperanto; 22-11, La Roma karnavalo; 26-11, Leterkesto. Krome, ĉiun merkredon: Kuriero de Esperanto. Prelegantoj: S-ro Luigi Minnaja marde kaj merkrede kaj Prof. D-ro Vincenzo Musella vendrede.
Nord-Korea Radio. Ni estus dankemaj al aŭskultantoj de la programo de la stacio en Pjongjang sendi al ni raporton pri dato, horo. forteco, temo, ktp. La daŭra valideco de la anonco en nia tabelo ne estas garantiata. Japana Radio posedas fortajn staciojn, kapteblajn en la tuta mondo. Alfluo de leteroj petante esperantlingvajn programojn povus utile influi la estraron de Japana Radio antaŭ la venonta Universala Kongreso en Tokio. Adreso: Radio Japan, Tokio, Japanujo.
Februaro
15 Limdato por sinpropono por 2-a Arta Festivalo
Marto
9-10 Svisa Kongreso en Bern
30-31 FLE-Kongreso en Antverpeno
31 UK-Kotizoj plialtiĝos
Aprilo
1 Lasta dato por respondi al CED-enketo (1962 p. 208)
1-7 Paska Kultura Semajno en Gresillon
Pasko Argentina Kongreso, Venado Tuerto
14-15 2-a Markola Kongreso, Dovro

S O F I O 3-10 VIII 1963
Sub la Honora Protektado de Georgi Trajkov, Unua Vicĉefministro.
Konstanta Adreso: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, Nederlando.
N-ro 7
Rotterdam, la 9-an de jan. 1963
Akceptis eniri la Honoran Komitaton:
Ganĉo Gane, Ministro pri Klerigo kaj Kulturo; Todor Pavlov, Honora Prezidanto de la Bulgara Akademio de Sciencoj; Vladimir Georgiev, Membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj, elstara lingvisto; Georgi Naĝakov, Membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj, Direktoro de la Fizika Instituto ĉe la Bulgara Akademio de Sciencoj, Prezidanto de la Nacia Komitato por defendo de la paco kaj Membro de la Internacia Konsilantaro por la paco; Dimitr Kosev, Membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj, Rektoro de la Sofia Stata Universitato; Georgi Karaslavov, Membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj, elstara bulgara verkisto; Kamen Kalĉev, Prezidanto de la Unuiĝo de Bulgaraj Verkistoj; Kiril, Patriarko de la Bulgara Ortodoksa Eklezio; Ekaterina Avramova, Vic-Prezidantino de la Bulgara Parlamento, Prezidantino de la Komitato de Amikeco kaj Kulturaj ligoj kun Eksterlando; Georgi Petkov, Prezidanto de la ĉefurba Popola Konsilantaro; Popola Artisto Petr Dimitrov, Prezidanto de la Unuiĝo de Bulgaraj Artistoj; Marin Geŝkov, Prezidanto de la Unuiĝo de Bulgaraj Instruistoj; Popola Artisto Petko Stajnov, Membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj, elstara komponisto; Georgi Bokov, Prezidanto de la Unuiĝo de Bulgaraj Ĵurnalistoj; Petr Ignatov, Ĉefdirektoro de "Balkanturist"; Georgi Boĵkov, Sekretario de la Bulgara Turista Asocio.
Dum la 48-a U.K. la Internacia Arta Teatro prezentos verkojn de diversaj modernaj aŭtoroj. Inter ili troviĝas Sartre, lonesco, Kljakoviĉ, Matkoviĉ kaj Nuŝiĉ. Teatraĵoj de ĉiuj aŭtoroj estos por la unua fojo prezentitaj antaŭ esperantista publiko.
La Bulgara Esperanto-Teatro, kiu kun granda sukceso prezentis teatraĵon dum la 44-a U.K. en Varsovio, prezentos en Sofio la verkon de Shakespeare "Komedio de eraroj", tradukitan de W. Auld kaj Asen Simeonov.
Krom la jam menciitaj I.A.T. kaj B.E.T., anoncis sian partoprenon en la Dua Internacia Arta Festivalo:
a) Pola Esperanto-Teatro el Lodz;
b) grupo de operaj kantistoj el Varsovio;
c) Esperanta Trupo ĉe "Teatr Rezmaitaŝci" el Krakovo;
ĉ) Skota dancensemblo;
d) Ĵaz-orkestro "Verda Stelo" el Massa (Italujo);
e) Junulara ĥoro el Radom (Pollando);
f) Pluraj solistoj el Skotlando, Ĉeĥoslovakujo kaj Pollando;
g) La itala pentristo Eupremio Lo Martire.
La Loka Kongresa Komitato antaŭ ol fari decidojn definitivajn deziras ricevi pliajn sinproponojn. Pro tio ĝi instigas ĉiujn landajn asociojn, ĉiujn lokajn grupojn, ĉiuj unuopajn esperantistojn. kiuj intencas kontribui al la programo de la Festivalo, sendi tuj siajn proponojn al la konstanta adreso de la Kongreso. Nepra kondiĉo estas absolute alta nivelo de la proponotaj programeroj.
LKK estas interesiĝanta por aranĝi koncertojn aŭ estradajn programojn por la neesperantista publiko en Sofio. ĈĈiu partoprenanto ricevos por tio honorarion.
Ni ankoraŭfoje atentigas pri la planita Foto-Konkurso. Ciu organizita esperantisto rajtas ĝin partopreni, sendante maksimume kvin fotojn, havantajn minimuman formaton de 13 X 18 cm. La temo de la Foto-Konkurso estas: "'LA HOMO".
Statistiko (ĝis 31-12-1962). Arabujo 1, Argentino 2. Aŭstralio 2, Aŭstrujo 12, Belgujo 22, Brazilo 2, Britujo 5, Bulgarujo 328, Ĉeĥo-slovakujo 1, Danlando 38, Finnlando 35, Francujo 187, Germanujo (okc.) 45, Germanujo (or.) 11, Hispanujo 5, Hungarujo 6, Israelo 1, Italujo 71, Japanujo 3, Jugoslavio 19, Kanado 2, Madagaskaro 1, Meksikio 4, Monako 3, Nederlando 83, Nigerio 2, Norvegujo 8, Nov-Zelando 3, Pollando 22, Sovetunio 11, Svedujo 77, Svisujo 7, Usono 5. Entute 1069 el 33 landoj (pasintjare 730 el 31 landoj).
Konstanta Kongresa Sekretario
G. G. Pompilio
Art. 1
La celo de la Oratora Konkurso de U.E.A. estas evoluigi la Esperantlingvan parolarton inter la junularo. Ĝi okazas kutime dum la U.K. de Esperanto, sed ĝi povas okazi ankaŭ aliloke laŭ la decido de la Estraro.
Art. 2
Rajtas partopreni ĉiuj gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la koncerna U.K. kaj partoprenas ĝin. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas sin skribe anonci al la L.K.K. aŭ al la prezidanto de la Komisiono minimume unu tagon antaŭ la tago de la konkurso.
Art. 3
La Estraro de U.E.A. decidas pri la temo de la konkurso kaj anoncas ĝin minimume unu monatan antaŭ la konkurso en la oficiala organo de U.E.A. La Estraro nomas la konkursan Komisionon, kiu konsistas el prezidanto, du membroj kaj du anstataŭantoj. La Estraro ankaŭ decidas pri la eventualaj premioj.
Art. 4
La Konkurso okazas publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du membroj aŭ, se ili estas malhelpitaj, de iliaj anstataŭantoj. La Oratora Konkurso okazas en la Internacia Lingvo. La Kandidatoj devas paroli pri la temo libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ciu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado. La Komisiono juĝas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La Komisiono decidas pri la unua, dua kaj tria gajnintoj tuj post la Konkurso. La nomoj de la unuaj tri premiitoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de U.E.A.
Art. 5
La gajnintoj ricevas diplomon kaj premiojn laŭ la decido de la Estraro (art. 3).
Art. 6
La Estraro de U.E.A. povas decidi, ke similaj konkursoj okazu ankaŭ aliloke laŭ la principoj entenitaj en tiu ĉiu Regularo. La landaj asocioj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj povus okazigi similajn konkursojn dum siaj landaj kongresoj aŭ aliaj renkontiĝoj kaj ebligi al la gajnintoj la partoprenon en la konkurso de U.E.A.
• Dum januaro kaj februaro, dimanĉe je la 9a horo, LRI Radio Municipal en la programo Las Intituciones Informan envicigos programon por kaj pri Esperanto. Tio estas frukto de parolado inter s-ino Sara Dorin kaj la ĉefdirektoro de Radio Teatro Nacional; s-ino Dorin vizitis la ĉefdirektoron serĉante informojn por artikolo komisiita por la nova kultura revuo de UEA "Monda Kulturo".
• Ke Esperanton rajtas instrui fakultative lernejoj kaj gimnazioj, laŭ la gvidlinioj de la Leĝo, decidis unuanime la Federacia Konsilantaro pri Instruado.
• Dum la IFEF-Kongreso en Stoke-on-Trent oni inaŭguros Esperanto-straton; en la centra parko estos florbedo kun Esperanto-desegno. Mondfama biblioteko — "The Library of Congress" en Washington — petas ĉiujn kongreseldonaĵojn. Komedia teatraĵo "Drasta Kuracado" de Marjorie Boulton prezentiĝos en Mitchell Memorial—Teatro. Oni esperas, ke oni povos vidi post dancoj multlandaj ankaŭ unuafoje speciale ellaboratan "dancon de Esperantujo". La Brita Transporta Komisiono mem aldonos fakprelegon.
• Rekomenciĝis je 24.6.62 regula kunvenado de pekinaj geesperantistoj. La unuan kunsidon ĉeestis 35 personoj kaj la duan je 5.7.62 por celebri 75 jarojn de Esperanto partoprenis ĉ. 60 personoj.
• Por eduki Esperanto-instruistojn komenciĝis kurso en septembro por geprofesoroj de hanlingva fakultato de Ĉina Popola universitato de Pekino. Ĝi daŭros unu jaron kun po 6 lernohoroj semajne.
• La monda gvidlibro pri Radio kaj Televido (eld. W. P., Hellerup) aperis en 18.000 ekz. kun informoj pri la elsendoj en esperanto.
• "Esperantista tago" okazos dimanĉe la 28an de aprilo en la kadro de la komerca internacia foiro de LILLE. Eksterlandanoj estos bonvenaj. Informoj: Esperanto, 27 Rue Gambetta, Noyelles-Godault (Pas-de-Calais).
• "Union francaise pour 1'esperanto" estas la nova oficiala franclingva nomo de la landa asocio de U.E.A.
• La eldona fako de U.F.E. revigliĝis. Plej lastaj titoloj: "Tio, kion mi kredas", de Jean Rostand, kaj "Konsiloj al la grupoj".
• La plej grava libroklubo de Eŭropo (Bertelsmann) publikigas i.a. serion pri "ŝat-okupoj". Abonantoj kaj germanlingvanoj bv instigi la firmaon aperigi verkon pri esperanto kaj D-ro Zamenhof. La minimuma rezulto eble estos mencio aŭ letero de leganto en la kluba revuo, kies eldonnombro atingis jam 2.750.000 ekzemplerojn.
• Ministra prezidanto de la Konsilantaro de Nacia Ekonomio, Moŝta S-ro Pedro Gual Villalvi, akceptis prezidantecon de barcelonaj aŭtoritatuloj pri la 24-a Hispana Esperanta Kongreso, 25-28.7.63.
• Esperantajn librojn ĝis valoro de 1800.— gld. ĵus aĉetis la urba biblioteko de Bologna. Jam antaŭ kelkaj jaroj la sama instanco disponigis 800 gld. al tiu celo.
• En la 3-a Kongreso de Kongres-organizantoj, Romo. 11-15.11.62, UEA-n reprezentis S-ro Carlo Minnaja, kiu disdonis ekzemplerojn de du informiloj, kaj raportis al la 3-a komisiono de la kongreso pri publikaj rilatoj ĉe UK. S-ro G. C. Fighiera ĉeestis kiel reprezentanto de alia organizaĵo.
• Nova Zamenhof-strato en Pistoia ricevis sian inaŭguron je 21.10.62 laŭ decido de la komunuma konsilantaro, kiu volis honori la aŭtoron de la Internacia Lingvo laŭ invito de UNESKO okaze de lia centjara naskiĝa datreveno. La aranĝojn ĉeestis 90 esperantistoj el 17 urboj.
• Multobligitajn "Kajerojn" pri lingvistiko, instruado, literaturo, historio, k.s. ekde Januaro 1963-a eldonados Jugoslavia Esperanto-Instituto. Kotizante per 14 steloj al Narodna banka-Centrala za Srbiju filijala 101-12 por Jugoslavia Esperanto-Ligo, kaj samtempe tion avizante al JEL, BEOGRAD, Terazije 42, abonontoj ricevos nombron da kajeroj variontan laŭ produkto-kostoj.
• Dankesprimoj: Dum la Kopenhaga kongreso 46 personoj donacis por helpi la madagaskaran Esperanto-movadon. Estis kolektitaj 8.500 frankoj CFA (170 francaj novaj frankoj).
La principa utiligo de tiu mono estis, komence, eldono de lernolibro jam verkita, de esperanto en madagaskara lingvo. Bedaŭrinde, la kolektita sumo ne sufiĉos (necesus almenaŭ kvinoble pli !) por tiu celo. La mono do utilos je la ĝenerala agado de la Asocio.
Ni deziras esprimi niajn tre sincerajn dankojn al la donacintoj, kiuj "donis iom da aero al sufokanta Asocio". Dank'al ili ni povos dum almenaŭ unu jaro plia daŭrigi la aperadon de nia bulteno "Ny esperantista malagasy".
• Strato Zamenhof: Post trijaraj klopodoj, la Esperantista Asocio de Madagaskaro ĵus sukcesis nomigi straton de la Madagaskara ĉefurbo, Tananarive, je la nomo de Doktoro ZAMENHOF. Dankleteroj al "Monsieur le President du Conseil Municipal", Tananarivo, en franca lingvo preferinde, estus tre bonvenaj.
• Unua Meksikia Kongreso okazis 15-20.12.62 sub patronaro kiu inkluzivis tri profesorojn de la nacia universitato.
• Esperantajn filmojn rigardis ĉ.370 neesperantistoj en Lourengo Margues. Ĵurnala kurso kaj Esperanto-rubriko komencis aperi en "A Tribuna" (caixa postal 1822, LOURENCO MARQUES). Sendu gratulojn kaj instigojn al "A Tribuna"..
Pollando• Aperis du specialaj poŝtkartoj kun surpresita poŝtmarko kaj grafikaĵo okaze de 75-jara datreveno de Esperanto. Ili estas riceveblaj kun salutoj kaj jubilea stampo de Pola Esperanto-Asocio, Nowy Swiat 27, Varsovio, kontraŭ po 1 rpk por ĉiu karto.
• Delegitoj de 8-a Tutmonda Kancerologia Kongreso (la plej granda internacia kongreso de 1962) kunvenis je 29.7.62 kun Moskvaj Esperantistoj de Centra Kulturdomo de Medicinistoj por interŝanĝi fakajn spertojn.
• Parolis Esperante la Ambasadoro de Vjetnama D.R. ĉe publika vespero dediĉita al Vjetnama-Soveta amikeco je 2.9.62. Resume tradukis ruslingven N. Rytjkov.
• Fondiĝis landa asocio je 2.9.62. Sekretario estas S-ro Colin Beckford, Allendene Hotel, 51 Soper Road, Berea, JOHANNESBURG.
• Aperos en Esperanto konata sveda verko "Heredo de Hammarskjold", tradukita de Esperanto-Andersson, Malmo.
• D-ro Mohammad Zafrullah Ĥan, prezidanto de la nuna Generala Asembleo de UNO, siatempe studis Esperanton kiel studento en Londono — laŭ "La Praktiko".
• Esperanto en sciencafikcia revuo "Analog Science Fact and Fiction" (vaste legata en anglalingvujo) aperis kiel oficiala lingvo de unuigota Afriko en felietona rakonto de Mack Reynolds (eldono de aŭgusto 1962).
• Japana ĵurnalistino Joŝiko Kaĵino dum sia prelegvojaĝo parolis i.a. ĉe universitatoj de Harvard kaj Boston, partoprenis 6 radioprogramojn en 2 monatoj, kaj dum 2 horoj intervjuis kun romanistino Pearl Buck.
Fondiĝis Esperanto-sekcio en Atomkerna Studocentro de Grenoble, esplorejo de franca ŝtata Atomenergia Organizo. La Sekcio ricevas oficialan monhelpon por informoservo, tradukservo, biblioteko kaj kursoj. Jam aniĝis pli ol 50 personoj, inter kiuj pluraj anoj de EURATOM. Sciencaj revuoj "Nucleus" kaj "Chimie Analytique" ekde nun akceptas artikolojn en Esperanto. Atomkerno-sciencistoj esperantistaj kontaktu: Esperanto-Fako, Boite Postale 269, GRENOBLE (Isere), Francujo.
Iniciato venis de itallingva fakrevuo Farmacia por antaŭnelonga fondo en Romo de Internacia Asocio de Farmaciistoj Esperantistoj. Aniĝontoj skribu al: "Farmacia", via in Miranda n. 40, ROMA, Italujo.
Inter 7 aliaj lingvoj Esperanto havas lokon en teksto de botelpapero uzata por esplori marofluojn, eld. hidrografia oficejo de usona mararmeo.
Pro la forpaso de F-ino V. C. Nixon ĉio estu nun sendata
a) por ILEI al: S-ro O. Svantesson, Skonertgatan 1, Goteborg Vr. Svedujo, la nova sekretario.
b) por SBET al: S-ro R. H. M. Markarian, 62, Rother Cresc., Gossops Green, Crawley. Sussex, Britujo, la nuna sekretario.
Preparita estas Esperanto-ĉeĥa konstruterminaro kun 5000 fakesprimoj. Prespreta estas "Universala Terminologio de Arkitekturo.Arkeologio, Arto kaj Metio", kun 2000 bildoj.
Reaperis Scienca Revuo el Zagreba eldonejo, ĉe kiu ĝia estonta reguliĝo estas garantiita. per kompletigo de volumo 12-a, kiu haltis pro malfacilaĵoj ĉe la nederlanda eldoninto. La renaskita revuo. aspekte tre simila el ŝia antaŭinto, estas abonebla ĉe landaj perantoj de ISAE (jarlibro p. 67) aŭ ĉe UEA; jarabono por ISAE-anoj 6.50 gld. (25 st.), por aliaj 7.50 gld. (30 st.) Kelkaj artikoloj de la nova eldono: Problemoj de birdmigrado. Pezosento kaj spirado dum interplaneda vojaĝo, Sciencaj. teknikaj kaj ceteraj fakvortaroj en Esperanto, La deĉifrado de la "Skribo Linia B".
Alvoko por Esperanto en tutmondaj sciencaj revuoj aperis tutpaĝe en Revuo de Geomorfologio Dinamika (franclingva).
Gvidas D-ro V. Faigl, Zlonice, Ĝeĥoslovakio
En tiu ĉi numero ni malfermas jam trian probleman konkurson, kiun povas partopreni ĉiuj esp. ŝakistoj. Ni rekomendas al vi, ke vi montru ĉiam la problemojn al viaj amikoj ŝakistoj — eĉ se ili ne estas ankoraŭ esperantistoj — kaj instigu ilin partopreni, kaj lerni la lingvon. Niajn antaŭajn konkursojn partoprenis gesamideanoj el 27 landoj kaj ni esperas, ke la trian partoprenos ankoraŭ pli multaj.
el konkurso 1961: 15 (6): Ddl-d2 16 (7): Rc6-c7
el konkurso 1962: 5 (21): Dh5-a5 6 (22): Da8-b8
Blanko: Najdorf (Argentino)
Nigro: Robatsch (Aŭstrujo)
Reĝa hinda.
1. d4, g6 (Aŭstra grandmajstro ludas konsekvence tiun ĉi defendon kaj pro tio multaj ĝin nomas per lia nomo. En ĉefaj variantoj ĝi similas al Pirc-defendo 1 ... d6, estas nur du diferencoj: 1) blanko povas transiri en reĝan hindan, kio post 1 ... d6, 2.e4, Ĉf6 jam ne estas ebla, 2) nigro povas peni pri antaŭenigo de peono f7-f5 antaŭ la evoluo de Ĉevalo g8. Sed praktiko montris, ke tia malfermo estas preskaŭ neniam taŭga por nigro). 2. e4, Kg7, 3. c4 d6, 4. Ĉc3, e5, 5. d5, f5 ? (kaj jen ni estas ĉe la strategia momento. Ĝusta estas Ĉf6 kun pozicio de reĝa hinda) 6. exf5, gxf5 (Post Kxf5,7.Kd3 blanko gajnos daŭran kontrolon de strategie grava punkto e4, preno per peono kostas arokon). 7.Dh5†, Rf8, 8.Ĉf3, Ĉf6, 9.Dh4, De8 (Nigro volas post Dh5 ŝanĝi damojn kaj per tio neŭtraligi la pozicion de sia reĝo. Sed tiu plano ne sukcesos pro energia agado, kiun Najdorf komencos per sekvonta movo. Pli bona estis Ĉa6). 10. c5! (Ofero de peono por malfermo de la ludo. Nigro ne povas malakcepti kaj ludi Dh5, ĉar post 11. Dxh5, Ĉxh5, 12. cxd6, cxd6, 13. Ĉb5 li perdus peonon). dxc5, 11.Ke3, b6, 12. Kb5 De7 (aŭ Dh5, 13.Da4 kun sekvonta 0-0-0. Nigro jam ne povos ĝustatempe evolui siajn fortojn) 13. 0-0-0, f4 (Evoluo Ĉbd7 ne eblas pro forta 14. Ĉg5. Nun Najdorf havas okazon al bela ofero de figuro) U. Kxf4 !, exf4, 15. d6 ! (ideo de antaŭa ofero. Post 15. The1 ? nigro kompreneble respondus Dd6). cxd6, 16. The1, Dd8 (aŭ df7, 17. Txd6 kun rapida gajno). 17. Dxf4 (Nigro havas nun je tuta figuro pli multe kaj malgraŭ tio li estas tute perdita. Ekz. a6, 18. Txd6, Ĉbd7, 19. Ĉg5 ktp. La sekvonta eraro de Robatsch nur mallongigos la senesperan reziston) Ĉbd7 ?, 18. Dxd6 † kaj nigro rezignis.
Notoj de L. Pafiman, int. grandmajstro
"Atenton je pato" — tian instrukcion oni donas en la vivon al ĉiu ŝakisto. Sed ĉiu, ĉu komencanto aŭ majstro aŭ grandmajstro kelkfoje vidas tiun triumfantan rideton de kontraŭulo, kiu jam volis rezigni, sed provis la ŝancon — paton — kaj ĝi sukcesis. En partio Perez-Ivkov, ludita en Habana 1962 estis jena pozicio: Blanko: Rf2, Tf6, Kd5, peonoj: c3, c4, e2, e3 — Nigro: Rd8, Tg3, Tg8, peonoj c5, e4, f5, f7. Nigro movis 1 ... Tg1 ? kaj certe atendis, ke blanko rezignos. Kontraŭ minaco Tg8-g2 ja ne estas defendo ! Sed ĝi estas: 2. Kxe4 ! !, fxe4, 3. Td6†, Ke7, 4. Te6† kaj nigro akceptis remion, ĉar la turo "freneziĝis" kaj persekutos la nigran reĝon tiel longe, ĝis tiu prenos ĝin. Kaj per tio estos — pato.
Problemo
n-ro 25 (Konkurso 1963 - n-ro 1)
H. Hermanson (Svedujo) — el Čs.šach n-ro 10 62
Mato en 2 movoj. Pro ĝusta solvo 2 poentoj.
Kontrolo: Blanko: Rg4, Dg2, Tg8, Ĉc4, p. d5
Nigro: Rd7, p.: c7, e7
Solvojn sendu ĝis 31.5.63 al gvidanto de la rubriko.
NIEUWE BINNENWEG 176 ROTTERDAM-2 NEDERLANDO
OFICIALA INFORMILO La 1-an de Januaro 1963
N-ro 354
STATISTIKO. Jen la stato de la membraro je la fino de decembro kaj ankaŭ por komparo je la fino de decembro 1961.
| 1961 | 1962 | |||
|---|---|---|---|---|
| Asociaj membroj | 23099 | 25156 | ||
| Individuaj membroj | ||||
| MJ | 847 | 842 | ||
| MA | 5261 | 5159 | ||
| MS | 484 | 463 | ||
| Pat. | 2 | 1 | ||
| DM | 418 | 435 | ||
| HM | 43 | 40 | ||
| J-MJ | 32 | 48 | ||
| J-MA | 170 | 165 | ||
| 7257 | 7153 | |||
| 30356 | 32309 | |||
Rio de Janeiro (Guanabara) 3.310.000. FD (Instruado-angla lingvo): S-ro Altivo Lara, profesoro, Rua Tenente Vieira Sampaio, 154-ap. 303.
Accrington (Lancashire). D: vakas.
Blackpool (Lancashire). FD (Instruado-geografio) : S-ino Frances Pilling, instruistino (geografio), 17, Mossbourne Road, Poulton-le-Fylde.
London 8.000.000. FD (Edukado): S-ro Leslie Shilling, instruisto, 8 The Dell, Abbey Wood. FD (Lingvoj): la FD pri Edukado.
Wrexham (Denbighshire) 30.000. FD (Budhismo); S-ro Geo H. Yoxon, ekshospital-administranto, "Espero" Cae Glas, Cymmau.
Pleven 73.000. VD: S-ro Zdravko Iliev Velikov, ekonomiisto, str. D-ro Petar Beron No. 6.
Glostrup (Sjaelland) 22.000. FD (Muziko) : S-ro Eric William Kirschner, muzikisto, Hybenvej 7. FD (Sporto-ŝako): la FD pri Muziko.
Guldborg (Falster). D: vakas.
Nerbaek D: vakas.
Helsinki 457.000. FD (Presado): S-ro Vilho Setala, redaktoro, Esperantotie 4, Irislahti.
Kouvola (Kumon laani) 18.000. D: S-ino Anna-Liisa Pohjalainen, Valtakatu 12 as. 13. VD: vakas.
Masku (Turun ja Porin laani) ĉ. 2200. D: S-ro Svante Kivinen, eksinstruisto. VD: S-ino Kerttu Kivinen, eksflegistino.
Pyhajoki (Oulun laani) 5000. D: S-ro Kalevi Krekela, terkulturisto, Parhalahti.
Dieppe (Seine Maritime). D: vakas.
Les Andelys (Eure) 7.000. FD (Katolikismo): S-ino Jeannine Vincent, 13, Avenue de Gaulle.
Limoges (Haute Vienne) 130.000. FD (Esperanto-instruado): S-ro Gaston Tremon, teknika profesoro, 2, rue Paul Derignac, teknika liceo.
L'Isle-sur-Sorgue (Vaucluse) 9.000. D: S-ro Louis Apcher, emerita profesoro, "Les Cats".
Rouhaix (Nord) 108.000. D: S-ro Raymond Legrand, varpisto, Rue, Rue Ingres 365/5.
Saint-Etienne (Loire). D: vakas.
Bad Wiessee (Bayern) 4.300. D: S-ro Erwin Richter, urboficisto kaj docento, 8182 Bad Wiessee, Hagngasse 45.
Berlin 3.200.000. FD (Filatelio): S-ro Werner Flick, administracia dungito, 1 Berlin, Zikadenweg 3.
St. Martin (Rheinland-Pfalz) 2.200. JD: S-ro Hans Dieter Platz, lernanto, 6731 St. Martin, Maikammererstr. 16.
Amirim (Merom Hagall) FD (Vivreformo): vakas.
Milano FD (Fiziko): D-ro Nicola Minnaja, fizikisto, Via Domenichino 1.
Pisa FD (Fiziko): vakas.
Kumanovo (Makedonija) 33.000. FD (Arkitekturo): S-ro Nikolovski, inĝeniero-arkitekto, Dure Dakoviĉa 5.
Pozarevac (Srbija) 25.000. FD (Veterinaraj aferoj): S-ro Jovan Ratkoviĉ, veterinara inspektoro, ul. Boze Dimitrijeviĉa 18.
Primoŝten (Hrvatska Dalmacija) 1260. D: S-ro Erik Salberg, akceptestro, 52 kod Markiol Jurin. FD (Turismo): la D.
Heemskerk (Noord-Holland). D: vakas.
Rotterdam (Zuld Holland) 750.000. FD (Ekonomlo): S-ro C. van der Vlies, ekonomiisto, Nederlands Economisch Instituut, Pieter de Hooghweg 118.
Vianen (Zuid Holland). D: vakas.
Malmo (Skane). FD (Urbaj aferoj): vakas.
Nykoping (Sodermanland). D: vakas.
Skovde (Vastergotland). D: vakas.
Hillside (New Jersey) 22.000. D: S-ro Don Hoffman, statistikisto-kontrolisto, 1444 Leslie St.
Houston 17 (Texas). FD (Budhismo): S-ro Edward F. Lacy III, verkisto, 6923 Schley St.
Newark (New Jersey) 500.000. D: S-ro Don Hoffman, statistikisto-kontrolisto, 1444 Leslie St., Hillside.
Palo Alto (California) 52.000. D: F-ino Margaret L. Barkley, komerca korespondisto, P.O. Box 111564, Station A. FD (Edukado): la D.
Pasadena (California) 130.000. D: S-ro William W. Glenny, patent-advokato, 2705 Carlaris Road, San Marino. JD: S-ro Donald J. Harlow, studento, Fleming House, California Institute of Technology, 1201, E. California St. FD (Astronomio): la JD. FD (Juro): la D.
Portland (Oregon) 400.000. FD (Kulturaj aferoj): S-ro Jim Deer, Fizikisto, 12946 NE Hancock.
San Francisco (California). VD: F-ino Barbara Colt, serĝentino, Usona Armeo, D Co, U.S. Army Garrison, Presidio of San Francisco. FD (Religio-anglikanismo): la VD.
Toledo (Ohio). D: vakas. FD (Antikvaj horloĝoj): vakas.
Warren (Connecticut) 600. D: S-ro Robert Sparks, pastro, Cornwall Bridge. FD (Religio-kristanismo): la D.
462. Guimeraes, Ambasadoro Ruy Pinheiro, Helsinki, Finnlando. 463. David, D-ro Ed., Nürnberg, Ger-manujo. 464. Johansson, F-ino Ethel, Hedemora, Svedujo.
35. Pich, S-ro Jozefo, Kaltenleut-geben, Aŭstrujo; 36. Lamberts, S-ro Victor, Brŭelles, Belgujo; 37. Beau-mont, S-ro B. B., Fartown, Britujo; 38. Bowell, F-ino Barbara, Crom-hall, Britujo; 39. Clarke, S-ro W., Dunfermline, Britujo; 40. Fraser, S-ro T. C., Kirkcaldy, Britujo; 41. Gregor, S-ro D. B., Northampton, Britujo; 42. Kirkup, S-ro W. S., Brighton, Britujo. 43. Lapwood, S-ro R. A., London, Britujo; 44. Leather, S-ro A. J., Altrincham, Britujo; 45. Lewin, S-ro Maurice, Dunstable, Britujo; 46. Prlnce, S-ro A., Letchworth, Britujo; 47. Osborne, D-ro Richard, Nottingham, Britujo; 48. Pilling, F-ino F., Poulton-Le-Fylde, Britujo; 49. Saft, S-ro S., Salford, Britujo; 50. Shield, S-ro W. J., Birkenhead, Britujo; 51. Blume-Jensen, S-ro Arne, Glostrup, Danlando; 52. Frey, S-ro Hans H., Frederikshavn, Danlando: 53. Hansen, S-ro E., København. Danlando; 54. Hou, S-ro C. H., Hillered, Dan-lando; 55. Jensen, S-ro H. E., Tou-strup, Danlando; 56. Kehlet, S-ro Torben, Skodsborg, Danlando; 57. Lange, S-ro Otto C., Hvidovre, Danlando; 58. Larsen. S-ro L., Odense, Danlando; 59. Olesen, S-ro Torkil, Arhus, Danlando; 60. Rasmussen, S-ro H. V., Brede, Danlando; 61. Riisbjerg, F-ino Gudrun, K0benbavn, Danlando; 62. Vaarst, S-ro Emil, Vejgaard, Danlando; 63. Belhoste, S-ro L., Fontenay-sous-Bois, Francujo; 64. Luez, S-ro Daniel, Laon, Francujo; 65. Maillard, D-ro Gaston, Bourg-la-Reine, Francujo; 66. Jerkoviĉ, S-ro Inĝ. Bogdan, Beograd, Jugoslavio; 67. Peŝiĉ, S-ro Milan, Beli Manastir, Jugoslavio; 68. Salberg, S-ro Erik E., Primoŝten, Jugoslavio; 69. Henderson, S-ro Douglas C., Etobicoke, Kanado; 70. Lewis, S-ro H. J., Halifax, Kanado; 71. Baaten, S-ro W., Utrecht, Nederlando; 72. Coppens -Bink, S-ino A. B. M., Rotterdam, Nederlando; 73. Douma, F-ino J. S., Deventer, Nederlando; 74. Holleman, S-ro J. V., Groningen, Nederlando; 75. Kroon-Rentinck, S-ino J. Eemnes, Nederlando; 76. Laver-man, S-ro A. A., Leeuwarden, Ne-derlando; 77. Luyke, S-ro H. C., Katwiĵk aan Zee, Nederlando; 78. Slot-v. d. Meulen, S-ino Mr. A. M., Zeist, Nederlando; 79. Slot, S-ro R., Zeist, Nederlando; 80. Vlies, S-ro C. v. d., Rotterdam, Nederlando; 81. Vries, S-ro J. de, Leeuwarden, Nederlando; 82. Dixon, S-ro R. H., Hastings, Nov-Zelando; 83. Smith, S-ro Harold W., Christchurch, Nov-Zelando; 84. Ahlin, S-ro E. V., Skovde, Svedujo; 85. Ahlstrom, F-ino Maja, Goteborg, Svedujo; 86. Akerberg, S-ro B., Hagersten, Svedujo; 87. Almen, S-ro P., Hallefors, Svedujo; 88. Andreassori, S-ro Bertil, Tomelilla, Svedujo; 89. Andren, S-ino Ester, Malmo, Svedujo; 90. Bengtsson, S-ro Karl, Krylbo, Svedujo; 91. Brandemar, S-ro Nils, Stockholm, Svedujo; 92. Carlsson, F-ino Magda, Rimbo, Svedujo; 93. Dahl, S-ro Einar, Udevalla, Svedujo; 94. Ek, S-ro Axel, Hassleholm, Svedujo; 95. Emson, S-ino R., Horas, Svedujo; 96. Fejde, S-ro M., Nassjo, Svedujo; 97. Fingalsson, S-ro B., Gisebo, Svedujo; 98. Frode, S-ro O., Goteborg, Svedujo; 99. Johansson, F-ino E., Hedemora, Svedujo; 100. Julin, S-ro Teodor, Stockholm, Sve-dujo; 101. Karlsson, S-ro Henrik, Kisa, Svedujo; 102. Lind, F-ino Estrid, Stockholm, Svedujo; 103. Lindberg, S-ro Erik, Boras, Svedujo; 104. Lindberg, S-ro Fritlof, Amal, Svedujo; 105. Lundgren, S-ro Rune, Uppsala, Svedujo; 106. Mell-berg, F-ino G., Varberg, Svedujo; 107. Moberg, S-ro Karl J., Bromma, Svedujo; 108. Mollestad, S-ro Sven, Kramfors, Svedujo; 109. Ofors, S-ro Inĝ. Sten, Johannesbov, Svedujo; 110. Olsson, S-ro Hj., Stockholm, Svedujo; 111. Ottosson, F-ino Ingrid, Vallingby, Svedujo; 112. Pettersson, S-ro Folke, Solna, Svedujo; 113. Rydberg, S-ro Henry, Skovde, Sve-dujo; 114. Rytenberg, S-ro Inĝ. Eugen, Uppsala, Svedujo; 115. Sjob-lom, S-ro Sven, Malmo, Svedujo; 116. Soderberg, S-ro K., Uppsala, Svedujo; 117. Stenstrom, Jonkoping, Svedujo; 118. Stenstrom, F-ino Signe, Broddaro, Svedujo; 119. Svard, S-ino Rut, Boras, Svedujo; 120. Syrjamaki, S-ro Matti, Boras, Svedujo; 121. Westman, S-ro Adolf, Bjorna, Svedujo; 122. Wingefalk, S-ro Rune, Storuman, Svedujo; 123. Baur, D-ro A., Bern, Svislando; 124. Bickel, S-ro Hans, Horgen, Svislando; 125. Bouvier, S-ro P., Geneve, Svislando; 126. Langmeier, S-ro Smauel, Dŭbendorf, Svislando; 127. Zoller, S-ro F., Svislando.
Antaŭa stato: 280 MA, 35 MJ, 7 J-MJ kaj 1 J-MA.
S-ro Augusto Rossino, La Spezia, Italujo 1 J-MJ.
Entute 280 MA, 35 MJ, 8 J-MJ kaj 1 J-MA.
ĉiuj kontribuu por membrigi esperantistojn en nepagipovaj landoj, honore al la nobla prezidinto de U.E.A. (Vidu dec. no. "Esperanto". 1960).
Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Rio de Janeiro, Brazilo 105.— gld.; S-ro Saft, Salford, Britujo 10.— gld.; S-ro Max Murath, Karlsruhe, 89,79 gld.; S-ro E. Richter, Kassel, 11,94 gld. Germanujo; Geedzoj Gamberini. Bologna, Italujo, 50.— gld.
Ĉiuj donacintoj de minimume 50.— gld. estas enskribitaj en la "Ora Libro pri la Domo". Malavare donacu por la propra sidejo de la asocio !
Antaŭa sumo 18.753,52 gld.
S-ino E. Hirsch, Bad Hersfeld 4,05 gld.
Entute 18.757,57 gld.
Daŭrigu vian kontribuadon por subteni la plian agadon de la Asocio, por firmigi la poziciojn akiritajn dum la Zamenhof-Jaro !
(Laŭ Estrara letero de 21.5.1962)
Antaŭa sumo: 13.792.45 gld.
S-ro Joseph Pascal, Pourrieres, 7.50 gld., S-ino Irene Ressort, Marseille 7.50 gld., ambaŭ Francujo; S-ino Grete Goemmel, Nürnberg, 9.— gld., Germanujo; S-ro Umberto Stoppolini, Pistoria, 8.50 gld., S-ro Ludovico Tovini, Pistoia, 9.— gld., ambaŭ Italujo.
Entute ricevita ĝis 31.12.1962 la sumo de 13.833.95 gld.
Ĉar ni supozas, ke ĉiuj, kiuj deziris reagi al la letero de la Estraro, tion faris ĝis la fino de 1962, ni ne plu regule aperigos tiun ĉi rubrikon. Se iu, kiu donacis por tiu ĉi celo, ankoraŭ ne trovis sian nomon en la listo, 11 bonvolu afable informi nin kun detaloj pri la pago, ĉar povas okazi ke la donaco estis enskribita en alia konto, eble en Fondaĵo Domo, Fondaĵo Zamenhof, ĝenerala kaso ktp., se la celo de la pago ne esti tute klare indikita. Kompreneble, se iu ĝis nun forgesis plenumi slan intencon, ni tre volonte akceptos ankoraŭ pliajn donacojn !
Ni deziras ĉi tie ankoraŭfoje espriml la tutkoran dankon de la Estraro kaj de la tuta Asocio pro la fakto, ke tiel grandskale la membraro reagis, kiam la Estraro turnis sin rekte al ĝi. Tio donas grandan fidon kaj kuraĝon je la estonteco.
Pro la multaj bondeziroj kaj salutoj atingintaj kaj la Centran Oficejon kaj la Centron de Esploro kaj Dokumentado dum la jarŝanĝaj tagoj — tre korajn dankojn al ĉiuj. Reciproke ni deziras al vi: ĉion bonan dum 1963!
Por CED: Prof. D-ro I. Lapenna; Por la C.O.: M. H. Vermaas.
Burkhardt. Al Grete kaj Adolf Burkhardt (D de UEA, Prez. de KELI), en Gechingen ŭber Calw, naskiĝis dua infano Georg Philipp je 6.12.62.
Winkel-Wittkampf. Je 26.12.62, Mr. F. Winkel el Rotterdam kun F-ino Karin Wittkampf el Hago.
Ayala-Alcala. Je 5.11.62, en Barcelona, S-ro Rafael Ayala, D de UEA, kaj F-ino Teresa Alcala, ankaŭ esperantistino. Nova adreso: str. Cartagena, 353 — 6° — 1 a — BARCELONA-13, Hispanujo. De Smet-Kriekemans. Je 22.12.62 S-ro Wim de Sraet el Antverpeno kaj F-ino Hilda Kriekemans el Borgerhout.
Holleman. S-ro J. V. Holleman, VD de UEA en Groningen, Nederlando, 40 jarojn servis jam kiel delegito. Dankon kaj gratulojn !
Comella Mora En Vich, Hispanujo, je 25.12.62 forpasis S-ro Jacint Comella Mora, kiu iniciatis honore al sia pli frue mortinta edzino la literaturan premion Comella-Bassols.
Ecabert. La Svisa Esperanto-Societo funebras la morton je 15.12.62, pro kapmalsano, de sia redaktoro D-ro Charles Ecabert el Neuchatel. Li estis nova, esperplena stelo al la svisa firmamento esperantista. Li estis prezidanto de la Esperanto-Edukistaro de Svislando, kaj parolis esperantlingve en la radio Schwarzenburg anstataŭ prof. Privat. La funebran ceremonion ĉeestis delegacio de Svisa Esperanto-Societo, kaj metis florkronon nome de la esperantistaro.
Lendorff. Je 30.11.62 mortis 73-jara Paul Lendorff en Kage, Danlando, D de UEA. Li estis unu el la fondintoj en 1924 de "Internacia Radio-Asocio", kaj verŝajne estis la unua persono, kiu parolis pri Esperanto en dana radio.
Nixon. Pro la forpaso, frue en Novembro 1962, de F-ino Violet C. Nixon, B.A., Vic-Prezidanto de la Brita Esperantista Asocio, grandan perdon suferis la landa asocio, la internacia Esperanto-movado, kaj multaj geamikoj en ĉiuj kontinentoj. Mi altetaksis ŝin kiel brilan instruistinon, sindoneman kunlaborantinon ĉe la administra komitato kaj konsilantaro de BEA, kaj personan amikinon. La Brita Instruista Esperanto-Movado (SBET) kaj ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ŝuldas al ŝi sian fondiĝon. De ambaŭ movadoj ŝi estis antaŭe kaj prezidantino kaj sekretariino. Eĉ en la hospitalo kie ŝi mortis ŝia lito estis kovrita per raportoj, statistikoj, korespondaĵoj, k.t.p., rilate al SBET kaj ILEI. Pro ŝia sindediĉa laboro kaj persona karaktero, ni honoru ŝin ! E. M. Wheatley
Noll. Je 30.12.62 mortis en Sor0, Danlando, honora membrino de UEA Fraŭlino Margrethe Noll. Si naskiĝis en 1874, kaj eklernis Esperanton en 1907, ekde kiam ŝi ĝis siaj lastaj tagoj estis aktiva en la movado.
Thevenin. 71-jara mortis S-ro Lucien Thevenin, D de UEA en Saint-Etienne, Francujo. Li estis konata kiel verkinto de poemaro "La Vana Kanto", kaj tradukinto de multaj poeziaĵoj. Tissot-Martin. 92-jara mortis S-ino Laure Tissot-Daguette (nask. Martin), honora membro de Svisa Esperanto-Societo kaj de la Bazela Esperanto-grupo.
Toemenggoeng. Mortis S-ino Ch. Sj. Datoe Toemenggoeng, Prezidantino de Indonezia Esperanto-Asocio, verkintino de lerniloj en indonezia lingvo, kaj konata figuro ĉe la Universalaj Kongresoj. Aliaj informoj mankas.
AVERTO - Nek la redakcio, nek UEA iel ajn respondecas pri la enhavo de la anoncetoj, aŭ pri plenumado de promesoj faritaj en ili. Tio aparte koncernas poŝtmarkkolektantojn.
Martinus Instituto diskonigas inteligentece fundamentitan vivkoncepton por doni materialon por libera esplorado. Gi plene respektas aliajn vivkonceptojn kaj konsideras, ke neniu havas la rajton altrudi propran vivkoncepton al aliaj. Petu senpagan ilustritan faldprospekton ĉe la instituto, Mariendalsvej 94-96, Kopenhago F., Danlando.
Ni korespondas sonbende! Ni dis-ponas pri magnetofonoj a) dutraka kun rapidecoj 4,75 cm/sek., 9,5 cm/ sek., 19 cm/sek. kaj b) kvartraka kun rapideco 9,5 cm/sek. Grupoj kaj izoluloj bonvolu skribi aŭ sendi bendojn al Esperanto-Grupo Oberkirch (Baden), Germanujo Okcidenta.
Rosselli, Via Cavour 39, Firenze, Italujo, interŝanĝas 100-200 pm ne unua.
Komitato por Interstena (Internacia stenografia) afero estas starigita. Adreso: D-ro s-ro Turuno Rokuro, Sioya-mati 3, Kumamoto-si, Japanujo. En la komitato partoprenas diverslandaj aktivuloj kaj provizore oficiala organo "INSTERSTENO" restas ĉe s-ro C. Daglio, Litta Parodi Alessandria, Italujo. Krome abonojn sendu al Turuno aŭ Daglio kalkulante la distancon minimuman.
Atentu ! Geanoj (18-40 j.) de nova E-rondeto ĉe Uzina klubo "Sigma Hranice" serĉas gekorespondantojn el tuta mondo. Interesuloj pri interŝanĝo de poŝtmarkoj, bildkartoj, alumetetiketoj ktp. skribu al adreso: Alois Jakubec, Drahotuŝe, Ĉeĥoslovakio.
Esperanto-Civito. La enmigrado jam komenciĝis ! Angla esperantistino en decembro translokiĝis definitive al Dovro. Imitu la ekzemplon. Detalojn D. Soleo, 14 B Castle Avenue, Dover, Britujo.
Cesar Azevedo (Rua da Beneficencia, 205, 1° esq°, Lisboa 4, Portugalujo) k.ĉ.l. pri ĝeneralaj temoj.
Usonano (34 jaroj da aĝo) deziras korespondi svatiĝe kun inteligenta kosmopolita junulino de Eŭropo, Nord-Ameriko aŭ Japanio. Enhavu bildon. Respondo certa. Edward F. Lacy III; 6923 Schley St., Houston 17, Texas, Usono.
29-jara scivolema junulo deziras korespondi kun tuta mondo por fondi klubon de korespondado. Respondo garantiata. Alvacy Plauda da Silva, IAPI, Lagoa Vermelha, Rio Grande do Sul, Brazilo.
Komence de januaro okazis en la C.O. la kutima teknika konferenco inter la ĝenerala sekretario, la direktorino de la C.O., la redaktoro kaj la K.K.S. Parton de la konferenco partoprenis ankaŭ la vic-prezidanto S-ro Wensing kaj la estrarano pri financoj S-ro Woessink. Unu tagon estis invititaj ankaŭ S-ro Vogelmann el Crailsheim, Germanujo, iniciatinto de internacia tradukservo en komerco, kaj D-do Tensen, la kompilinto de la Adresaro de Firmaoj kaj Entreprenoj ĉe kiuj deĵoras esperantistoj.
La konversacioj kun la du invititoj kondukis al starto de la preparlaboroj por la fondo de Instituto por la Uzo de la Internacia Lingvo en la Internaciaj Komercaj Rilatoj. S-roj Wensing kaj Vogelmann formos kun kelkaj kunlaborantoj iniciatan komitaton por pli detale ellabori la planon.
La konferenco daŭris entute tri tagojn dum kiuj amaso da internaj teknikaj detaloj estis traktita, i.a. speciale pri la revuo kun la nova redaktoro D-ro Sadler, kaj pri la kongreso kun la K.K.S. S-ro Pompilio. La aliĝado por Sofio estas pli ol kontentiga. Ĝi pasis jam 1250. Ankaŭ la programo de la Dua Arta Festivalo estis detale priparolata.
Plue. oni konsideris la inaŭguron de la Ĉambroj en la C.O.-Domo kaj antaŭvidas, ke tiu ceremonio povos okazi en aprilo dum la printempa Estrarkunveno.
M. H. Vermaas Dir. C. O.
Aldone al nia komuniko sur paĝo 220 de la decembra no. 1962, ni povas informi nun, ke la Sveda Esperanto-Federacio en kelkaj monatoj sukcesis kolekti inter sia membraro la sumon de 5000.— gld por Sveda Ĉambro en la Domo de U.E.A. Ni tre varme dankas al niaj svedaj geamikoj pro tiu belega gesto. Du reprezentantoj de S.E.F. antaŭ nelonge vizitis la C.O. por vidi la novan domon kaj la ĉambrojn je dispono.
Intertempe ni ricevis ankaŭ la informon, ke la Araba Ĉambro estos plenpagita en julio de tiu ĉi jaro. Ankaŭ al S-ro N. Isaac jam nun nian koran dankon !
la litografita, riĉe ilustrita revuo kun naturaj bildoj el la naturista vivo. Enhavas artikolojn kaj novaĵojn el la tutmondo naturista. Regule aperas kiel organo de INFE.
estas la oficiala internacia organizaĵo de la esperantistaj naturistoj. Fondita en 1960, ĝiaj celoj estas disvastigi Esperanton inter la Naturistoj — kaj diskonigi la naturistajn idealojn inter la Esperantistoj. En 1962 UEA akceptis INFE kiel Kunlaborantan Fakan Asocion. Nun, INFE havas membrojn en 29 landoj. Landajn Reprezentantojn en 20 landoj. La tuta INFE-membraro estas pli granda ol kelkaj Landaj Asocioj esperantistaj. La membrokarto de INFE malfermas la pordojn de multegaj naturistaj terenoj en diversaj landoj.
Pri membreco, abono aŭ ambaŭ, informiĝu ĉe la sekretariejo.
Vi ricevos senpagan ilustritan broŝuron kaj informojn necesajn.
INFE, 1802 Page Street, San Francisco 17, California, USONO
Bela, ĉarma libro kun 8 grandaj fotobildoj.
Verkis: Georges Fradier • Tradukis: C. D. A. Capp
Eksterordinare interesa verko, kiu donas al la leganto tute novan rigardon al la rilato
Oriento-Okcidento. Originala eldono de UNESKO. En Esperanto eldonis U.E.A. kun la helpo de UNESKO.
(Vidu CED-rubrikon en la januara numero 1963 de tiu ĉi revuo).
Prezo NUR: 1,50 gld., 6 steloj. MENDU TUJ ĈE U.E.A. !
Hengelo (O.) P. B. 1 1 7 Nederlando
Importo-Eksporto
Agentecoj-Komisioj
Korespondo nur en Esperanto Internacia KOmerco Per ESperanto
Ni importas kaj eksportas: Manlaborilojn, Malgrandajn Elektro-mefianikajn Laborilojn. kaj multspecajn Malgrandajn Teknikajn Artiklojn.
Krom tio, ni akceptas: Agentecojn kaj Komisiojn je Pli Grandaj Teknikaj kaj Multspecaj NeTeknikaj varoj, por servi kiel ĉenero inter nederlandaj kaj eksterlandaj firmoj.
Tiuj firmoj, kiuj havas interesojn kaj kie dejoras Esperantisto, estas petataj, sendi al ni siajn reklamojn, broŝurojn, prefere vendkondiĉojn kaj eventuale prezarojn, pri varoj vendendaj aŭ aĉetendaj, por ke ni akiru superrigardon pri viaj komercaĵoj.
Reklamoj, broŝuroj kaj prezlistoj estas akceptataj ankaŭ en la lingvoj angla, germana aŭ nederlanda.
Kvarkolora
Moderna Kun taŭga blanka spaco por nacilingva teksto
Prezoj :
Formato po 1 ekz. 0.20 gld. ( 0.80 stelo)j
41,5X59cm: po 100 ekz. 18—gld. ( 72.—steloj)
po 1000 ekz. 165.— gld. ( 660.— steloj)
Formato po 1 ekz. 0.40 gld. ( 1.60 steloj)
58,8 X 83,2 cm: po 100 ekz. 36.— gld. ( 144.— steloj)
po 1000 ekz. 330.— gld. (1320.— steloj)
Tuj mendu ĝin ĉe la Centra Oficejo
La revuo kiun ni bezonas!Abonprezo: 15.- gld., 60 steloj aŭ egalvaloro. Mendu ĝin pere de konataj perantoj aŭ rekte de U.E.A., Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, Nederlando, Poŝtĉekkonto; 378964.
Presita en Nederlando ĉe Zwagers, Rotterdam
Ĉi tial (Sadler) | Interna Disciplino (Lapenna) | Victor Sadler | Al William Auld | Fondaĵo Junulara Gazeto | Esperanto en Komerco kaj Industrio (Wensing) | Kie estas via edz(in)o? (Woessink) | Ŝanĝoj ĉe la Akademio | Notoj de Kongresorganizanto (Pompilio) | Profesoro Edmond Privat | La Edzino Perdita (Barnes/Boulton) | Tradukoj el la Internacia Lingvo (Gregor) | Internacia Komisiono "Esperanto kaj Sociologio" | Du Generacioj | La poŝtmarkkolektado en 1962 | La Internacia Konkurso 1962 | Nia Forumo | Ni Citas | Novaj Libroj | Ricevitaj eldonaĵoj | La Juna Vivo | Radio | Memoriga Kalendaro | 48-a Universala Kongreso | Tra la Mondo | Laŭfake | Ŝaka Rubriko | Oficiala Informilo | Esperantista Vivo kaj Nekrologo
La titolpaĝo de la numero | la enira paĝo de uea.org
Enkomputiligis kaj aspektigis Andrej Grigorjevskij, februaro-marto 2003.