Por la branĉo Infanlibro de a jaro venis ĉi jare nur unu libro, kiu konforme al la artikolo 2 punkto 1 de la regularo de Belartaj Konkursoj tamen ne povis esti prijuĝata. La artikolo tekstas: Rajtas konkursi ĉiu esperantisto, kiu ne gajnis dum la tri tuj antaŭaj jaroj la unuan premion en la branĉo por kiu li/ i konkursas.
La esperantistino, kiu mem tradukis kaj eldonis la libron gajnis la premion en la jaro pasinta.
Tiel en la branĉo infanlibro de la jaro oni prijuĝis neniun libron kaj la premio ne estis aljuĝita.
En la branĉo Kanto la ĵurianoj aljuĝis:
Du egalajn duajn lokojn por jenaj kantoj:
la unua estas kanto kun interesa titolo less: nottisenz a cuore. Ĉar la titolo ŝajnis al mi ne pure esperanta por iom orientiĝi mi arbitre, laŭ la unuaj vortoj de la kanto nomis ĝin Li naskiĝis en Irano. La kanton sendis pseŭdinimulo SIGRAN, kies vera nomo ests Nargis Mondjazib el Usono
La alian egalan duan lokon ricevis kanto sub iom mistera titolo: Maxwell: California were leane. Ĉar ankaŭ tiu titolo ŝajnis al mi iom loze ligita kun la Lingvo Internacia, por iom orientiĝi mi arbitre, laŭ la unuaj vortoj de la kanto nomis ĝin Piano dum la nokto. La kanton sendis pseŭdinimulo SIGRAN, kies vera nomo ests Nargis Mondjazib el Usono
Kaj jen finfie la unua loko kaj premio An-Song-san laŭ decido de la ĵurianoj iris al la kanto sub belsona titolo Page Wiki ams United America. Ankaŭ tiu titolo ne diris multon al mi, tamen mi ne kuraĝis procedi kiel en la du antaŭaj kazoj ĉar la unua loko estas ja unua loko. Eble tio iel rilatas al la kongresa temo Lingvaj rajtoj.
Ankaŭ tiun ĉi kanton sendis pseŭdonimulo SIGRAN. Post malfermo de la koverto efektivigis, ke la vera nomo de la aŭtoro, kaj probable ankaŭ la plenumantino estas: Nargis Mondjazib el Usono.
La trian premion ricevis poemo kun titolo Tra l' aero de aŭtoro, kiu sin kaŝis sub pseŭdonimo Pirato. Post malfermo de la koverto kun vera nomo efektiviĝis, ke Pirato estas pasintjara laŭreato en branĉo Kanto Christian Riviere el Francio. La premio estis aljuĝita inter la aliaj pro la ideo kaj interese faritaj kunmetitaj vortoj.
La duan lokon gajnis poemo Plu kaj Plu de Tina Stano, kies vera nomo estas Anja Karkiainen el Finnlando.
La unuan lokon gajnis poemo Ne plu, pseŭdonimo Tina Stano, vera nomo Anja Karkiainen el Finnlando.
Do la unuan kaj la duan lokon gajnis la sama finna aŭtorino pro la duobla poem-kompleto: Plu kaj plu, kaj Ne plu. La ĵurio substrekis pritakson de grava problemo etika, sen altrudiga moraliĝemo kaj bona realigo de tradicia esprimformo.
La ĵurianoj aljuĝis nur du premiojn, kio tamen estas progreso kompare kun la pasinta jaro, kiam oni aljuĝis nenian premion en la branĉo Teatro.
La dua premio iris al Trombo pro la teatraĵo Ve!tero. La vera aŭtoro estas Stefan MacGill el Hungario. Pri Ve!tero: Bona stilo, vigla rakonto. Pli filma ol teatra.
La unua premio iras al Vera Anonimo pro Samhufo kaj la morto. La Vera Anonimo reale nomiĝas Jorge Teles kaj vivas en Brazilo. Lia teatraĵo estis legita kun plezuro, la teksto kaptas la intereson, bone disvolviĝas la agoj.
En la branĉo esej la ĵurianoj aljuĝis:
la trian premion al Seneko pro la eseo titolita La tri doktoroj, La vera nomo de Seneko estas Paulo Sergio Viana el Brazilio. La eseo estas sprita, elegantstila, pensiga kaj - cetere - tute aktuala por diversaj movadanoj. La eseo helpas aliri demandon kial elituloj foje forlasas Esperanton.
la duan lokon oni aljuĝis por eseo La pluralo de Paŭlo, kies vera nomo estas Christian Riviere el Francio. La eseo estis plezure altnivela, laŭteme bone preparita kaj lingve flua. Beletre tre bona. Tre erudicia kaj belstila, kun certa esperantologia trajto.
La unua loko kaj premio Luigi Minnaja estis aljuĝita pro la eseo La kvara periodo en esperanta literaturo al pseŭdonimulo Libermulo, kiu estas Jukka Pietilainen el Finnlando. La eseon oni trovis lingve agrable lerta kaj altnivela. La aŭtoro ludas kun sia lingva talento. Tre bona analizo, bonstila.
La prijuĝoj de la juĝantoj estis malsamaj, jen la du ekstremaj:
...Mi informas vin, ke mi ne trovis inter la senditaj tekstoj iujn eksterordinaraĵojn.
la alia skribis: Kun nur du esceptoj, la kvalito de la tuta rakontaro estis nekutime alta.
Tamen ili per aljuĝo de poentoj decidis:
la tria loko iras por rakonto Aŭtobuse de Atestanto, kies vera nomo estas Sten Johansson el Svedio.
La dua loko pro rakonto Go-ludo de Atari, kiu vere nomiĝas Christian Riviere el Francio.
La unuan lokon oni aljuĝis pro prozo titolita: La kernproblemo de doktoro Plutonio, verkita de Okcidentobordano. La vera nomo de Okcidentbordano estas Martin Weichert el Svedio.
Oni aljuĝis: la honoran mencion al Odesa Junulara Esperanto Klubo Verdaĵo pro filmo Perlo de Ĉenigramarujo.
La unuan premion ricevas Ralf Kuse pro vidbendo: Esperanto en Maklenburgio-Antaŭpomerio.