Estimata Sinjoro Prezidanto,
Estimataj Gesinjoroj Honoraj Gastoj,
Estimataj Gekongresanoj,
Mi salutas vin, karaj Geamikoj, karaj Gefamilianoj de la granda Zamenhofa Rondo Familia, alvenintaj al Gotenburgo por kongresi kaj por debati pri la lingvaj rajtoj, grava kaj defendinda elemento de la homaj rajtoj ĝenerale. Okazis, ke antaŭ sesdeko da jaroj la nomo de tiam de ni ne konata urbo Gotenburgo, aperis al mi, al mia familio, ĝuste kiel sinonimo de tiuj homaj rajtoj, kiel sinonimo de libereco. Al ni, en Varsovio tiam sub okupacio, al ni enkarcerigitaj antaŭ la fi-famaj muroj, Gotenburgo egalis mondon fabelan, mondon el kiu, same kiel manao de ĉielo en tempoj bibliaj, alvenadis diversaj bongustaj manĝaĵoj kies ekzisto estis ĉe ni, tiutempe, jam de longe forgesita. Mi ĉiam memoros la nomon de la sendinto aperinta sur la pakaĵoj: la nomon de Einar Adamsson, gotenburgano kaj esperantisto. Mi havis la ŝancon, kelkajn jarojn pli malfrue, konatiĝi persone kun la karmemora Homo, okaze de la kongreso en Malmö, la sola kiun mi sukcesis partopreni dum postmilita jardeko. Tiam mi konatiĝis ankaŭ kun la urbo Gotenburgo, kaj amikiĝis kun la tuta familiaro Adamsson; cetere la filino de Einar daŭre estas amikino tre kara.
Pardonu, Geamikoj, la karakteron eble tro personan de ĉi tiu mesaĝo kiun mi volis havi oficiala. Ĝin konkludante, mi ŝatus deziri plenan sukceson al la 88-a Universala Kongreso nun komenciĝanta. Mi esperas ke la rezultoj de niaj debatoj, saĝe kaj lerte gvidataj de Profesoro Humphrey Tonkin, grave kontribuos plifortigi lingvajn rajtojn, sekve la rajton al propra kultura identeco de ĉiuj komunumoj sur nia terglobo; rajtojn kies protekton celas ja nia neŭtrala lingvo Esperanto. Rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la Zamenhof-straton kondukantan al harmonia interkompreno de popoloj, kies plenrajta originlingva diverseco ne plu kaŭzu malamon reciprokan, sed estiĝu la plej valora komuna kultura riĉeco.
Enkadre de nia Universala Esperanto-Asocio ni daŭre laboru kaj batalu por la lingvaj rajtoj, sed ankaŭ, same kiel antaŭ sesdek jaroj, por la homaj rajtoj ĝenerale kaj tute specife por la rajto nenie malsati sur nia terglobo. Ni kontribuu al la monda etoso de solidareco, ni apogu tiukampan agadon de Unesko kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, surbaze de niaj rilatoj, kiuj estu ne nur oficialaj, sed ankaŭ efikaj kaj konsiderintaj.
Louis C. Zaleski-Zamenhof