Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.

Fondaĵo Grabowski
La listo de premioj kaj subvencioj de Fondaĵo
Grabowski, anoncitaj dum la Universala Kongreso en Gotenburgo
Premioj
- 750 us.dol. al: Li Shijun (Ĉinio), plumnome Laŭlum.
Esperantisto de 1940, multjara vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio,
li iĝis 80-jara en 2003. Li edukis multajn esperantistojn, interalie
per la verkoj Konversacio de Esperanto (1964), Unua ŝtupo
de Esperanto (1984), Esperanto-kurso por memlernantoj (2
vol., 1985, 1989), Elementa kurso de Esperanto (por televido,
1989), 222 simplaj versaĵoj por komencantoj (1995) kaj per
kunkompilado de Esperanto-ĉina vortaro. Per tradukoj li
proksimigis al eksterlandanoj la ĉinan literaturon, ekz. la eposon
Aŝma (1964), la klasikan novelaron Mirrakontoj de Liaozhai
de Pu Songling (1994), la antologieton Ĉinaj klasikaj poemoj
ilustritaj (1990), la dramon Qu Yuan de Guo Moruo (1987),
du romanojn de Bakin, Aŭtuno en la printempo (1982) kaj
Frosta nokto (1990). Li kuntradukis la verkojn Noveloj el
antikva Ĉinio (1998), Ĉina antologio (2 vol.,
1986, 1989) kaj Noveloj de Lusin (1974).
- 400 us.dol. al SAT-Amikaro (Francio) pro ĝia grava
kontribuo al la aperigo de franclingvaj libroj ĉe neesperantistaj
eldonejoj. La plej konata estas Zamenhof-biografio kunverkita de Henri
Masson, la ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro, L`homme qui a
défié Babel (1995), kiu en 2001 aperis ankaŭ en
Esperanta versio (La homo, kiu defiis Babelon).
- 250 us.dol. al Mikaelo Bronŝtejn (Rusio) pro lia
multflanka verkado kaj lia kontribuo al la parola kulturo de Esperanto,
aparte pro liaj kantoj, per kiuj li ĝojigis jam la sovetianojn kaj
poste la partoprenantojn de Universalaj Kongresoj (ili estas aŭdeblaj
sur pluraj kompakt-diskoj). Al liaj verkoj apartenas Legendoj pri
SEJM (1992, 1998), Oni ne pafas en Jamburg (1993), Jen,
denove (1998) kaj la poemaro Du lingvoj (2001). Li tradukis
tri scienc-fikciajn romanojn de fratoj Strugackij kaj kuntradukis poemarojn
de Puŝkin kaj Brodskij.
Subvencioj
- 570,76 us.dol. al Litova Esperanto-Asocio – pro la
modela zorgado pri la aperigo de esencaj libroj pri Esperanto kaj la lingva
problemo en la litova lingvo.
- 244,61 us.dol. al Eldonejo Bero (antaŭe en Kalifornio,
nun en Rotterdam), kiu dum sia 12-jara ekzisto eldonis pli ol 15 ne ampleksajn,
sed atendindajn librojn, de konataj aŭtoroj, ekz. Georgo Kamaĉo,
Gonçalo Neves, Josip Velebit, Carmel Mallia, Teodoro Schwartz (Soros),
István Nemere kaj laste István Ertl.