Premioj kaj honorigoj
La listo de premioj kaj honorigoj, anoncitaj dum la Universala Kongreso
en Gotenburgo
Novaj Honoraj Membroj de UEA
-
Edwin Burg (Nederlando)
-
Adolf Burkhardt (Germanio)
-
Imre Ferenczy (Hungario)
-
Salah Ghanem (Libano)
-
Josef Kavka (Ĉeĥio)
-
Antanas Mekys (Litovio)
Belartaj Konkursoj
Pli detale en la raporto de Georgo Handzlik,
Sekretario de Belartaj Konkursoj.
Regularo
de Belartaj Konkursoj.
-
Don Harlow (Usono), kiu estas premiita pro sia pionira
laboro por Esperanto en interreto
-
Franciska Reisel (Germanio) pro apogado de la Esperanto-movado
en Nepalo.
Trofeo Fyne
Litova Esperanto-Asocio pro amasa instruado de Esperanto,
bonegaj rilatoj kun oficialaj instancoj, konstanta kaj riĉa informado
pri la agado de litovaj esperantistoj.
Subvencio Cigno
Fondaĵo Grabowski
Pli detale la klarigojn bonvolu legi en la kongresa
anonco de Ulrich Lins.
-
Lio Ŝiĵun (Ĉinio), alinome Laŭlum,
pro tio, ke li kulturis esperantistojn de pluraj generacioj, multe laboris
por la revuo "El Popola Ĉinio", tradukinte multajn ĉinajn
literaturaĵojn.
- Mikalelo Bronŝtejn (Rusio) pro lia multflanka verkado
kaj lia kontribuo al la parola kulturo de Esperanto, aparte pro liaj kantoj.
-
Litova Esperanto-Asocio, kiu lastatempe eldonis multajn
librojn pri Esperanto en la litova lingvo.
-
SAT-Amikaro - pro aperigo de gravaj nacilingvaj verkoj
pri Esperanto kaj la lingva problemo.
-
Eldonejo Bero - pro ĝia aktiva eldona agado.