Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojrezolucioj › mondfederista movado

Rezolucio de la Mondfederista Movado, 2002

La 24-a Monda Kongreso de la Mondfederista Movado (World Federalist Movement, WFM), kiu kunsidis en Londono, Britio, de la 11-a ĝis la 15-a de julio 2002, akceptis la ĉi-sekvan rezolucion pri Esperanto.

Konsiderante, ke demokrata monda federacio postulas la interŝanĝon de ideoj inter ĉiuj en la monda komunumo,

Konsiderante, ke la Esperanto-movado subtenas la mondfederistajn idealojn de mondcivitaneco kaj egalaj rajtoj por ĉiuj membroj de la monda komunumo,

Konsiderante, ke ĉi tiu organizaĵo en la jaro 1977 alprenis rezolucion, kiu indikas ke mondfederistoj devus uzi Esperanton,

Konsiderante, ke la Mondfederista Movado estas membro de la Koalicio por Internacia Helplingvo,

Ni rezolucias ke la Mondfederista Movado kuraĝigu siajn membrojn lerni la nenacian lingvon Esperanton.

Lasta ŝanĝo:
2003-06-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/rezolucioj/mondfederistoj.html